Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon

Iu patro havis du filojn. La pli agha estis sagha, prudenta kaj lerta, la pli juna estis malsagha, povis nenion kompreni kaj lerni. La homoj, rigardante lin, diris:

"Li estos shargho por la patro!"

Kiam oni devis ion fari, chiam la pli agha devis ghin plenumi; sed kiam la patro sendis lin malfrue vespere au nokte, kaj la vojo estis tra tombejo au alia timiga loko, li chiufoje respondis:

"Oh ne, patro, mi ne iros tien, mi timas."

Kiam vespere che la fajrujo oni rakontis fabelojn, kiuj tremigis la auskultantojn, ili iun fojon diris:

"Ah, kiel mi timas!" sed la pli juna sidis en angulo, auskultis, kaj ne povis kompreni, kion tio signifas.

"Oni chiam diras: mi timas! mi timas! Mi ne timas, kredeble tio estas artifiko, kiun mi ne konas."

Foje la patro diris al li:

"Auskultu, vi en la angulo, vi farighas granda kaj forta. Vi devas ion ellerni kaj mem trovi por vi la panon. Vi vidas, kiel via frato penas, sed via laboro chiam estas vana."

"Patro," respondis la filo, "mi volonte lernus ion; mi volus lerni, kio estas timo, mi tute ne komprenas tion."

La pli agha ridis kaj pensis:

"Dio mia, kia malsaghulo estas mia frato, li neniam taugos por io: se ne lernas la infano, ghi ne estos kapitano."

Post iom da tempo orgenisto vizitis la domon. La patro plendis pri sia chagreno kaj rakontis, ke la pli juna filo taugas por nenio, nenion scias kaj lernas nenion:

"Imagu, kiam mi demandis lin, kiun metion li volas lerni, li respondis, ke li dezirus lerni, kio estas timo."

"Se nur tion li deziras," respondis la orgenisto, "li povas tion lerni che mi; lasu lin en mian domon, mi lin poluros."

La patro estis kontenta, char li pensis:

"En chiu okazo la knabo iom profitos."

La orgenisto prenis la knabon en sian domon kaj li devis sonorigi en la preghejo. Post kelkaj tagoj la orgenisto vekis la knabon noktomeze, ordonis al li levighi, suriri la preghejan turon kaj sonorigi.

"Mi instruos al vi, kio estas timo," pensis la orgenisto kaj iris sekrete antaue. La knabo suriris la turon, chirkaurigardis kaj kiam li volis preni en la manon la shnuron, li ekvidis sur la shtuparo, kontrau la fenestro, blankan figuron.

"Kiu estas tie?" li demandis, sed la figuro ne respondis, ne movighis.

"Respondu," ekkriis la junulo, "au iru for, vi havas nokte nenion por fari chi tie!"

La orgenisto staris senmova, por kredigi al la junulo, ke tio estas fantomo. La knabo ree kriis:

"Kion vi volas? Parolu, se vi estas honesta homo; se ne, mi faligos vin de la shtuparo."

La orgenisto pensis:

"Li tion ne faros," ne respondis kaj staris kvazau shtona. La knabo la trian fojon alparolis lin, sed vane. Tiam li ekkuris kaj tiel depushis de la shtuparo la fantomon, ke ghi rulfalis dek shtupojn kaj restis senmova en angulo. La knabo sonorigis, revenis en la domon sen diri ech unu vorton, kushighis kaj ekdormis. La edzino de la orgenisto longe atendis la edzon, sed li ne revenis. Fine shi ektimis, vekis la knabon kaj demandis:

"Chu vi ne scias, kie restis mia edzo? Li suriris antau vi la turon."

"Ne," respondis la knabo. "Iu staris sur la shtuparo kontrau la fenestro, kaj char li volis nek respondi, nek foriri, mi pensis, ke li estas shtelisto kaj mi faligis lin de la shtuparo. Iru tien, vi vidos, chu tio estis via edzo. Se jes, granda domagho estas."

La virino kuris tien kaj trovis la edzon en angulo; li kushis kaj ghemis, char unu lia piedo estis rompita.

