SHERCOJ DE RIKARDO CASH-12

FILOZOFO SEN KAPSHTOFO

    Baniko plendas: Mia kapo ekdoloras kiam mi tro forte pensas.
    Kruko ironias: Vi probable trostrechas muskolon en la kapo.
    Baniko: Nu, sciu ke mi multe pripensadas lastatempe.
    Kruko: Pripensadas? Kion?
    Baniko: Chion.
    Kruko: Kaj kion vi eltrovis?
    Baniko: Nenion.
    Kruko: Tion mi ja pensis.
    Baniko: Chu ankau vi!?


MILIARDO KUN GRANDA ARDO

    Kruko rakontas al Jozefino: Sciencistoj opinias ke ekzistas proksimume kvarcent miliardoj da steloj en nia unu galaksio.
    Jozefino provas kashi oscedon: Kiom interese....
    Kruko: Jes ja. Kaj se nur unu procento da ili havus planedojn, kaj nur unu procento da tiuj povus havi vivon, do ekzistus ja miliardoj da planedoj similaj al nia Tero!
    Jozefino: Kaj jen mia misfortuno! Miliardoj da planedoj, kaj mi trafachas la saman sur kiu trovighas vi!


ECH GLUTO MALGRANDA...

    La dentisto koleregas al Kruko: Mi diris al vi ne gluti! Tio estis mia lasta tenajlo!


JEN ANEKDOTO PRI KUIRPOTO

    Jozefino panike vokas kuraciston: S-ro kuracisto, Jochjo ludis soldaton kaj kiel kaskon metis kuirpoton sur la kapon. Sed nun ni ne plu povas forpreni ghin!
    Kuracisto trankvilige respondas: Ne zorgu. Mi estas invitita vespermanghi che amikoj, mi povas pruntedoni al vi alian poton.


JEN PILOLO SEN FRIVOLO

    Kruko sentas sin iom deprimita, do li konsultas apotekiston: Mi bezonas ion ne tro fortan kontrau deprimeto.
    Apotekisto: Mi povas rekomendi tiujn chi pilolojn.
    Kruko: Kiom ili kostas?
    Apotekisto: Vi prefere unue prenu unu el ili....


OPTIMISTO, KIA TRISTO

    Kruko: Antaue mi estis optimisto.
    Baniko: Chu ne plu?
    Kruko: Ne, la estonteco ne plu estas, kia ghi estis.


GhUSTA RIMEDO, JEN MIA OBSEDO

    Malsana Kruko che kuracisto: Chu mi kuracighos, s-ro kuracisto? Mi audis pri kuracisto kiu donis rimedon al iu pro bronkito, sed tiu mortis pro kor-atakto.
    Kuracisto: Ne timu, s-ro Kruko. Che mi, kiam mi kuracas iun pro bronkito, tiu ja mortos pro bronkito!


FINANCA KONSULTO: KVAZAUA SEPULTO

    Kruko konsultas sian financo-konsiliston: Mi shatus frue emeritighi. Chu tio finance eblas?
    La konsilisto: S-ro Kruko, mi kontrolis vian pensian planon, kaj ankau vian investaron, kaj mi povas diri ke vi estas tre bonstata por la cetero de via vivo....
    Kruko: Tio estas bonega novajho....
    La konsilisto: ... kondiche ke vi mortos venontan mardon.


POR BONA VOJAGHO, NECESAS JA SAGHO

    Baniko kontentas: Mi finfine shparis sufiche da mono por vojaghi al Usono.
    Kruko: Bonege! Kiam vi iros.
    Baniko: Kiam mi shparos sufiche da mono por reveni.
    Kruko: Nu, kial atendi?


KELKAJ AFORISMOJ kaj FRAPFRAZOJ (1)

    La Tero estas plena -- iru hejmen!

    Drinkejo estas kvazau apoteko... sed kun malpli granda vararo.

    Mia korpo estas tiu de dio... Budao.

    Se ni chesos vochdoni, chu ili chiuj foriros?

    Manghu saghe, multe sportu... kaj chiukaze mortu.

    Sur autoshoseo: Tiu kiu hezitas, estas ne nur perdita, sed multajn kilometrojn de la sekva elirejo.

    Mi rifuzas intelekte batali kun tia senarmulo.

    Vi - tuj forlasu la genprovizon!

    Politiko estas lupoj kaj shafoj kiu vochdonas pri vespermangho.


KELKAJ AFORISMOJ KAJ FRAPFRAZOJ (2)

    Ni sentime antaueniras nenien.

    Atentu: stiras laulegha blondulino.

    Koratakoj estas la vengho de la Vivo pro niaj miskondutoj.

    Atentu: la datoj en la kalendaro estas pli proksimaj ol ili shajnas.

    Shparemo estas bonega virto, speciale che niaj prapatroj.

    Politikistoj kaj vindotukoj devas esti regule shanghitaj, kaj pro la sama kialo.

    La junuloj ne scias kion fari, kaj la maljunuloj ne povas fari kion ili scias.

    Ne forgesu memori... ne forgesi.


