20

Transirante la straton Malnova Kalamaja mi diras al la amiko:

"Mi iras por momento en la Granitan straton. Post kvin minutoj mi revenos."

Ruutholm haltas kaj rigardas min demande.

Mi sentas en la naztruoj amaran fumhaladzon. Ie en la proksimeco brulas. Vershajne en la proksima lignejo. Certe ankau iuj oleocisternoj flamas, char de tempo al tempo gluecaj fulgonuboj tusigas nin.

La amiko gapas al mi tiel strange, ke mi rapide aldonas:

"Iru trankvile pluen, mi postkurios vin."

"Kien vi devas... iri?"

Ni ja ne havas tempon por longa konversacio, kial Aksel ne komprenas tion ?

Mi diras mallonge:

"Mi ne povas alimaniere."

Mi ne mensogas, mi devas iri. Ju pli mi proksimighis al la strato Kalamaja, des pli klare mi sentis, ke mi ne povas alimaniere. Kompreneble, mi ne trovos shin, nur infano povus kredi, ke shi intertempe revenis hejmen. Se tio ne sukcesis al shi pli frue, do nun, kiam Tallinn jam du semajnojn trovighas en fajroringo de germanaj trupoj, shi havis por tio plu neniun eblon. Sed io, kio estas pli forta ol mi kaj mia sobra pensado, pushas min antauen. Mi komprenas ech pli: se mi ne trovos Helgi — kaj ke mi shin ne trovos, tio estas pli ol certa —, tiam fortighos en mi la supozo, ke sur la shosea gruzo kushis shi. Malgrau chio mi ne kapablas min reteni.

Ruutholm demandas plu nenion.

En lia konduto estas io fremda. Li vershajne ne kredas min.

Mi volus diri al li, ke li ne dubu pri mi, sed ne faras tion. Mankas tempo por longaj klarigoj. Mi turnighas en la flankan straton. Mi ne sukcesis fari ech kelkajn pashojn, kiam iu rapide atingas min kaj ekkaptas je mia shultro.

Tio estas Ruutholm.

La direktoro. Politruko. Amiko.

"Ne faru stultajhon," li diras al mi kolere.

Pro kio li parolas tiel?

Kial li koleras?

Mi diras unusolan vorton:

"Helgi."

"Helgi?"

"Helgi."

Ruutholm kvazau pripensas ion.

"Iru, se vi ne povas alimaniere," li diras fine. "Nur faru rapide. Ni ne havas tempon."

"Mi faros rapide. Atendi min ne estas necese, mi mem kuratingos vin."

Mi ghojas, ke li fine komprenis. Mi ekkuras. Li pravas, ni ne povas malshpari tempon.

La domo, kie loghis la familio Uibopere, ne estas malproksime. La kvina au sesa domo de la stratangulo. Mi ne bezonas serchi ghin, char ankau jam pli frue mi estis chi tie. La pordo de la loghejo de Uibopere restis tiam fermita por mi. Maljunulino kun afabla vizagho klarigis al mi, ke la familio Uibopere forveturis jam antau pli ol unu monato. Mi dankis kaj foriris. Mi scias, ke ankau hodiau chio estas la sama. Neniu respondos al mia frapado. Sed apenau mi nun, nokte, en la koridoro renkontos iun. La maljunulino kun la afablaj okuloj certe dormas. Ne, hodiau nokte la homoj vershajne ne povas trankvile dormi.

La pordego de la korto estas shlosita. Sen longa pripensado mi transgrimpas ghin. La koridora pordo estas feliche nefermita. Tuj de chi tie kondukas supren kurba kaj knaranta ligna shtuparo. Per kelkaj rapidaj saltetoj mi atingas la duan etaghon. Loghejo numero ses. En la koridoro estas mallume, mi ne vidas la numerojn super ia pordoj. Sed tio ne estas grava, char mi memoras, ke la loghejpordo de Uibopere estis dekstre la lasta.

Mi frapas. Malforte kaj singarde, kvazau mi timus iun timigi. Mi atendas. Silento. Mi frapas denove, nun jam pii forte. Chiam ankorau silento.

Post la tria vana frapado mi descendas la shtuparon. En la malsupra etagho iu malfermetas pordon kaj postrigardas min. Kiam mi reiras unu pashon, la pordo estas tuj fermata kaj audighas klaketo de patentseruro. Mi ne ekfrapas denove al pordo, shlosita antau mia nazo.

Sur la korto estas aperintaj homoj. Du virinoj kaj unu viro, kiuj portas grandajn pakajhojn. Mia ekapero timigas ilin. Ili venis de ie kun siaj ligajhoj, char nun la pordego estas malfermita.

Mi iras al ili kaj demandas:

"Chu vi estas loghantoj de tiu chi domo?"

"Ne," diras la viro.

"Jes," diras unu el la virinoj.

"Niaj propraj objektoj," klarigas ial la alia virino.

"Ne babilachu," diras akre la viro.

"Chu vi scias ion pri familio Uibopere?" mi demandas.

"Ni nenion scias," respondas la viro.

