ESPERANTO
CHE LA VOJKRUCIGHO
Venis la tempo
surtabligi la verajn fakturojn. Kaj por tio necesas
reala diagnozo.
Kio estis la E-movado
ghis nun?
Spirite ghi estis
humanisma movado de pacifistoj (almenau ghi sin mem
proklamis tia) kaj samtempe alloga komunumeto, en kiu
la mediokritatoj (mezkapabluloj, kiuj pri si mem
havas tro altan opinion) povis trovi bonegan kushejon
por kontentigi siajn tro pufigitajn ambiciojn.
Propagandcele oni uzas humanismajn kaj pacifismajn
sloganojn por allogi iom da novuloj. Interne la
Movadon firme kuntenis hierarkia piramido de
malkapablulkratio (en lokaj kluboj diktatoris plej
ofte mediokritatoj kun senfinaj mandatoj, ili elektis
inter si mediokritatojn por la landaj asocioj ktp).
Materie la situacio iom diferencis okcidente kaj
oriente. En okcidentaj landoj tian movadeton neniu
subtenas. Ghi ne estas ekonomie utila, ghi ne havas
politikan karakteron. Ghi plej similas al eta religia
sekto. Sekve, ghi mem financu sin el individuaj
kotizoj. Pro la relativa materia bonstato en tiuj
landoj la alteco de la kotizoj povis teni sufiche
stabile la materian vivon de tiu eta komunumeto.
Escepte shtatoj subvenciis kelkiun projekton de
Esperanto-junularoj.
En Oriento la Movado
devis adaptighi al la cirkonstancoj de la shtata
chionpovo kaj la movadoj plej ofte flate submetighis
al shtataj potenculoj kaj ofertis siajn servojn por
internacie reklami la "grandajn atingojn"
de la koncerna "plej ideala shtatordo". Pro
tio en limigita grado ili ricevis koncedojn povi
sendi delegitarojn al eksterlandaj E-kongresoj. Tiaj
chi koncedoj iom post iom evoluigis orient-europan
E-turismon, homoj relative amase alighadis al la
Movado esperante povi facile vojaghi okcidenten au
almenau koresponde rilati al ghi. Nun la chionpovaj
potenculoj senpotencighas. La flatulaj E-organizajhoj
perdis siajn protektantojn, popolanoj ricevas libere
pasportojn, la merkato devigas onin mone pensi -
ideologioj perdis chiun allogon, ech la pacismaj.
En la transirtempo,
kiu dauros sufiche longe, inter klasika komunismo
(realsocialismo) kaj nova merkata sistemo (vershajne
kapitalisma), evoluas fortaj shovinismaj tendencoj,
fortighas interpopolaj malamoj en plurpopolaj landoj
(kaj preskau chiuj europaj socialismaj landoj estas
tiaj). La senhelpeco de homoj en autoritataj sistemoj
serchas malamikon kaj kutime kulpigas por sia
malfelicho la najbaran nacion. Fortoj dezirantaj
reteni siajn antauajn privilegiojn instigas tiajn
pensojn kaj malamojn por tiel alidirektigi la popolan
malamon. En tiaj cirkonstancoj neniu idealo pri paco
kaj internacia amo havas bonan grundon.
Ekster la
realsocialisma bloko la E-movado havas evidentan
kreskon en Afriko, suda Ameriko, partoj de Azio,
tamen kompare kun iu ajn kreskanta fenomeno en la
mondo ghi estas sensignifa. En Indonezio kun 150
milionoj da loghantoj trovighas neniu esperantisto,
en Hindujo kun preskau unu miliardo kelkdeko da
esperantistoj, en tuta araba mondo (trideko da
landoj) apenau iu esperantisto - chio tio montras la
fakton, ke la E-movado estas treege minora fakto.
Kia situacio estas en
Jugoslavio?
