Du fratoj

Estis iam du fratoj, unu richa, la alia malricha. La richa estis orajhisto kaj malbona homo; la malricha faris balailojn, li estis bona kaj honesta. La malricha havis du knabojn ghemelojn, ili tiel similis unu la alian, kiel du akvaj gutoj. La knaboj ofte iris en la domon de la richa kaj iafoje ricevis restajhojn por manghi.

Foje la malricha iris en la arbaron por kolekti branchetajhon kaj ekvidis birdon, tute oran kaj tiel belan, kian li vidis neniam. Li levis shtonon, jhetis ghin al la birdo kaj trafis feliche; sed nur ora plumo falis, kaj la birdo forflugis. Li levis la plumon kaj alportis ghin al la frato. La orajhisto esploris ghin kaj diris:

"Ghi estas pura oro," kaj donis al la frato multe da mono por ghi. En la sekvinta tago la malricha suriris betulon por dehaki kelke da branchoj: la sama birdo elflugis, kaj la malricha trovis neston kaj en ghi oran ovon. Li prenis la ovon kaj alportis ghin al la frato, kiu ree diris:

"Ghi estas pura oro!" kaj donis por ghi tiom da mono, kiom ghi valoris. Fine la orajhisto diris:

"Mi tre dezirus havi la birdon mem."

La malrichulo iris trian fojon en la arbaron kaj ree ekvidis la birdon sur arbo: li prenis shtonon kaj trafis la birdon, kiu falis teren. La malricha alportis ghin al la frato kaj ricevis por ghi grandan amason da oro.

"Nun mi povos vivi senzorge," li pensis kaj kontenta revenis hejmen.

La orajhisto estis sagha kaj ruza kaj sciis bone, kia birdo ghi estas. Li vokis sian edzinon kaj diris:

"Rostu al mi la oran birdon kaj gardu ghin bone, ke nenio perdighu el ghi; mi deziras tute sola manghi ghin."

Ghi ne estis ordinara birdo, ghi havis miraklan econ: kiu manghos ghian koron kaj hepaton, trovos chiutage sub sia kuseno oran moneron.

La virino preparis la birdon, metis ghin sur turnrostilon kaj komencis ghin rosti. Post momento shi devis pro alia laboro eliri el la kuirejo; dume la infanoj de la malricha enkuris, proksimighis al la fajro kaj kelke da fojoj turnis la rostilon. Du pecetoj elfalis el la birdo sur la paton.

"Ni manghu ilin," diris unu knabo, "mi estas tiel malsata, neniu rimarkos."

Kiam ili ambau manghis la pecetojn, eniris la virino kaj vidante, ke ili ion manghas, demandis:

"Kion vi manghas?"

"Du pecetojn, kiuj elfalis el la birdo."

"Tio estis la koro kaj la hepato," diris la ektiminta virino; por ke la edzo nenion suspektu kaj ne koleru, shi rapide buchis kokidon, elprenis ghian koron kaj hepaton kaj metis ilin che la ora birdo. Kiam ghi jam estis rostita, shi portis ghin al la edzo, kiu manghis la tutan birdon, lasinte nenion.

En la sekvinta mateno li metis la manon sub la kusenon, esperante trovi sub ghi oron, sed li ne trovis tie alion, ol chiutage.

La infanoj tute ne sciis, kian felichon ili akiris. Matene kiam ili levighis, io falis teren kaj eksonoris: ili klinighis kaj levis du orajn monerojn. La knaboj alportis ilin al la patro, kiu ekmiris kaj diris:

"Kiel tio okazis?"

Sed kiam en la sekvinta tago ili ree trovis du orajn monerojn kaj same chiutage, la patro iris al la frato kaj rakontis al li la strangan okazon. La orajhisto tuj komprenis, ke la infanoj manghis la koron kaj hepaton de la ora birdo kaj por vengho diris al la frato:

"Viaj infanoj komunikighas kun la diablo, ne tushu la oron kaj ne lasu ilin en via domo, char li estras ilin kaj povas pereigi ankau vin."

La patro timis la diablon, kaj kvankam tio estis malfacila por lia koro, li kondukis la knabojn en la arbaron kaj forlasis ilin.

La infanoj kuris longe en la arbaro serchante la vojon hejmen, sed ili ne trovis ghin kaj iris pli kaj pli malproksime en la arbaron. Fine ili renkontis chasiston, kiu demandis:

"Kies infanoj vi estas?"

"Ni estas knaboj de ligisto de la balailoj," respondis ili kaj rakontis, ke la patro ne volis plu havi ilin en la domo, char ili trovis chiutage oran moneron sub sia kuseno.

"Tio ne estas io malbona," diris la chasisto, "se vi nur restos honestaj kaj ne farighos maldiligentaj."

La knaboj plachis al la bona homo kaj char li ne havis proprajn infanojn, li prenis ilin en sian domon kaj diris:

"Mi estos via patro kaj edukos vin." Li instruis al ili la chasadon kaj kolektis por ili la oron, kiun ili chiumatene trovis sub la kuseno.

Kiam la fratoj farighis plenaghaj, la zorganto kondukis ilin en la arbaron kaj diris:

"Hodiau vi pafos vian provpafon, por ke mi povu proklami vin chasistoj."

Ili iris kun li sur postenon kaj longe atendis, sed chasajho ne venis. Fine la zorganto rigardis supren kaj ekvidis chenon de blankaj anseroj, kiuj flugis triangule. Li diris al unu knabo:

"Mortpafu po unu ansero de chiu flanko."

La knabo sukcese plenumis la provpafon. Post momento alflugis alia cheno, kiu havis la formon de la cifero du. La zorganto postulis, ke la alia knabo ankau mortpafu po unu ansero de chiu flanko, kaj la junulo ankau sukcese plenumis la provpafon. Tiam la zorganto diris:

"Mi proklamas vin chasistoj."