KLARVIDA, SED NE LUCIDA

    Kruko estas che okulkuracisto, kaj provas legi la litertabulon: Nu, tio estas, he, CO..., ne, ne, ghi estas ChO..., ne, tamen ghi estas O.... Au fine, eble GO...?
    La kuracisto konstatas: Via vidado estas perfekta..., vi estas nur senalfabeto!


DANGHERA MUZIKO

    Kruko kuras che kuraciston: S-ro kuracisto, mi jhus glutis mian bushharmonikon!
    Kuracisto: Bonshance ke vi ne ludas pianon....


MENSOGO AU VERO, JEN TRE GHENA AFERO

    Kruko plendas: Ha, chiuj pensas ke mi estas mensogulo!
    Kruko miras: Mi tute ne kredas vin!


VIVO ESTAS SERIOZA

    Baniko plendas: Mia vivo estas nur sherco....
    Kruko: Jen bonshance, char tio chi estas ja shercaro!


KLARVIDO

    Kruko vekighas post okul-operacio, kaj trovas la kirurgon apud la lito. Li malforte demandas: Kaj do, kia estis la operacio, s-ro kirurgo?
    La kirurgo respondas: Nu, mi kontentas diri al vi ke ni sukcesis savi vian maldekstran okulon.
    Kruko: Tio estas bonega novajho.
    La kirurgo: Jes. Kaj ni donos ghin al vi kiel memorajhon kiam vi forlasos la malsanulejon.


BONA NOVAJHO!

    Kruko: Mi havas bonan novajhon kaj malbonan novajhon.
    Baniko: Do, komencu per la malbona novajho.
    Kruko: La malbona novajho estas ke mi ne plu memoras la bonan novajhon.


REALA REALO

    Baniko: Al mi estas foje malfacile distingi inter fantazio kaj realo.
    Kruko: Ekzistas tre facile maniero distingi inter ili: fantazio tre agrablas, sed realo putras.


DU SEKRETOJ

    Kruko instruas al sia filo: Jochjo, ekzistas du sekretoj en la vivo. Neniam forgesu tion.
    Jochjo: Jes, pachjo. Kiuj ili estas?
    Kruko: La unua sekreto estas, neniam diru al iu chion kion vi scias.
    Jochjo: Bone, pachjo. ... Kaj la dua? ... Pachjo? ... Kiu estas la dua sekreto? ... Pachjo? ... Pachjo? ....


MODERNA FABLO

     Kruko: Mi nun rakontos al vi la fablon pri la leporo kaj la testudo.
    Jochjo: Ho, mi jam konas tiun. Ja la testudo gajnis la vetkuron.
    Kruko: Bone. Kaj chu vi scias kial ghi gajnis?
    Jochjo: Kompreneble. Ghi glutis steroidojn....


GAJA VIDVINO

    Responde al la "pensiga anekdotego" de Josef Shemer, jen aforismo:

    Estas pli bone esti la dua edzo de vidvino, ol la unua.


KLARVIDO

    Kruko portas gipsobandajhon.
    Baniko demandas: Kiel vi frakturis vian kruron?
    Kruko: Chu vi vidis la stupojn antau la enirpordo?
    Baniko: Jes.
    Kruko: Mi ne.


KLARA BILDO

    Kruko che la kuracisto: Kion montris la iks-radia bildo pri mia kapo?
    Kuracisto: Absolute nenion.


KLARVIDO

    Kruko devis manghi kilogramon da karotoj chiutage pro malfortighanta vidpovo. Post monato, li rekonsultas la kuraciston, kovrite de ekimozoj.
    Kuracisto: Kio do okazas che vi? Chu la karotoj ne plibonigas vian vidpovon?
    Kruko: Tamen jes, s-ro kuracisto, mi multe pli bone vidas. Sed mi daure stumblas sur miaj oreloj....


DU ESTAS PLI BONA OL UNU

    Kruko estas operaciita je la koro. Post la operacio, la flegistino kontrolas.
    Flegistino timigite vokas la kuraciston: D-ro Tranchul, estas io stranga chi tie! Kiam mi auskultumas s-ron Krukon, mi nun audas la batadon de DU koroj!
    Kuracisto: Ha, mi ja scivolis kie mi perdis mian brakhorloghon....


TRANCHA RESPONDO

    Kruko estas ce la barbiro.
    La barbiro demandas: Cu vi portis rugan koltukon kiam vi envenis?
    Kruko: Ne.
    Barbiro: Do, versajne mi trancis vian gorgon.


CELTRAFE

    Baniko: Mi bedauras ke mi ne sciis tiam kion mi scias nun.
    Kruko: Kiam?
    Baniko: Kiam mi estis juna.
    Kruko: Kion vi sciis tiam?
    Baniko: Nenion. Tion mi celas diri.
    Kruko: Kaj kion vi scias nun?
    Baniko: Kion vi celas diri?
    Kruko: Nenion.


TAUGA MANGHAJHO

    Baniko iris ferii che kamparanoj, sed li revenas post nur kelkaj tagoj.
    Kruko scivolas: Kial vi revenas tiom frue de via ferio?
    Baniko: La unuan tagon sur la fermo mortis anaso, do ni manghis rostitan anasajhon. La duan tagon mortis bovido, do ni manghis bovidajn kotletojn. Sed la trian tagon mortis la pashtisto....


