LA SOLDATO KAJ LA TAJLORO

Chu estis, chu ne estis, trans sepdek sep landoj, vivis iam soldato. Tiu soldato tre shatis la vinon. Sed oni preteratentis tiun lian malvirton, char krom tio li estis tiom brava homo, ke ne trovighis simila en la tuta regimento. Kaj li havis tiom da mono, ke preskau ghi kovris lin. Nu, por ne troigi, li havis jam mil talerojn el pura arghento.

Foje li ekpensis: kion mi faru per tiel multa mono?

Li iris al la generalo kaj petis lin gardi la monon ghis li finservos.

Kaj fakte la generalo prenis la monon. Sed, kiam la soldato jam volis ekiri hejmen, kaj petis la monon, la generalo ordonis doni al li kvindek batojn sur la plandojn, tiajn, ke certe li memoros ilin ech en la tago de sia morto.

Nu, kompatinda soldato, vi jam povas iri hejmen sen mono.

Li ekiris, sed dumvoje li elpensis ion kaj ne iris hejmen, sed rekte al la regho por plendi kontrau la generalo.

Li iris, iradis tra granda arbaro, atingis chardon* kaj eniris.

- Donu Dio bonan tagon! Kiu estas hejme?

Kuras al li la chardisto kun granda fervoro kaj diras:

- Ve, kion vi celas chi tie, sinjoro bravulo, en tia tempo?

- En kia tempo?

- Ho, vi ne scias, ke en la arbaro estas dek du rabistoj? Ankorau neniun ili delasis vivanta!

Apenau findiris la chardisto, kiam eniris la chardon tajloro. Li salutas ilin:

- Dio donu bonan tagon!

Ankau al li diras la chardisto:

- Ve, kion vi celas chi tie en tia tempo?

- En kia?

- Ho, vi ne scias, ke en la arbaro estas dek du rabistoj? Ankorau neniun ili delasis vivanta!

Ektimis la tajloro terure, ech frostotremis kaj tuj li kashis sin sub la lito. Sed la soldato ne ektimis. Li frapis sian glavon kaj diris:

- Je vivo, je morto, mi atendos la rabistojn!

Venis la rabistoj, kaj tuj ili decidis pendigi la soldaton.

- Bone - diris la soldato -, pendigu min. Mi ne protestas, nur permesu al mi la lastan fojon en mia vivo ankorau satmanghi.

- Manghu kaj trinku - diras la estro de la rabistoj -, satmanghu la lastan fojon.

La chardisto portis gulashon, aldone botelon da vino. La soldato chion manghis kaj trinkis. Tiam diris la estro al rabisto:

- Nu, nun portu lin kaj pendigu!

- Ne penu per tio - diras la soldato -, mi mortigos min!

Tre plachis tiu parolo al la rabistoj. Do, li mortigu sin mem! Ja ili ankorau ne vidis, ke iu mortigas sin mem! La soldato diris al la chardisto:

- Sinjoro chardisto, plenigu al mi botelon duone per vino, duone per papriko!

La chardisto plenigis botelon per vino kaj papriko.

- Nu rigardu - diris la soldato -, mi fintrinkos tion kaj tuj mi mortos.

Kion vi pensas, kiel faris la soldato? Nur auskultu! Li tenis en la maldekstra mano la botelon, en la dekstra la glavon. Subite li turnighis. La paprikan vinon li vershis en la okulojn de la dek du rabistoj. Ili tuj perdis la vidkapablon. Li detranchis iliajn kapojn.

Kaj nun jam ankau la tajloro elshovis sin de sub la lito.

- Nu, brava sinjoro soldato - diris la tajloro - vi savis ankau mian vivon. Pro bono atendu bonon! Mi portos al vi belan knabinon kaj sinjorinon. Elektu el ili, kiu estas lau via gusto.

Foriris la tajloro, kaj ne forpasis unu, du horoj, li jam revenis kun knabino kaj sinjorino.

- Nu, kiun vi elektas, sinjoro bravulo?

Li elektis la knabinon, char shi estis tiel bela, ke la sunon oni povis rigardi, sed shin ne.

Bone li faris, ke li elektis la knabinon, char la sinjorino estis la edzino de la tajloro. Tion li ne sciis, ke la tajloro estis la regho mem, kiu vagadis en tajlora vesto en la lando por vidi, kiel vivas la popolo.

La soldato tuj edzighis al la knabino. La tajloro foriris kun la edzino kaj lasis la gejunulojn en la chardo.

Sed char la knabino neniel diris, kiu shi estas, la soldato pensis, ke shi estas vere la filino de la tajloro. Forpasis tago, forpasis nokto. Matene venis la tajloro, pli ghuste la regho sur seschevala kalesho. Li portis al la soldato orumitan veston, por ke li surprenu ghin.

Miris, miregis la soldato, li ne povis diveni, kio okazis. Kiam li survestis la orumitan veston, oni sidigis lin en la kalesho, kaj apud li la edzinon. Sed la soldato havis ombran humoron, char li pensis, ke oni portas lin kun tiu pompo al pendigilo pro la mortigo de la dek du rabistoj.

Vane karesis lin la edzino, por ke li ne estu malgaja kiel tritaga pluva vetero, tamen malgajis la soldato, nek unu vorton li diris.

Ili alvenis en la regha palaco, kie jam dauris la granda edzighfesto. Cheestis multaj princoj, grafoj, baronoj kaj chiuj atendis la bravan soldaton. Ankau li jam sciis, kies bofilo li farighis. La regho tuj volis doni al li la tutan landon kaj la kronon. Sed la brava soldato diris:

- Mi petas, patro, nek la landon, nek la kronon. Nur tiun regimenton donu al mia gvidado, kies generalo ne redonis mian monon.

La regho bonkore konsentis, kial ne?

Nu, la generalo ricevis sian porcion. Eble ech hodiau li gratas la lokon de la kvindek batoj, se li ankorau ne mortis.

Jen la fino, venu vino!


* Hungara kampara drinkejo.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !