Petja vekighas - en la chambro estas hele, la kerosena lampo lumas sub la vitro. Kaj chirkau la tablo sidas infanoj - du knaboj kaj du knabinoj. Granda abako, priforghita per kupro, kushas antau ili. La infanoj kalkulas kaj murmuras:

- Du jaroj, kaj ankorau kvin, kaj ankorau sep, kaj ankorau tri: Tiuj estas viaj, Sergej Vladimirovich, kaj tiuj estas viaj, Olga Kapitonovna, kaj tiuj estas por vi, Marfa Vasiljevna, kaj tiuj estas viaj, Pantelej Zahharovich.

Kiuj estas chi tiuj infanoj? Kial ili estas tiel zorgoplenaj? Kial ili tusetas kaj ghemas, kaj veas kiel veraj maljunuloj? Kial ili nomas unu la alian per nomo-patronomo? Kial ili kolektighis nokte chi tie, en sola arbara kabano?

Petja rigidighis, li ne spiras, absorbante chiun vorton. Kaj lin timigis kion li audis.

Ne knaboj kaj knabinoj, sed malicaj sorchistoj sidis che la tablo! Do jen kiel la mondo estas aranghita: homo, kiu perdas tempon senutile, mem ne rimarkas, kiel li maljunighas. La malicaj sorchistoj eksciis pri tio kaj ekchasis infanojn, kiuj perdas tempon senutile. Kaj jen ili kaptis Petja Zubov, kaj ankorau unu knabon, kaj ankorau du knabinojn kaj transformis ilin en maljunulojn. La kompatindaj infanoj maljunighis, kaj mem ne rimarkis tion - ja homo, senutile perdanta tempon, ne rimarkas, kiel li maljunighas. Kaj la tempon, perditan de la infanoj, la sorchistoj prenis al si. La sorchistoj farighis malgrandaj infanoj, kaj la infanoj farighis maljunaj maljunuloj.

Kiel esti?

Kion fari?

Chu vere la perdita juneco ne estas reprenebla de la infanoj?

La sorchistoj finkalkulis la tempon kaj jam estis kashonta la abakon en la tablon, sed Sergej Vladimirovich, la chefa el ili, ne permesis. Li prenis la abakon kaj aliris la horloghon. Li iom turnis la nadlojn, suprentiris la pezilojn, iom auskultis, kiel tiktakas la pendolo, kaj ree ekklakis per la abako. Li kalkulis kaj kalkulis, flustris kaj flustris ghis kiam la horlogho montris la meznokton. Tiam Sergej Vladimirovich intermiksis la kalkulshtonojn kaj ankoraufoje kontrolis, kiom che li rezultis.

Poste li vokis la sorchistojn al si kaj mallaute ekparolis:

- Gesinjoroj sorchistoj! Sciu - la infanoj, kiujn ni hodiau transformis en maljunulojn, ankorau povas plijunighi.

- Kiel? - eksklamaciis la sorchistoj.

- Mi diros nun, - respondis Sergej Vladimirovich.

Li piedpinte elpashis la domon, chirkauiris ghin ronde, revenis, fermis la pordon per la liglilo kaj ekskuis la fojnon.

Petja Zubov rigidighis kiel muso.

Sed la kerosena lampo lumis malbrile, kaj la malica sorchisto ne ekvidis Petja. Li vokis la aliajn sorchistojn pli proksime al si kaj mallaute ekparolis:

- Domaghe la mondo estas aranghita tiel: homo povas savighi de iu ajn malfelicho. Se la infanoj, kiujn ni transformis en maljunulojn, morgau trovos unu la alian, venos precize je la dekdua chi tien al ni kaj sepdek sep fojojn retroturnos la nadlon de la horlogho, la infanoj denove farighos infanoj, kaj ni pereos.

La sorchistoj iom silentis. Poste Olga Kapitonovna diris:

- Do de kie ili ekscios pri tio?

