Fingreto

Foje vespere malricha kamparano sidis che la fajrujo kaj miksis la karbojn, kaj lia edzino sidis kaj shpinis. Li diris:

"Malghoje estas, ke ni ne havas infanojn! Estas silente che ni, dum en aliaj domoj estas gaje kaj brue."

"Jes," respondis lia edzino kaj ekghemis, "se ni havus nur unu solan, ne pli grandan ol fingro, mi estus kontenta, kaj ni kore amus ghin."

Post iom da tempo la virino ekmalsanis kaj post sep monatoj naskis infanon, kies chiuj membroj estis normalaj, sed kiu ne estis pli alta ol dikfingro. La gepatroj diris:

"Ghi estas, kian ni deziris; ghi estos nia amata filo," kaj ili nomis lin Fingreto. Nutrajho ne mankis al li, tamen la infano ne kreskis kaj restis same granda, kiel en la unua horo. Malgrau tio li saghe rigardis la mondon kaj baldau montris siajn spritecon kaj lertecon: li estis kreajho, kiu sukcesis en chiuj entreprenoj.

Foje la kamparano, intencante iri arbaron por dehaki arbojn, diris al si mem:

"Se mi havus iun, kiu alkondukus la veturilon."

"Patro," ekkriis Fingreto, "mi alkondukos ghin, fidu al mi, la veturilo estos ghustatempe en la arbaro."

La kamparano ridis kaj diris:

"Tio ne estas ebla, vi estas tro malgranda por konduki la chevalon."

"Ne gravas, ne gravas, patro; se la patrino nur jungos la chevalon, mi eksidos en ghia orelo kaj krios, kien ghi devas iri."

"Bone," respondis la patro, "unu fojon ni povas provi."

Kiam venis la horo, la patrino jungis la chevalon kaj metis Fingreton en ghian orelon, kaj la etulo kriis la direkton. La chevalo obeis lin, kvazau veran veturigiston, kaj iris la ghustan vojon al la arbaro. Kiam la knabo kriis por turni che angulo, du fremduloj pasis tie.

"Granda Dio!" diris unu, "kio estas tio? Jen charo veturas, veturigisto krias al la chevalo, sed oni vidas neniun."

"Suspektinda afero," diris la alia, "ni sekvu la charon, ni vidos, kie ghi haltos."

La charo enveturis en la arbaron kaj ghuste al la loko, kie oni dehakis la arbojn. Kiam Fingreto ekvidis la patron, li vokis:

"Jen mi estas kun la charo, nun elprenu min."

La patro tenis la chevalon per la maldekstra mano kaj per la dekstra elprenis la fileton el la orelo. La knabo eksidis gaje sur pajla trunketo. Vidante Fingreton, la fremduloj pro miro ne sciis kion diri. Unu kondukis la alian flanken kaj diris:

"Auskultu, la etulo povus alporti al ni grandegan profiton, se ni montrus lin en granda urbo por mono: ni achetu lin."

Ili revenis al la kamparano kaj diris:

"Vendu al ni la hometon, li vivos feliche che ni."

"Ne," respondis la patro, "li estas parto de mia propra koro, mi ne vendos lin por la tuta oro de la mondo."

Sed Fingreto, audinte pri la marchando, rampis sur la faldoj de la patra vesto ghis lia shultro kaj flustris al li en la orelon:

"Patro, vendu min, mi revenos al vi." Tiam la patro vendis lin al la fremduloj por bela peco da oro.

"Kie vi volas sidi?" ili demandis la knabon. "Metu min sur la randon de via chapelo, tie mi povos promeni kaj rigardi la chirkauajhon; mi ne falos."

Ili plenumis lian deziron, kaj kiam Fingreto adiauis la patron, ili foriris.

Mallumighis. La knabo diris:

"Mallevu min, estas necese."

"Restu supre," diris la homo, sur kies kapo li sidis, "indiferente estas por mi, ankau la birdoj lasas iafoje ion sur mia chapelo."

"Ne, ne," diris Fingreto, "mi scias, kio estas deca; rapide demetu min."

