POSTPAROLO

Soveta Estonio, same kiel la aliaj Baltaj shtatoj, apartenas al la plej junaj. respublikoj ds Sovet-Unio; ghi estas akceptita en la konsiston de ia Unio en augusto 1940, post la socialisma reghimshangho en Estonio. La impete komencitan kreadon de la fundamento de socialismo en la juna Soveta Estonio interrompis la milito, kiu komencighis en la sekvanta jaro. Ghuste pri tiuj malfacilaj kaj samtempe komplikaj unuaj tagoj de la Granda Patruja Milito en Estonio en 1941 temas en tiu chi libro.

"Somermeze" estas militromano, sed shamtempe kaj samgrade ghi estas verko pri formigho kaj maturigho de la mondkoncepto de la chef-rolanto. Oni povus aldoni, ke ghi estas grandparte bazita sur travivajhoj de la autoro mem, do multrilate ankau autobiografia romano, same kiel diversgrade plimulto el la verkoj de P. Kuusberg.

Naskighinta (en 1916) en la familio de konstrulaboristo, ankau Paul Kuusberg mem laboris en la burgha Estonio kiel konstrulaboristo. Same li alighis en tiuj jaroj al la sindikata agado. Pro tio estis nature, ke en la unua soveta jaro li komence farighis sekretario de la Sindikato de la Estonaj Konstru-laboristoj kaj poste ghia prezidanto. Kiam komencighis la milito, li farighis batalanto de la Popola Armeo, samkiel multaj personoj en tiu chi romano. De la sekvanta jaro li apartenis al la vicoj de la Estona Fusilista Korpuso, organizita en la postfronto de Sovet-Unio. Pri la militaj jaroj li estas dirinta, ke tiu severa tempo formis tre rimarkeble lian rilaton al la vivo.

La Grandan Patrujan Militon kontrau fashismo li finis.kiel frontjhumalisto kaj ankau post la demobilizo li daurigis.la jhurnalistan profesion.

Jam antau la milito P. Kuusberg komencis skribi pli grandan prozajhon pri la konata al li medio de konstrulaboristoj. La duone preta manuskripto perdighis dum la militiroj. Li revenis al beletristiko kaj al la sama materialo nur post tio, kiam li en la fino de la 40-aj kaj komenco de la 50-aj jaroj jam farighis konata per sia verkado chefe kiel literaturkritikisto. Intertempe plivastighis liaj vivospertoj kaj homkono, kaj en 1957 aperis libroforme lia unua romano "Muroj". Poste sekvis la romanoj "La du mi de Enn Kalm" (1961), "Evento de Andres Lapeteus" (1963), "Somermeze" (1966), "Bulvardo de Libereco" (1971), "Unu nokto" (1972) kaj "Pluvgutoj" (1976), la novelaro "Rideto" (1971), kaj la rakonto "Iom nenormala" (1977).

P. Kuusberg apartenas do al la generacio, kiun la tempo plurfoje starigis antau seriozaj malfacilajhoj, inkluzive la malfacilajhoj che elekto de la ghusta vojo, kaj neeviteble devigis fari principajn sociajn decidojn. Antau chio li preferas prezenti en la proza verkado la formighon kaj suferojn de tiu sama generacio. Che tio estas karakteriza al liaj verkoj, ke li ech por momento ne prezentas siajn ideajn vojkunulojn kiel shtonighintajn, sed ili senchese evoluas, serchas, lernas per spertoj. El tio devenas ankau la centra temaro de liaj libroj: ofte ech en tre komplikajn situaciojn trafinta soveta homo, liaj moralaj suferoji kaj konstanteco rilate la sociajn idealojn.

Tion ni vidas ankau en la rornano "Somermeze". Al la centra mi-heroo ja mankas vivsagho kaj spertoj, liaj opinioj, pri la chirkaua realeco ankorau ne kristalighis, krome lau sia karaktero li estas malpacienca kaj temperamenta. Chion tion li ripete konfesas ankau al si mem. Samtempe ni ne rajtas forgesi, ke en la romano oni vivas en la tempo de grandaj socialaj shanghoj kaj transformoj. Nur antau unu jaro lin kaj liajn batalkunulojn chirkauis spirita atmosfero de la burgha Estonio. Malgrau tio la dudekjara Olev Sookask ne perdas la apogpunkton de siaj konvinkoj, ankau ne tiam, kiam li suferas, stumblas, ech eraras.