FARU LAU VIA POVO

    Jozefino kolerkrias: Jochjo! Kial vi metis limakon en la liton de via fratino!?
    Jocjo: Char mi ne trovis kobron....


SEKURA NAGHADO

    Jocjo plendas: Panjo, kial mi ne rajtas naghi en la maro!?
    Jozefino: Chu vi ne vidis la avertilon? Estas sharkoj en la akvo.
    Jocjo: Sed pachjo naghas!
    Jozefino: Tio estas alia afero. Via patro havas viv-asekuron.


ERARA NUMERO

    Jozefino telefonas: Ha lo! Chu Manjo estas tie? Kion? Ho, pardonu, mi misklavis. Adiau.
    Kruko: Chu vi atingis eraran numeron?
    Jozefino: Jes. Strange....
    Kruko: Kio strangas?
    Jozefino: Chu vi ne rimarkis ke erara numero neniam estas okupita...?


MALAVARA AMIKO

    Tochjo saltis en la lagon antau ol memori ke li ne kapablas naghi. Li frapegas la akvon per brakoj kaj kruroj, provante resti sur la surfaco, esperante ke iu venos savi lin.
    Lia amiko Jochjo staras sur la bordo, kaj krias al li: Se vi dronos, chu mi povos havi vian novan terenbiciklon?


REGULECO

    Kruko staras che la vershobufedo de la Verda Krepusko, kaj filozofiumas kun la kelnero: Nu, jam venis kaj forpasis nova semajno.
    Kelnero: Vi pravas.
    Kruko: Kaj nova semajno ekkomencighos.
    Kelnero: Jes ja.
    Kruko: Estas la sama afero, semajnon post semajno.
    Kelnero: Efektive.
    Kruko: De unu semajno al alia.
    Kelnero: Jes.
    Kruko: Malnovan semajnon chiam sekvas nova.
    Kelnero: Certe.
    Kruko: Nu, jam estas la horo hejmeniri. Do, ghis la venonta semajno!
    Kelnero: Mi jam komprenis.


MALGRANDA ESTAS LA FLAMO, TAMEN NE MANKAS LA FUMO (Z)

    Jozefino miregas kiam shi ekvidas Jochjon: Sed kial vi venas hejmen je tiom frua horo, Jochjo. Chu vi estis forsendita el la lernejo?
    Jochjo: Jes, panjo. Mi estis forsendita char Arturo fumis.
    Jozefino: Sed se Arturo fumis, kial oni forsendis VIN?
    Jochjo: Char estis mi kiu ekbruligis lin.


MOVIGHEMA

    Baniko miras: Diru, Kruko, kial via edzino neniam portas liprughajhon?
    Kruko: Ho, shi ne povas senmovigi siajn lipojn sufiche longe por meti ghin.


LA MARO

    Jozefino diras al sia edzo: Mi trovas ke vi estas ekzakte kia la maro.
    Kruko kontentas: Char mi estas sovagha, libera, kaj romantika?
    Jozefino: Ne, char vi malsanigas min.


SANIGA MANGHAJHO

    Jozefino: Ho, karulo, mi bedauras! La hundo jhus manghis vian vespermanghon.
    Kruko: Ne zorgu, karulino. Mi achetos por vi novan hundon.


KIA PATRO, TIA FILO

    Sinjorino Kruko al sinjorino Baniko, kiu jhus naskis novan bebon: Ho, via bebo estas la ekzakta bildo de sia patro!
    Sinjorino Baniko: Ne gravas, nur ke ghi havu bonan sanon.


MENSO SEN KOMPENSO

    Baniko estas chagrenita: Hierau mi konsultis telepaton.
    Kruko: Kaj?
    Baniko: Li redonis al mi mian monon.


PURA MALPURO

    Kruko: Shajnas al mi ke Jochjo ne sufiche lavas sin. Chu vi ne trovas lin malpura?
    Jozefino: Chu malpura? Ne, mi ne dirus precize ke li ne shatas lavi sin... sed la interno de liaj vestoj estas pli malpura ol la ekstero.


MI NE SCIAS CHU VI SCIAS....

    Kruko kaj Jozefino disputas en restoracio.
    Kruko: Sed finfine, pri kio ni disputas?
    Jozefino: Chu tio estas retorika demando, au chu vi vere ne scias?
    Kruko: Chu tio estas artifika demando, au chu ankau vi vere ne scias?


MALREALA REALECO

    Kruko: Mi spektis tielnomatan "realec"-televidelsendon hierau vespere, kaj mi estis mirigita.
    Baniko: Chu?
    Kruko: Jes. Ghi estis vere pensiga.
    Baniko: Kiel?
    Kruko: Ghi igis min pensi, kial diable mi malshparas mian tempon rigardante tian stultajhon!?


MALREALA REALECO (2)

    Jozefino: Sed kial vi spektas chiujn chi idiotajn "realec"-elsendojn?
    Kruko: Por eskapi la realajhon.


<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO
© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