SHERCOJ DE RIKARDO CASH-11

BONA IMITO

    "Mia frateto perfekte imitas birdojn," diras Manjo.
    "Chu li kantas?" demandas Tanjo.
    "Ne, li manghas vermojn."


PER FLUGILOJ DE FACILA VENTO

    Du birdoj flugas. "Diable!" diras la unua birdo. "Rigardu la rapidecon de tiu aviadilo!"
    "Ankau vi flugus rapide," diras la dua birdo, "se via postajho brulus."


RICHA VORTARO

    "Mia papago demetas kvadratajn ovojn," diras Kruko.
    "Chu," miras Baniko. "Kaj chu ghi povas paroli?"
    "Jes, sed ghi povas diri nur unu vorton."
    "Kiun?"
    "Aj!"


UNUA PREMIO

    "Mia kato," fieras Kruko, "prenis la unuan premion en la Bervala Bird-Konkurso."
    "Tio stultas," miras Baniko. "Kiel kato povas preni premion en bird-konkurso?"
    "Facile! Ghi manghis la gajninton!"


PREVENTO

    Kruko revenas de vizito che sia farmista onklo.
    "Chu vi bone dormis?" demandas Baniko, kiu bone konas la farmon. "Mi memoras ke la koko chiumatene fruege kaj lautege kokorikegis, kaj vekis nin."
    "Senprobleme," ridas Kruko. "Mi kuiris kaj manghis ghin la antauan vesperon."


SEN VOSTO

    "Mia hundo ne havas voston," diras Kruko.
    "Chu?" scivolas Baniko. "Do, se ghi ne povas agiti la voston, kiel vi povas scii kiam ghi estas kontenta."
    "Kiam ghi chesas mordi min."


PULOZA

    "Ne enlasu la hundon en la domon," krias Jozefino al Jochjo. "Ghi estas plena je puloj!"
    "Ne eniru la domon," ordonas Jochjo al la hundo. "Ghi estas plena je puloj!"


PERFEKTULO

    "Ho, mi neniam trovos perfektan por mi viron!" plendas Lio. "Mi ech ne plu serchas."
    "Kian vi volus?" demandas Jozefino.
    "Vi bone scias: iun sufiche sagacan por gajni multe da mono, kaj sufiche frenezan por elspezi chion je mi!"


VETURILO

    Du puloj eliras kinejon en venta kaj pluva nokto.
    "Chu ni iru hejmen piede?" demandas la unua pulo.
    "Ne," respondas la dua. "Ni prenu hundon."


FUSHKAPTI

    Kruko provas kapti fishojn, sed sensukcese.
    Alvenas Baniko, kiu demandas: "Kion vi provas fishkapti?"
    "Sed mi tute ne fishas," ironias Kruko. "Mi dronigas vermojn."


DANGHERA GENETIKO

    Kruko laboras en genetika laboratorio.
    "Chu vi scias kion ni ricevus," demandas Kruko, "se ni krucbredus piranjon kaj rozon?"
    "Ne," Baniko gratas sian verton. "Mi ne povas imagi."
    "Ankau mi ne," diras Kruko. "Sed mi konsilus ke vi ne provu flari ghin."


GHENA ODORO

    Jochjo trovis mefiton, kaj decidis fari ghin dombesto.
    "Sed kie vi metos ghin," demandas lia amiketo Tochjo.
    "Ho, ghi loghos en mia dormochambro," respondas Jochjo.
    "Sed chu la odoracho ne estos ghena?" scivolas Tochjo.
    "Ho," diras Jochjo "ghi simple devos kutimighi al tio!"

(mefito - ñêóíñ)


BONA REZULTO

    Kruko decidas bredi bovinojn. Unu tagon Baniko vizitas la bovinejon.
    "Sed mi ne povas kredi!" ekmiregas Baniko. "Vidu la furaghon! Vi manghigas al la bovinoj 20- kaj 50-eurajn biletojn!
    "Jes," agnoskas Kruko. "Kaj tial ili donas tiom richan lakton!"