Poste la fratoj iris en la arbaron, interkonsilighis kaj ion decidis. Kiam vespere ili sidighis por manghi, ili diris al sia zorganto:

"Ni ne tushos la manghajhojn, antau ol vi plenumos nian peton."

Li diris:

"Kion vi petas?"

Ili respondis:

"Ni ellernis la chasadon, nun ni devas provi nian scion, permesu al ni foriri en migradon."

La maljunulo rediris ghoje:

"Vi parolas, kiel bravaj chasistoj. Tio, kion vi petas, estis ankau mia deziro. Iru en la vastan mondon, vi sendube trovos sukceson."

Ili kune manghis kaj trinkis ghoje. Kiam venis la destinita tago, la zorganto donacis al chiu bonan pafilon kaj hundon kaj permesis preni tiom el la kolektita oro, kiom ili volis. Poste li akompanis ilin iom da tempo kaj che la adiauo donis al ili brilan tranchilon kaj diris:

"Kiam vi estos disighontaj, penetrigu la tranchilon en arbon che la vojkruco. Tiu, kiu revenos unua, ekscios per ghi la sorton de la forestanta frato: se li mortos, la tranchilo rustos de la flanko, kien li foriris: se li estos vivanta, la tranchilo restos brila."

La fratoj iris chiam antauen kaj venis en arbaron tiel grandan, ke ne eble estis trairi ghin dum unu tago. Ili restis tie dum la nokto kaj manghis, kion ili havis en la chasajhujo; ili iris ankorau la tutan duan tagon kaj ne eliris. Char ili havis nenion por manghi, unu diris:

"Ni devas ion mortpafi, alie ni suferos malsaton."

Li shargis la pafilon kaj chirkaurigardis: maljuna leporo kuras. Li ekcelis, sed la leporo petis kompaton, kriante:

"Paron da idoj miaj vi ricevos,

Se vi pafilon mortigan mallevos."

Dirinte chi tion, li saltis en arbetajhon kaj alportis du idojn; sed la bestetoj ludis tiel gaje kaj estis tiel ghentilaj, ke la chasistoj ne volis mortigi ilin. Ili kunprenis la leporidojn kaj la bestetoj sekvis chiun ilian pashon. Post iom da tempo vulpo preterkuris; ili ekcelis por mortigi ghin, sed ghi petis kompaton, kriante:

"Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos."

Ghi alportis du idojn, sed la chasistoj ne volis mortigi ilin kaj aligis ilin al la leporidoj. Chiuj kvar nun sekvis la fratojn. Post iom da tempo lupo eliris el la densejo. La chasistoj ekcelis, sed la besto petis kompaton, kriante:

"Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos."

Ankau la du lupidojn la chasistoj aligis al la aliaj bestetoj kaj chiuj sekvis la fratojn. Poste ili renkontis urson, kiu deziris ghui ankorau la vivon kaj petis kompaton, kriante:

"Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos."

La ursidojn oni aligis al la aliaj, kune estis jam ok. Fine kiu venis? Leono venis kaj ekskuis la kolhararon.

Sed tio ne timigis la chasistojn kaj ili ekcelis; tiam ankau la leono petis kompaton, kriante:

"Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos."

Li alportis du idojn, kaj nun la chasistoj havis du leonojn, du ursojn, du lupojn, du vulpojn kaj du leporojn, kiuj sekvis ilin kaj servis. Bedaurinde ilia malsato dauris, ili do diris al la vulpoj:

"Auskultu, vi lertuloj, liveru al ni ion por manghi, vi estas ruzaj kaj artifikemaj."

La vulpoj respondis:

"Ne malproksime de chi tie estas kamparo, kie ni prenis pli ol unu kokinon; ni montros al vi la vojon."

Ili iris en la kamparon, achetis ion por si kaj por la bestoj kaj daurigis la vojiron. La vulpoj konis chiujn kokejojn en la chirkauajho kaj chie montris al la chasistoj la vojon.

Ili migris iom da tempo kune, sed ne trovis oficon, kie ili povus resti kune, ili do diris:

"Vole nevole ni devas disighi."

Ili dividis la bestojn tiel, ke chiu havis leonon, urson, lupon, vulpon kaj leporon. Poste ili adiauis unu la alian, promesis al si fratan amon ghis la morto kaj penetrigis en arbon la tranchilon, ricevitan de la zorganto. Unu frato ekiris orienton, la alia okcidenton.

La pli juna venis kun la bestoj en urbon, kiu tuta estis kovrita per krepo. La knabo eniris en gastejon kaj demandis la mastron, chu li povas akcepti la bestojn por la nokto. La mastro donis al ili stalon, kie estis truo en la muro: la leporo elrampis tra ghi kaj alportis al si brasikan kapon, la vulpo alportis al si kokinon, kaj manghinte ghin, ankau kokon; sed la lupo, la urso kaj la leono estis tro grandaj kaj ne povis eliri, la mastro kondukis ilin al bovino, kiu kushis en herbo, kaj la bestoj satmanghis.

La chasisto, zorginte por siaj bestoj, demandis la mastron, kial chie krepo pendas en la urbo. La mastro diris:

"Char morgau mortos la sola filino de nia regho."

"Chu shi estas morte malsana?"

"Oh ne, shi estas fresha kaj sana, tamen shi devas morti."

"Kial?" demandis la chasisto.

"Post la urbo estas granda monto, sur kiu drako loghas: chiujare oni devas oferi al ghi virgulinon, alie ghi dezertigus la tutan landon. Oni donis al ghi jam chiujn virgulinojn, restis sole la regha filino; nenio savos shin, oni devas doni shin morgau al la drako."

