, , . . , , .
, , , , .
- ! - , . - ,
! !
, . , . , . , , , , , , .
, . . , , . , , , .
, , , . .
: " ?" - .
, .
, , . , , .
- . . . ! - . .
. . : - .
.
.
. , . , , .
, . . - .
- , - .
.
: .
.
Chi-vespere, sidante apud la glacia forno, la knabo shtele kashis malgrandan paruon en sian manikon. Praavo Frosto rimarkis nenion. La sekvantagon, kiam lignofajro ekbrulis, la knabo varmigis la birdon che la flamo.
Li longe atendis, kaj subite la beko ektremis, la okuloj malfermighis, kaj la birdo ekrigardis al la knabo.
Saluton! diris la knabo al ghi, preskau plorante pro ghojo. Ankorau ne estas fino, Praavo Frosto! Ni ankorau vivos!
Chiun tagon post tio la knabo varmigis birdojn, sciurojn kaj leporojn. En pli mallumaj anguloj de la halo li konstruis neghajn dometojn por siaj novaj amikoj, farinte neston el musko interne de chiu el tiuj dometoj. La muskon li trovis en la viva arbaro. Kompreneble, dum la nokto estis malvarme, tamen poste, apud la fajro, la birdoj, la sciuroj kaj la leporoj rezervis varmon por la sekvonta nokto.
La sakoj plenaj de brasikoj, greno kaj nuksoj nun ighis utilaj. La knabo bone nutris siajn amikojn. Kaj poste li ludis kun ili apud fajro au rakontadis al ili pri sia frato, kiu trovighas tie, post la pordo.
Kaj iufoje la knabo, kiel chiam, alportis faskon da ligno, bruligis fajron kaj sidighis apud ghi. Sed neniu el liaj amikoj eliris el siaj neghaj dometoj.
La knabo estis dironta: "Kie vi estas?" sed peza mano forte pushis lin for de la fajro.
Tio estis Praavo Frosto, kiu kashe aliris al li, neaudeble pashante per siaj neghblankaj botoj.
Li blovis sur la fajron, kaj ligno farighis diafana kaj flamo farighis nigra. Kiam glacia ligno forbrulis, la kverka pordo farighis tia, kia ghi estis antau multe da tagoj.
Se. Plian. Fojon. Mi. Vidos. Vin. Fari tion. Do. Mi. Glaciigos. Vin! malvarme diris Praavo Frosto. Li prenis hakilon de sur planko kaj profunde kashis ghin en la neghon de sia palto.
Dum la tuta tago la knabo ploris. Kaj nokte li ekdormis kiel mortinta. Sed subite li eksentis en songho: iu malforte frapadas lian vangon per molaj manetoj.
La knabo malfermis la okulojn.
Leporo staris apud li.
Kaj chiuj liaj amikoj kunvenis chirkau lia glacia lito. Matene ili ne iris el siaj dometoj, char antausentis dangheron. Sed nun, kiam Praavo Frosto ekdormis, ili venis por helpi sian amikon.
Kiam la knabo vekighis, sep sciuroj jhetis sin al la glacia lito de la maljunulo. Ili enfosighis en la nego, el kiu estis farita la palto de Praavo Frosto kaj longe serchis tie. Subite io mallaute tintis.
Lasu min trankvila, la maljunulo dorme balbutis.
Kaj la sciuroj saltis sur plankon kaj kuris al la knabo.
Li ekvidis: ili alportis grandan faskon de shlosiloj, tenante ghin per siajdentoj.
Kaj la knabo chion komprenis.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO
 
. miresperanto.com !