ANKORAU BONA REZULTO

    Baniko ankorau vizitas la bovinbredejon de Kruko. Li malfermas grandan pordon, kaj trovas enorman fridujon en kiu pashtas bovinaron.
    "Sed kial vi pashtigas ilin en tiu fridujego?" li demandas al Kruko.
    "Facile. Tiel ili rekte produktas glaciajhon!"


ANTAUDESTINITA

    "Chu vi kredas je antaudestino?" Kruko demandas al Baniko.
    "Ne, ne," respondas Baniko.
    "Mi SCIIS ke vi diros tion!"


NEPRA ENTOMBIGO

    "Kial vi tiel bele vestighis?" demandas Kruko.
    "Mi iras al entombigo," respondas Baniko.
    "Chu do temas pri tre bona amiko?"
    "Ne," diras Baniko. "Fakte, ni estis tre malamikaj. Sed mi pensas ke estos bela gesto."
    "Chu? Kial?"
    "Char se vi ne iros al la entombigo de aliaj personoj, ili ne venos al via!"


DUBA SHERCO

    "Vi dubu pri chio," diras Kruko al sia filo Jochjo.
    "Kial?" demandas Jochjo.
    "Char mi diras tion al vi!"


LITERATURO

    "Mi jhus legis bonegan libron," diras Jozefino al sia edzo. "Ghia titolo estas 'La mishumora leono'."
    "Kaj kiel nomighas la autoro?" scivolas Kruko.
    "Klaudia Senbrak."


AVANTAGHO

    "Nu," diras Kruko, "estas unu avantagho je malricheco."
    "Kio estas tio?" scivolas Baniko.
    "Ghi estas malmultekosta."


STULTAJ BESTOSHERCOJ

1. Kruko: Chu vi scias kial ghirafoj havas tiom longan kolon?
    Baniko: Ne, kial?
    Kruko: Char iliaj piedoj odorachas.

2. Kruko: Kiu besto havas nigrajn kaj blankajn striojn kun rughaj makuloj?
    Baniko: Mi ne scias.
    Kruko: Malsana zebro.

3. Unua serpento: Chu nia serpentospecio estas venena?
    Dua serpento: Ne, ne. Sed kial vi demandas?
    Unua serpento: Char mi jhus mordis mian langon.


PAGO, KIA PLAGO

    Baniko: Kruko, vi ne forgesis ke vi shuldas al mi 20 eurojn, chu?
    Kruko: Ne... sed mi provas!


FARNIENTE - SED SILENTE

    Jozefino audas bruon en la supra etagho, kaj vokas: Jochjo, kion vi faras?
    Jochjo: Nenion, panjo.
    Jozefino: Do, tuj chesigu tion!


TRI SHERCOJ PRI TIGROJ

1.  BONKONDUTA
    La tigridoj postchasas viron chirkau arbo.
    Ilia patrino mallaudas ilin: Kiom da fojoj mi diris al vi ke vi ne ludu per via manghajho!?

2. MALBONA KALKULO
    Kio okazis al la viro kiu metis sian kapon en la bushegon de tigro por kalkuli kiom da dentoj ghi havas.
    La tigro fermis sian bushon... por kalkuli kiom da kapoj la viro havas.


3. DANKEMO
    Kruko estis esploristo en la ghangalo, kiam subite li trovighis fronte al tigro. Pro timego, li svenis.
    Kiam li vekighis, li vidis ke la tigro preghas. Do, li diris: Dankon ke vi ne manghis min.
    La tigro respondas: Chit! Mi dankas pro la mangho!


KONSUMI KULTURON

    Kapro serchas ion por manghi en rubejo, kaj trovas malnovan kinofilmon. Ghi iom snufas ghin, decidas ke ghi estas manghebla, kaj rapide formachas ghin.
    Alia kapro vidis tion, kaj demandas: Chu tiu filmo estis bona?
    La unua kapro respondas: Ne malbona; sed mi pli shatis la libron.


LONGA VIVO, SED SEN TRIVO

    Avo Kruko rakontas: Mi nun aghas 75 jarojn. Sed kiam mi estis juna, mi volis intensege vivi kaj morti juna.
    Kruko: Kaj nun?
    Avo Kruko: Nu, mi daure volas morti juna... sed je tre alta agho.