Kiel ekvilibriga modelo kaj apogo por Olev estas Aksel Ruutholm, viro, kiu jam dum la burgha tempo partoprenis en la laborista movado kaj post la socialisma reghimshangho farighis direktoro de ilia uzino. Nun ili estas kune en eksterma bataliono. Che la disigho kun la legantoj Olev havas nur du dezirojn: ke li havu forton ghis la flno kaj ke Aksel ne pensu malbone pri li. Tiom esenca estas por li la opinio de Aksel Ruutholm.

Multe pli firme la evoluvojo kaj elprovado de la juna Olev Sookask estas ligitaj kun la sorto de ingheniero Endel Elias. Kiel la kritiko pri la verko tute prave notis, ne estas simpla hazardo, ke la maturighon de la mi-aganto de la unuaj paghoj preskau ghis la fino traplektas la penado kompreni la vivon kaj sorton de Elias. La tragika sorto de la ingheniero en tiuj ekscitplenaj kaj ofte ech konfliktrichaj semajnoj havas por Olev instruan enhavon. Ghuste pere de tiuj du personoj farighas komprenebla, kiom komplikaj estis la rilatoj inter la homoj kaj entute la situacio somermeze de 1941.

Kvankam "Somermeze" estas plenplena de interna movado kaj strecho, ghi samtempe tamen bazighas ne tiom sur agado, kiom sur memanalizo de la chefaj personoj. Kaj unuavice lau tio formighas la vidpunkto, de kiu la autoro taksas siajn heroojn. Speciale li aprezas la kapablon de la homo superi sin mem. En la romano, same kiel en chiuj liaj verkoj, lia atento apartenas al reala homo, kiu aktive partoprenas en la evoluado de la socio kaj formighado de si mem, kiu ne chiam estas idealo por ni, sed kiu de tago al tago sentas bezonon superi sin mem, kiun ech por momento ne forlasas zorgoplena malkontenteco pri la pliperfektigho de la socio kaj si mem. chuste pro tio la autoron el la personoj de tiu chi romano pleje altiras Olev Sookask, sed ankau Endel Elias, kaj ghuste pro tio lia simpatio ne povas aparteni al laborejestro Endel Niidas. Unu el la personoj en lia pli posta verkaro, dauriganta la saman temon, venas ech al konkludo, ke "la homo estas homo nur tiom longe, kiom li starigas al si novajn celojn".

"Somermeze" estas ja por la nuntempa leganto ankau romano kun historia signifo, des pli, ke parto de la cirkonstancoj de antau jam preskau kvardek jaroj estas rekonstruita kelkloke kun tute dokumenta precizeco. Tamen ne temas pri romano, en kies interesfokuso estas nur pasinteco, sed pri verko, kiu samgrade vivas en niaj tagoj. En la prezentmaniero de la autoro, en kiu intereson vekanta flua rakontado estas kunigita kun vigla publicismo kaj filozofiado, ghi ighas meditado pri la kontraudiroj de la homaj sociaj idealoj kaj persona rnalperfekteco en pli vasta kaj ech ghenerala senco.

Kun rimarkebla kontinueco kaj majstreco P. Kuusberg daurigas, kio estas karakteriza por lia verkado, kunigite trakti la personan respondecon de la homo kaj la socian evoluon en siaj lastaj romanoj "Unu nokto" kaj "Pluvgutoj". Povante kun egala intenseco prezenti kiel siajn personojn, tiel ankau la tempon, kiel tion prave notas la kritiko, li estas per sia proza verkado prezentinta karakterizan sintezon de la plej bona parto de la estona soveta literaturo, kie la homo kaj socio, karaktero kaj problemoj prezentighas en memkomprenebla egalrajteco. Kaj tio konatigis liajn verkojn ankau ekster la limoj de la estona lingvo. Antau tiu chi traduko "Somermeze" aperis jam en la rusa kaj hungara, germana kaj slovaka lingvoj, liaj aliaj romanoj ankau en la latva kaj litova, uzbeka kaj armena, ukraina kaj moldava, bulgara, finna kaj hispana lingvoj.

En 1976 la VII kongreso de la Verkista Asocio de la Estona SSR elektis la popolan verkiston de la Estona SSR prezidanto de la respublika verkista organizajho.

Endel Mallene

VORTKLARIGOJ

diversanto agento de la malamiko, kiu malantau la fronto de la kontrauulo faras chiajn militajn, ekonomiajn, transportajn kaj aliajn damaghojn.

galifeo (lau !a franca generalo Gallifet) pantalono, precipe milit-uniforma, dense chirkauanta la krurojn kaj abrupte plilarghighanta super la genuoj.

kabino apartigita ejo en sharghautomobilo por la shoforo.

operativa rapide kaj firme aganta.

<<

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !