MONDA
MERKATO DONAS PERSPEKTIVON
Internacia Kultura
Servo el Zagrebo planis eldoni libron kun opinioj de
multaj esperantistoj pri la ghisnunaj kauzoj de
nekontentiga sukceso de la Esperanto-Movado kaj pri
strategio por la dua jarcento de nia lingvo.
Bedaurinde, reagis al la anonco nur dek personoj, pro
kio la libro ne povas aperi, sed la opinioj
esprimitaj en tiu deko da enketiloj estas tre
interesaj kaj indaj, ke oni analizu ilin. Tial en chi
tiu artikolo mi klopodas informi pli vastan
legantaron pri la vidpunktoj gravaj por eventuale
iniciati plian pensintershanghon, el kiu kristalighu
pli klara vojkoncepto por la antau ni trovighantaj
jardekoj.
Unue mi diru, ke inter
la enketiloj trovighas tiuj de kelkaj kulture gravaj
aktivuloj por la Movado kiel sinjorino M. Boulton kaj
sinjoroj G. Lagrange kaj G. Pirlot - sed ne malpli
interesajn ideojn mi povis trovi ankau en leteroj de
aliaj gesinjoroj.
La unua demando
traktis la kauzojn de la ghisnuna nesuficha sukceso
rilate la disvastighadon kaj uzon de Esperanto. La
respondoj preskau unuece montras, ke la kauzoj estas
chefe internaj (en la Movado), char chiuj insistas
pri la manko de praktika valoro, la manko de komerca
rilato al tiu "ekonomia komunikrimedo", la
troa sektismo kaj idealismigo, kiuj kauzas, ke uzi
Esperanton eblas nur en "fermita medio". Ne
malpli gravaj estas la internaj movadaj kvereloj kaj
malunueco. Oni trovas ankau jenajn opiniojn: "Ne
filozofii sed ekonomii", "La esperantismo
estas chiam malpli kredinda". Tamen trovighas
ankau chi tiaj konstatoj: "Malgrau chio por
realisto la atingajhoj de Esperanto ghis nun ne estas
malsukceso", "La homaro opinias la nunan
staton kun tradukistoj kaj interpretistoj
kontentiga".
Eksteraj kauzoj estas
"persekutoj, mokoj, burokrataj
malhelpajhoj". Kelkaj ech rimarkas, ke mankas
serioza plano por internacia disvastigado, au ke
devus ekzisti internacia lernolibro uzata en diversaj
landoj. Nature, ankau la konstato "ke la Movado
ne havas sufichan monon" ne estas sen signifo.
Shajnas al mi, ke tiuj
chi nemultaj opinioj tamen estas tre trafaj. Nome, la
Movado per sia "ideologio" arigas chefe
homojn, kiuj malshatas okupighi pri kruda ekonomio
kaj "malpura" komerco, sed shatas babili
kaj filozofiumi. Homoj, kiuj riskus sian ekonomian
statuson au decidus entrepreni komercan agadon, en
kiu iliaj vivenspezoj dependos de io rilatanta al
Esperanto estas apenau troveblaj, sed ankau inter ili
grandega plimulto komercas ene de la Movado - ne sur
la ghenerala merkato.
Tio el la Movado faris
respektindan spiritan socian fenomenon, sed apenau
kapablan vivi sur tiu chi reala terglobo. Oni povas
konstati, ke dum cent jaroj Esperanto atingis multon,
evoluis kiel lingvo, farighis neneglektebla unika
homara fakto - sed por ke ghi farighu reala faktoro
ghi devas ekhavi valoron sur la monda merkato. Kiel
surmerkatigi chi tiun "varon", kiel
interesigi por ghi komercistojn, homojn, kiujn ni nun
en la Movado ne havas, shajnas esenca problemo
solvenda.
La dua demando en la
enketilo estis: Kiaj estas la nunaj gheneralaj
cirkonstancoj, kiuj kondichas la estonton? Respondoj
chi tie montras kelkajn tendencojn, kiuj estas
esencaj por la nuna epoko kaj gravaj por la estonto:
1. La mondo chiam pli
rapide shanghighadas kaj konstante akceptas novajn
fenomenojn. Teknologiaj kaj teknikaj novajhoj rapide
detruas diversajn antaujughojn kaj donas grandajn
shancojn ankau al Esperanto.
2. La politikaj
shanghoj, kvankam multrilate turbulentaj kaj
dangheraj, tamen principe direktighis al pli rapida
akiro de liberecoj kaj pli rapida integrigo de
Afriko, Arabio, Latinameriko en la mondan evoluon.
3. Chio tio chiam pli
evidente montras al la nesolvita problemo de
internacia komunikado.
4. Al Esperanto tamen
konkurencas chiam pli kelkaj aliaj solvoj kiel la
plifortighanta rolo de la angla, komputiloj en parta
tradukado, diversaj teknikaj solvoj en pli efikaj
tradukservoj ktp.
Chio chi diras al ni,
ke la tempo estas chiam pli konvena por Esperanto,
sed ghi ne permesas nedecidemon kaj atendon. Aliaj
solvoj - ne tiel elegantaj kiel la nia - per helpo de
tekniko tamen povos tiom penetri sur la merkaton, ke
apenau eblos plu forigi ilin, se ni nur deflanke
observos la evoluon.
Kaj fine la tria
demando estis: Kiujn strategiojn ni devus apliki por
la jarcento antau ni? La respondoj chi tie shajnas al
mi iom malpli interesaj ol la antauaj. Ili estas
simple konsekvenco de la du antauaj demandoj.
"Nepras realismo kia ekz. che AIS San
Marino" (Pirlot) au "Ni celu
pash-post-pashan progreson" (Lagrange) estas
unuaj avertoj. Sekvas diversaj proponoj pri chefe
novaj aplikendoj de Esperanto: krei novajn servojn,
entreprenojn en profitaj kampoj, plue klopodi penetri
lernejajn sistemojn kun la celo per Esperanto akiri
diplomojn, lanchi ampleksan adresaron de fakuloj,
persvadi UEA fondi internacian komercan entreprenon,
stimuli interuniversitatan kunlaboron, modernigi
informadon (ekz. video-kasedoj k.s.), organizi
distancan transliman instruadon por internaciaj
grupoj per modernaj komunikretoj, fondi
tradukentreprenojn kun Esperanto kiel intera lingvo,
entreprenojn por diversaj formoj de turismo.
Evidentas, ke granda
plimulto konscias pri la nepreco, ke Esperanto
farighu komerce utila varo, sed ke necesas ankau
daure klopodi agi al internaciaj instancoj kaj al
lernejaj sistemoj. Mi plene apogas tian duflankan
komprenon. Sed ech en la kampo, en kiu ni multon
faris ghis nun (klopodoj oficialigi Esperanton en
shtatoj au internaciaj organizajhoj), ni estas tute
nesufiche organizitaj kaj mallaboremaj. Okazas
senchese internaciaj konferencoj, kie oni traktas
ankau la problemojn de internacia komunikado, en kiuj
neniu esperantisto cheestas pro neinformiteco. UEA
devus establi pli efikan reton por ekscii, kie kaj
kiam okazos internaciaj konferencoj gravaj por ni.
La dua gravega kampo -
fondi komercajn entreprenojn, en kiuj Esperanto estas
profitiga - ghis nun ne serioze estis plugata - ghi
dependas de personoj sufiche kuraghaj kaj havantaj
almenau iom da kapitalo. Cetere, tio ech ne estas
kampo de la Movado, sed de la mekanismoj sur la
libera merkato. Tamen tiu merkato devos uzi servojn
de la nuna Movado: lingvajn, terminologiajn,
universitatajn, akademiajn. Se la Movado volas esti
pagata por tiuj servoj, ghi devas stimuli la merkatan
evoluon. Eble la nuna disfalo de socialismo estas
iusence bona kondicho. Nun multaj esperantistoj el la
t.n. eksa orienta bloko restas sen klasikaj shtataj
enspezoj, kiuj malstimulis entreprenemon. Eble inter
tiuj amasoj trovighas sufiche granda kvanto da
kapablaj entreprenistoj, sed plej ofte sen kapitalo.
Chu eble la okcidenta esperantistaro, la okcidenta
Movado ne povus inventi iun kapitalisman manieron
kolekti kapitalon kaj disponigi al orientaj
entreprenistoj sub certaj kondichoj? Mi mem estas
"orientano" kaj ne konas bone la
investmekanismojn de la "sana" merkato. Sed
mi certas, ke relative malgrandaj privataj fondusoj
de esperantistoj el okcidento nun trovighantaj che
UEA, kelkaj landaj asocioj kaj kelkaj privataj
asocioj, samkiel iu nova strategio pligrandigi tiujn
fondusojn, povus alporti gravajn profitojn, se uzataj
de kapablaj komerchomoj. Kaj en la okcidenta Movado
ni havas ekonomikajn fakulojn, kiuj sendube povus
bone projekti tian investciklon.
Esperanto-Revuo,
julio-augusto 1991