La fremdulo demetis la chapelon kaj sidigis la etulon sur plugokampo che la vojo. Li kuris momenton inter la terbuloj kaj subite englitis en musan truon, kiun li serchis.

"Bonan vesperon, sinjoroj, iru hejmen sen mi," li kriis kaj priridis ilin. Ili alkuris kaj pikis en la truon per bastono, sed vane: Fingreto rampis pli kaj pli profunde; baldau farighis tute mallume kaj ili devis reveni koleraj kaj kun malplena sako.

Kiam Fingreto rimarkis, ke ili estas for, li elrampis el la subtera nesto.

"Estas danghere iri sur plugokampo en mallumo," li diris, "baldau estas rompita kolo au kruro!"

Feliche li renkontis malplenan limakan domon.

"Benata estu Dio," li diris, "chi tie mi povas trankvile pasigi la nokton," kaj eniris. Baldau, kiam li estis ekdormonta, li audis interparoladon de du pasantoj. Unu diris:

"Kion ni faros por shteli la monon kaj arghenton de la richa parohhestro?"

"Mi povas diri tion al vi," ekkriis Fingreto.

"Kio estis?" diris la terurita shtelisto, "iu parolis, mi audis."

Ili haltis kaj auskultis. Fingreto daurigis:

"Kunprenu min, mi vin helpos."

"Kie vi estas?"

"Serchu sur la tero kaj atentu, de kie la vocho venas," li respondis.

Fine la shtelistoj trovis lin kaj levis.

"Vi malgranda pupo, vi nin helpos?" diris ili.

"Auskultu, mi eniros tra la krado en la kameron de la parohhestro kaj donos al vi, kion vi deziros."

"Bone," ili diris, "ni vidos vian kapablon."

Kiam ili venis en la parohhan domon, Fingreto enrampis en la kameron kaj tuj komencis krii kiel freneza:

"Chu vi volas havi chion, kio estas chi tie?"

La shtelistoj ektimis kaj diris:

"Parolu mallaute, vi vekos chiujn."

Sed Fingreto shajnigis, ke li ne komprenas, kaj ripetis:

"Kion vi volas, chu vi volas havi chion, kio estas chi tie?"

La kuiristino, kiu dormis en apuda chambro, audis tion, levighis sur la lito kaj auskultis. La shtelistoj pro timo forkuris, sed kuraghighinte pensis:

"La hometo volas moki nin."

Ili revenis kaj flustris al li:

"Chesu sherci kaj donu al ni ion."

Fingreto ekkriis tiel laute, kiel li povis:

"Mi ja volas doni al vi chion, nur etendu la manojn."

La auskultanta servistino audis tion tute klare, saltis de la lito kaj kuris al la pordo. La shtelistoj forkuris kaj galopis kvazau chasataj de la diablo. La kuiristino povis nenion vidi kaj iris eklumigi kandelon. Kiam shi revenis kun ghi, Fingreto ne rimarkite sin kashis en la garbejon. La kuiristino serchis en chiuj anguloj kaj, trovinte nenion, revenis en la liton kaj pensis, ke shi songhis kun malfermitaj okuloj kaj oreloj.

Fingreto vagis en la fojno kaj fine trovis belan lokon por dormo; li intencis bone ripozi ghis la tagigho kaj matene reiri al la gepatroj. Sed alion volis la sorto!

Multe da malfelicho kaj malghojo ekzistas en la mondo! La servistino levighis che la matenrugho por nutri la brutojn. Shi iris antau chio en la garbejon, prenis fojnon kaj ghuste tiun, en kiu kushis la kompatinda Fingreto. Li dormis tiel profunde, ke li rimarkis nenion kaj vekighis nur en la bushego de bovino, kiu prenis lin kun la fojno.

"Ah, Dio," ekkriis li, "kiamaniere mi falis en fulejon?", sed baldau li komprenis la situacion. Li bone atentis por ne veni inter la dentojn, kie li estus frakasita, tamen fine li glitis en la stomakon.

