Cindrulino

La edzino de richa viro ekmalsanis kaj kiam shi sentis, ke shia fino proksimighas, shi alvokis la solan filineton, kiun shi havis, al sia lito kaj diris:

"Kara infano, restu pia kaj bona, kaj bona Dio chiam helpos vin; mi rigardos al vi de la chielo kaj chiam estos apud vi."

Post tiuj vortoj shi fermis la okulojn kaj spiris la lastan spiron. La knabino chiutage iris al la tombo de la patrino kaj ploris, kaj restis pia kaj bona. Kiam la vintro venis, la negho sternis sur la tombo blankan tuketon, kaj kiam printempe la suno fortiris ghin, la richulo prenis alian edzinon.

La virino kunkondukis en la domon du filinojn, kies vizagho estis bela kaj blanka, sed kies koro estis abomeninda kaj nigra. Komencighis malfacila tempo por la malfelicha orfino.

"Chu la malsagha anserino sidos che ni en la chambro!" ili parolis. "Kiu volas manghi panon, devas labori por ghi: for la kuireja knabinacho."

Ili forprenis shiajn belajn vestojn, surmetis al shi grizan malnovan kitelon kaj donis al shi lignajn shuojn.

"Rigardu la fieran princinon, kiel ornamita shi estas!" ili kriis, ridis kaj kondukis shin en la kuirejon. Shi devis de la mateno ghis la vespero plenumi malfacilan laboron, levighi frue antau la tagigho, porti akvon, ekbruligi fajron, kuiri kaj lavi. Krom tio la fratinoj chikanis shin chiamaniere, mokis kaj shutis al shi la pizojn kaj lentojn en la cindron, kaj shi devis sidi longe kaj elekti ilin. Chiuvespere laca pro la laboro, shi ne havis liton, sed devis kushighi apud la fajrujo en la cindro. Kaj char pro tio shi estis chiam malpura kaj kovrita de polvo, oni nomis shin Cindrulino.

Foje la patro antau forveturo al foiro demandis ambau knabinojn, kion li alportu por ili?

"Belajn vestojn," diris unu.

"Perlojn kaj altprezajn shtonojn," la alia.

"Kaj, vi, Cindrulino," diris la patro, "kion vi deziras?"

"Patro, derompu por mi la unuan brancheton, kiu ekbatos vian chapelon dum via vojagho hejmen."

Li achetis por la du knabinoj belajn vestojn, perlojn kaj multekostajn shtonojn kaj dum la reiro, kiam li rajdis tra verdaj arbetoj, avela brancheto ekbatis lin kaj dejhetis lian chapelon. Li derompis la brancheton kaj kunprenis ghin. Kiam li revenis hejmen, li donis al la du knabinoj, kion ili deziris, kaj al Cindrulino la avelan brancheton. Cindrulino dankis, iris al la tombo de la patrino kaj plantis tie la brancheton. Shi tiel ploris, ke la larmoj fluis sur ghin kaj ghin survershis. Ghi kreskis kaj farighis bela arbo. Cindrulino tri fojojn chiutage iris tien, ploris kaj preghis, kaj chiufoje venis blanka birdeto, kaj kiam shi esprimis deziron, la birdeto jhetis al shi tion, kion shi deziris.

Foje la regho aranghis festenon kaj invitis chiujn belajn junulinojn de la tuta lando, por ke lia filo elektu edzinon. Kiam la du eksciis, ke ankau ili estas invititaj, ili ekghojis, alvokis Cindrulinon kaj diris:

"Kombu niajn harojn, brosu la shuojn kaj buku, ni iras al la edzigha festo en la regha kastelo."

Cindrulino obeis, sed shi ploris: ankau shi dezirus iri kune por danci, kaj shi petis la permeson de la duonpatrino.

"Vi Cindrulino, malpura kaj kovrita de polvo volas cheesti la festenon? Vi havas nek vestojn, nek shuojn, kaj volas danci!"

Sed kiam shi insiste petis, la malbona virino fine diris:

"Mi enshutis lentojn en la cindron, se vi sukcesos elekti la lentojn en du horoj, vi povos iri."

La knabino iris tra la malantaua pordo en la ghardenon kaj ekkriis:

"Vi kolombetoj, vi turtoj, vi chiuj birdetoj flugantaj en la aero, venu kaj helpu min elekti la lentojn."

"La bonaj en la poteton,
Malbonaj en la kropeton."

Tuj venis al la fenestro de la kuirejo du blankaj kolombetoj, poste du turtoj kaj fine flirtis kaj svarmis internen chiuj birdetoj, flugantaj en la aero kaj mallevighis al la cindro. La kolombetoj klinis la kapojn kaj komencis pok, pok, pok, kaj tiam ankau la aliaj komencis pok, pok, pok, kaj kolektis chiujn grajnojn en la pladon. Apenau pasis duonhoro, ili jam finis la laboron kaj elflugis.

