ESTONTO
DE LA INTERNACIA LINGVO
Nur tri jaroj pasis de
post la analiza artikolserio en la E-revuo kaj Europo
spirite komplete shanghighis. Ankau mia persona vivo
en la ondegoj de la historio forfluis al antaue tute
ne konjektitaj direktoj. Antau tri jaroj mi vivis en
lando Jugoslavio kaj laboris en socialisma
memmastruma entrepreno Internacia Kultura Servo. Nun
mi estas civitano de shtato Kroatio laboranta en
persona entrepreno "Inter-kulturo" (Societo
kun Limigita Respondeco) en shtato Slovenio. Tamen
mia esenca vivcelo ne shanghighis, mi daure baraktas
en profesia vivo klopodante perlabori monon kaj
kontribui al antauenigo de Esperanto kaj humanismo
ghenerale. Kie do ni estas nun?
Europo denove en unu
sia parto militas kaj tiu milito ankorau longe dauros
en diversaj formoj. La kauzoj de la milito estas la
ekonomia malricheco en regionoj identecmiksitaj.
Forta ekonomia krizo en landoj, kie kune vivas
diversreligiuloj, diverspopolanoj au alispecaj
diversidentecaj grupoj chiam necesigas serchadon de
kulpuloj por la kriza stato kaj oni elektas inter la
malpli fortaj grupoj iun, kiun oni kulpigos. Tio
kauzas fortan sendependighemon kaj aktivigas
defendmekanismojn che la malpli grandaj. Nova Europo
nepre konfrontighas kun novaj konsciighoj de etaj
marghenaj grupoj, ne nur en malrichaj landoj. Belgaj
flandroj kaj francoj, irlandanoj, bretonoj, baskoj,
ech svisaj francoj kaj germanoj kaj multaj aliaj
komencas timi, ke la krizo povus fortighi kaj ilia
identeco estus serioze endangherigita. Tendenco al
klara difrno de grupoj ghis nun ne agnoskataj estas
tiel forta, ke ghi shanghos komplete la ideon pri
unuforma kaj grandimperia Europo. La fakto, ke en la
nuna Europa Komunajho oni tute ne pensas pri komunika
lingvo montras, ke oni jam decidis en fermitaj rondoj
de la grandpotencule pensantaj nunaj kreantoj de
Europo, ke la lingva situacio jam estas decidita: la
angla kun ioma eta rolo de la franca kaj la germana.
Tamen ne okazos, kiel ili planis. La milito venigos
en richan Europon novan kvantegon da senesperaj
militrifughantoj neniam revenontaj kaj malgrau la
limoj invados ghin kvantegoj da malrichaj orientanoj
kun multaj lingvoj, sen mono kaj edukiteco por rapide
adaptighi. Ili alportos novan grandan lingvan kaoson
kaj identeckonfuzon.
Etaj novaj kaj
malnovaj shtatoj de orienta Europo komencas rapidege
konsciighi, ke iliaj lingvoj kaj nacia identeco estas
multe pli forte endangherigitaj en la libera merkato
ol en antaue de komunisma muro protektita areo.
La nova ekonomia
malstabileco devigos ech la ghis nun shajne ne
shanceleblajn okcidentajn shtatojn komenci serchi
ankau en la lingva tereno pli racian kaj
malmultekostan solvon, krome premitaj de la
"etuloj" ricevi garantion pri egalrajteco.
La afero de minoritatoj chiam pli akre sentighos. En
Austrio oni agnoskis la statuson de minoritato al
Vienaj hungaroj forkurintaj el Hungario en 1956. Post
dek jaroj nepros tiamaniere agnoski la rajtojn de
minoritato chie tra Europo al bosnianoj, al turkoj,
albanoj...
Aliflanke la
teknologio evoluas kun nekredebla rapideco kaj la
komunikiloj faras miraklegojn. Ne nur richaj homoj
povos nur post kelkaj jaroj esti servataj de
komunikaj retoj, per kiuj oni estos chiumomente
ligitaj kun kiu ajn en la tuta mondo. La DLT
projekto, al kiu ni esperantistoj tiel multe fidis,
malsukcesis. Tio montris, ke efektive mashinoj neniam
povos tradukadi ghis grado, kiu estus ekonomie
ekspluatebla. La homa lingvo restos la homa lingvo,
transportilo de homa spirito kaj neniam komplete
kaptebla en la reton de antauplaneblaj
komputilprogramoj.
La potenculoj devos
tre baldau komenci pensi pri la lnternacia Lingvo.
Kie do estas la malfortaj punktoj de la nuna fronto
de la angla? Ghuste en Europo kaj aparte che la
multaj landlimoj inter shtatoj kun tre diversaj
lingvoj. Kiel ekzemplon mi nur nomu la centran
Europon. Slovenio, slava, limas kun kvar landoj de
kvar lingvoregionoj kaj al chiu el ili eblas veni
post ne pli ol 2-3-hora autoveturado. La austroj en
landlimaj urboj povas praktike piede promeni al
Slovenio au al Hungario, sed ili ne povas rilati al
la tieaj homoj. Landlimaj ekspresaj komunaj E-kursoj
jam okazas en tiu regiono. Lernante E-on infanoj kaj
familioj amikighas kaj interkonatighas jam post nur
kelkaj tagoj. La nuna valoro de la E-movado estas, ke
ni en ghi facile atingas gravulojn en aliaj popoloj
kaj rilatas facile al popoloj pli malgrandaj kaj tre
foraj. Etaj nacioj bezonas konfirmon kaj
pliproksimighon al similuloj. Literaturan
intershanghon ni povas plirapidigi per Esperanto.
(Ekz. el la estona oni nun tradukas al la slovena tra
Esperanto.) En internaciaj aranghoj montru novan
egalrajtan principon: oni parolu en kiu ajn nacia
lingvo, sed la traduko okazu nur al Esperanto. En
novaj etaj shtatoj estas eblaj pli facilaj kontaktoj
al la politikaj pintoj (Baltio, Slovenio, Hungario,
Slovakio ktp.). Tio donas la shancon aliri vere la
ghis nun nealireblajn superajn shtatgvidantojn kaj
konsciigi la shtatpintojn, kiuj havas rimedojn por
antauenigi Esperanton.
Kiel? Unue montri,
kion Esperanto povas, due klarigi kion eta shtato
ricevus ekonomie per ghi kaj trie atingi la aplikon.
Sed vi diros: ankau Jonas kaj Tito ne enkondukis
E-on! Prave. Ili ne povis. Por fari iun ajn novan
revolucian au gravan decidon oni devas havi subtenon
de la plimulto de la popolo. Por tio oni bezonas iom
da tempo. Sed eblas tion atingi rapide, uzante la
amasajn informrimedojn: televidon, gazetaron k.a. Por
engaghighi en milito oni unue komencas bombardi la
propran popolon per informoj, kiuj kreskigas la
subtenan tutpopolan atmosferon. Same eblas por
Esperanto. Kial ne eblis antaue? Char kontraustaris
fortegaj interesoj de la grandaj lingvoj, sed ilia
forto en la alvenanta krizo rapide malgrandighas.
Post la milito en eksa Jugoslavio denove okazos
impetego al pacamaj movadoj kaj deziro kontakti
aliulojn, sekve reekfloros Esperanto. Kion la
malamikaj parolantoj de la serba respektive kroata
lingvo el siaj ekonomie detruitaj landoj povos vendi?
Nur sian idealan elparolon de Esperanto!
Esperanto-Revuo
1994