KIA FLEGO PER SIMPLA SEGO!

    Malkontenta patrino: Jochjo, kie estas via frateto? Kaj kion vi faras per tiu segilo!?
    Malica Jochjo: Chu vi parolas pri mia... duonfrato?


KRIZO SEN AVIZO

    Jozefino koleras: Kruko, vi estas jam plenkreska, sed vi ankorau ne plene trapasis vian adolesk-aghan krizon.
    Kruko bedauras: Vi pravas. Mi nur esperas ke mi finos tion antau ol venos mia mez-agha krizo!


LASTA VORTO

    Baniko: Chu vi scias kion oni metu en vian epitafon?
    Kruko: Ne jam.
    Baniko: He, bonege!


JEN SEKRETO POR FISHRETO

    Baniko: Mi audis ke vi trovis sekretan lageton por fishkapti.
    Kruko: Sekreta, jes ja! Ghi estas tiom sekreta ke ech la fishoj neniam audis pri ghi!


GRANDA KRIZO DE VIVOGRIZO

    Kruko: Kompatinda Baniko!
    Jozefino: Kio okazas che li?
    Kruko: Li trapasas krizon de neekzistosento.
    Jozefino: Kiu?


BONA MONSTRO SEN DEMONSTRO

    Kruko: Chu vi audis ke Frankenshtejno konsultis psikiatron?
    Baniko: Ne, kial?
    Kruko: Char li kredis ke chiuj amas lin.


JAM TEMP' ESTA'

    Baniko: Mi renkontis belulinon, kaj shi donis al mi sian telefonnumeron. Sed kiam mi klavis ghin, mi ricevis nur registritan vochon dirantan "Je la sonoro, la tempo estos precize la dek-naua horo, ses minutoj, kaj tridek sekundoj...".
    Kruko: Ne plendu ke virino finfine donas al vi iom da tempo....


FANTOMO, NE NUR LAU NOMO

    Kruko: Chu vi scias kial fantomoj malbone mensogas?
    Baniko: Kial do?
    Kruko: Char ili estas komplete "travideblaj"....


KOMUNIKO, SED KUN HIKO

    Kruko demandas al sia hundo: Kion vi volas manghi hodiau, Princo?
    Princo respondas: Boj boj boj! (= Bovajh-fileeton!)
    Kruko: Chu buletojn? Bone, jen por vi!
    Princo tirbojas: Uuuuuu! (= Jen tipa ekzemplo de fusha komunikado!)


NENIU FORGESO SEN NECESO

    Kruko: Chu vi scias kiel neniam forgesi vian geedzigh-datrevenon?
    Baniko: Ne. Tion mi shatus scii.
    Kruko: Facile. Restu fraulo!


JEN PERSPEKTIVO POR LONGA VIVO

    Kruko pushas la rulseghon de Krukavo, kaj diras: Ho, avo, la vivo duras.
    Krukavo: Estu bonhumora, nepchjo. Plej malfacilas la cent unuaj jaroj!


AMIKA RANGO EN LA SANGO

    Kruko: Mi estas tre kontenta.
    Baniko: Kial?
    Kruko: Mi jhus alighis al la Amikaro de Drakula.
    Baniko: Chu vere? Kion oni devas fari por alighi?
    Kruko: Oni simple sendas sian nomon, adreson, kaj sangogrupon.


HOMA VOCHO... KUN RIPROCHO

    Kruko: Chu vi volas ekscii ion mirigan?
    Baniko: Nu, jes. Kio?
    Kruko: Mi jhus pasigis la tutan tagon parolinte kun neniu.
    Baniko: Kion vi havas kontrau mi?


BRULU FLAM', KALDRONO BOLU...

    Jozefino diras al la edzo: Ho, vidu tiujn mikroondajn kuirilojn en la montrofenestro. Ili estas favorprezaj.
    Kruko: Sed ni havas jam.
    Jozefino: Mi konsideras acheti por mia panjo.
    Kruko: Kial? Chu rompighis shia kaldrono?