La knabino alportis la pladon al la duonpatrino, ghojis kaj pensis, ke nun shi povos iri al la edzigha festo. Sed la malbona virino diris:

"Ne, Cindrulino: nenio helpos vin, vi ne iros kun ni, char vi ne havas vestojn kaj ne scias danci; ni devus honti pro vi."

Shi turnis al Cindrulino la dorson kaj forveturis kun la du fieraj filinoj.

Kiam neniu plu estis en la domo, Cindrulino iris al la tombo de la patrino sub la avelarbo kaj ekkriis:

"Arbo kara, skuu, skuu vin,
Arghenton, oron jhetu sur min."

Tuj la birdo jhetis al shi oran kaj arghentan veston kaj shuojn, broditajn per silko kaj arghento. Rapide, rapide shi surmetis la veston kaj iris al la edzigha festo.

La fratinoj kaj duonpatrino ne rekonis shin kaj supozis, ke tio estas ia fremda princino, tiel bela shi estis en la ora vesto. Pri Cindrulino ili tute forgesis kaj pensis, ke shi sidas hejme en la polvo kaj elektas la lentojn el la cindro. La regha filo venis renkonte al shi, donis al shi la manon kaj dancis kun shi. Kun neniu alia li volis danci; li ne lasis shian manon kaj kiam iu alia venis inviti shin, li diris:

"Tio estas mia dancantino."

Cindrulino dancis ghis la vespero kaj tiam shi volis reiri hejmen. La princo diris:

"Mi akompanos vin", char li volis ekscii, kiu estas la bela knabino. Sed shi forkuris de li kaj saltis en la kolombejon. La princo atendis la alvenon de la patro kaj rakontis al li, ke la fremda knabino sin kashis en la kolombejo. La maljunulo pensis:

"Chu tio estas Cindrulino?"

Oni devis alporti al li hakilon kaj piochon por batfaligi la kolombejon, sed neniu estis en ghi.

Kiam la trio revenis hejmen, Cindrulino en sia malpura vesto kushis en la cindro kaj malhela olea lampeto brulis sur la kameno, char la knabino estis rapide saltinta el la kolombejo tra malantaua pordo kaj forkurinta al la avelarbo: tie shi demetis la belan veston kaj lasis ghin sur la tombo; la birdo forprenis ghin kaj shi en sia griza kitelo eksidis en la kuirejo sur la cindro.

En la sekvinta tago, kiam rekomencighis la balo kaj la gepatroj kun shiaj fratinoj forveturis, Cindrulino iris al la avelarbo kaj diris:

"Arbo kara, skuu, skuu vin,
Arghenton, oron jhetu sur min."

La birdo jhetis veston ankorau pli luksan ol en la unua tago. Kiam la orfino aperis en la salono, chiuj ekmiris pro shia beleco. La princo jam atendis shin, donis al shi la manon kaj dancis nur kun shi. Kiam aliaj venis kaj invitis shin, li diris:

"Tio estas mia dancantino."

Vespere shi volis foriri, kaj la regha filo sekvis shin por vidi, en kiun domon shi iras, sed shi forkuris de li en la ghardenon malantau la domo. Tie staris granda pirarbo, sur kiu pendis la plej belaj fruktoj. Shi suprenrampis tiel lerte kiel sciureto inter la branchojn. La princo ne sciis, kie shi sin kashis. Li atendis la alvenon de la patro kaj diris al li:

"La fremda knabino forkuris kaj shajnas al mi, ke shi saltis sur la pirarbon."

La patro pensis:

"Chu tio estas Cindrulino?"

Li ordonis alporti hakilon kaj faligis la arbon, sed neniu estis sur ghi. Kaj kiam la trio revenis hejmen, Cindrulino kushis en la cindro, kiel ordinare, char shi desaltis de la alia flanko de la arbo, redonis la belan veston al la birdo kaj surmetis la grizan kitelon.

En la tria tago, kiam la gepatroj kaj fratinoj forveturis, Cindrulino ree iris al la tombo de la patrino kaj diris al la arbo:

"Arbo kara, skuu, skuu vin,
Arghenton, oron jhetu sur min."

La birdeto jhetis al shi tiel belan kaj brilan veston, kian neniu iam posedis, kaj la shuoj estis el pura oro. Kiam shi venis tiel vestita, chiuj miris tiel, ke ili ne sciis, kion diri. La princo dancis nur kun shi kaj kiam iu invitis shin, li respondis:

"Tio estas mia dancantino."

