Sesope oni trairas la tutan mondon
Estis iam viro, lerta en multaj metioj. Li estis soldato, servis brave kaj kuraghe, sed post la milito li ricevis eksighon kaj tri helerojn por la vojaghaj elspezoj hejmen.
"Atendu," li diris, "tio ne plachas al mi; se mi trovos taugajn kamaradojn, mi devigos la reghon doni al mi la trezorojn de la tuta regno."
Li ekiris kolera en la arbaron kaj vidis tie viron, kiu jhus elshiris ses arbojn, kvazau herbajn trunketojn. Li demandis:
"Chu vi volas esti mia servisto kaj sekvi min?"
"Jes," respondis tiu, "sed antaue mi devas porti al mia patrino la branchfaskon," kaj li ligis per unu arbo la kvin ceterajn, levis la faskon kaj foriris. Post momento li revenis kaj alighis al la soldato, kiu diris: "Duope ni trairos la tutan mondon."
Post iom da tempo ili renkontis chasiston, kiu genuis, tenis pafilon kaj celis. La soldato demandis:
"Kion vi celas, chasisto?"
Li respondis:
"Du mejlojn de chi tie sur brancho de kverko sidas muso, mi volas trafi ghian maldekstran okulon."
"Iru, iru kun mi," diris la soldato, "triope ni trairos la tutan mondon."
La chasisto konsentis, ekiris kun li, kaj ili venis al sep ventomuelejoj, kies flugiloj rapide turnighis, kvankam vento blovis de nenie kaj neniu folio movighis. La soldato diris:
"Mi ne scias, kio turnas ilin, la aero ja estas senmova," kaj iris antauen kun la servistoj.
Du mejlojn de tie ili ekvidis viron, kiu sidis sur arbo, shtopis unu naztruon kaj blovis per la alia.
"Kion vi faras tie?" demandis la soldato.
"Du mejlojn de chi tie staras sep ventomuelejoj, mi blovas por turni la flugilojn."
"Iru, iru kun mi," diris la soldato, "kvarope ni trairos la tutan mondon."
La blovulo malsupreniris kaj alighis al la soldato. Post iom da tempo ili renkontis viron, kiu staris sur unu piedo, la alian li malkrochis kaj metis apud si. La soldato diris:
"Vi komforte aranghis la aferon por ripozi."
"Mi estas kurulo," li respondis, "mi malkrochis unu piedon por kuri ne tro rapide; per du piedoj mi kuras pli rapide ol birdo."
"Iru, iru kun mi, kvinope ni trairos la tutan mondon."
Li alighis al la soldato. Post iom da tempo ili renkontis viron, kiu havis chapeleton metitan sur unu orelon.
La soldato diris:
"Malgrau mia respekto, mi devas diri, ke kun via chapelo vi similas pajacon, ? ne metu vian chapelon sur unu orelon."
"Nenio estas farebla," li diris, "se mi metas la chapelon rekte, venas tia frosto, ke la birdoj sub la chielo glaciighas kaj falas teren senvivaj."
"Iru, iru kun mi," diris la soldato, "sesope ni trairos la tutan mondon."
La sesopo venis en urbon, en kiu la regho anoncis, ke tiu, kiu venkos lian filinon en vetkurado, edzighos kun shi; sed se li estos venkita, li perdos la kapon. La soldato sin prezentis kaj diris:
"Anstatau mi, kuros mia servisto."
La regho respondis:
"Bone, sed tiam ankau lian kapon vi donu kiel garantion."
Kiam ili interkonsentis, la soldato alkrochis al la kurulo la piedon kaj diris:
"Rapidu kaj penu venki."
Oni interkonsentis, ke venkos tiu, kiu unua alportos akvon el malproksima puto. La kurulo ricevis kruchon, la princino alian kaj ili ekkuris samtempe; sed post momento, kiam la princino faris apenau kelke da pashoj, la kurulo ne estis plu videbla: shajnis, ke vento preterpasis. Baldau li atingis la puton, cherpis plenan kruchon kaj reiris. Sed en la mezo de la revena vojo li eksentis lacighon, metis la kruchon sur la teron kaj ekkushis por dormi. Li metis sub la kapon chevalan kranion por baldau vekighi pro la malmoleco de la kuseno. Dume la princino, kiu ankau kuris rapide, kiel tio estas ebla por ordinara homo, atingis la puton kaj rapidis hejmen kun plena krucho. Kiam shi venis al la dormanta kurulo, shi ekghojis kaj diris:
"La malamiko estas en miaj manoj," malplenigis lian kruchon kaj daurighis la vojon.
Chio estus perdita, sed feliche la chasisto staris sur la supro de la kastelo kaj vidis chion per siaj penetremaj okuloj. Li diris:
"La princino ne rajtas nin venki," sharghis la pafilon kaj per lerta pafo forpushis la kranion, sur kiu kushis la kapo de la kurulo, ech ne tushetinte lin mem. La kurulo vekighis, salte levighis kaj rimarkis, ke lia krucho estas malplena kaj la princino jam preterpasis lin. Sed li ne perdis la kuraghon, ree kuris al la puto, plenigis la kruchon kaj revenis al la kastelo dek minutojn pli frue ol la princino.
"Fine," li diris, "mi vere movis la piedojn; tion, kion mi faris antaue, oni ne povas nomi kurado."