Shi portis la edzon malsupren kaj kun lautaj krioj rapidis al la patro de la junulo.

"Via filo," shi kriis, "kauzis grandan malfelichon! Li jhetis mian edzon de la shtuparo, tiel ke li rompis unu piedon al la malfelichulo. Reprenu la friponon el nia domo!"

La patro ektimis, kuris al la knabo kaj severe riprochis lin:

"Kiaj sendiaj agoj! La diablo, shajnas, inspiris vin!"

"Patro," li respondis, "auskultu min, mi estas senkulpa: li staris en la mallumo, kiel iu, kiu havas malbonajn intencojn. Mi ne sciis, kiu li estas kaj trifoje mi admonis lin respondi au foriri."

"Ah," diris la patro, "vi alportas nur malfelichojn. For de miaj okuloj, mi ne volas plu vidi vin."

"Bone, patro, atendu nur ghis la tagigho; mi foriros por lerni timon: mi ekhavos arton, kiu nutros min!"

"Lernu, kion vi volas," diris la patro, "tio estas por mi indiferenta. Jen estas 50 talaroj, iru en la vastan mondon kaj al neniu diru, de kie vi venas kaj kiu estas via patro, char mi hontas pro vi!"

"Bone, patro, kiel vi volas. Se vi postulas nenion plian, mi povas facile plenumi vian volon."

Kiam levighis la suno, la knabo metis la talarojn en la poshon, ekiris sur la grandan vojon kaj senchese ripetis al si:

"Ah, se mi timus, se mi timus."

Homo iris sur la vojo, audis la vortojn, kiujn la knabo diris al si mem, kaj kiam ili proksimighis al pendigilo, li diris:

"Chu vi vidas tie la arbon, kie sep junuloj festis la edzighon kun la filino de la shnurfaristo kaj nun lernas flugi: sidighu tie kaj atendu la nokton, vi lernos timi."

"Se oni bezonas nenion plian, la afero estas facile farebla. Revenu morgau matene: se mi tiel rapide lernos timi, vi ricevos miajn 50 talarojn."

La knabo iris al la pendigilo, sidighis sub ghi kaj atendis ghis la vespero. Estis malvarme, la knabo ekbruligis fajron; sed noktomeze ekblovis tiel malvarma vento, ke la knabo ne povis sin varmigi, malgrau la fajro. Kiam li vidis, ke la vento movas la pendigitojn, kiuj tushegas unu alian, li pensis:

"Mi frostas chi tie che la fajro, kiel ili devas frosti kaj tremi tie supre!"

Li estis kompatema: li starigis shtupetaron, supreniris, malligis chiujn sep kaj portis ilin malsupren. Poste por ekflamigi la karbojn li blovis sur la fajron kaj sidigis ilin chirkaue. Sed ili sidis senmovaj kaj la fajro ekbruligis iliajn vestojn.

"Gardu vin," kriis la knabo, "alie mi ree vin pendigos!" La mortintoj audis nenion, silentis, kaj iliaj chifonoj brulis. La knabo ekkoleris kaj diris:

"Chu vi ne volas vin gardi? Bone, sed mi tute ne intencas bruli kun vi," li ree pendigis ilin, sidighis che la fajro kaj ekdormis. En la posta tago venis al li la sama homo por ricevi la 50 talarojn kaj diris:

"Nun vi scias, kio estas timo!"

"Ne," respondis la knabo, "de kie mi povus scii? Chi tiuj supre ne malfermis la bushon; ili estis tiel malsaghaj, ke ili lasis siajn chifonojn bruli."

La homo vidis, ke li ne ricevos la 50 talarojn, foriris kaj diris:

"Tian mi ne vidis ankorau!"

La knabo iris sian vojon kaj ree ripetis al si:

"Ah, se mi timus, se mi timus!"

Veturigisto, kiu iris malantau li, demandis:

"Kiu vi estas?"

"Mi ne scias," respondis la junulo.

La veturigisto daurigis:

"De kie vi venas?"

"Mi ne scias."

"Kiu estas via patro?"

"Tion mi ne povas diri."

"Kion vi murmuras senchese?"