La chasisto demandis:

"Kial oni ne mortigas la drakon?"

"Ah," respondis la mastro, "multaj jam provis, sed chiuj perdis la vivon. La regho promesis al tiu, kiu mortigos la drakon, sian filinon kiel edzinon kaj la regnon post sia morto."

La chasisto nenion respondis, sed en la sekvinta mateno li prenis la bestojn kaj suriris kun ili la monton de la drako. Supre estis malgranda preghejo kaj sur la altaro staris tri plenaj pokaloj kun la surskribo:

"Kiu eltrinkos la pokalojn, farighos la plej forta homo en la tuta mondo kaj povos uzi la glavon, kiu estas enterigita antau la sojlo."

La chasisto ne trinkis, eliris, trovis la glavon sed ne povis ekmovi ghin. Li do reiris, eltrinkis la pokalojn kaj farighis tiel forta, ke li facile levis la glavon kaj povis svingi ghin.

Venis la horo, en kiu oni devis konduki la virgulinon al la drako. La regho, la marshalo kaj la korteganoj akompanis shin.

La princino ekvidis de malproksime la chasiston sur la supro de la monto kaj opiniis, ke tio estas la drako, kiu atendas shin. Shi ne volis iri, sed fine shi devis cedi, char alie la tuta urbo pereus. La regho kaj la korteganoj reiris hejmen plenaj de malghojo, kaj la marshalo devis resti kaj observi chion de malproksime.

Kiam la princino venis sur la supron, tie staris ne la drako, sed la juna chasisto. Li konsolis shin kaj diris, ke li shin savos. Li kondukis shin en la preghejon kaj shlosis tie. Post momento alflugis la sepkapa drako kun granda bruo. Ekvidinte la chasiston li ekmiris kaj diris:

"Kion vi faras chi tie sur la monto?"

La chasisto respondis:

"Mi volas batali kontrau vi."

La drako diris:

"Multaj kavaliroj jam perdis chi tie la vivon; sama estos via sorto," kaj elspiris fajron el sep bushegoj por ekbruligi la sekan herbon kaj sufoki la chasiston en la fumo kaj varmego, sed la fidelaj bestoj alkuris kaj piedpremis la fajron. La drako saltis al la chasisto, sed chi tiu eksvingis la glavon tiel, ke ghi fajfis en la aero, kaj dehakis tri kapojn de la monstro. Ekfuriozis la monstro, levighis en la aeron, sputis flamojn sur la chasiston kaj volis ree ataki lin, sed la junulo levis la glavon kaj dehakis aliajn tri kapojn. La monstro senforta falis teren, ghi volis sin jheti sur la chasiston, sed per la lastaj fortoj la knabo dehakis al ghi la voston: Li ne povis plu batali kaj alvokis siajn bestojn, kiuj disshiris la monstron en pecojn.

Kiam la batalo estis finita, la chasisto malfermis la preghejon kaj trovis la princinon kushanta sur la planko, char de timo shi perdis la konscion dum la batalo. Li portis shin eksteren kaj kiam shi rekonsciighis, li montris al shi la disshiritan drakon kaj diris, ke shi estas libera. Shi ekghojis kaj diris:

"Nun vi estos mia edzo plej amata, char la patro promesis min al tiu, kiu mortigos la drakon."

Shi demetis sian koralan chirkaukolon kaj dividis ghin al la bestoj por ilin rekompenci, kaj la leono ricevis la bukon. La naztukon kun sia nomo shi donacis al la chasisto. La junulo iris al la drako, eltranchis la sep langojn, volvis ilin en la tukon kaj bone kashis.

La fajro kaj la batalo tre lacigis la chasiston, li do diris al la virgulino:

"Ni estas ambau lacaj, ni dormu iom."

Shi konsentis kaj ili kushighis, kaj la chasisto diris al la leono:

"Gardu nin dum la dormo."

Ili ambau ekdormis, kaj la leono kushighis apud ili por gardi, sed ankau ghi estis laca de la batalo, ghi do alvokis la urson kaj diris:

"Kushighu apud mi, mi devas iom dormi; se io venos, veku min."

La urso kushighis apud ghi, sed ankau ghi estis laca, li do alvokis la lupon kaj diris:

"Kushighu apud mi, mi devas iom dormi, kaj se io venos, veku min."

La lupo kushighis apud ghi, sed ghi ankau estis laca, ghi alvokis la vulpon kaj diris:

"Kushighu apud mi, mi devas iom dormi, kaj se io venos, veku min."

La vulpo kushighis apud ghi, sed ankau ghi estis laca, ghi do alvokis la leporon kaj diris:

"Kushighu apud mi, mi devas iom dormi, kaj se io venos, veku min."

La leporo sidighis apud ghi, sed la malfelicha leporo ankau estis laca, havis neniun anstatauanton kaj ankau ekdormis. Nun dormis la princino, la chasisto, la leono, la urso, la lupo, la vulpo kaj la leporo; chiuj dormis profundan dormon.

La marshalo, kiu devis de malproksime chion observi kaj atendis ghis la drako forflugos kun la princino, vidis, ke sur la monto chio estis kvieta, ekkuraghis kaj suriris la supron.

Tie kushis la disshirita, dispecigita drako kaj ne malproksime de ghi la regha filino kaj chasisto kun siaj bestoj; chiuj profunde dormis. La marshalo estis malbona kaj sendia homo, li prenis sian glavon, dehakis al la chasisto la kapon kaj portis malsupren la princinon sur siaj brakoj.

Shi vekighis kaj forte ektimis, la marshalo diris:

"Vi estas en miaj manoj, vi devas diri, ke mi mortigis la drakon."

