EUROPA
NORMLINGVO - NECESA
EUROPA IDENTIGILO
Se ni observas la
identecsituacion en la plej sukcesaj landoj de la
mondo, ni konstatas la jenon: Japanio konstruas la
identecsenton de siaj civitanoj sur la principo: unu
popolo - unu kulturhistorio - unu lingvo - unu shtato
- unu popolaparteno; Usono faras tion je la principo:
unu shtata teritorio - multaj devenoj kun multaj
lingvoj - unu neutrala shtata lingvo - unu
shtataparteno; Svislando faras tion jene: tri popoloj
(se ni ne konsideras la nombre sensignifajn
romanchojn), tri lingvoj, tri teritorioj, unu shtato,
duobla identeco popola kaj shtata.
Kian identecformon
devus konstrui la nova Europa Unio? Sen forta sento
de klara europa identeco, pro kiu ties civitanoj
estos fieraj aparteni al ghi - ghi ne havas shancon
longe ekzisti. La pure raciaj argumentoj, ke ghi
estas necesa pro merkataj ekonomiaj kauzoj, absolute
ne sufichas - speciale ne sufichas, se la ekonomiaj
diferencoj inter la unuopaj europaj popoloj estas
grandaj. Tio kauzas dauran netoleremon, malamon kaj
la tendencon "liberighi de tiuj nekulturaj
sovaghuloj" flanke de la pli richaj kaj
"liberighi de tiuj ekspluatantoj" flanke de
la pli malrichaj. La stato de relativa tolero kaj
paco en Svislando ne estas tipa (ghi ja estas ununura
tia lando en la mondo), char chiuj kvar popoloj en
ghi estas pli-malpli egale richaj kaj chiuj kvar
dankas sian richecon al speciala pozicio kaj rolo de
Svislando kiel rifughejo de malamikoj kaj rifughejo
de mono de la malkonfidantoj al la propraj shtatoj.
Sekve, la modelo de Svislando ne povas esti aplikata
al Europo. Ankau ne pro tio, ke en Europo ne estas
nur kvar lingvoj, sed pli ol 15.
Europo devas, se ghi
volas havi firman longdauran estontecon, evoluigi
novan formon de duobla identeco, identeco de la
popolo (tradicia historio, autonomia teritorio de
regiono, tradicia nacia lingvo kaj kulturo en tiu
lingvo) kaj identeco de la Europa shtato, kiu krom al
ekonomia celo, devas strebi ankau al nova kreado de
komuna kulturo baze de nova internacia komuna lingvo!
Tiu nova lingvo devas
esti produkto de konscia volo kaj logiko, do
artefarita, char ghi devas esti NEUTRALA rilate la
unuopajn popolojn, samkiel neutrala kaj artefarita
estas chiu nacia lingvo kiel komuna esprimilo por
pluraj similaj dialektoj.
Se oni akceptus ekz.
la anglan kiel europan lingvon, tio kondukus al
simila rezulto kiel en eksa Sovetunio, kie la rusa
lingvo trudis ankau sian kulturon kaj historion al
nerusoj au en eksa Jugoslavio, kie la samo okazis pro
la neneutrala serba lingvo. Anstatau evoluigi iom
post iom tutsovetian au tutjugoslavian identecon, oni
provokis la reziston de la nerusaj, resp. neserbaj
popoloj kaj fortigis la regionajn naciajn identecojn.
Felice tiu neutrala
europa lingvo jam ekzistas. Ghi estas Esperanto. Same
kiel naciaj lingvoj ne ekestis en unu momento sed
estis kreataj dum relative longa tempo, tiel ankau
Esperanto, ekestinta en Pollando baze de slava
sintakso, ghermanlatinida vortaro kaj finnugra
aglutina vortfarado, jam havas pli ol 100 jarojn de
sia kultura chefe europa evoluo. Kaj ghi estas lingvo
logika kaj plej kreiva, kapabla multe pli libere
esprimi chion novan en la rapidege evoluanta mondo,
chu en la teknologia kampo, chu en la arto.
Kompreneble, tia
europa normlingvo, komuna europa esprimilo, kiu
kunligas chiujn europajn naciajn
"dialektojn", ne estas dua lingvo, ech ne
estas egala lingvo al la naciaj, sed ghi havas
superan pozicion, super la naciaj, samkiel la naciaj
lingvoj estas super la dialektoj. Ne estas hazardo,
ke la nuntempaj naciaj intelektuloj sentas, ke
Esperanto povus esti danghera por ilia
"sankta" nacia lingvo kaj kontraustaras la
ideon de la Internacia Lingvo, timante fali en
duarangan pozicion. Sed tio estas neevitebla ekde la
momento, kiam oni decidas pri supernacia europa
lingvo, char la premo de la merkato presi en lingvo,
per kiu oni tuj atingas chiujn europanojn kaj ne nur
parton da ili, paroli en televido en lingvo, en kiu
komprenas vin chiuj, sed ne nur parto, baldau poste
metos la naciajn lingvojn en duarangan pozicion. Ekz.
la austra ministro Busek tuj post la akcepto de
Austrio al EU proponis forte pliampleksigi la
instruadon de la angla (8 horojn semajne jam ekde la
3-a klaso)! Li jam rezignis pri la austra identeco
kaj ech pri la aparteno al la granda
germanlingvio por akcepti la anglo-usonan superecon!
Esperanto ne postulas
tion, ghi postulas de chiuj egale (same de angloj
kiel de austroj) lerni komunan neutralan lingvon,
samkiel norma nacia lingvo postulas de chiuj
dialektanoj lerni en la lernejoj tiun neutralan
komunikilon. Sed, kvankam la nacia lingvo estas
supera al la dialektoj en sia funkcia pozicio kaj
sekve ankau en konflikta stato al ili, ghi tamen ne
sukcesas detrui la dialektojn! Kial? Char la
sociologiaj leghoj postulas de homo paralele posedi
ankau pli etajn, lokajn identecojn, kiuj prezentighas
plej ofte ankau per iom, ech se nur nuance, diferenca
lingvo. Samtiel la interetna europa normlingvo
neutrala (Esperanto) estos en konflikta stato kun la
popolaj naciaj lingvoj. Tamen ghi neniel povas detrui
ilin, char la homoj bezonas tiujn diversajn
identecshtupojn kaj tial oni nepre konservos la
tradiciajn kulturojn en tradiciaj regionaj lingvoj.
Sed tiu chi principo metos en egalan pozicion ne nur
la naciajn (etajn kaj grandajn) lingvojn, sed apud
ili ankau la ghisnunajn minoritatajn kaj neshtatajn
lingvojn kiel la baska, bretona au la slovena en
Italio au la itala en Slovenio.
En la moderna
teknologia mondo, dank' al la komputilaj kaj
televidaj retoj esperantigi Europon eblas per intensa
instrukampanjo tra la medioj dum nur kelkaj monatoj!
Necesas nur klara konscio kaj volo, sekve decido baze
de racio kaj interkonsento, ne baze de trudo de pli
forta popolo.
La decido enkonduki
Esperanton kiel shtatan identigilon de Europa Unio
fortigus europan identecon kontraustarigante al aliaj
potencregionoj la propran europan kulturan simbolon,
lingvon pli junan kaj pli kapablan adaptighadi, do
pli konkurencan au/kaj ghi spronus pli tutmondan
procezon establante Esperanton kiel norman
mondolingvon, neutralan esprimilon por komunikado
tutgloba.
1996