"Oni forgesis fari fenestrojn en la chambreto," li diris, "la suno ne lumas chi tien, kaj oni ne alportas kandelon."

La loghejo tute malplachis al li kaj plej malagrable estis, ke senchese venis pli kaj pli multe da fojno tra la pordo kaj la spaco farighis pli kaj pli malvasta. Fine terurita li ekkriis plej laute:

"Chesu doni fojnon, chesu doni fojnon."

Ghuste tiam la servistino melkis la bovinon; vidante neniun kaj audante vochon, la saman vochon, kiu kriis nokte, la kuiristino tiel ektimis, ke shi falis de la segheto kaj disvershis la lakton. Rapide, rapide shi kuris al sia sinjoro kaj kriis:

"Ah, Dio! sinjoro pastro, la bovino parolas!"

"Vi frenezighis," diris la parohhestro, kaj li mem iris en la stalon por vidi, kio okazas tie. Apenau li metis tie la piedon, Fingreto ree ekkriis:

"Chesu doni fojnon, chesu doni fojnon!" Tiam la parohhestro mem ektimis, pensis, ke diablo ekloghis en la bovino kaj ordonis buchi shin. Oni buchis shin kaj la stomakon, kie sidis Fingreto, oni jhetis sur la sterkon. Malfacila afero estis sin liberigi, tamen Fingreto jam sukcesis eligi la kapon, kiam nova malfelicho okazis. Malsata lupo alkuris kaj englutis per unu fojo la tutan stomakon. Fingreto ne perdis la kuraghon.

"Eble," li pensis, "mi povos trakti kun ghi," kaj li kriis al ghi el la ventro:

"Kara lupo, mi havas por vi bonan manghon."

"Kie mi trovos ghin?" demandis la lupo.

"En tiu kaj tiu domo, vi devas enrampi tra la defluilo, vi trovos tie kukojn, lardon kaj kolbasojn, tiom, kiom vi volos," kaj li montris al li precize la vojon al la gepatra domo.

Li ne bezonis diri tion dufoje al la lupo. La avida besto sin enigis nokte tra la defluilo kaj manghis en la kamero, ne shparante la provizojn. Kiam ghi satmanghis, ghi volis eliri, sed ghi farighis tro dika kaj ne povis elighi tra la sama truo. Fingreto atendis tion kaj komencis fari grandan bruon en la ventro de la besto; li kriis kiel freneza.

"Silentu," diris la lupo, "vi vekos la homojn."

"Ne gravas, ne gravas," respondis la etulo, "vi satmanghis, ankau mi volas amuzighi," kaj rekomencis la kriadon.

Fine liaj gepatroj vekighis, kuris al la kamero kaj rigardis internen tra fendo. Vidinte tie la lupon, ili alportis armilojn, li hakilon, shi falchilon.

"Staru post mi," diris la kamparano, kiam ili revenis en la kameron, "se ghi ne mortos pro mia bato, tratranchu al ghi la ventron."

Fingreto audis la vochon de la patro kaj ekkriis:

"Kara patro, mi estas chi tie, mi sidas en la ventro de la lupo."

La patro ghoje diris:

"Dank’al Dio, nia kara infano estas retrovita," kaj li ordonis al la edzino formeti la falchilon por ne vundi la filon. Poste li levis la hakilon kaj per unu bato sur la kapon mortigis la beston. Ili alportis tondilon kaj tranchilon, tratranchis ghian ventron kaj eltiris la knabon.

"Ah," diris la patro, "kiel ni chagrenighis pro vi!"

"Jes, patro, mi multe migris en la mondo; fine, dank’al Dio, mi ree spiras freshan aeron."

"Kie vi estis, filo?"

"Mi estis en musa truo, en stomako de bovino kaj en ventro de lupo; nun mi restos che vi."

"Kaj ni ne vendos vin por la tuta oro de la mondo," diris la gepatroj, karesis kaj kisis sian amatan Fingreton. Ili donis al li manghajhon kaj trinkajhon, kaj mendis por li novajn vestojn, char liaj estis tute eluzitaj dum la vojagho.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