"Mi ne povas tion diri, char tion faris la chasisto kun siaj bestoj."

La marshalo eltiris la glavon, minacis mortigi shin, se shi ne obeos kaj tiamaniere devigis shin promesi. Poste li alkondukis shin al la regho. Senlima estis la ghojo de la patro, kiam li vidis, ke la monstro ne disshiris shin kaj ke shi estas vivanta kaj sana. La marshalo diris:

"Mi mortigis la drakon, liberigis la princinon kaj la tutan regnon kaj tial mi postulas shin kiel edzinon lau via promeso."

La regho demandis:

"Chu li diras veron?"

"Jes!" shi respondis, "certe tio estas vera, sed mi rezervas al mi, ke la edzigho okazos ne pli frue, ol post unu jaro," char shi esperis, ke dum tiu tempo shi audos ion pri sia amata chasisto.

Sur la monto de la drako la bestoj kushis apud sia senviva sinjoro kaj dormis; subite granda burdo alflugis kaj sidighis sur la nazo de la leporo. La leporo forpelis ghin per la piedo kaj daurigis la dormadon. La burdo venis duan fojon, sed la leporo ree ghin forpelis kaj dormis. La burdo revenis trian fojon kaj tiel pikis ghian nazon, ke ghi vekighis. La leporo tuj vekis la vulpon, la vulpo la lupon, la lupo la urson, la urso la leonon. Kiam la leono vekighis kaj vidis, ke la princino forestas kaj la sinjoro estas senviva, ghi terure ekblekis kaj ekkriis:

"Kiu tion faris? Urso, kial vi ne vekis min?"

La urso demandis la lupon:

"Kial vi ne vekis min?"

La lupo la vulpon:

"Kial vi ne vekis min?" kaj la vulpo la leporon:

"Kial vi ne vekis min?"

La kompatinda leporo povis respondi nenion kaj ghi restis la kulpulo. La bestoj volis ataki ghin, sed ghi petis kompaton dirante:

"Ne pereigu min, mi revivigos nian sinjoron. Mi konas monton, kie kreskas mirakla radiko: kiu havas ghin en la busho, resanighas de chiu vundo kaj malsano. Sed la monto estas ducent mejlojn de ni."

La leono diris:

"Kuru kaj en dauro de dudek kvar horoj revenu kun la radiko."

La leporo ekgalopis kaj post dudek kvar horoj ghi alportis la radikon. La leono almetis al la chasisto la kapon kaj la leporo enshovis la radikon en lian bushon. Tuj chio kunighis, la koro komencis bati kaj la vivo revenis. La chasisto vekighis kaj tre ektimis, ne vidante la princinon. Li pensis:

"Shi foriris dum mia dormo por liberighi de mi."

La leono rapidante almetis la kapon al la chasisto, turninte la vizaghon malantauen, sed la junulo meditis malghoje pri la regha filino kaj rimarkis nenion. Nur tagmeze, kiam li volis ion manghi, li ekvidis, ke lia kapo estas turnita al la dorso. Li ne povis tion kompreni kaj demandis la bestojn, kio okazis al li dum la dormo? La leono rakontis al li, ke ankau ili chiuj ekdormis de lacigho kaj vekighinte trovis lin senviva kun dehakita kapo; la leporo alportis la sanigan radikon kaj ghi mem rapidante malghuste almetis la kapon. Por forigi eraron la leono deshiris la kapon de la chasisto, turnis ghin ghuste, kaj la leporo sanigis la vundon per la radiko.

Sed la chasisto estis malghoja, li iris en la mondon kaj ordonis al la bestoj danci antau homoj. Okazis, ke ghuste post unu jaro li revenis en la urbon, kie li savis la reghan filinon. Nun chie en la urbo hela skarlato pendis. La chasisto demandis la gastejmastron:

"Kion tio signifas? Antau unu jaro la urbo estis kovrita per nigra krepo, kaj hodiau chie oni vidas skarlaton?"

La mastro respondis:

"Antau unu jaro oni estis donontaj la princinon al la drako, sed la marshalo batalis kontrau ghi kaj mortigis ghin; morgau estos lia edzigho kun la princino. Jen kial antau unu jaro vi vidis la funebran krepon, kaj hodiau la skarlaton de ghojo."

En la sekvinta tagmezo, en la tago de la edzigho, la chasisto diris:

"Chu vi kredos, mastro, ke hodiau, chi tie en via domo mi manghos panon de la regha tablo?"

"Mi vetus cent orajn monerojn, ke tio ne estas vera," respondis la mastro.

La chasisto akceptis la veton kaj kontraumetis sakon kun la sama kvanto da oro. Poste li alvokis la leporon kaj diris:

"Kuru, kara saltulo, kaj alportu al mi panon de la regha tablo."

La leporo estis la plej malforta kaj ne povis komisii tion al iu alia, ghi do devis uzi siajn proprajn piedojn.

"Ah," pensis ghi, "se mi sola kuros tra la stratoj, la hundoj de la buchistoj certe persekutos min."

Okazis, kiel ghi antauvidis, la hundoj kuris post ghi kaj volis fliki ghian felon. Sed la leporo galopulo forkuris kaj sin kashis en gardodometon. La soldato ne rimarkis ghin; kiam la hundoj alkuris kaj volis eltiri la leporon, la gardostaranto malafable akceptis ilin kaj batis ilin per la pafilo. La hundoj forkuris laute kriegante.

Kiam la leporo ekvidis, ke la vojo estas libera, ghi elsaltis, kuris en la kastelon rekte al la princino, sidighis sub shia segho kaj ekgratis shian piedon.

