JOCJO LA CHIOSCIA

Chu estis, chu ne estis, trans la Fabeloceano vivis iam malrichulo kun siaj tri filoj. Li estis tiel malricha, kiel muso pregheja; ech sekan panon ili manghis nur malofte.

Iun matenon la malrichulo demandis la plej aghan filon:

- Nu, kara mia filo, kion vi songhis nokte?

- Hej, patro kara, mi songhis, ke mi sidis che tablo, plena de chio bona, kaj tiel mi satmanghis, ke ech la regho enviis min. Mia ventro shvelis pro la multa mangho, poste mi komencis ghin bati kiel tamburon, kaj tiel forte ghi sonis, ke chiuj paseroj en la vilagho disflugis.

- Nu, filo - diris la malrichulo -, se tiel vi satmanghis, hodiau vi ne bezonos panon. Cetere vane vi bezonus, char mi ne havas ghin.

Li demandis la mezan filon:

- Kaj vi, filo, kion vi songhis nokte?

- Mi songhis, kara patro, ke mi achetis en la foiro botojn kun spronoj, tiajn, ke, kiam mi kunfrapis la maleolojn, la tintado de la spronoj audighis ech trans sepdek sep landoj.

- Nu, tio ghojigas min - diris la malrichulo -, almenau mi ne devos acheti botojn por vi.

Li demandis ankau la plej junan filon, Jochjon:

- Kaj vi, filo mia, Jochjo, kion vi songhis nokte?

Jochjo respondis:

- Ankau mi songhis ion, patro, sed al neniu en la mondo mi rakontos tion.

- Al neniu vi diros, krom al mi - ekkriis la malrichulo. Sed vane li demandadis, minacis Jochjon, vane li batis, pushis lin, tiu ech unu vorton ne diris el sia songho. Kiam li ne plu povis elteni la batojn de la patro, li elpafis sin el la domo, kuris lau la strato al la kampoj, poste en la arbaron, kaj chiam lin sekvis la patro kun dika bastono.

Tiel kurante abrupte ili ekvidis la reghon, kiu venis el la kontraua direkto per seschevala kalesho, kun granda eskorto. Rimarkinte ilin, la regho demandis la malrichulon.

- He, homo, kial vi pelas tiun knabon?

- Mi pelas lin - diris la malrichulo -, ja li ne volas rakonti, kion li songhis nokte.

- Bone - diris la regho -, lasu tiun knabon, donu lin al mi por servado, kaj al mi certe li rakontos sian songhbn.

La malrichulo volonte konsentis, char la regho donis al li saketon da mono. Li hejmeniris, kaj ankau la regho daurigis sian vojaghon.

Alveninte en la palaco, la regho tuj kaptis Jochjon, kaj diris al li:

- Nu, Jochjo, mi volas audi, kion vi songhis.

- Regha moshto - diris Jochjo - miaj vivo kaj morto estas en viaj manoj, sed mi povas rakonti mian songhon al neniu en la mondo.

Minacis lin la regho chiamaniere, per pendigo, per radumo, li promesis ligi lin al la vosto de chevalo, sed vane: Jochjo ne rakontis sian songhon.

La regho forte ekkoleris kaj diris:

- Nu, Jochjo, mi ne ordonos pendigi vin, nek radumi, nek ligi vin al la vosto de chevalo, mi elpensis por vi pli teruran morton.

Li alvokis du soldatojn, kaj ordonis al ili porti Jochjon en la plej altan turon de la palaco, masoni la pordon kaj fenestron de la turo, ke tie mortu la obstina junulo pro malsato.

La soldatoj prenis Jochjon, sed ghuste en tiu momento enpashis la reghidino, kaj ekvidinte Jochjon, shi ne povis forturni la rigardon; kaj eksciinte, kion oni volas fari al li, tuj shi decidis kiel ajn savi tiun bravan, belan junulon.

Kiam la masonistoj masonis la pordon, al unu el ili shi donis plenmanon da oro, por ke unu shtonon li lasu elmovebla.

La masonisto faris lau la deziro de la reghidino, kaj Jochjo mortis nek pro malsato, nek pro soifo, char la reghidino chiutage portis al li abunde manghajhojn kaj trinkajhojn, kiam neniu vidis shin.

Pasis la tempo, kaj foje la regho de la hundokapaj tataroj sendis sep blankajn chevalojn al la kortego de la regho, tiel similajn, kiel sep ovoj: tute ne eblis trovi diferencon inter ili. La regho de la hundokapaj tataroj mesaghis, ke inter la chevaloj estas vice po unujara aghdiferenco, kaj se la regho au iu el liaj servistoj ne divenos, kiu el la sep chevaloj estas la plej juna, kiu la dua, tria, kvara, kvina, sesa, sepa: li ekiros kun siaj soldatoj, detruos la landon, indulgos neniun, ech ne la reghon, nur la reghidinon. Shin li prenos kiel edzinon.