FINO DE MONDO KUN SIMPLA RESPONDO

    Baniko alkuras panike: Mi devas diri al iu!
    Kruko: Sed kio okazas che vi, uleto?
    Baniko: Mi kredas ke la universo estas ekdetruota. Aperas al mi etaj nigraj truoj en nia ekzistado. Mi vidas momentetojn de senfina, senlima malhelo. Ili ekaperas dum nur milisekundoj, kaj....
    Kruko: Chu vi certas ke vi ne simple palpebrumas?
    Baniko provas kelkajn palpebrumojn: Ha, vi pravas! Ho, mi sensharghighis.
    Kruko skuas la kapon: Ankau mi, knabo. Ankau mi.


SANA DUM TUTA VIVO, JEN BONA OBJEKTIVO

    Kruko: Chu vi konas la sekreton kiel konservi bonan sanon dum la tuta vivo?
    Baniko: Ne, kio estas?
    Kruko: Mortu juna.


FORESTO, SED NE FORGESO

    Jachjo, la vershisto en la Verda Krepusko, diras al Kruko: Do, Baniko forestas pro afervojagho jam du semajnojn. Li iomete mankas al mi. Chu ne al vi?
    Kruko: Pasas ech ne unu tago en kiu mi ne pensas pri li. Fakte, ankau hodiau mi tute ne pensis pri li....


MORGAUA PACO, JEN GRANDA MINACO

    Kruko plendas: Nenio glatas hodiau!
    Baniko provas konsoli: Ne forgesu ke morgau estos nova tago.
    Kruko: Chu tio estas bona novajho au malbona novajho?


KIO ESTAS EN LA CENTRO DE "AMIKO"? - "MI".

    Kruko demandas al Jozefino: Shajnas al mi ke vi ne plu ofte vidas vian amikinon Margo.
    Jozefino: Vi pravas. Mi chesis vidi shin. Shi estas multe tro egocentra.
    Kruko: Chu vere?
    Jozefino: Jes. Shi interesighas pli multe pri si mem ol pri mi.


VI DEVAS DECIDI... AU NE

    Baniko plendas: Lastatempe mi estas tiom nedecidema. Mi shajne ne kapablas decidi pri ech plej eta afero.
    Kruko: Kaj chu tio okazas de longe?
    Baniko: Jes. Ne. Eble.


ECH GUTO (DA SANGO) MALGRANDA...

    Drakulo estas che barbiro.
    La barbiro: Ho, pardonu, sinjoro! Mi jhus tranchetis vian mentonon.
    Drakulo: Ne gravas. Ne estas mia sango.


JEN LABORO - KIA HORORO!

    Kruko legas gazetrubrikon "Laboro proponata": Ni vidu, oni bezonas plumbistojn, masonistojn, charpentistojn....
    Baniko aprobas: Jes, kaj vidu, ankau kelernojn, purigistojn, ghardenistojn....
    Kruko: Jes ja, absolute mirfrapas min la nombro da evitindaj laborpostenoj!


HOROSKOPO... MA NON TROPPO

    Kruko: Chu vi scias kiun rubrikon de magazino unue legas vampiro?
    Baniko: Facile, ja la hororskopon!


ESTI VAMPIRO, JEN MIA ASPIRO

    Kruko: Chu vi ne shatus esti vampiro? Vi povus flugi, shanghi formon, kaj mordi belulinojn che kolo?
    Baniko: Ne, mi ne povus esti vampiro. Mi svenas kiam mi vidas sangon....


MEDIKAMENTO, JEN BELA INVENTO

    Kruko zorge legas la etikedon de achetota medikamento: Sed mi ne povas acheti tion chi!
    Apotekisto: Kial ne?
    Kruko: Vidu, la kromefikoj estas samaj kiel miaj simptomoj!


REKONO, JEN VERA BONO

    Dum pluraj semajnoj, Lio klavbabilas kun Roberto, kaj iom post iom ili ekshatas unu la alian, kaj ili decidas renkontighi.
    Roberto komprenas ke li prefere estu honesta, do li skribas retmesaghon al sia amikino: Mi devas diri al vi ke mi ne aparte aspektas stelulo: mi altas nur 140 cm, mi havas ghibon, lignan kruron, vitran okulon, rompitan nazon, longajn grasajn harojn, kaj aknokovritan vizaghon. Se vi plu volas renkonti min, mi atendos vin sub la horlogho de la Bervala Stacidomo venontan merkredon je la 19.30.
    Lio respondas: Via amikeco vere estas tre grava por mi, kaj mi deziregas renkonti vin venontan merkredon. Sed mi petas vin, bonvolu porti kariofildianton kaj kunporti ekzempleron de 'Heroldo de Bervalo', por ke mi certe povos rekoni vin.


