Tri oraj haroj de la diablo

Estis iam malricha virino, kiu naskis filon; char li naskighis kun kufo sur la kapo, oni antaudiris, ke en sia dekkvara jaro li edzighos kun la princino. Post iom da tempo la regho venis en la vilaghon, sed neniu rekonis lin.

Kiam li demandis pri novajhoj, oni respondis al li, ke antau kelke da tagoj naskighis infano kun kufo: kion ajn entreprenos tiu homo, li chiam feliche sukcesos.

Oni antaudiris, ke en sia dekkvara jaro li edzighos kun la princino. La regho havis malbonan koron, kaj la antaudiro malplachis al li. Li iris al la gepatroj de la infano kaj diris per amika tono:

"Vi estas malrichaj homoj, donu al mi vian infanon, mi zorgos pri li."

En la komenco ili rifuzis, sed kiam la fremdulo proponis pezan sumon da mono, ili pensis:

"Ghi ja estas infano naskita kun kufo, chio do devus finighi feliche por ghi," kaj konsentis doni al li la infanon.

La regho metis ghin en skatolon kaj forrajdis. Kiam li venis al profunda akvo, li jhetis tien la skatolon kaj pensis:

"Mi liberigos mian filinon de la neatendata fiancho."

Sed la skatolo ne dronis, ghi naghis, kiel shipeto: ech unu guto da akvo ne penetris en ghin. Ghi naghis tiel ghis muelejo, du mejlojn de la regha chefurbo, kaj haltis che la akvobaro.

Muelisteto, kiu feliche staris tie kaj rimarkis ghin, altiris ghin per hoko esperante trovi en ghi grandajn trezorojn. Li malfermis la skatolon: tie kushis bela knabo fresha kaj gaja. Li portis la etulon en la muelejon; la gemuelistoj, kiuj ne havis infanojn, ekghojis kaj diris:

"Dio donacis ghin al ni."

Ili ame vartis la infanon, kiu kreskis sana kaj virta. Foje la regho dum pluvo eniris en la muelejon kaj demandis la gemuelistojn, chu la granda knabo estas ilia filo.

"Ne," respondis ili, "li estas infano trovita, antau dekkvar jaroj li alnaghis al la akvobaro en skatolo, kaj oni eltiris lin el la akvo."

La regho komprenis, ke tio estas la infano naskita kun kufo, kiun li jhetis en la akvon.

"Bonaj homoj," li diris, "chu la knabo ne povus porti leteron al la reghino? Li ricevos du orajn monerojn."

"Kiel via Rega Moshto ordonos," respondis ili kaj diris al la knabo, ke li estu preta. La regho skribis al la reghino leteron jenan:

"Tuj kiam la knabo venos kun chi tiu letero, ordonu mortigi lin kaj enterigi; chio devas esti farita antau mia reveno."

La knabo ekiris kun la letero, sed perdis la vojon kaj venis vespere en grandan arbaron. En la mallumo li ekvidis malgrandan lumeton, iris al ghi kaj venis al dometo. Tie maljunulino sola sidis che fajrujo. Shi ektimis, vidante la knabon kaj demandis:

"De kie vi venas kaj kien vi iras?"

"Mi venas de la muelejo," respondis li, "kaj iras al la reghino kun letero; mi perdis la vojon kaj mi volonte pasigus chi tie la nokton."

"Malfelicha infano," diris la virino, "vi venis en domon de rabistoj, se ili trovos vin chi tie, ili mortigos vin."

"Ili venu, venu iu ajn, mi ne timas, cetere mi estas tiel laca, ke mi ne povas plu iri," diris la junulo, sin etendis sur benko kaj ekdormis. Baldau venis la rabistoj kaj demandis kolere, kiu estas la fremda knabo.

"Ah," diris la maljunulino, "tio estas senkulpa knabo, li perdis la vojon en la arbaro kaj pro kompato mi akceptis lin; li portas leteron al la reghino."

La rabistoj malfermis kaj legis la leteron, en kiu estis la ordono mortigi la knabon, tuj kiam li venos. La senkoraj rabistoj ekkompatis la junulon, kaj la estro disshiris la leteron kaj skribis alian, ke oni edzigu la knabon kun la princino, tuj kiam li venos. Ili lasis lin dormi trankvile sur la benko ghis la mateno, donis al li la leteron kaj montris al li la ghustan vojon.

La reghino, leginte la leteron, plenumis la ordonon: belega estis la edzigha festo. La princino edzinighis kun la favorato de la fortuno kaj char li estis bela kaj afabla, shi vivis felicha kaj kontenta kun li.

Post iom da tempo la regho revenis en la kastelon kaj vidis, ke la antaudiro realighis kaj la knabo naskita kun kufo edzighis kun lia filino.