Shi diris: "for, for!", char shi pensis, ke tio estas shia hundo. La leporo ekgratis duan fojon, kaj shi ree diris: "for, for!", char shi pensis, ke tio estas shia hundo. Sed la leporo persistis kaj gratis trian fojon, la princino rigardis sub la seghon kaj rekonis la leporon per ghia chirkaukolo.

Shi levis ghin, portis en sian chambron kaj demandis:

"Kara leporo, kion vi deziras?"

Ghi respondis:

"Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas chi tie kaj sendis min peti panon de la regha tablo."

La princino ekghojis, alvokis la bakiston kaj ordonis alporti panon, kian manghas la regho.

"Sed la bakisto devas porti la panon, por ke mi povu forkuri de la hundoj."

La bakisto portis la panon ghis la pordo de la gastejo; tie la leporo ekstaris sur la postaj piedoj, prenis la panon per la antauaj kaj alportis ghin al sia sinjoro. La chasisto diris:

"Vi vidas, sinjoro mastro, la oro estas mia."

La mastro tre miris, kaj la chasisto daurigis:

"Jes, sinjoro mastro, mi jam havas la panon, nun mi dezirus manghi ankau iom da regha rostajho."

La mastro diris:

"Mi volus ghin vidi," sed li ne konsentis veti. La chasisto alvokis la vulpon kaj diris:

"Mia vulpeto, kuru kaj alportu al mi reghan rostajhon."

La flavulo estis pli ruza, ghi iris, kashante sin en anguloj tiel, ke neniu hundo ghin vidis, sidighis sub la segho de la princino kaj ekgratis shian piedon.

Shi rigardis malsupren kaj rekonis la vulpon per la chirkaukolo, prenis la senditon en sian chambron kaj diris:

"Kara vulpo, kion vi deziras?"

"Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas chi tie kaj sendis min peti rostajhon, kian la regho manghas."

La princino alvokis la kuiriston. Li preparis rostajhon, kian la regho manghas, kaj portis ghin post la vulpo ghis la pordo de la gastejo. Tie la vulpo prenis de li la pladon, forpelis per la vosto la mushojn, kiuj sidighis sur la viando, kaj alportis ghin al sia sinjoro.

"Rigardu, sinjoro mastro," diris la chasisto, "pano kaj rostajho jen estas, nun mi volas ankau legomojn, kiajn manghas la regho."

Li alvokis la lupon kaj diris:

"Kara lupo, iru tien kaj alportu al mi legomojn, kiajn la regho manghas."

La lupo iris rekte en la palacon, char li timis neniun, kaj kiam ghi venis al la segho de la princino, ghi ektiris shian veston. Shi ekrigardis posten kaj rekonis ghin per la chirkaukolo. Shi kondukis ghin en sian chambron kaj demandis:

"Kara lupo, kion vi deziras?"

Ghi respondis:

"Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas chi tie kaj sendis min peti legomojn, kiajn manghas la regho."

La princino alvokis la kuiriston, li preparis legomojn, kiajn la regho manghas, kaj portis ilin ghis la pordo de la gastejo. Tie la lupo prenis la pladon kaj alportis ghin al sia sinjoro.

"Vi vidas, sinjoro mastro," diris la chasisto, "mi havas panon, rostajhon kaj legomojn, sed mi volas manghi ankau dolchajhon, kian la regho manghas."

Li alvokis la urson kaj diris:

"Kara urso, vi ja volonte lekas ion dolchan, iru tien kaj alportu al mi dolchajhon, kian la regho manghas."

La urso ektrotis en la kastelon kaj chiuj cedis al ghi sur la vojo. Kiam ghi pasis preter la gardistoj, ili baris al ghi la vojon per pafiloj. Sed la urso ekstaris sur postaj piedoj, vangofrapis dekstren kaj maldekstren tiel, ke chiuj falis teren kaj iris rekte al la segho de la princino. Ghi starighis post shi kaj ekmurmuris.

Shi ekrigardis posten, rekonis la urson, kondukis ghin en sian chambron kaj demandis:

"Kara urso, kion vi deziras?"

"Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas chi tie; li sendis min peti dolchajhon, kian manghas la regho."

La princino alvokis la sukerajhiston, kiu devis baki kukojn, kiajn manghas la regho kaj porti ilin ghis la pordo de la gastejo. La urso antaue forlekis la pecetojn, kiuj defalis, poste ghi starighis sur postaj piedoj, prenis la pladon kaj alportis ghin al sia sinjoro.

"Vi vidas, sinjoro mastro," diris la chasisto, "nun mi havas panon, rostajhon, legomojn kaj dolchajhon, sed mi volas ankau trinki vinon, kian trinkas le regho."

Li alvokis la leonon kaj diris:

"Kara leono, vi ja volonte trinkus, iru kaj alportu al mi vinon, kian la regho trinkas."

La leono iris en la straton, chiuj kuris for; kiam li venis al la gardistoj, ili volis bari al li la vojon. La leono nur unu fojon ekblekis, kaj chiuj forsaltis.

Ghi iris al la regha chambro kaj frapis per la vosto la pordon. La regha filino eliris kaj ektimus ghin, se shi ne estus rekoninta ghin per la ora buko de sia chirkaukolo. Shi kondukis ghin en sian chambron kaj demandis:

"Kara leono, kion vi deziras?"

"Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas chi tie; li sendis min peti vinon, kian trinkas la regho."

La princino alvokis la reghan kelestron kaj ordonis doni al la urso vinon, kian trinkas la regho. La leono diris:

"Mi iros kun li, por ke li donu la veran reghan vinon."

Ili iris en la kelon kaj kiam ili venis al la bareloj, la kelestro volis doni al ghi vinon, kiun trinkis la servistoj, sed la leono diris:

"Halt, mi gustumos la vinon!"