La regho kunvokis la konsilistojn, ili intertraktadis tage-nokte, poste kunvokis chiujn saghajn homojn de la lando, sed ili trovis neniun, kiu povus diferencigi la chevalojn unu de la alia.

Hej, la tuta lando dronis en malghojo! Malghojis ankau la reghidino, ja kian utilon shi havos el tio, ke oni lasos shin viva, se la regho de la hundokapaj tataroj prenos shin kun si! Vespere, kiam shi portis manghajhon al Jochjo, plendplorante shi rakontis, kio okazis.

- Ha, pro tio ne ploru, reghidina moshto - diris Jochjo -, ja estas facile trovi diferencon inter la chevaloj. Diru al via patro, ke li metigu en la korton sep trogojn da aveno, en chiu produkton de alia jaro, kaj vi vidos, ke la plej juna chevalo manghos la chijaran avenon, kaj la ceteraj faros same, konforme al sia agho.

La reghidino kun granda ghojo sciigis al la patro, kion oni devus fari.

- Kiu diris al vi tion? - demandis la regho.

- Mi vidis tion en songho - shi respondis, char shi ne volis malkashi, ke Jochjo vivas ankorau.

Bone, ili agis lau la konsilo de la reghidino, kaj kiam la sep chevaloj ekmanghis la avenon el la sep trogoj, ili signis sur ili la aghon kaj resendis ilin al la regho de la hundokapaj tataroj.

Miris la regho de la tataroj, kiu sorchkapabla homo divenis tion, ja la signoj sur la chevaloj estis ghustaj. Sed li ne kontentighis pri tio. Nun li sendis bastonon, kies ambau ekstremoj estis egale dikaj kaj mesaghis: se oni ne divenos, kiu ekstremo de la bastono estis pli proksima al la radikoj, el la lando restos nur ruinoj.

Rigardis, palpadis la bastonon chiaspecaj saghaj, saghegaj homoj, sed ili ne povis diveni, kiu ekstremo estis pli proksima al la radikoj. La reghidino denove iris al Jochjo, kaj rakontis, kion nun postulas la regho de la hundokapaj tataroj.

- Pro tio ne ploru, reghidina moshto - diris Jochjo, - nenio estas pli facila ol tion diveni. Oni ligu fadenon precize al la mezo de la bastono, per la fadeno oni pendigu ghin, kaj kiu flanko estas pli peza, tiu estis pli proksima al la radikoj.

Kuris la reghidino al la patro kaj diris, ke nokte shi denove vidis mirindan songhon: griza maljunulo klarigis al shi, kion oni devas fari per la bastono.

Oni tuj ligis fadenon al la mezo de la bastono, kaj fakte, unu flanko montrighis pli peza. Oni faris sur ghi signon, kaj resendis la bastonon al la regho de la hundokapaj tataroj.

Nun jam forte ekkoleris la regho de la hundokapaj tataroj. Li prenis sian pafarkon kaj pafis al la palaco de la regho, tiel forte, ke la palaco ektremis. Al la sago estis fiksita skribajho, kiu entenis la jenon: se oni ne repafos la sagon al lia palaco, li tuj ekiros kun sia tuta popolo kaj lasos viva neniun krom la reghidinon.

La regho kolektis chiujn bravulojn en la kortego, kaj promesis la filinon kaj la duonon de la regno al tiu, kiu povas repafi la sagon. Sed ne trovighis homo, kiu entreprenus tion, char la regho de la hundokapaj tataroj loghis je distanco de sepoble sepdek sep mejloj.

Malghojis la regho, ech la reghidino. Shi ne kredis, ke Jochjo povus helpi en tio. Tamen shi kuris al li kaj plore-plende rakontis, kion volas la regho de la hundokapaj tataroj.

- Ne ploru, reghidina moshto - diris Jochjo -, iru, remetu la shtonon, kvazau ghi neniam estus elprenita, kaj diru al via patro, ke vi vidis mirindan songhon: tion, ke vivas ankorau la junulo, kiun antau longa tempo li ordonis masonfermi, kaj griza maljunulo raportis al vi, ke tiu junulo kapablas repafi la sagon.

La reghidino chion chi rakontis al la patro, tiel, kiel Jochjo instruis al shi, kaj la regho - kvankam li ne kredis, ke la junulo ankorau vivas - ordonis malkonstrui la muron. La regho mire miregis, ekvidinte Jochjon! Li ankau antaue estis bela, svelta junulo, sed nun li estis pli bela, pli svelta ol antaue. Tuj ili kunportis Jochjon kaj montris al li la sagon en la muro de la palaco.