"Kiel tio okazis?" demandis li, "mi ordonis en la letero ion tute alian."

La reghino montris al li la leteron, por ke li mem vidu la enhavon. La regho legis la leteron kaj tuj rimarkis, ke oni shanghis la lian. Li demandis la junulon, kie estas la letero konfidita al li kaj kial li alportis anstataue alian.

"Mi scias nenion," respondis la junulo, "kredeble oni shanghis ghin nokte, kiam mi dormis en la arbaro."

La regho diris kolere:

"Ne ghoju tro frue; kiu volas havi mian filinon devas alporti al mi el la infero tri orajn harojn de la kapo de la diablo. Se vi alportos ilin, mia filino apartenos al vi."

La regho esperis, ke tiamaniere li fine liberighos de la junulo, sed la knabo respondis:

"Mi alportos la tri orajn harojn, mi ne timas la diablon."

Li adiauis la reghon kaj ekmigris. La vojo kondukis lin al granda urbo. La pordogardisto demandis lin pri liaj scioj kaj metio.

"Mi scias chion," respondis la knabo.

"Bonege!" diris la gardisto, "faru al ni servon kaj diru, kial nia bazara puto, el kiu iam vino fluis, tute sekighis kaj ne liveras nun ech akvon."

"Vi ekscios tion," respondis li, "atendu nur mian revenon."

Pli malproksime li venis al alia urbo, kie la gardisto ankau demandis pri liaj scioj kaj metio.

"Mi scias chion," li respondis.

"Bonege! faru al ni servon kaj diru, kial arbo en nia urbo, kiu havis iam orajn pomojn, ne havas nun ech foliojn."

"Vi ekscios tion," respondis li, "atendu nur mian revenon."

Li daurigis la vojon kaj venis al granda akvo, kiun li devis transpasi. La pramisto demandis lin pri liaj scioj kaj metio.

"Mi scias chion," respondis la junulo.

"Bonege!" diris la pramisto, "faru al mi servon kaj diru, kial mi devas chiam veturi kaj reveturi kaj neniam liberighas."

"Vi ekscios tion," respondis li, "atendu nur mian revenon."

Trans la akvo li trovis la eniron en la inferon, la truo estis nigra kaj kovrita de fulgo. La diablo ne estis hejme, estis nur lia patrino. La inferanino sidis en largha apogsegho.

"Kion vi volas?" shi demandis, sed shia mieno ne estis severa.

"Mi bezonas tri orajn harojn de la kapo de la diablo," li respondis, "alie mi ne povas konservi mian edzinon."

"Vi postulas multon," shi diris, "kiam la diablo revenos hejmen kaj vin trovos, via kapo estos en danghero; sed mi kompatas vin, mi penos vin helpi."

Shi aliformigis lin formiko kaj diris:

"Rampu inter la faldojn de mia jupo, tie vi estos sendanghera."

"Bone," diris la knabo, "sed mi bezonas scii tri aferojn: Kial puto, el kiu iam fluis vino, tute sekighis kaj ne liveras nun ech akvon; kial arbo, kiu havis iam orajn pomojn, ne havas nun ech foliojn, kaj kial pramisto devas chiam veturi kaj reveturi kaj neniam liberighas."

"Tio estas malfacilaj demandoj," shi respondis, "sed sidu silente kaj atentu, kion diros la diablo, kiam mi elshiros al li la tri orajn harojn."

Vespere la diablo revenis hejmen. Apenau li eniris, li tuj rimarkis, ke la aero ne estas pura.

"Mi sentas, sentas homan viandon," li diris, "io estas tie chi."

Li rigardis en chiujn angulojn kaj serchis, sed trovis nenion. La patrino mallaudis lin:

"Mi jhus balais kaj metis chion en ghustan lokon, kaj vi chion malordigas. Chiam via nazo sentas homan viandon! Eksidu kaj vespermanghu."

Li sate manghis kaj trinkis, kaj char li estis laca, li metis sian kapon sur la genuojn de la patrino kaj petis, ke shi senpedikigu lin.

Post momento li ekdormis kaj ronkis. Tiam la maljunulino elshiris unu oran haron kaj metis ghin apude.

"Aah!" kriis la diablo, "kion vi faris?"

"Mi havis teruran songhon," respondis la inferanino, "kaj mi ektiris viajn harojn."

"Kion vi songhis?" demandis la diablo.

"Mi vidis en la songho bazaran puton, el kiu iam fluis vino, kaj kiu tute sekighis kaj ne liveras nun ech akvon; kiu estas kulpa pri tio?"

"Se ili scius tion!" respondis la diablo; "en la puto sub shtono sidas bufo; se ili mortigos ghin, la vino ree fluos."