Vespere, kiam shi estis forironta hejmen, la regha filo volis shin akompani, sed shi forkuris tiel rapide, ke li ne povis sekvi shin. Sed li estis preparinta ruzon: la tuta shtuparo estis shmirita per pecho; kiam shi kuris, shia maldekstra shuo algluighis kaj restis sur la shtupo. La princo levis ghin, ghi estis malgranda, gracia kaj tute el oro.

En la posta mateno li iris kun ghi al la patro de Cindrulino kaj diris:

"Nur tiu estos mia edzino, por kies piedo taugas chi tiu ora shuo."

Ambau fratinoj ekghojis, char ili havis belajn piedojn; la pli agha iris en la kameron kun la shuo por provi ghin, kaj la patrino ghin rigardis, sed bedaurinde la granda piedfingro ne eniris, la shuo estis tro malgranda por shi. La patrino donis al shi tranchilon kaj diris:

"Fortranchu la piedfingron; kiam vi farighos reghino, vi ne piedirados."

La knabino fortranchis la piedfingron, superforte enpushis la piedon en la shuon, kunpremis pro doloro la dentojn kaj iris renkonte al la princo. Li prenis shin kiel fianchinon sur la chevalon kaj forrajdis kun shi. Ili devis preterrajdi la tombon; tie sidis sur la avelarbo du kolombetoj kaj vokis:

"Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango estas en la shu’."

"La shuo estas tro malgranda, la vera fianchino ankorau sidas hejme."

La princo rigardis shian piedon kaj vidis la elfluantan sangon. Li turnis la chevalon, redonis la malveran fianchinon kaj diris, ke shi ne estas la vera; la alia fratino devas surmeti la shuon. La dua iris en la kameron kaj sukcesis enmeti la piedfingrojn, sed la kalkano estis tro granda. La patrino donis al shi tranchilon kaj diris:

"Fortranchu pecon de la kalkano: kiam vi estos reghino, vi ne piedirados."

La knabino fortranchis pecon de la kalkano, superforte enpushis la piedon en la shuon, kunpremis pro doloro la dentojn kaj iris renkonte al la princo. Li prenis shin kiel fianchinon sur la chevalon kaj forrajdis kun shi. Kiam ili preterrajdis la avelarbon, la du kolombetoj sidis tie kaj vokis:

"Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango estas en la shu’."

"La shuo estas tro malgranda, la vera fianchino ankorau sidas hejme."

Li rigardis shian piedon kaj vidis la elfluantan sangon, pro kiu rughighis la blankaj shtrumpoj. Li turnis la chevalon, redonis la malveran fianchinon kaj diris:

"Ankau chi tiu ne estas la vera. Chu vi havas neniun alian filinon?"

"Ne," diris la patro, "de mia mortinta edzino restis nurmalgranda, mizera Cindrulino. Sed shi sendube ne povas esti la fianchino."

La princo volis vidi shin, sed la duonpatrino respondis:

"Ah, ne, ne eble; shi estas tro malpura, shi ne povas sin montri."

La princo insistis, kaj oni devis alvoki Cindrulinon. Shi lavis siajn manojn kaj vizaghon puraj, eniris, salutis la princon, kiu donis al shi la oran shuon; shi eksidis sur benketo, eltiris la piedon el la peza ligna shuo kaj metis en la shuon, kiu estis kvazau fandita por shi. Kaj kiam shi levighis kaj la princo ekvidis shian vizaghon, li rekonis la belan knabinon, kiu dancis kun li, kaj ekkriis:

"Jen la vera fianchino."

La duonpatrino kaj la fratinoj ektimis kaj palighis pro kolero, kaj li prenis Cindrulinon sur chevalon kaj forrajdis kun shi. Kiam ili preterrajdis la avelarbon, la du kolombetoj vokis:

"Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango ne estas en la shu’."

"La shuo ne estas tro malgranda. La veran fianchinon li kondukas hejmen."

Dirinte tion, ili deflugis de la arbo kaj eksidis sur la shultroj de Cindrulino, unu sur la dekstra, la alia sur la maldekstra, kaj restis tie.

Kiam venis la tempo de la edzigho, la malsinceraj fratinoj volis per flato akiri la favoron de la juna reghino kaj partopreni shian felichon.

Kiam la edzighontoj iris al la preghejo, la pli agha fratino estis che la dekstra flanko de Cindrulino, la pli juna che la maldekstra; la kolombetoj elpikis al ambau po unu okulo. Poste, dum la reveno, la pli agha estis che la maldekstra flanko, la pli juna che la dekstra: la kolombetoj elpikis al ambau la alian okulon.

Tiel ilia malboneco kaj malsincereco estis punitaj per blindeco eterna.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