- Chu tio estas problemo? - demandis Jochjo. Li eltiris la sagon el la muro, strechis la muskolojn kaj repafis la sagon tiel, ke la aero zume mughis, kaj la palaco de la hundokapa tatara regho ekdancis pro ghi.

- Nu, - diris la regho de la tataroj -, mi maljunighis, plenumis la pli longan parton de mia vivovojo, sed ghis nun neniu tiel hontigis min. - Li volis vidi vid-al-vide la bravulon, kiu rejhetis la sagon. Tuj li sendis mesaghon en la kortegon de la regho, kaj Jochjo ne hezitis, tuj ekiris kun dek unu homoj, sed ili chiuj havis absolute samaspektajn vestojn kaj armilojn.

Multe pensadis, rezonis la regho de la hundokapaj tataroj, kiu el la dek du povas esti tiu granda saghulo kaj bravulo, kiu rejhetis la sagon, sed li ne povis diveni.

- Mi ekscios tion - diris la patrino de la regho, kiu estis sorchistino.

Vespere oni pretigis litojn por chiuj dek du bravuloj en la sama chambro. La sorchpova maljuna reghopatrino kashis sin en angulo kaj subauskultis.

Kiam ili chiuj enlitighis, ekparolis unu el la bravuloj.

- Acha homo estas tiu regho, sed oni devas agnoski, ke li havas bonan vinon.

- Ne mirinde - diris la alia -, lia vino enhavas homan sangon.

- Ankau la pano estas tre bona - laudis alia bravulo.

- Nature, ja ghi enhavas virinan lakton - klarigis denove la alia bravulo.

- Hej, ech tiu chi lito estas tre mola - diris tria bravulo.

- Jes ja, ghin preparis sorchistino.

La maljuna reghopatrino notis por si, el kiu lito venas tiuj paroloj. Kiam ili chiuj endormighis, shi shteliris al la lito, kaj detranchis buklon el la hararo de Jochjo.

Matene la bravuloj rimarkis, ke el la hararo de Jochjo estas tranchita buklo.

- Ghin detranchis la sorchpova reghopatrino - diris Jochjo -, sed ni superruzos shin. - Tuj ili detranchis buklon ankau el la hararo de la ceteraj bravuloj, kaj tiel ili iris al la regho.

Dume la reghopatrino rakontis al la filo, kion shi audis kaj faris, li nur atentu, el kies hararo mankas buklo, tiu lin hontigis.

Nu, li vane atentis, el la hararo de chiu mankis unu buklo.

- Nu - diris la regho de la hundokapaj tataroj -, mi vidas, ke vanas chia manipulado, mi ne povas diveni, kiu el vi estas tiu fama bravulo.

- Do ne manipuladu - diris Jochjo -, mi estas tiu fama bravulo.

- Nu, se vi estas tiu, diru al mi, kiel miksighis homa sango en mian vinon?

- Tiel - respondis Jochjo -, ke via servisto, kiam li vershis la vinon, tranchis la fingron kaj la sango shprucis en la vinon.

La regho alvokigis la serviston kaj krie demandis lin: - Chu vere, ke hierau shprucis sango en la vinon?

- Vere, regha moshto, sed indulgu min, malfelichulon. Kiam mi vershis la vinon, mi tranchis la fingron, kaj guto da sango shprucis en la vinon.

La regho forigis la serviston kaj demandis Jochjon:

- Kiel vi scias, ke mia pano enhavis virinan lakton?

- Tiel - respondis Jochjo -, ke via kuiristino estas mamnutra virino, kaj, kiam shi knedis la panon, guto da lakto shprucis en la paston.

La regho alvokigis la kuiristinon.

- Chu vere, ke via lakto shprucis en la paston?

- Regha moshto - respondis ektremante la kuiristino -, vere, guto da lakto shprucis en la paston, kiam mi knedis ghin.

Kun forta kolero la regho forigis ankau la kuiristinon, poste demandis denove Jochjon:

- Kiel vi scias, ke sorchistino preparis por vi la litojn?

- Tiel, ke via patrino ilin preparis, kaj shi estas sorchistino.

Ekkoleris la regho kaj diris: - Mi vidas, vi estas pli sagha ol mi, sed mi ne permesas, ke vivu en la mondo homo pli sagha ol mi. Glavon, ek!

Ili ambau eltiris la glavon kaj ekbatalis, ke la palaco tremis pro tio. Sed Jochjo estis ne nur pli sagha, sed ankau pli forta ol la regho de la hundokapaj tataroj, kaj li detranchis lian kapon tiel rapide, kvazau neniam ghi estus sur sia loko. Poste kun la dek unu bravuloj li ekiris al la kortego de sia propra regho.

Tie atendis ilin jam granda gastaro. Tuj oni edzinigis la reghidinon al Jochjo, kaj faris tian edzighfestenon, ke bona vino fluis ech en la riveroj.

Ili ankorau vivas, se ili ne mortis.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