DEVOJ KAJ RAJTOJ DE LA TRADUKISTO LAU LA CHARTO DE L' INTERNACIA FEDERACIO DE LA TRADUKISTOJ "Kiel spirita agado, per kiu oni transigas literaturajn, sciencajn kaj teknikajn tekstojn de iu lingvo en alian, la tradukado devigas la personon, kiu okupighas pri tiu laboro, respekti specialajn postulojn devenantajn de la esenco mem de la tradukista laboro" - tio chi estas la unua punkto de la Charto de Internacia Federacio de la Tradukistoj aprobita en 1964. La tradukisto chiam devas fari sian laboron kun sento de eksterordinara respondeco, sendepende de la esenco de la rilatoj au kontraktoj ligantaj lin kun tiuj kiu uzos la tradukon. La tradukisto ne devas akcepti interpreton de la teksto, kun kiu li ne estas konsenta au kiu estas kontrau la normoj de lia profesio. Chiu traduko devas ghuste esprimi la penson kaj la formon de la originalo, char la ghusteco estas kaj morala, kaj jura devo de la tradukisto. La ghusta traduko tamen ne povas esti identigata kun lauvorta traduko, char la ghusteco de la traduko ne esceptas necesan klarigon, por ke oni eksentu ankau en la alia lingvo kaj en alia lando la formon, atmosferon kaj profundan sencon de la verko. La tradukisto devas bone koni la lingvon, de kiu li tradukas, kaj regi plene la lingvon, en kiun li tradukas. Li devas havi vastan universalan kulturon kaj koni sufiche bone la materialon, kiu estas objekto de lia laboro, kaj sin reteni de tradukado de tekstoj, kiuj estas ekster la kardoj de lia sperto. La tradukisto estas devigita sin reteni en sia profesio de chiaj agoj de nelojala konkuro; li pli speciale ne devas konsenti pri monrekornpenco pli alta ol tio, kio estas aprobita per la leghoj, aliaj ordonoj, normoj au tarifoj dekretitaj de la koncema profesia organizajo. Entute, li devas nek voli, nek konsenti labori en kondichoj, kiuj humiligas lin kaj lian laboron. 10. La tradukisto devas respekti la interesojn de la persono uzanta la tradukon, kaj pri li devas esti pfofesia sekreto chiuj faktoj, kiujn li eksciis pere de la konfidita al li traduko. Char la tradukisto ne estas autoro de la verko, li havas specialajn devojn rilate al la autoro de la originalo. Li estas devigita peti la autoron de la originalo au la personon, kiu izos la tradukon, permesi tradukon de la verko, kaj li devas same respekti chiujn aliajn rajtojn de la autoro de la originalo. EN LA SAMA CHARTO ESTAS MENCIITAJ ANKAU LA RAJTOJ DE LA TRADUKISTO: Chiu tradukisto en sia laboro utiligas chiujn rajtojn de la ceteraj intelektuloj aprobitajn en la lando, kie li laboras. La traduko, kiel spirita ago, utiligas la defendon, kiun la juro rekonas al la verkoj de la spirito. La tradukisto estas portanto de 1' autora rajto por sia traduko kaj pro li havas la samajn rajtojn, kiujn havas la autoro de la originalo. La tradukisto utiligas chiujn moralajn kaj materialajn rajtojn, kiujn oni rekonas al iu autoro. Dum sia tuta vivo la tradukisto rajtas rekonon, ke li estas kreinto de la verko, el kio eblas konkludi ke; la nomo de la tradukisto chiam devas esti menciita klare kaj sur videbla loko che chiu publika uzado de lia traduko; la tradukisto rajtas kontraustari chiun misprezenton, kripligon au iun ajn alian shanghigon de lia traduko; la eldonistoj kaj aliaj personoj, kiuj uzas la tradukon, ne povas fari kiajn ajn shanghojn en la traduko sen anticipa konsento fare de la tradukisto; la tradukisto rajtas malpermesi chiun maldignan uzon de sia traduko kaj entute kontraustari chiun damaghon, kiu povas tushi lian honoron kaj lian autoritaton. 18. La tradukisto rajtas absolute permesi publikigon, prezenton, retradukon, adapton kaj aliajn shanghigojn de sia traduko, entute uzadon de la traduko en kia ajn formo. 19. La tradukisto rajtas ricevi monrekompencon por chiu publika uzado de sia traduko. |