LA
MALJUNULINO KAJ LA MORTO
Chu estis, chu ne
estis, eble trans la Fabeloceano, vivis maljunulino,
pli maljuna ol la landvojo, sed morti shi ne volis.
Forte shi amis la vivon. Infanojn shi ne havis,
neniun shi havis, malgrau tio shi chiam iris-venis,
laboris, kolektis la sonorajn talerojn. La tulipa
kesto jam plenighis de oro kaj arghento. Doloris ege
shia koro, se shi pensis pri tio, ke iam venos la
Morto kaj ne demandos: chu vi venos au ne, nur prenos
shin kaj forportos.
Kaj vere, bone shi
pensis, char subite alvenis la Morto kaj diris al shi:
- Preparighu,
maljunulino, char mi forportos vin.
Petis, petegis lin
la maljunulino:
- Ankorau dek
jarojn.
- Ne, ne eblas, mi
forportos vin.
- Ankorau nur kvin.
- Ne, ne eblas,
preparu vin; mi jam skribis vian nomon en mia granda
libro, mi ne povas forstreki ghin.
Sed la maljunulino
tiel ploris, tiel petegis, ke la Morto donacis al shi
tri horojn.
- Donu pli da tempo
- petis la maljunulino -, lasu min ankorau vivi iom.
Venu morgau!
- Je Dio - diris la
Morto -, do estu tiel! - kaj li ekiris, sed ankorau
aldonis:
- Sed morgau mi
fakte venos!
- Bone, nur venu -
diris la maljunulino -, sed sciu, estos pli bone, se
vi skribos sur la pordofosto "morgau", por
ke mi ne forgesu.
La Morto prenis el
sia posho kreton kaj skribis sur la pordofosto "morgau"
- kaj foriris.
La sekvan tagon
frumatene venas la Morto kaj la maljunulino ankorau
kushas en la lito.
- Ek, maljunulino,
jam forpasis via tempo.
- Tute ne forpasis
- diras la maljunulino - rigardu la pordofoston, kio
estas surskribita? Hodiau vi ne rajtas forporti min,
nur morgau.
Tio dauris unu
semajnon, du semajnojn, la Morto chiutage venis por
la maljunulino. Sed la maljunulino chiam akurate
montris la pordofoston, kaj la Morto chiam foriris
kun granda kolero. Sed fine li trovis suficha la
multan vanan iradon, forvishis la skribon de sur la
fosto kaj minacis la maljunulinon:
- Nu, atendu,
morgau mi vere forportos vin, mi ne indulgos.
Hej, Dio mia,
ektimis la maljunulino, shia tuta korpo tremis, kiel
la poplofolio, shi deziris kashi sin ie, kie la Morto
ne trovos shin.
- Hop, jen - shi
pensis. Shi havis kuvon plenan per mielo kaj shi
kashis sin en ghi.
- Nu, chi tie certe
li ne trovos min.
Sed ankau tie shi
ne trovis trankvilon, char shi timis, ke tamen la
Morto trovos shin. Elshovighis el la kuvo, fendis la
kusenegon kaj kashis sin en la plumflokoj de la
kusenego.
Tie shi restadis
kelktempe, sed ankau tie shi ne havis trankvilon. Elshovis
sin el la kusenego por trovi pli bonan lokon.
Ghuste shi elshovis
sin, enpashis la Morto. Li rigardas, rigardadas, kio
povas esti tiu blanka, plumhava monstro. Li terure
ektimis, kaj tiel li forrapidis, ke ech per mielkuko
oni ne povus relogi lin.
La maljunulino ech
nun vivas ankorau.
Morgau shi estu via
gasto.