Ghi vershis al si duonon da vazo kaj per unu gluto eltrinkis ghin.

"Ne, tio ne estas la regha vino."

La kelestro strabe ghin rigardis, sed iris al alia barelo, el kiu la marshalo trinkis.

La leono ekkriis:

"Halt, antaue mi gustumos la vinon," vershis al si duonon da vazo kaj eltrinkis ghin.

"Chi tiu estas pli bona," ghi diris, "sed ankorau ne la regha vino."

La kelestro ekkoleris kaj diris:

"Kion povas scii pri vino tia malsagha bruto."

Sed la leono donis al li tian vangofrapon, ke li falis teren; kiam li levighis, li senvorte kondukis ghin en apartan malgrandan kelon, kie estis la regha vino; ghin ricevadis neniu krom la regho. La leono ree gustumis duonon da vazo kaj diris:

"Tio povas esti la regha vino," kaj ordonis plenigi ses botelojn. Nun ili supreniris kaj kiam la leono venis en la freshan aeron, ghi shancelighis dekstren kaj maldekstren, char ghi estis iom ebria. La kelestro devis porti la vinon ghis la pordo de la gastejo. Tie la leono prenis la korbon per la dentoj kaj alportis ghin al sia sinjoro.

"Vi vidas, sinjoro mastro," diris la chasisto, "mi havas panon, viandon, legomojn, dolchajhon kaj vinon reghajn; nun mi manghos kun miaj bestoj."

Li sidighis, manghis kaj trinkis kaj regalis la leporon, vulpon, lupon, urson kaj leonon. Li estis esperplena, char li vidis, ke la princino ankorau amas lin. Post la festeno li diris:

"Sinjoro mastro, mi manghis kaj trinkis kiel regho, nun mi iros en la kastelon kaj edzighos kun la princino."

La mastro demandis:

"Kiamaniere tio farighos, shi ja havas jam fianchon kaj hodiau oni festos la edzighon?"

La chasisto eltiris la naztukon, kiun la princino donis al li sur la draka monto kaj en kiu estis envolvitaj la sep langoj de la monstro, kaj diris:

"Tio, kion mi tenas en la mano, helpos min."

La mastro rigardis la tukon kaj diris:

"Chion mi kredos, sed ne tion, kaj mi povas veti mian domon kun la korto."

La chasisto metis sur la tablon saketon kun mil oraj moneroj kaj diris:

"Jen estas mia veto."

Che la regha tablo la regho diris al la filino:

"Kion volis chiuj chi sovaghaj bestoj, kiuj venis al vi kaj eniris kaj eliris el la kastelo?"

Shi respondis:

"Mi ne povas tion diri, sed vi bone agos, se vi ordonos venigi ilian sinjoron."

La regho sendis serviston en la gastejon kaj invitis la fremdulon. La servisto eniris ghuste en la momento, kiam la chasisto vetis kun la mastro. La chasisto diris:

"Vi vidas, sinjoro mastro, la regho sendas serviston kaj invitas min; sed tiel mi ne iros."

Al la servisto li diris:

"Petu la reghon, ke li sendu al mi reghajn vestojn, kaleshon seschevalan kaj servistojn, kiuj akompanos min."

Kiam la regho ekaudis la respondon, li diris al sia filino:

"Kion mi devas fari?"

Shi respondis:

"Sendu, kion li petas, vi bone agos."

La regho sendis reghajn vestojn, seschevalan kaleshon kun servistoj. La chasisto, vidante ilin de malproksime, diris:

"Vi vidas, sinjoro mastro, oni plenumas mian deziron."

Li surmetis la reghajn vestojn, prenis la tukon kun la drakaj langoj kaj ekveturis al la regho. Kiam la regho ekvidis lin de malproksime, li demandis la filinon:

"Kiel mi devas lin akcepti?"

Shi respondis:

"Plej bone estos, se vi iros renkonte al li."

La regho iris renkonte al li kaj enkondukis lin en la kastelon. La bestoj sekvis la chasiston. La regho montris al li la lokon inter si kaj la princino. La marshalo sidis che la kontraua flanko, kiel fiancho, sed ne rekonis la fremdulon.

Oni alportis la sep kapojn drakajn por montri ilin al chiuj, kaj la regho diris:

"La sep kapojn dehakis la marshalo kaj tial mi donas al li hodiau mian filinon kiel edzinon."

Tiam la chasisto levighis, malfermis chiujn bushegojn kaj demandis:

"Kie estas la langoj de la drako?"

La marshalo ektimis, palighis kaj ne sciis, kion respondi; fine terurita li diris:

"La drakoj ne havas langojn."

"La mensoguloj ne devus havi ilin," respondis la chasisto, "sed la langoj de la drako estas la pruvo de la venko."

Li malvolvis la tukon, en kiuj la langoj estis, metis ilin en la bushegojn, kaj chiuj ghuste taugis. Poste li prenis la tukon, sur kiu la nomo de la princino estis brodita, kaj demandis, al kiu shi ghin donis. Shi respondis:

"Al tiu, kiu mortigis la drakon."

Tiam la chasisto kunvokis siajn bestojn, demetis de chiu la chirkaukolon kaj de la leono la oran bukon, montris chion al la virgulino kaj demandis, kies proprajho ghi estas.

"La chirkaukolo kaj la ora buko estis mia, mi disdonis ilin al la bestoj, kiuj helpis venki la drakon."

Nun la chasisto diris:

"Kiam mi ekdormis laca de la batalo, la marshalo venis kaj dehakis al mi la kapon; poste li forportis la princinon kaj rakontadis, ke li mortigis la drakon; ke li mensogis, mi pruvas per la langoj, naztuko kaj chirkaukolo."

