LA BRAVA PELTISTO

Nun mi rakontos fabelon al vi pri peltisto, kiu estis malricha, kiel muso pregheja. Sed tamen ne! Li havis unu kudrilon, unu malbonan tondilon, sendentan edzinon, kaj tiom da infanoj, kiom da truoj estas sur kribrilo, ech plus unu. Foje ili manghis, foje ne, ankau maizkacho aperis sur ilia tablo nur dimanche kaj nur malofte. Sed foje okazis, ke el la maizkacho restis ero sur la tablo, kaj tiom da mushoj flugis sur ghin, ke ili estus povintaj manghi la tutan maizkachon.

La peltisto ekkoleris, ke ech la mushoj malrichigas lin, kaj tiel li batis tien per la manplato, ke tuj li mortigis dudek mushojn.

- Nu - pensis la peltisto -, Chu vere mi estas tiel forta homo?! Tion mi ne pensis. Sed tio estas bonega! Mi iru trovi la felichon!

Tuj li skulptis tabuleton kaj per grandaj maljunecaj literoj li surskribis:

- Dudek per unu bato!

Li pendigis la tabulon al sia kolo, kaj vere li ekiris por vagadi en la mondo. Multe ploris, veis la infanoj, la edzino ne malpli, ke li restu, ne foriru, sed la peltisto tiel forte decidis, ke ech per shnuro ili ne estus povintaj lin reteni. Forte li kredis, ke pro sia granda braveco li estos felicha ie en la mondo.

Li ekiris, iris, iradis kaj survoje li atingis densan arbaron. Li tre lacighis, sidighis apud puto. Kiam li tie kushis, venis tien la diablo kun granda buballeda ujo por preni akvon. Li ekvidis la peltiston kaj la tabulon sur lia kolo kun la surskribo: "Dudek per unu bato!"

"Hm - li pensas -, tiu chi povas esti vere forta homo! Li estus tauga servisto por mi! - Tuj li salutis la peltiston per decaj vortoj:

- Dio vin benu, samlandano!

- Dio vin benu - akceptis la peltisto mallonge.

- Chu vi estas vere tiel forta homo, ke "dudek per unu bato"? Chu?

- Tiel - murmuris la peltisto.

- Chu vi ne volas esti mia servisto?

- Kial ne, se vi bone pagos!

Ili tuj interkonsentis. La peltisto tri jarojn servos che la diablo, li portos akvon, lignon, nenion pli li faros, kaj post la fino de la servo li ricevos sakon da oro.

La brava peltisto donis la manon kaj diris:

- Prenu mian manon, diablo, hundo farighu, kiu shanghos ion.

Ili iris al domo de la diablo, kiu havis tiom da infanoj, kiom la peltisto kaj ankorau plus du.

Kiam ili hejmenvenis, la diablidoj ghis lasta guto trinkis la akvon. Ili donis la buballedan ujon al la peltisto, por ke li portu akvon el la puto.

Hej, kompatindulo! Li pensadis, kion li nun faru? Iamaniere li povis porti la malplenan buballedon al la puto, sed la plenan? Li ech ne povus movi ghin. Kiam li tiel pensadis, la diabloj enuis lin atendi kaj sendis unu post lin. La kompatinda peltisto ektimis, kio okazos al li? En la granda timo por fari ion, li komencis fosi per brancho chirkau la puto. La diablo demandis:

- Kion vi faras, brava peltisto?

- Mi - respondis la peltisto - pensis, kial veni chiutage por akvo, mi prefere portos hejmen la tutan puton.

- Ve, ne faru tion - petegis lin la diablo -, char mia patrino estas blinda kaj shi povus fali en la truon. Prefere mi portos akvon anstatau vi!

- Nu bone - diris la peltisto kaj bonkore li konsentis, ke la diablo portadu hejmen la akvon.

La sekvan tagon ili sendis la peltiston por ligno, kaj ili ordonis al li porti hejmen tri kubklaftojn. Sed kiel tri kubklaftojn, kiam ech tri shtipoj estis por li tro? Li forte pensis, kion fari? Sed vane li pensis, char nenion saghan li eltrovis. Pro enuo li komencis po unu kunligi tiujn multegajn kubklaftojn da ligno, kiuj estis hakitaj en la arbaro.

La diabloj jam ne povis lin plu atendi, kaj denove sendis unu post lin. Tiu alvenis ghuste tiam, kiam la peltisto kunligis la lignostaplojn.

- Kion vi faras? - demandas la diablo.

- Kion? Chu mi venu chiutage en la arbaron? Ne! Mi portos hejmen chiujn, kiuj estas chi tie.

Li diris tion tiel kolere, ke la kompatinda diablo konsternighis kaj ektimis. Li komencis petegi, ke pro Dio! li ne faru tion, char se li portos nun hejmen chion, kio estas en la arbaro, ili tuj bruligos chion kaj por vintro nenio restus. Prefere li mem portos ghin hejmen po porcioj. Dume la diablo prenis la pinton de grandega fago kaj tiris ghin malsupren, por ligi la pinton al la radiko. Tirinte ghin, li ekkriis:

- Ho ve, venu rapide, brava peltisto, tenu tiun chi branchon, char mia zonrimeno shirighis.