KIAM EKDOLORAS KAP', NE HELPOS SPARADRAP'

    Jozefino plendas: Mia kapo ekdoloras.
    Kruko: Prenu aspirinon.
    Jozefino: Sed la doloro estas nur che unu flanko de mia cerbo.
    Kruko: Do, prenu duon-aspirinon.


POR KAPTO DE FISHO, NE HELPOS BAKSHISHO

    Kruko: Mi provis novan logajhon hodiau. Mi uzis kauchukajn vermojn.
    Baniko: Kaj chu vi kaptis ion?
    Kruko: Jes, kauchukajn fishojn.


HO, S-RO KURACISTO! MI RIPETAS KUN INSISTO

(Jen kelkaj rapidaj prikuracistaj shercoj)

    Paciento: Ho, sinjoro kuracisto! Restas al mi nur kvindek sekundoj por vivi!
    Kuracisto: Eksidu en la atendejo, mi akceptos vin post minuto.

    Paciento: Ho, sinjoro kuracisto! Mi havas achan stomakon!
    Kuracisto: Ne malbutonu vian jakon, kaj neniu rimarkos.

    Paciento: Ho, sinjoro kuracisto! Chu vi povas doni al mi ion pro mia hepato?
    Kuracisto: Jes, chu vi shatus duonkilogramon da cepoj kaj iom da lardo?

    Paciento: Ho, sinjoro kuracisto! Mi sentas min tre malbone! Mi apenau povas spiri, mi ne plu povas piediri, mi daure havas kapturnighon kaj kortremadon.... Ho, chu vi skribas por mi preskribon?
    Kuracisto: Ne, mi skribas noton al la funebristo.


POST BELA DORMO, VENOS LA ShTORMO

    Kruko kushas sur la kanapo post agrabla posttagmeza dormeto, kaj pensas: Jozefino baldau hejmenvenos post longa labortago. Tiam shi rekte iros en la kuirejon, kaj preparos por ni bonan vespermanghon. Kaj dume, mi plu kushas  sur la kanapo. Mi esperas ke shi ne faros tro da bruo....


DUONMORTA... MALBONSORTA

    Baniko: Ahh, mi estas duonmorta!
    Kruko: Do, ni enterigos vin nur ghis la talio.


MORDA PROBLEMO

    Kuracisto: S-ro Kruko, mi bedauras informi vin, sed lau la ekzameno vi infektighis de rabio.
    Kruko: Rap' rap' rapide! Donu al mi paperpecon!
    Kuracisto: Chu vi volas jam verki vian testamenton?
    Kruko: Ne! Mi volas fari liston de chiuj personoj kiujn mi volas mordi.


NE KRESKAS HERBO EN LIA CERBO

    Baniko: Chu vi scias kiom da tempo iu povas vivi sen cerbo?
    Kruko: Mi ne scias. Kiom vi aghas?


KONTRAU MORTO - TAUGA VORTO

    Kruko agonias. Jozefino plore demandas al la kuracisto: Chu estas neniu espero?
    Kuracisto: Dependas de tio kion vi esperas.


POLITIKO, MISEFIKO

    Jozefino legas taggazeton kaj elkrias: Mi ne povas kredi ke tiu viro kvazau mastras la mondon!
    Kruko ekkoleras: Kion!? Kiel vi povas diri tion!
    Baniko intervenas: Trankvile, Kruko, shi parolas pri prezidanto Bush.
    Kruko: Chu? Ha bone, en ordo.
    Baniko diras al Jozefino: Nur memoru ke Kruko kredas ke lia idolo, Bill Gates, mastras la mondon.
    Jozefino miras: Mi ne scias kiu estas pli timiga: ke Kruko pensas tion, au ke li eble pravas....


