LA TRADUKOJ MALJUNIGHAS La tradukoj maljunighas pli rapide ol la originalo. Kial? La originala literaturo estas unuope donita kaj ni akceptas ghin kiel neripeteblan, unikan fenomenon, t.e. ghi estas io neshanghebla. La tradukon ni akceptas kiel UNU EL LA EBLAJ VARIANTOJ de la originalo, t.e. kiel ion ripeteblan. Serchante la plej bonan formon ekspliki iun konkretan enhavon, la tradukisto ofte uzas ankau la sukcesojn de siaj antauuloj tradukintaj la saman verkon. En tiu chi okazo estas akceptite mencii en la antauparolo au en la fino de la libro kiujn kreajn solvojn de unu au alia tradukisto uzis la nova interpretinto. Bonega ekzemplo tiurilate donis che ni en Bulgario Ivan Ivanov kaj Ljuben Ljubenov en sia traduko de "Dia Komedio" de Dante Aligieri (1975) citinte chiujn pruntajhojn el la antaua belega traduko de la sama verko farita de Konstantin Velichkov (1906). Bedaurinde, multaj tradukistoj uzas atingojn de siaj antauuloj sen ie ech vorteton mencii - ofte sen doni al si precizan imagon, ke tiuj atingoj estas malpropraj. Sed tio chi estas literatura shtelo, plagiatado. La sovetia teoriisto de la tradukarto I.Levi rimarkigas en sia libro "Èñêóññòâî ïåðåâîäà" (Arto traduki) (Moskvo, 1974), ke la plagiatado en la traduko estas pli ofta kaj pli malfacile malkovrebla kaj difinebla ol en la originala literaturo. Ghin oni povas trovi plej ofte en la malfacilaj lokoj postulantaj krean liberon en la interpreto, uzado de originalaj traduksolvoj kaj diversaj traduktransformoj. |