"Ili veturis al Ruslando," informas la sama virino, kiu diris, ke shi loghas chi tie.

"La filino vershajne iris..." volas la alia virino ekklarigi ion.

"Ne rakontu vanan famon," interrompas shin la viro.

Mi demandas plu:

"Kion vi scias pri la filino ?"

"Nenion pli ol jam dirite," diras la viro.

"Ne, jes," balbutas la unua virino.

Mi provas ankorau foje:

"Chu la filino intertempe ne estis hejme?"

"Ne, ne," kvazau ektimighas la unua virino.

"Kiel shi nun venu hejmen?" refutas la dua virino.

"Ni ekiru," komandas la viro la virinojn.

Mi ekscias de ili nenion plian. Al mia rekta demando, chu ili havas malbonajn sciigojn pri la filino de Uibopere, ili respondas same eviteme. La virinoj kvazau volus paroli, sed la viro retenas ilin. Sed unu afero estas certa — hejmen Helgi ne venis. Kvankam mi penas trankviligi min, ke apenau la virinoj povas scii pri Helgi ion pli detalan — al mi, tute fremda persono, ili simple timis paroli pri la aligho de Helgi al la eksterma bataliono —, profundighas en mi la sento, kvazau mi estus ricevinta sciigon pri morto. Kvazau al mi estus dirita nun tio, kion mi la tutan tempon timis.

Jes, mi perdis mian lastan esperon.

Chio travivita kunfluas kaj miksighas je unusola deprimo. Konvinkigho, ke Helgi estas mortinta. Scio, ke ni ne kapablas defendi Tallinn. Ke la estonteco promesas al mi nenion ghojigan. Ni nur retretas kaj bonaj homoj mortas. Pereas kiel Helgi, kiel Sergej, kiel Ilmar, kiel Taavet. Same kiel psreis centoj kaj miloj.

Subite mi rapidas plu nenien. Kvankam mi sugestas al mi, ke mi devas senprokraste atingi la kamaradojn. Mi ja promesis postkuri ilin, sed tiamaniere kiel nun trenante la piedojn mi neniam atingos ilin. Tamen mi ne ekkuras. Ech ne rapidigas la iradon.

La racio diras ankorau, ke reiri al tiu stratangulo, kie mi disighis de la kamaradoj, ne estas prudente, kaj mi devas tuj turnighi en la Industrian straton. Tiel mi gajnus centon da metroj. Sed mi ne faras ankau tion.

Fine mi revenas al la sama loko. Ruutholm kaj aliajn mi chi tie ne trovas. Ech ne povas trovi, char unue ili ne promesis min atendi kaj due anstatau kelkaj minutoj mi malshparis almenau kvaronhoron, se ne huonhoron.

De la urbo proksimighas en rapidmarsho aro da maristoj.

Ankau mi ne rajtas plu malshpari la tempon. Sed kvazau radikoj subkreskis al mi.

Subite mi maltrankvilighas. Kial mi la tutan tempon pensadas pri tio, kiel atingi la amikojn, pri la minhaveno, pri mia savigho? Helgi ne savighis... Multaj ne savighos... Kiu haltigos la germanojn en Kadriorg, Paaskula kaj en aliaj lokoj? Por tio, ke miloj povu forveturi el Tallinn, nun dekoj, eble ech centoj oferas sian vivon che la limo de la urbo. Kial mi ne povus esti inter tiuj, kiuj kiel la lastaj defendas Tallinn? Chu tio ne estas mia rekta devo? Se iu devas morti, kiun rajton havas mi por chiapreze gardi mian vivon ?

Kompreneble, unu aferon mi tre dezirus vidi — nian venkon. Multaj el tiuj, kiuj nun iras al la haveno, eble vidos ghin. Tiam ili ghojos ankau por mi. Estus bone, se Aksel vivus ghis la venko. Li kredas tiel firme je ghi. Li faris por ghi jam tiom multe, ke li meritas la rajton vidi la venkon. Havu li pli da felicho ol Helgi kaj miaj aliaj amikoj, sed apenau li havos ghin pli. Mi ekkomprenis, ke la homoj devas ankorau multege suferi. Miloj kaj milionoj devas morti kaj mi volas esti unu el tiuj, kiuj kuraghas morti.

Sukcesu iu alia enshipighi anstatau mi, mi reiros al Kadriorg. Kial mi timu tion, kio povos okazi ? Mi ne rajtas timi.

El la komerca haveno audighis akra eksplodo. Mi audas ankau krakadon de mitralo. Al mi shajnas, ke oni pafadas sufiche proksime. En la distanco de unu kilometro. Au en la Mara bulvardo au en la komenco de la Narva shoseo. Chu la germanoj jam invadis la centron de la urbo?

Nun miaj piedoj liberighas de la tero kaj mi rapide ekiras en la direkto, de kie audighis la krakado de pafoj.

Mi havas nur unu deziron — ke mi havu forton ghis la fino, Kaj ke Aksel ne pensu malbone pri mi.

Eklumighas.


<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