Poste li rakontis, kiel liaj bestoj resanigis lin per mirakla radiko, ke tutan jaron li migris kun ili kaj fine venis chi tien kaj eksciis pri la perfido de la marshalo per la rakonto de la gastejmastro. La regho demandis la filinon:

"Chu tio estas vera, ke li mortigis la drakon?"

Shi respondis:

"Jes, tio estas vera; nun mi povas malkashi la hontindan agon de la marshalo, char ghi farighis konata sen mia konfeso. Li superforte devigis min silenti. Tial mi postulis, ke la edzigho estu festita nur post unu jaro."

La regho kunvokis dudek konsilistojn por jughi la marshalon; ili kondamnis lin al disshiro per kvar bovoj. Tiel oni punis la marshalon. La regho donis la filinon al la chasisto kaj proklamis lin reganto de la tuta lando. La edzighon oni festis kun granda ghojo. La juna regho venigis sian patron kaj zorganton kaj supershutis ilin per trezoroj. Ankau la gastejmastron li ne forgesis. Li alvokis lin kaj diris:

"Vi vidas, sinjoro mastro, mi edzighis kun la princino, via domo kaj korto estas nun mia."

La mastro respondis:

"Jes, tute prave."

La juna regho diris:

"Ekkonu la reghan favoron: mi lasas al vi la domon kaj korton kaj donacas ankau la mil orajn monerojn."

La juna regho kaj reghino estis kontentaj kaj vivis feliche. Li ofte chasis, char tio estis por li granda plezuro, kaj la bestoj devis lin sekvi. Proksime estis arbaro, pri kiu oni diris, ke ghi estas sorchita: kiu eniros tien, ne facile revenos. La juna regho tre deziris chasi tie kaj ne lasis la maljunan reghon trankvila, ghis li permesis. La juna regho elrajdis kun granda akompanantaro.

Kiam li venis en la arbaron, li ekvidis negheblankan cervinon kaj diris al siaj servistoj:

"Haltu chi tie kaj atendu mian revenon, mi persekutos la belan chasajhon."

Li ekrajdis post ghi kaj nur liaj bestoj lin sekvis. La servistoj atendis ghis la vespero, sed li ne revenis, ili do iris hejmen kaj rakontis al la reghino:

"La juna regho persekutas en la sorcharbaro blankan cervinon kaj ne revenis."

La reghino tre maltrankvilighis pro li. Dume la juna regho persekutis la cervinon, sed ne povis kapti ghin; kiam li opiniis, ke oni jam povas pafi, shi ree forkuris kaj fine tute malaperis.

Nur tiam li rimarkis, ke li enrajdis profunde en la arbaron; li ekblovis sian kornon, sed neniu respondis, char liaj homoj ne povis ghin audi. Jam estis nokto, la regho ne povis en chi tiu tago reveni hejmen, desaltis de la chevalo, ekbruligis fajron apud arbo kaj decidis pasigi tie la nokton.

Li sidighis che la fajro, la bestoj kushighis chirkau li. Subite shajnis al li, ke li audas homan vochon: li chirkaurigardis, sed vidis nenion. Post momento li ekaudis super si ghemon, li rigardis supren kaj vidis maljunulinon sidanta sur arbo. Shi senchese plendis:

"Hu, hu, hu, kia malvarmo!"

La regho diris:

"Malsupreniru kaj varmigu vin." "Ne, viaj bestoj min mordos."

"Venu; maljunulino, ili ne atakos vin."

Shi estis sorchistino.

"Mi jhetos al vi vergon," shi diris, "ekbatu per ghi ilin sur la dorso."

La regho prenis la vergon, sed apenau li tushis la bestojn, ili senmovighis kaj farighis shtonoj. Nun la sorchistino estis sendanghera, desaltis de la arbo, tushis per la vergo ankau la reghon kaj shtonigis lin. Tiam shi ekridis, tiris lin kaj la bestojn en kavon, kie multe da similaj shtonoj kushis.

Kiam la juna regho tute ne revenis, la timo kaj chagreno de la reghino estis pli kaj pli grandaj. En la sama tempo la alia frato, kiu che la disigho iris orienten, venis en la regnon.

Li serchis servon, sed trovis ghin nenie, li do migris kaj liaj bestoj dancis por amuzi la homojn. Foje li rememoris la tranchilon, kiun ili penetrigis en arbon che la disigho, kaj volis ekscii ion pri la sorto de la frato. Li venis tien kaj eltiris la tranchilon: la flanko de la frato estis duone brilanta, duone kovrita de rusto. Li ektimis kaj pensis:

"Granda malfelicho kredeble atingis mian fraton; sed eble mi sukcesos ankorau lin savi, char duono de la tranchilo estas ankorau brilanta."

Li ekiris kun siaj bestoj okcidenten kaj kiam li venis al la pordego de la urbo, la gardistoj demandis, chu ili devas anonci lin al la reghino, kiu jam de kelke da tagoj estas maltrankvila pro li kaj timas, ke li pereis en la sorcharbaro.

La gardistoj estis certaj, ke li estas la juna regho, tiel li similis la reghon kaj ankau lin sekvis sovaghaj bestoj. La junulo konjektis, ke ili parolas pri lia frato kaj pensis:

"Plej bone estos, se mi lin shajnigos; tiamaniere mi pli facile savos lin."

Li ordonis al la gardistoj sin konduki en la kastelon kaj estis akceptita kun granda ghojo. La juna reghino estis certa, ke li estas shia edzo kaj demandis, kial li tiel longe forestis. Li respondis:

"Mi eraris en la arbaro kaj ne povis retrovi la vojon."