Inter la 70-aj kaj
80-aj jaroj estis bonegaj tempoj de relativa
liberalismo en politiko, sufiche optimisma, kreskanta
ekonomia situacio (pro kreditoj kaj gastlaboristoj)
kaj malgrau la socialismo, eblis entrepreni
iniciatojn, fondi novajn instituciojn, societojn,
agadojn. Tiam post ioma stagno reekfloris la kroatia
movado kaj mirinde kreskis la bosnia, relative
kontentige funkciis ankau aliaj krom la serba, kiu
dum jaroj havis personajn problemojn. Komence de la
okdekaj jaroj la krizo komencis influi la Movadon,
sed ne tuj, char la efektoj de la antaua jardeko
pludauris (la Movadon ekhelpis influaj homoj, kiuj
akiris konfidon al ghi en la antaua periodo). Dank al
centjarigho de Esperanto kaj UK en 1988 en Zagrebo
iel la linio de malprogreso ne videblis ghis 1988,
sed tuj poste rapide amasighis signoj de shrumpigho
en Kroatio. En Slovenio jam multe pli frue praktike
chesis la Movado. En Serbio ghi daure restis
dissplitita kaj sensignifa kaj en Makedonio ghi
neniam havis bonan gvidantaron. Bosnia movado estis
tre "porshtata", ech la ejojn ghi ricevis
en politika organizajho. Ghi ankau evoluigis branchon
de E-turismo ligitan al la orient-europa
entreprenado. Vershajne ankau ghi baldau spertos
gravajn problemojn. La kroatia movado post la bona
jardeko (78-88) rilate la sinmalferman procedon al la
merkato kaj gajno de prestigho, dank chefe al IKS kaj
ghiaj altkvalitaj manifestajhoj en kulturo kaj
scienco, denove ekmarshis la vojon de enfermigho,
sektigho, verdismo. La rilatoj kun IKS preskau
komplete estas rompitaj, pluraj societoj chesis
funkcii, la membraro malplinombrighas, la agadoj
farighis denove nur internaj (vojaghoj de
esperantistoj, internaj renkontighoj kaj kunvenoj,
eldonado de internaj gazetoj kaj bultenoj, esploroj
de la movada historio ktp), la gejunuloj estas
dispelataj.
Evidente la estonto en
Jugoslavio neniel estas brila. Ghin atendas esence la
sama sorto kiel tiu de la Okcidento. La shtato ne plu
pretos subvencii en sin mem fermitan movadeton kun
kelkcenta membraro kaj la mediokritata gvidantaro ne
kapablos kaj ne volos turni sin al la merkato. De
malricha membraro ne eblas ricevi altajn kotizpagojn
kaj baldau multaj perdos ech la ejojn pro financaj
malfacilajhoj.
Dum unuflanke la mondo
rapide evoluas al la baza esperantista celo - al la
unuigita tutgloba shtato, forigante la ideologiajn,
malvarmmilitajn barojn, aliflanke la esperantistoj
mem sentas tion kiel egan krizon! Kial?
Nenio en la mondo
estas grava, kio en sia matura versio ne estas
vendebla, surmerkatigebla varo. Thin chi fazon de
kreskado kaj maturigho de iu produkto kutime ne pagas
industrio au shtato, sed firme kredantaj amatoroj. Mi
daure admiras la grandegan laboron, kiun faris la
amatora movado de esperantistoj sur la literatura,
traduka, pedagogia kaj terminologia planoj.
Sed nun, kiam la
produkto definitive pretas por la surmerkatigo la
"sciencistoj", kiuj ghin evoluigis en
projekta fazo rezistas al tio transdoni sian
"idon" al la merkato. Nun ni nepre bezonas
la politikon de surmerkatigo.
Esperanton oni devas
aplike uzi en diversaj interesbranchoj, kie ghi tuj
estas utiligebla por certa homgrupo, kiu pro tio tuj
estos preta pagi por ghi merkatan valoron. Tiun
surmerkatigon devas prepari profesiuloj. La nuna
profesia aparataro en la landaj asocioj kaj
internaciaj asocioj ne volas fari tion, char ilia
celo estas alia: servi la nunan esperantistaron, ne
la mondon.
Kelkaj individuoj kaj
kelkaj ekstermovadaj institucioj ekpashis sur tiu
vojo. Ilia rolo estas grandega, char la ghusta kaj
moderna surmerkatiga laboro estas esenco de la
komerco. Ili ankau bezonos tempon. Poste ili rapide
serchos kvalitajn esperantistojn por enoficigi ilin.
Akumulita mono pliprosperigos la disvastigadon de
Esperanto, ebligos enlaborigi novajn esperantistojn
kaj tiuj plilarghigos la agadkampojn ech malgrau la
klasika movado, kiu vershajne klopodos rezisti al tiu
evoludirekto. Sekve, ni nun trovighas che la
vojkrucigho. Se la nun komencaj pashoj de komercigo
sukcese prilaboros la merkaton, post deko da jaroj ni
havos konkurence fortan lingvon sur la monda merkato.
Se ne, la E-movado mem ghin eble por chiam dronigos
kaj marghenigos.
Esperanto-Revuo,
junio 1990