KARAKTERIZOJ
DE LA KULTURO
DE LA ESPERANTISTA POPOLO
Foje Vinko Oshlak
diris: La chiaman historian kontraudirecon de nomada
vivmaniero kaj setla oni devus senkonfliktigi per
tio, ke la homaro farighu setle organizita, sed en la
spirito edukita nomadkulture. Unu el la ekzemploj de
nomadkulturo estas la esperanta.
Kulturo kiel spirito
de iu homgrupo prezentas fakte tiun altruisman
"gluajhon", kiu kungluas individuojn
apartenantajn al unu specifa socia organismo, unu
socia tuto.
Esperanta grupo ja lau
multaj kulturelementoj similas al popola kulturo kaj
mi kredas, ke ghuste tio, ke jam de la komenco oni
komprenis la lingvon kiel ilon de socio, ebligis al
Esperanto resti kaj kreski, do evolui kiel lingvo,
kiu krom la socion, devas havi ankau historion. Dum
oni atendas la momenton, ke ghi farighu tio, por kio
Zamenhof ghin destinis, Esperanto evoluigis la
propran nacion kun propra ideologio, simila al tiu de
judoj: nome la E-popolo konsideras sin io speciala,
kun aparta rolo en la mondo, konsideras sin iel
elektita popolo, kiu alportos novan, pacan,
senmilitan mondon, mondon kun unu lingvo kaj ideala
interkomprenighado de chiuj surteraj homoj.
Tiu homgrupo ankau kun
propra religio nomata "interna ideo"
(cetere interesa fenomeno, char ghi ja proklamas
individuecon en kredo: interna ideo estas io, kion
chiu portas en si, klarigas ghin mem al si, kaj neniu
ghin fakte dogme difinas), kun certaj (feliche ne tro
multaj) proceduroj kaj simboloj de popolo (flago,
himno, insigno), kun sia chefprofeto (Zamenhof),
produktis diversajn formojn de sia propra kulturo,
autenta kaj diferenca de aliaj naciaj kulturoj. Jen
kelkaj el ghiaj ecoj:
1. Chiuj kreajhoj de
la E-kulturo celas al la tutmonda teritorio, al
internacia publiko.
2. La temoj de
artajhoj kreitaj en tiu kulturo grandparte estas
tiaj, ke ili admiras kaj atentigas pri agoj kaj
sortoj celantaj la pacon en la mondo kaj la amikecon.
3. En la E-kulturo
renkontighas chiam homoj diferencaj: el diversaj
landoj, el diversaj edukoj, el diversaj religioj.
Sekve esperantistaj kulturkreantoj SHATAS
DIVERSECOJN, shatas scii pri aliaj, alispecaj,
AKCEPTAS DIFERENCOJN kiel richon, sekve ili
malakceptas la samecojn, la unuecojn.
4. E-kulturo peras
reciproke etajn naciajn kulturojn (tradukliteraturo,
pupteatra arto) kaj kontribuas al lernado pri
diferencoj kaj reciproka tolero.
5. E-verkistoj skribas
pri humanismaj temoj. Estas interese, ke verkistoj
kiel Tibor Sekelj au Sandor Szatmary, kiuj estis
ankau naciaj verkistoj, ech ne ete tiom estis
akceptitaj en siaj landaj kulturoj kiel en la
Esperanta, char ilia kosmopolita humanismo ne
akceptighas en nacioj (la nacioj ne ankorau
maturighis por tio) kiel che la E-popolo. Verkistoj
kiel Spomenka Shtimec ech ne estas tradukataj al
lingvo de sia lando. Escepto estas Istvan Nemere pro
tio, ke li verkas krimromanan kaj sciencfikcian
literaturon, kiu pro sia aventureco estas populara
ghenerale kaj tial oni ne rimarkas, ke ghi enhavas
ankau la internacian humanismon.
6. Denaskuloj en
Esperanto estas alitipe edukataj ol infanoj nacie
edukataj. Denove chefe kiel internaciuloj, shatantaj
la diferencojn kaj estante homaranoj kun grandaj kaj
vastaj scioj.
Konklude: E-kulturo,
la kulturo de la E-popolo evoluigis tutmondajn
valorojn kiel tuthomaran identecon kaj per tio
antaueniras, malfermas la vojon al aliaj naciaj
kulturoj pli klare kaj pli amase ol iu ajn alia
(nacia) kulturo. Ghia chefa "differentia
specifica" estas: NI SHATAS DIFERENCOJN. NI UZAS
ESPERANTON POR PLI RAPIDE LERNI PRI POZITIVAJHOJ DE
DIFERENCOJ. Ekzistas ja ankau negativaj trajtoj: La
E-ideologio kaj religio koherigas la E-popolon kaj
donas al ghi forton kaj eltenemon, sed kiel chiu
nepridubebla dogmo, ankau ghi cementigas la veron. La
ekskluziveco kondukas al memamo de la propra grupo
kaj kontraustaro al klopodo agi en la senco de la
baza celo de Zamenhof: esperantigi chiujn homojn de
la mondo. En tiu kazo malaperus la E-popolo,
malaperus chiuj supre menciitaj karakterizoj.
Aperas ofte
fanatikuloj, kiuj fakte havas la funkcion forigi de
nia eta memama nacio la eksterulojn kaj malebligi la
disvastighadon de Esperanto-popolo. Ofte tiaj gvidas
unuopajn asociojn. Ekzistas ankau kiel en chiu popolo
ambiciemo kaj potencemo super la subuloj. Plej ofte
chefe en spirita senco: kontentighante, se iu eta
homgrupo akceptas iun kiel gvidanton, kiel homon kun
autoritato.
Kiam kelkloke aperas
ankau mono en la E-popolo, ekestas kiel che chiuj
popoloj batalo por povo super tiu mono au valoroj.
Tial la etaj potenculoj en la Movado kontraustaros
forte chiun entreprenadon, timante, ke entrepreno kun
mono baldau estos pli potenca ol ili kaj forprenos
ilian rolon de "gravuloj".
En la momento, kiam
Esperanto povos esti akceptita en la vasta mondo,
esperantistoj forte kontraustaros tion. Espereble ili
ne sukcesos.
Referajho
prezentita dum la 2-aMIRO, Trakoshchan, aprilo 1995