Vespere oni kondukis lin en la gereghan liton, sed li metis dutranchan glavon inter si kaj la reghino. Shi tion ne komprenis, sed ne kuraghis demandi.

La chasisto restis en la kastelo kelke da tagoj kaj bone eksciis chion pri la sorcharbaro; fine li diris:

"Mi devas ankorau unu fojon tie chasi."

La regho kaj la juna reghino penis konvinki lin, ke li tion ne faru, sed li insistis kaj forrajdis kun granda akompanantaro. Kiam li venis en la arbaron, la samo okazis al li, kiel al lia frato. Li ekvidis blankan cervinon kaj diris al siaj homoj:

"Haltu chi tie kaj atendu mian revenon, mi persekutos la belan chasajhon."

Li ekrajdis post ghi kaj liaj bestoj sekvis lin. Sed li ne povis kapti la cervinon kaj penetris tiel profunde en la arbaron, ke li devis tie pasigi la nokton. Kiam li ekbruligis fajron, li audis ghemon super si:

"Hu, hu, hu, kia malvarmo!"

Li rigardis supren: sur la arbo sidis la sama sorchistino. Li diris:

"Malsupreniru kaj varmigu vin, maljunulino."

"Ne, viaj bestoj min mordos."

Li respondis:

"Ili ne atakos vin."

Shi ekkriis:

"Mi jhetos al vi vergon, ekbatu ilin per ghi, tiam mi estos sendanghera."

Kiam la chasisto audis tion, li diris:

"Mi ne batos miajn bestojn; venu malsupren, alie mi devigos vin."

"Kion vi volas? Nenion vi povas fari al mi."

"Se vi ne venos, mi pafos vin."

Shi respondis:

"Pafu, mi ne timas viajn kuglojn."

Li ekcelis kaj pafis, sed la sorchistino ne timis la plumbajn kuglojn kaj brue ridis:

"Vi ne trafos min."

Sed la chasisto konis la sekreton, deshiris de sia vesto tri arghentajn butonojn, shargis per ili la pafilon kaj pafis. La sorchistino tuj falis kun krio teren, char shia arto ne povis kontrau tio efiki. La chasisto metis sur shin sian piedon kaj diris:

"Maljuna sorchistino, se vi ne diros tuj, kie mia frato estas, mi kaptos vin per ambau manoj kaj jhetos en la fajron."

Shi forte ektimis kaj petis kompaton:

"Li kushas shtonighinta kun siaj bestoj en kavo."

Li devigis shin, ke shi konduku lin tien, kaj minacis:

"Maljuna monstro, nun revivigu mian fraton kaj chiujn, kiuj kushas tie chi, alie mi jhetos vin en la fajron."

Shi prenis vergon kaj tushis la shtonojn: lia frato kun la bestoj tuj revivighis, multaj aliaj, komercistoj, metiistoj kaj pashtistoj levighis, dankis pro la liberigo kaj foriris hejmen. La ghemeloj, revidinte unu la alian, kore ekghojis; senfinaj estis iliaj kisoj. Poste ili kaptis la sorchistinon, ligis shin kaj jhetis en la fajron. Apenau la sorchistino estis bruligita, la arbaro maldensighis, farighis luma kaj klara, kaj oni povis vidi la reghan kastelon en interspaco de trihora vojo.

La fratoj iris hejmen kaj rakontis unu al la alia siajn aventurojn. Kiam la pli juna diris, ke li anstatauas la reghon en la tuta lando, la alia respondis:

"Mi tion konjektis, char kiam mi venis en la urbon, oni pensis, ke tio estis vi, kaj honoris min kiel reghon: la juna reghino same opiniis, mi devis manghi kun shi kaj dormi en via lito."

Audinte tion la pli juna ekfuriozis, eltiris la glavon kaj dehakis al la frato la kapon. Sed kiam li vidis la senvivan fraton kaj la rughan sangon fluanta el li, li ploris kaj bedauris:

"Mia frato savis min, kaj mi mortigis lin pro tio."

Subite alkuris lia leporo kaj diris, ke ghi alportos la radikon de la vivo. Ghi kuris kiel sago kaj ghustatempe alportis la radikon. La mortinto revivighis kaj ne rimarkis, ke li havis vundon.

Ili daurigis la vojiron kaj la pli juna diris:

"Vi tute similas min, havas reghajn vestojn kiel mi kaj la bestoj sekvas vin kiel min. Ni eniru en la urbon tra du kontrauaj pordegoj kaj de du flankoj samtempe aperu antau la maljuna regho."

Ili disighis, kaj al la maljuna regho samtempe venis gardistoj de ambau pordegoj kaj anoncis, ke la juna regho kun la bestoj revenis el la arbaro.

La regho diris:

"Tio ne estas ebla, inter la pordegoj estas interspaco de unu horo."

Dume ambau fratoj venis de du flankoj en la korton de la kastelo kaj supreniris. La regho diris al sia filino:

"Diru, kiu estas via edzo? Ili tiel similas unu la alian, ke mi ne povas rekoni."

La reghino tre ektimis kaj ne povis respondi; fine shi rememoris la chirkaukolon, kiun shi disdonis al la bestoj. Shi rimarkis sur unu el la leonoj sian oran bukon kaj gaje ekkriis:

"Tiu estas mia edzo, kiun sekvos chi tiu leono!"

La juna regho ekridis kaj diris:

"Jes, tio estas vera."

Li sidighis che la tablo kaj gaje manghis kaj trinkis. Vespere, kiam la juna regho kushighis, lia edzino demandis:

"Kial en la lasta tempo vi chiam metis che via flanko la dutranchan glavon? Mi pensis, ke vi volas min mortigi!"

Nur tiam la regho komprenis, kiel fidelan fraton li havis.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