"Mi volus lerni timi, sed neniu povas instrui min."

"Chesu babili sensencajhojn," diris la veturighisto, "iru kun mi, eble mi loghigos vin."

La knabo iris kun la veturigisto, kaj vespere ili venis en gastejon, kie ili estis pasigontaj la nokton. Enirante en la chambron, la knabo ree diris:

"Ah, se mi timus, se mi timus!"

La mastro, audinte tion, ekridis kaj diris:

"Se vi tion serchas, vi trovos chi tie bonan okazon."

"Silentu!" diris al li la edzino, "multaj kuraghuloj jam perdis tie la vivon. Domaghe estus, se chi tiuj belaj okuloj ne plu vidus la tagan lumon."

La knabo diris:

"Kiel ajn malfacila tio estas, mi volas ghin lerni, mi ja por tio migras en la mondo."

Li ne lasis la gastejmastron trankvila, ghis chi tiu rakontis, ke ne malproksime estas malbenita kastelo, kie li povas lerni timi, se li nur pasigos tie tri noktojn. La regho promesis al tiu, kiu kuraghos tion fari, sian filinon kiel edzinon, kaj la filino estas la plej bela virgulino en la tuta mondo. En la kastelo estas ankau grandaj trezoroj, gardataj de malbonaj spiritoj; oni povus akiri ilin kaj farighi richulo. Multaj kuraghuloj jam estis interne, sed ankorau neniu eliris.

En la posta tago la knabo iris al la regho kaj diris:

"Se vi permesos, mi pasigos tri noktojn en la kastelo."

La regho rigardis lin kaj char la knabo plachis al li, li diris:

"Vi povas peti tri aferojn, sed nur senvivajn objektojn, kaj vi povos kunporti ilin en la kastelon."

La junulo respondis:

"Mi petas fajron, tornilon kaj lignajhistan stablon kun tranchilo."

La regho ordonis chion chi porti dum la tago en la kastelon. Kiam proksimighis la nokto, la knabo eniris en la kastelon, ekbruligis helan fajron en unu chambro, metis apude la stablon kun la tranchilo, sidighis sur la tornilo kaj diris:

"Ah, se mi timus! Sed ankau chi tie mi ne lernos timi."

Antau noktomezo li volis flamigi la fajron: kiam li blovis, io ekkriis en angulo:

"Miau, miau, kia malvarmo!"

"Malsaghuloj, kial vi krias? Venu al la fajro kaj varmigu vin."

Apenau li tion diris, elsaltis du grandaj katoj, sidighis che ambau liaj flankoj kaj sovaghe rigardis lin per siaj fajraj okuloj. Post momento, kiam ili jam varmigis sin, ili diris:

"Kolego, chu vi ne volas ludi kartojn?"

"Kial ne," respondis li, "sed montru viajn piedojn!"

Ili etendis siajn ungegojn.

"Ah," li diris, "kiel longaj ungoj! Atendu, mi devas ilin detranchi."

Li kaptis ilin sur la nuko, sidighis sur la stablo, shraubis iliajn piedojn kaj diris:

"Mi vidis fiajn fingrojn, mi ne plu volas ludi kun vi."

Li mortigis la katojn kaj jhetis en akvon. Apenau li kvietigis la du ludkunulojn kaj sidighis che la fajro, el chiuj anguloj venis nigraj katoj kaj hundoj nigraj, ligitaj per fajraj chenoj, pli kaj pli multnombraj, tiel ke li ne povis forpushi ilin. Ili kriis terure, pashis en la fajron, disjhetis la karbojn kaj volis estingi ghin. Dum momento li rigardis kviete, sed ili fine tedis lin, li kaptis la tranchilon, ekkriis:

"For, kanajloj!" kaj senkompate hakis dekstren kaj maldekstren.

Parto forkuris, parton li mortigis kaj jhetis en la lageton. Kiam li revenis, li flamigis la fajron el la eroj kaj varmigis sin.

Kiam li sidis tiamaniere, liaj okuloj ne volis plu esti malfermitaj kaj li deziris dormi. Li chirkaurigardis kaj vidis en la angulo grandan liton.

