NUR
ESPERANTO GARANTIAS
EGALECON DE CHIUJ LINGVOJ
EN ESTONTA INTERNACIA
KOMUNIKA ORDO
Kiel ekestas nacia
normlingvo? Parolataj idiomoj estas ja multaj
dialektoj. Tiuj dialektoj, kiuj inter si estas tiom
similaj, ke malgrau la diferencoj plej multaj iliaj
parolantoj povas baze interkomprenighi prezentas
flindamenton por ekesto de nacia lingvo. La dialektoj
estas efektive la "naturaj lingvoj",
spontanaj, neplanitaj. Ilin oni ne fiksas skribe kaj
tial ili tre rapide shanghighadas. Kiam en historia
procezo konstituighas ekonomie sufiche forta
homgrupo, ekestas la bezono pri skriba prinotado kaj
tiam aperas unuaj skribistoj, verkistoj kaj
gramatikistoj.
Kiun lingvon oni
prinotas? Kompreneble tiun dialekton, kiun oni uzas
en la ekonomie plej forta urbo (chefurbo de iu
novekestinta shtato). Char temas pri longdaura
procezo, la firmigho de la nacia lingvo ne estas
simple skriba fiksado de tiu unusola dialekto, sed
eniras la vortaron kaj gramatikon ankau vortoj kaj
reguloj el kelkaj aliaj dialektoj, kiuj dumtempe
sukcesas enmiksighi en chi tiun evoluprocezon.
Tiamaniere post kelkaj jarcentoj ekestas skriba
normlingvo, kiu ne plu estas lingvo de iu ajn el la
dialektaj grupoj, char ghi alprenis la lingvan
materialon el pluraj dialektoj, dum samtempe ankau la
komence baza dialekto mem shanghighis kaj fremdighis
de la propra historia bazo. Kio do estas la nacia
lingvo? Tio estas neutrala artefarita lingvo, kiu
interligas chiujn inter si similajn dialektojn de iu
geografie-spirita spaco kaj ghi estas pli richa ol
kiu ajn el la dialektoj mem, konservante la lingvan
trezoron de chiuj dialektoj kaj poste aldonante dum
la civiliza evoluado de la nacio novan
civiliz-teknologian lingvotrezoron. Kial estas grave
substreki, ke temas pri artefarita lingvo? Char ghi
estas kreita lau konscia plano kaj decido de unuopaj
verkistoj, sciencistoj kaj politikistoj kaj ne estas
iu de dio donita "natura" fenomeno.
Kion signifas, ke ghi
estas neutrala? Char ghi ne apartenas al iu ajn
grupo. Tio estas sociologie kaj politike tre grava.
Se ni volus nun devigi chiujn austrojn transpreni
kiel nacian lingvon la vienan dialekton, tio neniel
povus sukcesi. Sed char chiuj austroj devas lerni la
oficialan kaj literaturan germanan lingvon, do iun ne
tute sian hejman lingvon, neutralan, chiuj ghin
sentas kiel ion, kio metas ilin en reciproke egalan
pozicion kaj elstarigas nur komunan econ de chiuj.
Tio donas al ili kroman, ne nur lokan identecon. Ili
chiuj devas lerni tiun lingvon kaj ghi (la lernita
normlingvo) kreas la nacian senton, dum oni samtempe
havas la regionan (dialektan) identecon, la lokan
(subdialektan) kaj eventuale la aparte vilaghan, en
austra kazo ankau la gheneralgermanan. Chiu el tiuj
niveloj estas signita per iu almenau parte malsama
varianto de la uzata lingvajho.
Se ni tion komprenas,
ni povas paroli pri lingvo, kiu devus farighi
interliga lingvo de chiuj homoj en la mondo, lingvo,
kiu aldonus al ilia identecsentaro la lastan, sed
gravan sentshtupon: la tuthomaran identecon. Estas la
fundamenta kondicho, ke tio estu politike neutrala
kaj interkonsentita (do artefarita) lingvo. El tio
sekvas, ke tio ne povas esti iu ajn nacia ekzistanta
lingvo, char tio signifus perforton absolute
neakcepteblan. Komplete artefaritaj kaj plane
ellaboritaj superregionaj lingvoj ne estas iu
novajho. Tia estas parte la suahilia, tia estas
"bahasa indonesia" kaj ankau la novhebrea
kaj aro da pli etaj kreolaj pacifikaj insulaj
lingvoj. Sed ili konstituighis kiel interregionaj au
ech kiel unuigaj por unu dise loghanta nacio kaj
dekomence ne havis la celon farighi internaciaj.
Sed la homara historio
zorgis ankau pri tio, char ja la naskigho de
Esperanto datas jam de antau pli ol cent jaroj kiel
lingvo konscie planita por esti internacia kaj lingvo
de interkonsento, lingvo de neperforto, neutrala char
artefarita en sia komenco kaj apartenanta al neniu
nacio. Lingvo nun chiusence evoluinta kun la propra
kulturo kaj homara spirito. Kiuj homoj faris tion?
Nederlandanoj, rusoj, angloj, kroatoj, francoj,
poloj, chinoj, japanoj... do normalaj apartenantoj de
siaj nacioj, siaj regionoj kaj siaj vilaghoj, kiuj
amas sian urbon, sian popolon, sed samtempe sentas la
apartenon al la homaro kaj kreas verkojn, kiuj
komprenigas la egalrajtecon, la toleremon, la amon al
diverseco, batalantaj por la kunvivado.
La monda integriga
procezo ne rajtas sekvi iujn perfortajn vojojn, alie
ghi farighos malintegriga. Tial la Movado por la
internacia neutrala lingvo devas komprenigi al la
mondo, ke nur Esperanto povas realigi tiun celon pri
alkonstruo de tuthomara identeco al chies
identecskalo, char ghi metas chiujn naciajn lingvojn
en egalan pozicion: kaj la anglan kaj la slovenan,
kaj la kechuan kaj la chinan, kaj la bretonan kaj la
frisan senkonsidere pri la grandeco. Esperanto kiel
neutrala povas farighi internacia monda normlingvo,
ligilo de chiuj mondaj "dialektoj": la
normaj naciaj lingvoj.
1995