La regho kaj precipe la princino koleris, ke simpla eksigita soldato venkis en la veto; ili interkonsilighis, kiamaniere liberighi de li kaj de liaj kamaradoj.
La regho diris al shi:
"Mi trovis rimedon, estu trankvila, ni ne vidos ilin plu."
Li diris al ili:
"Nun vi kune manghos, trinkos kaj amuzighos," kaj kondukis ilin en chambron, kies planko kaj muroj estis feraj kaj kies fenestroj havis ferajn kradojn. En la chambro estis tablo sharghita per bonegaj manghajhoj.
La regho diris:
"Eniru kaj regalu vin."
Kiam ili eksidis che la tablo, oni fermis kaj riglis la pordon. Poste li alvokis la kuiriston kaj ordonis al li tiel longe hejti sub la planko, ghis la fero farighos rugha.
La kuiristo plenumis la ordonon, kaj al la sidantoj che la tablo farighis varme. Ili pensis, ke tion kauzis la manghado, sed kiam la varmego farighis pli kaj pli granda kaj ili volis eliri, sed trovis la pordojn kaj fenestrojn fermitaj, tiam ili komprenis, ke la regho havas malbonajn intencojn kaj volas ilin sufoki.
"Li ne sukcesos," diris la kamarado kun la chapelo, "mi faros tian froston, ke la varmego forkuros kun honto."
Li metis la chapelon rekte kaj tuj venis tia frosto, ke la varmego malaperis kaj la manghajho sur la pladoj komencis glaciighi. Post kelkaj horoj la regho, certa, ke ili jam estas tute bakitaj, ordonis malfermi la pordon por mem vidi ilin. Sed kiam oni malfermis la pordon, chiuj ses staris freshaj kaj sanaj kaj diris, ke ili eliras kun plezuro por sin varmigi, char en la chambro pro la granda frosto la manghajhoj glaciighis sur la pladoj.
La regho iris kolera malsupren al la kuiristo, insultis lin kaj demandis, kial li ne plenumis la ordonon. La kuiristo respondis:
"Mi hejtis sufichege, vidu mem."
La regho vidis, ke grandega fajro brulas sub la fera chambro kaj komprenis, ke lia ruzo estis vana.
Li senchese meditis, kiamaniere liberighi de la maloportunaj gastoj, alvokis la soldaton kaj diris:
"Se vi rezignos la rajtojn al mia filino, vi ricevos tiom da oro, kiom vi volos."
"Volonte, via regha moshto," respondis li, "donu al mi tiom da oro, kiom povos porti mia servisto, kaj mi ne plu postulos vian filinon."
La regho konsentis, kaj la soldato daurigis:
"Mi venos preni la oron post du semajnoj."
Li kunvokis chiujn tajlorojn de la tuta regno kaj ordonis al ili kudri grandegan sakon dum du semajnoj. Kiam ghi estis preta, la fortegulo, kiu povis elshiri arbojn, metis ghin sur la shultron kaj iris al la regho.
La monarhho diris:
"Kiu estas la giganto, kiu portas sur la shultro pakon da tolo granda kiel domo?"
Li ektimis kaj pensis:
"Kiom da oro li fortrenos!"
Li ordonis alporti barelon da oro, kiun devis porti dek ses plej fortaj viroj; la fortegulo levis ghin per unu mano, metis en la sakon kaj diris:
"Kial vi ne alportas pli multe per unu fojo? Tio chi ne kovras ech la fundon."
Iom post iom la regho ordonis alporti sian tutan trezoron, la fortegulo shovis ghin en la sakon, sed ghi ne plenigis ech la duonon:
"Donu pli multe," li kriis, "kelke da pecetoj ne sufichas por plenigi la sakon."
Oni devis venigi ankorau sep mil veturilojn sarghitajn per oro; la fortegulo metis ilin en la sakon kun la aljungitaj bovoj.
"Mi ne esploras longe," li diris, "kaj prenas chion, kio venas, por plenigi la sakon."
Kiam li enmetis chion, la sako ankorau ne estis plena.
"Oni devas fini," li diris, "oni ja povas ligi sakon, ech se ghi ne estas plena."
Li metis ghin sur la dorson kaj foriris kun la kamaradoj. La regho, vidante, ke unu homo forportas la richajhojn de la tuta lando, ekkoleris kaj sendis sian kavalerion kun ordono kapti la fortegulon kaj forpreni de li la sakon. Du regimentoj baldau atingis ilin kaj kriis al ili:
"Vi estas kaptitoj, redonu la sakon kun la oro, alie vi perdos viajn kapojn."
"Kion vi diras?" diris la blovulo, "ni estas kaptitoj? Antaue vi chiuj dancos en la aero."
Li shtopis unu naztruon kaj per la alia ekblovis sur la regimentojn. Ili disflugis en la aeron super la montojn kaj valojn. Iu serghento petis pardonon, kriante, ke li havas nau cikatrojn kaj estas brava homo, kiu ne meritis tian honton. La blovulo iom haltis, kaj la serghento sendifekta falis teren.
"Iru al la regho kaj diru, ke li sendu pli multe da rajdantoj, ili chiuj dancos en la aero," diris la lertulo.
Kiam la regho eksciis chion, li diris:
"Lasu ilin, ili konas la sorcharton."
La sesopo forportis la richajhojn hejmen, dividis ilin kaj vivis feliche ghis la morto.