TRADUKADO DE SCIENCAJ KAJ TEKNIKAJ TEKSTOJ La scienca teksto diferencas de la belarta teksto per tio, ke la scienco kaj la arto ekkonas diversmaniere la mondon kaj do estas diferencaj kaj la scienca kaj la belarta pensado. La scienca pensado estas abstrakta, objektiva, analiza, strikte logika, kaj la belarta pensado estas sinteza, shajne konkreta, bildeca, subjektiva. En sia libro "Stilistiko de la traduko" Ivanka Vaseva, kiu okupighas pri teorio de tradukado de literaturo de rusa en bulgaran lingvon, emfazas interalie, ke la sciencan tekston oni konstruas sur la fundamenton de konkretaj terminoj, kaj la belarta teksto ne havas specialan leksikon, ghi uzas diversajn leksikajn elementojn el chiuj funkciaj stiloj (inkluzive sciencan terminologion), kiuj estas submetitaj al la krea ideo de la verkisto. La scienca teksto, substrekas la autorino, estas unusignifa. La leksikaj eroj partoprenas ghin per sia rekta, logika senco, kaj en la beletra teksto tre ofte ili estas uzitaj en sia nerekta, kaj iufoje - kaj en rekta, kaj en nerekta senco samtempe. En la scienca teksto mankas la tiel nomata kunteksto: chio estas klare kaj ghuste dirita. En la belarta teksto la kunteksto estas la plej grava, la vivosenco. Jen pro tio Ernest Hemingway parolas pri "principo de glacimonto" - sep okonoj de la enhavo estas "sub la akvo" (en la kunteksto), kaj nur okono estas supre (en la teksto). La scienca teksto bazighas sur logikaj rezonoj. En ghi mankas bildecaj kaj emociaj elementoj. Kontraue, en la belarta teksto ili estas la plej gravaj, char ghuste sur ili konstruighas la estetika efiko. Jen pro tio oni povas paroli pri bildeca logikeco en la belarta teksto, kaj se temas pri scienca teksto, ni devas paroli pri intelekta logikeco. En la scienca teksto oni ne serchas richecon de la lingvo, sed richecon de scienca informado. En la sfero de la terminologioj, kiuj estas la plej grava konsista parto de la speciala leksiko, ech se estas sinonimoj, ili estas nedezirataj. En la belarta literaturo oni uzas la tutan sinoniman richecon de la lingvo, oni kreas neologismojn, kaj bone konataj vortoj ricevas novajn, neatenditajn signifojn. Unu el la plej gravaj postuloj de la tradukado de belarta literaturo estas la reproduktado de la individua stilo de l' autoro. En la scienca literaturo ordinare oni ne parolas pri individua stilo, sed oni ne devas forgesi, ke ekzistas grandaj, geniaj sciencistoj, kiuj havas ankau individuan stilon de pensado kaj ekspono de la pensoj. Jen pro tio, se en la originalo estas individua autora stilo, la tradukanto devas rekrei ghin ankau en la tradukon. Sed se la autoro uzas longajn frazojn, superfluajn vortojn kaj multfoje ripetighantajn pensojn, kaj se la tradukanto sekvos ghuste tiun chi "stilon", la redaktoro kaj la leganto rajtas riprochi lin pro tio, ke li ne "purigis" la tekston, ke li ne malpezigis la frazon, ke li ne faris la penson pli klara. La tradukado de sciencaj kaj teknikaj tekstoj tute diferencas de la belarta teksto ne nur lau la karaktero de la malfacilajhoj, sed same lau la kompreno mem pri ghusteco de la traduko rilate al la originalo. Tradukante belartan literaturon, ni strebas respeguli la estetikan enhavon, la bildecon kaj ernocian richecon de la originalo, kaj tradukante sciencan kaj teknikan literaturojn, ni strebas antau chio al logika ghusteco. Che tradukado de belarta literaturo la nocio "ghusteco" de la traduko supozigas maksimuman proksimecon al la estetika, bildeca kaj emocia percepto de la originalo kaj de la traduko, kaj che la tradukado de scienca literaturo ghi bazighas sur la intelekta, pensa (rezona) logikeco. Jen pro tio ech la plej bona tradukisto de scienca kaj teknika literaturoj povas montrighi senhelpa rekrei belartan tekston, kaj, kontraue, ech majstro de tradukado de belarta literaturo, neposedanta bonan sperton en la scienca afero kaj ne konanta la terminologion, ne sukcesos plenumi la taskon traduki specialan tekston. |