Kaj Pantelej Zahharovich grumblis:

- Ili ne venos chi tien je la dekdua. Ili malfruighos minimume je unu minuto.

Kaj Marfa Vasiljevna balbutis:

- Chu ili?! Do ne! Chi tiuj laborevituloj ech ne scias kalkuli ghis sepdek sep, ili tuj miskalkulos.

- Vere tiel, - Sergej Vladimirovich respondis. - Sed dume havu orelojn sur ghusta loko. Se la infanoj atingos la horloghon kaj tushos la nadlojn - tiam ni ech ne movighetos sur loko. Nu, dume ni ne perdu tempon kaj iru labori.

Kaj la sorchistoj, kashinte la abakon en la tablon, ekkuris kiel infanoj, sed dum tio ili tusetis, ghemis kaj veis kiel veraj maljunuloj.

Petja Zubov atendis ghis kiam la pashoj svenis en la arbaro kaj eliris la dometon. Ne perdante tempon senutile, kashante sin post arboj kaj arbustoj, li ekkuris, ekrapidis al la urbo serchi maljunulojn-lernejanojn.

La urbo ankorau ne vekighis. La fenestroj estis malhelaj, la stratoj - senhomaj, nur milicistoj postenis. Fine ekmatenighis. La unuaj tramoj eksonoris. Kaj Petja Zubov fine ekvidis - lau strato senhaste iras maljunulino kun granda korbo.

Petja Zubov alkuris shin kaj demandas:

- Bonvolu diri, avinjo, - chu vi ne estas lernejanino?

- Kio, kio? - la maljunulino demandis rigore.

- Chu vi ne estas lernantino de tria klaso? - Petja flustris malkuraghe.

Sed la maljunulino estis ekstamfanta kaj eksvingis la korbon kontrau Petja. Petja apenau forpelis siajn piedojn. Li iomete restauris la spiradon kaj iris plu. La urbo jam tute vekighis. Tramoj flugas, homoj hastas al la laborlokoj. Kamionoj bruegas - oni pli rapide, pli rapide malsharghu ilin en magazenoj, fabrikoj, fervojaj stacioj. Kortistoj forbalaas neghon, sablas trotuaron, por ke piedirantoj ne glitu, ne falu, ne perdu tempon senutile. Petja Zubov multfoje vidis tion, sed li nur nun komprenis, kial homoj tiel timas malsukcesi, malfruighi, postresti.

Petja chirkaurigardas, serchas la maljunulojn, sed trovas neniun konvenan. Maljunuloj kuras lau la stratoj, sed tuj videblas - ili estas veraj, ne lernantoj de tria klaso.

Jen estas maljunulo kun teko. Vershajne instruisto. Jen estas maljunulo kun sitelo kaj peniko - tiu estas farbisto. Jen rugha auto de fajrobrigado rapidas, kaj en la auto sidas maljunulo - la brigadestro. Tiu certe neniam en la vivo perdis tempon senutile.

Petja iras, vagas, sed trovas nek junajn maljunulojn, nek maljunajn infanojn. La vivo chirkaue simple bolas. Sola li, Petja, postrestis, malfruighis, ne sukcesis, por nenio tauga, de neniu bezonata.

- , . - . . .
- , , , ... , , , , , , , .
? ? , , , ? -? , ?
, , . , .
, ! , , : , , , . , . , , . , : , , , . , , - . Ƞ , - .
?
?
?
, , , , . .
, , , , .
, , , , .
, .
:
- ! - , , .
- ? - .
- , - .
, , , .
.
, . :
- , : . , , , , , .
. :
- ?
:
- . , !
:
- ! ! , .
- - , - . - - . , - . , - .
, , , , , , .
, . . , , , , -.
. , , . . . - .
:
- , , , - ?
- , ? - .
- ? - .
. . - . . , . - , , , . , , , , . , , , .
, , . , - , .
. , . - . , - . , , .
, , , , . . , , , , , , .

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO
. miresperanto.com !