MALLONGVIVA, SED CHIAM POZITIVA

    Kuracisto: Mi bedauras informi vin... ke restas al vi vivi nur tri minutoj!
    Kruko: Tri minutoj! Sed kion mi faru?
    Kuracisto: Eble boligi ovon....


SEN KLARVIDO... ENDAS FIDO

    Kruko: S-ro kuracisto, mi kredas ke mi bezonas okulvitrojn.
    Sinjoro: Mi absolute konfirmas. Vi estas en panvendejo!


MI NE ROMPIS AL MI LA KAPON

    Jochjo parolas kun amiko: Mia patro ne povas labori char panjo rompis kruron.
    Amiko: Kial via patro ne povas labori se via panjo rompis kruron?
    Jochjo: Char shi rompis LIAN kruron.


JEN LA STELOJ, KVAZAU JUVELOJ... AU NUDELOJ

    Kruko kaj Baniko admiras somernoktan chielon.
    Baniko: Foje kiam mi rigardas la stelojn, mi sentas min sensignifa.
    Kruko: Kia koincido! Ankau kiam MI rigardas la stelojn, mi sentas vin sensignifa!


INCITU, SED NE IMITU

    Kruko vizitas la zoon, kaj trovighas antau la gorila kagho kiam ekvento blovas polvon en lian okulon. Por forigi la polvon, li nature malsupren tiras la suban palpebron.
    Subite, la gorilo en la kagho ekfrenezas, forshiras la ferajn stangojn, saltas sur Krukon, kaj bategas lin ghis senkonsciigho.
    Kiam li rekonsciighas, li vidas ke la bestzorgisto metis la gorilon en alian kaghon. Kiam li fine kapablas paroli, Kruko klarigas al la zorgisto la okazajhon.
    La zorgisto kapjesas, kaj klarigas ke en gorila lingvo, tiri la malsupran palpebron signifas "forfikighu".
    Kvankam ne serioze vundita, Kruko tamen estas tre malkontenta, kaj planas manieron por venghi sin.
    La morgauon li achetas po du grandajn tranchilojn, festochapetojn, festotrumpetetojn, kaj grandan kolbason. Li metas la kolbason en sian pantalonon, kaj rapidas al la zoo, ghis la nove riparita gorila kagho.
    En la kaghon li jhetas po unu tranchilon, festochapeton, kaj  trumpeteton.
    Li scias ke simioj kaj goriloj tre emas imiti la homojn, do li surmetas sian festochapeton. La gorilo rigardas lin, rigardas la chapeton, kaj do surmetas ghin sur sian kapon.
    Tuj, Kruko prenas sian trumpeteton kaj blovas en ghin. La gorilo prenas sian trumpeteron, kaj same faras.
    Fine, Kruko prenas sian tranchilon, elprenas la kolbason el sia pantalo, kaj rapidgeste tranchas ghin dupeca.
    La gorilo rigardas la tranchilon en la kagho, rigardas sian interkruron, kaj... tiras sian malsupran palpebron.


NE CHIU FESTO ESTAS BELA GESTO

    Kruko: Chu vi scias kiel naskightagoj similas al alkoholajhoj kaj cigaredoj?
    Baniko: Ne, kiel?
    Kruko: Naskightagoj estas agrablaj... sed tro multaj mortigos vin.


GHI ESTIS MALPLENA, KAJ TAMEN SPLENA

    Jochjo revenas de lernejo plendante pri stomakdoloro.
    Lia patrino diras: Tio estas char via stomako estas malplena. Jam plenigu ghin, kaj la doloro malaperos.
    Kaj tiel efektive okazas.
    Poste, lia fratino Amanda revenas hejmen plendante pri kapdoloro.
    Tuj Jochjo konsilas: Tio estas char via kapo estas malplena. Jam metu ion en ghin....


KONTRAU SHTELO, SEN APELO

    Kruko: S-ro kuracisto, mi ne povas rezisti daure shteli ajhojn. Chu vi ne havus kuracilon kontrau tio?
    Kuracisto: Jes, provu tiujn chi pilolojn. Kaj se ili ne funkcias, bonvolu porti al mi ko-diskilon.


<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