"Ghustatempe," li diris kaj kushighis. Sed apenau li fermis la okulojn, la lito ekveturis kaj veturis tra la tuta kastelo.

"Bone, tre bone," diris la knabo, "kuru rapide!"

La lito rulighis kvazau al ghi estus jungitaj ses chevaloj, trans la sojlojn kaj shtuparojn, supren kaj malsupren. Subite, krak, krak, ghi renversighis kaj kushis sur li kvazau monto. Sed li dejhetis kovrilojn kaj kusenojn, elighis kaj diris:

"Veturu, al kiu tio plachas."

Li kushighis che la fajro kaj dormis ghis la tagigho. Matene la regho venis kaj vidante lin kushanta sur la planko, pensis, ke la fantomoj mortigis lin kaj ke li estas senviva.

"Domaghe, tiel bela viro!" diris la regho.

La junulo audis tion, levighis kaj diris:

"Ankorau ne!"

La regho ekmiris, sed ghojis kaj demandis, kiel pasis la nokto.

"Tre bone," respondis la knabo, "pasis unu, pasos ankau la ceteraj."

Kiam li venis en la gastejon, la mastro larghe malfermis la okulojn:

"Neniam mi supozis, ke mi ree vidos vin vivanta; chu nun vi lernis timi?"

"Ne, chio estas vana. Se iu povus klarigi tion al mi!"

En la posta nokto li ree iris en la malnovan kastelon, sidighis che la fajro kaj rekomencis sian kanton:

"Ah, se mi timus, se mi timus!"

Kiam venis noktomezo, eksonis bruo kaj krioj pli kaj pli lautaj. Post momento chio eksilentis; fine el la kamentubo aperis duono de homo kaj falis antau li.

"Tio ne sufichas," li kriis, "kie estas la alia duono?"

La bruo rekomencighis, io furioze kriegis, kaj la alia duono falis.

"Atendu!" diris la junulo, "mi ekflamigos por vi la fajron."

Kiam li tion faris, li vidis, ke ambau duonoj kunighis kaj terura homo sidis sur lia loko. La knabo diris:

"Mi ne konsentas, la benko estas mia."

La homo volis lin forpushi, sed la knabo ne cedis, depushis la monstron kaj sidighis sur sia loko. Dume falis pli multe da homoj, unu post alia. Ili alportis nau kadavrajn krurojn kaj du kadavrajn kapojn, starigis la krurojn kaj ekludis keglojn. Ankau la junulo deziris ludi kaj demandis:

"Auskultu, chu vi akceptos min?"

"Jes, se vi havas monon."

"Mi havas sufiche da mono, sed viaj kegloj ne estas sufiche rondaj."

Li prenis la kapojn, metis ilin en la tornilon kaj rondigis.

"Nun ili pli bone rulighos," li diris "al la ludo!"

Li ludis kun ili kaj perdis iom da mono, sed kiam la dekdua horo eksonoris, chio malaperis antau liaj okuloj. Li kushighis kaj trankvile ekdormis.

En la posta tago venis la regho kaj demandis:

"Kiel pasis la dua nokto?"

"Mi ludis keglojn," respondis li, "kaj perdis kelkajn helerojn."

"Vi do ne timis?"

"Tute ne, gaje estis! Ah, se mi scius, kio estas timo!"

En la tria nokto li ree sidighis sur sia benko kaj tedighinta diris:

"Ah, se mi timus!"

En malfrua horo ses grandaj viroj venis kaj alportis cherkon. La knabo diris:

"Certe tio estas mia kuzo, kiu mortis antau kelkaj tagoj," faris invitan geston kaj ekkriis:

"Venu, kuzeto, venu!" Ili metis la cherkon sur la plankon; li proksimighis kaj demetis la kovrilon: tie kushis mortinto. La knabo tushis lian vizaghon, sed ghi estis malvarma kiel glacio.

"Atendu," li diris, "mi iom varmigos vin."