Do, tion jam ne povis eviti la peltisto kaj li prenis la pinton de la arbo. Sed en la sama momento, kiam la diablo jam delasis ghin, la pinto de la arbo resaltis pushante tiel forte la peltiston, ke li surterighis che la alia ekstremo de la arbaro, apud arbusto. El la arbusto elkuris leporo, la peltisto post ghin, kaj jen, la leporo kuris ghuste al la direkto de la diablo. La brava peltisto shajnigis fortan koleron kaj ege li riprochis la leporon.

- Acha besto! La tutan arbaron mi trasaltis pro ghi, kaj tamen mi ne povas ghin kapti. Vidu, nu! - Kaj ne havis finon lia kolero.

Hejme la diabloj priparolis la aferon, kaj decidis, ke ili ankoraufoje faros provon al la brava peltisto, kaj se ankau tiam li superruzos ilin, ili pagos al li la tutan salajron kaj sendos lin hejmen. La sekvan tagon ili sendis lin kun la plej forta diablo al la kampo, por provi lian forton. La diablo portis kun si vipon kaj klabon. Kiam ili alvenis la kampon, la diablo diris:

- Nu, brava peltisto, nun montru, kion vi scias! Ni vidu, chu vi scias tiel forte klaki per la vipo, kiel mi!

- Pli bone, se vi ne donos ghin en mian manon - diris la peltisto -, char mi klakos tiel forte, ke viaj okuloj ne eltenos!

- Ne gravas, nur klaku jam! - diris la diablo.

- Klaku unue vi! - instigis lin la peltisto.

La diablo prenis la vipon, kaj tiel li klakis, ke la brava peltisto transkapighis pro timo. Apenau li povis starighi, tamen li diris:

- Nu, tio ne estis tre forta klako, frato diablo. Sed nun kovru viajn okulojn, se vi ne volas, ke ili elsaltu!

La diablo trovis, ke tio estas serioza afero, kaj kovris siajn okulojn. Ne atendis plu la brava peltisto, li tuj kaptis la klabon, kaj tiel forte li batis la kapon de la diablo, ke oni vershis sur lin dek kuvojn da akvo ghis li rekonsciighis.

- Nu - diris la peltisto post la rekonsciigho de la diablo -, kiu el ni povas fari pli grandan klakon?

- Vi, vi - ploretis dolore la diablo. - Nun iru ni jam hejmen.

Kaj farighis granda timo en la familio de la diabloj, kiam ili audis la novan agon de la peltisto. Ili tuj plenigis sakon per oro kaj donis ghin al li, ke li portu ghin hejmen, nur ili ne plu vidu lin.

- Sed tion mi ne faros - ekkoleris la peltisto. - Se vi volas, ke mi forlasu vin, portu la salajron hejmen al mi, alie mi restos chi tie dum tri jaroj.

Tion la diabloj pli timis ol incenson.

Prefere ili portis hejmen la oron, nur li ne restu. La brava peltisto iris antauen, kaj li pli rapide alvenis hejmen ol la diablo, portanta la oron. Li tuj sendis sian edzinon al la garbejo por plenigi sakon per grenventajho kaj ordonis al shi enveni ghuste tiam, kiam la diablo alvenos. Tiam shi jhetu la sakon al la subtegmento, kaj diru: "Rigardu, kara edzo, tiu chi sako plenas per oro, mi servis dum vi estis for."

La edzino vere faris tiel, kiel la edzo ordonis. Kiam la diablo vidis, ke ankau la edzino de tiu chi homo estas tiel forta, ke shi facile jhetas sakon da oro al la subtegmento, li ektimis, same jhetis supren la sakon kaj forkuris. Li ne kuraghis rerigardi ghis li atingis la arbaron.

Tie li renkontis lupon, kiu demandis:

- Kien vi kuras el tuta forto, frato diablo?

- Ho, ve, ne demandu, frato lupo! Au vi ne audis pri la fama brava peltisto?

Kaj li rakontis, kiajn bravajn agojn faris tiu homo. La lupo ridegis, ke bruis la arbaro. Kiam ghi rekonsciighis de la ridego, ghi diris al la diablo, ke ili reiru al la peltisto, reprenu de li la oron, char li estas eta, malforta homo.

La diablo duone kredis, duone ne kredis la parolon de la lupo. Sed fine li konsentis, char li tre volis rericevi la oron. Li konsentis reiri nur se ili faros jugon kaj ili ambau iros en ghi, char li timis, ke la lupo forlasos lin, se estos danghero.

La lupo ne kontraustaris, estu lau la volo de la diablo. Ili faris jugon, prenis ghin kaj tiel ili iris al la peltisto. En la ghardeno ghuste ludis la filoj de la peltisto, kaj kiam ili ekvidis, ke la diablo kaj la lupo venas en jugo, ili pensis, ke la diablo portas la lupon al ili kaj komencis krii:

- Hej, hej! Nia patro servis ankau che lupo!

Alia knabo kriis:

- Ni retenu ankau la diablon, ni retenu ankau la diablon!

Hej, la diablo ege ektimis, kaj ek! Li ekkuris kune kun la jugo kaj lupo.Vane kuraghigis lin la lupo! "Ne, kuru, stulta diablo! Ne timu, stulta diablo!" Li nenion audis, nur kuris per tuta forto. Li kuris ghis la lupo trafis arbon per la kapo, la jugo disrompighis, kaj li sola kuris plu. Eble ankorau nun li kuras.

La brava peltisto liberighis de la diablo kaj de la lupo, kaj ankorau hodiau li vivas feliche kun la tuta familio, per la multa oro de la diablo.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