La inferanino daurigis la chasadon, ghis li ekdormis kaj ronkis tiel, ke la fenestraj vitroj tremis. Tiam shi elshiris al li duan haron.

"Aah! kion vi faras?" ekkriis furioze la diablo.

"Ne koleru," shi respondis, "mi havis teruran songhon."

"Kion vi songhis nun?" li demandis.

"Mi vidis en la songho arbon, kiu iam havis orajn fruktojn kaj nun ne havas ech foliojn. Kia estas la kauzo?"

"Se ili scius tion!" respondis la diablo; "muso mordas la radikon; se ili mortigos ghin, la arbo havos ree orajn pomojn, sed se ghi daurigos la mordadon, la arbo pereos. Sed ne maltrankviligu min per viaj songhoj; se vi ankorau unu fojon vekos min, vi ricevos vangofrapon."

La patrino kvietigis lin kaj ekchasis la pedikojn, ghis li ekdormis kaj ronkis. Tiam shi eltiris trian oran haron. La diablo salte levighis, kriis kaj volis shin bati, sed shi kvietigis lin ankau tiun chi fojon kaj diris:

"Chu oni povas sin gardi kontrau malbona songho?"

"Kion do vi songhis?" demandis li scivole.

"Mi vidis en la songho pramiston, kiu plendis, ke li chiam veturas kaj reveturas, kaj neniam liberighas. Kio estas la kauzo?"

"Malsaghulo li estas," respondis la diablo; "li devas doni sian stangon en la manon de la unua trapasanto, tiam li estos libera kaj la alia farighos eterna pramisto."

La inferanino, elshirinte la tri orajn harojn kaj ricevinte respondon al la tri demandoj, lasis la drakon trankvila, kaj li dormis ghis la tagigho.

Kiam la diablo foriris, la maljunulino eligis la formikon el la faldoj de la jupo kaj redonis al li la homan figuron.

"Jen estas la tri oraj haroj," shi diris, "chu vi bone audis, kion la diablo respondis al viaj tri demandoj?"

"Jes," respondis li, "mi audis kaj bone memoros la respondojn."

"Vi do havas, kion vi deziris," shi diris, "kaj nun vi povas daurigi vian vojaghon."

La knabo dankis la maljunulinon pro la helpo en la embaraso, kaj forlasis la inferon kontenta, ke li tiel bone sukcesis.

Kiam li venis al la pramisto, chi tiu tuj postulis la promesitan respondon.

"Antaue transveturigu min," diris la knabo, "kaj tiam mi diros al vi, kiamaniere vi povos liberighi."

Kiam ili transpasis al la alia bordo, la junulo komunikis al li la konsilon de la diablo:

"Kiam venos pasaghero, donu al li la stangon en la manon."

Poste li venis en la urbon, kie staris la senfrukta arbo, kaj kie la gardisto ankau atendis la respondon. La knabo ripetis la vortojn de la diablo:

"Mortigu la muson, kiu mordas la radikon, kaj la arbo ree havos orajn fruktojn."

La gardisto dankis lin kaj donis al li rekompence du azenojn sarghitajn per oro. La bestoj sekvis la junulon. Fine li venis en la urbon, kies puto sekighis. Li diris al la gardisto la vortojn de la diablo:

"En la puto sub shtono sidas bufo; trovu ghin kaj mortigu, kaj la vino ree fluos kvazau el fonto."

La gardisto dankis kaj donis al li du azenojn, sharghitajn per oro.

Fine la favorato de la fortuno revenis hejmen al la edzino, kiu kore ghojis vidante lin kaj audante la rakonton pri lia sukceso. Al la regho li donis la postulatajn tri orajn harojn de la diablo. Kiam la regho vidis la kvar azenojn sharghitajn per oro, li estis tute kontenta kaj diris:

"Nun chiuj kondichoj estas plenumitaj, vi povas resti kun mia filino. Sed, kara bofilo, diru al mi, kie vi akiris tiom da oro? Ghi ja estas grandega trezoro!"

"Mi transpasis riveron," respondis li, "kaj tie mi prenis ghin, ghi kushas sur la bordo anstatau sablo."

"Chu mi ankau povus preni oron?" diris avide la regho.

"Tiom, kiom vi volos," li respondis, "tie estas pramisto, li transveturigu vin, kaj vi povos plenigi la sakojn."

La avida monarhho rapide forveturis kaj, veninte al la rivero, faris signon al la pramisto. Chi tiu proksimighis kaj invitis lin enshipighi. Kiam ili atingis la alian bordon, li donis al la regho la stangon en la manon kaj forkuris. La regho farighis pramisto: tiel estis punitaj liaj pekoj.

Chu li estas pramisto ankorau nun? Sendube, char neniu prenis de li la stangon.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