Li iris al la fajro, varmigis sian manon kaj metis ghin sur la vizaghon de la mortinto, sed la kadavro restis malvarma. La knabo prenis ghin el la cherko, sidighis che la fajro, metis la mortinton sur siajn genuojn kaj frotis ghiajn brakojn por fluigi la sangon. Kiam tio ne efikis, li pensis: kiam du kushas kune en la lito, ili varmigas sin reciproke. Li do portis ghin en la liton, kovris ghin kaj kushighis che ghia flanko. Post momento la mortinto varmighis kaj komencis movighi. La knabo diris:

"Vi vidas, kuzo, se mi ne estus vin varmiginta ..."

Sed la mortinto ekkriis:

"Nun mi sufokos vin!"

"Kio?" ekkriis la knabo. "Chu tio estas via danko? Vi tuj reiros en la cherkon!"

Li levis la mortinton, jhetis en la cherkon kaj fermis la kovrilon. La ses viroj ree aperis kaj forportis la cherkon.

"Mi ne povas timi, neniam mi lernos chi tie timon."

Homo enpashis, pli alta ol chiuj aliaj, terura; li estis maljuna kaj havis longan blankan barbon.

"Malnoblulo," kriis li, "mi instruos al vi timon: vi mortos."

"Ne rapidu," respondis la junulo, "se mi devas morti, ni antaue priparolu la aferon."

"Vi tuj ekkonos la pezon de mia mano," diris la monstro.

"Atendu iom, ne fanfaronu; mi estas same forta kiel vi, eble pli forta."

"Tion mi vidos," diris la maljunulo. "Se vi estas pli forta, mi lasos vin foriri. Venu kaj ni provu."

Tra mallumaj koridoroj li kondukis lin en forghejon, prenis hakilon kaj per unu bato penetrigis la amboson en la teron.

"Mi faros la samon pli bone," diris la knabo kaj iris al la alia amboso; la maljunulo proksimighis por rigardi, kaj lia blanka barbo pendis super ghi. La knabo prenis la hakilon, dishakis la amboson kaj per la sama bato pinchigis en ghi la barbon de la monstro.

"Nun mi tenas vin, nun estas via vico morti."

Li levis feran bastonon kaj komencis bati la maljunulon, ghis chi tiu ekghemis kaj petis kompaton, promesante al la junulo grandajn richajhojn. La knabo eltiris la hakilon kaj liberigis lin. La maljunulo rekondukis lin en la kastelon kaj montris al li en la kelo tri kestojn plenajn de oro:

"Unu parto estas por la malrichuloj, la dua por la regho, la tria por vi."

Dume la dekdua horo eksonoris kaj la spirito malaperis. La knabo restis en la mallumo.

"Mi trovos la vojon," li diris, palpis chirkaue, retrovis la chambron kaj ekdormis tie che sia fajro.

En la posta mateno la regho venis kaj diris:

"Nun vi lernis, kio estas timo?"

"Ne," respondis la knabo. "Kiamaniere? Chi tie estis mia mortinta kuzo kaj venis barbulo, kiu montris al mi multe da mono en la kelo, sed neniu instruis al mi timi."

La regho diris:

"Vi liberigis la kastelon, vi edzighos kun mia filino."

"Tre bone," respondis la knabo, "tamen mi ne scias ankorau, kio estas timo."

Oni alportis la monon kaj festis la edzighon, sed la juna regho, kvankam li amis la edzinon kaj estis felicha, chiam ripetis:

"Ah, se mi timus, se mi timus."

Tio fine ektedis shin. Shia servistino diris:

"Mi konas rimedon, lin instrui timon."

Shi iris al la rivereto, kiu fluis tra la ghardeno, kaj ordonis kapti sitelon da gugonoj *.

Nokte, kiam la juna regho dormis, la edzino detiris de li la kovrilon kaj elvershis sur lin el la sitelo la akvon kun la gugonoj; la fishetoj eksaltis chirkau li. Li vekighis kaj ekkriis:

"Ah, kiel mi timas, kiel mi timas, kara edzino! Jes, nun mi scias, kio estas timo."


* Fisho: an. gudgeon, fr. goujon, germ. Grundling, it. ghizzo, pol. kielb, rus. peskarj.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !