19

Ni marshas tra la nokta urbo. Ni ne estas multaj, dek kvin viroj, chiuj krom Aksel Ruutholm fremdaj al mi. Kvin au ses batalantoj el la pafista regimento, kiujn mi launome ne konas, same multaj rugharmeanoj, kelkaj maristoj, du el la laborista regimento. Kaj de Kadriorg kaj ankau de Nomme audighas maloftaj mitral- kaj fusilpafoj. Ankau en la direkto de Harku krakadas, kaj unuopaj klakoj kelkfoje audighas sufiche proksime. De tempo al tempo flugas hurlante trans niajn kapojn obusoj de shipkanonoj, kiuj eksplodas ie sur Lasnamagi au en Paaskula. Ni ne atentas la pafojn kaj krakadojn, kvazau chio tio ne koncernus nin, kvazau ni tute ne scius, ke matene la urbo estos forlasata.

Strange, nun, kiam chio estas decidita, mi sentas plu nenian eksciton. Komence, kiam Ruutholm klarigis, ke ni devas senbrue kaj ne vekante atenton de la malamiko forlasi nian pozicion che la rando de la kalkshtonrompejo kaj kolektighi en Kadriorg, mi ree preskau perdis mian ekvilibron. Sed la duan fojon mi ne volis meriti la nomon de Niidas kaj kunpremis miajn dentojn. Finfine, kiom helpus plendado kaj plorado, kion savus veado kaj malbenado la fortoj de la germanoj estas nun che Taliinn pli grandaj. Mi sukcesis ja regi mian langon, sed kiam ni serchis vojon de Lasnamagi malsupren, io kunpremis mian gorghon. Chio subite rememorighis: la forkuro el Parnu, la malsukcesinta atako che Are, la batalo en Audru, la avenkampo che Kiviloo chio. Mi klare vidis la malgrandan figuron sur la shoseo, la lapfolion sur la vizagho de Koplimae, la grandegan vundon sur la dorso de Taavet. Ankau Niidas penetris en mian imagon li staris che siaj fortaj kofroj kaj rigardis min superece. Memorighis ankau Elias, antau la okuloj aperis liaj rigidighintaj piedoj. La fino de la divano kaj la piedoj, kiel mi vidis ilin tiam, kiam ni perforte eniris lian loghejon.

Sub la kverkoj de Kadriorg kunvenis nur deko da viroj, ne pli, evidente la aliaj kolektighis ie aliloke. Ni atendis, farighis senkonsilaj kaj ne sciis ion entrepreni. Ruutholm senchese iradis ien, serchante niajn virojn, kiuj estis kvazau falintaj tra la tero, kaj superulojn, kiuj scias, kio nun okazos. Fine kuris al ni hazarde iu mararmea leutenanto, kiu ekinsultis, kial ni ankorau estas en Kadriorg, kaj ordonis senprokraste iri al la minhaveno, kie atendas shipoj. Ruutholm demandis, kiu li estas, ke li donas tiajn ordonojn. Evidentighis, ke li estas el la stabo de la floto, unu el tiuj, kiuj organizas la revokon de la trupoj kaj batalantoj de la fronto kaj ilian direktadon al la haveno. De li ni audis tion, kion chiu el ni konjektis: dum la nokto oni penos enshipigi la defendantojn de la urbo kaj matene komencighos marvojagho al Leningrad.

La leutenanto parolis trankvile kaj logike, li shajnis esti malvarmsanga kaj energia junulo, sed li furiozigis min. Li diris nome, ke la forlaso de Tallinn estas nun neevitebla kaj de strategia vidpunkto ankau logika. Rilate defendon de Leningrad la bataloj che Tallinn jam plenumis sian taskon ni tenis chi tie kvin germanajn diviziojn kaj la shiparon kaj surterajn fortojn Leningrad nun mem urghe bezonas. Lasi che Tallinn dronigi la shipojn kaj ghis la lasta viro ekstermi la vivajn fortojn estas sensence el la vidpunkto de la ghenerala evoluo de la milito. Krome ni ne sukcesos plue defendi Tallinn ech per plej grandaj oferoj. La leutenanto parolis chion chi pro mi, char mi estis saltinta sub lian nazon kaj post la vortoj, ke la militkonsilantaro decidis forlasi la urbon, akre demandinta: "Pochemu?"*

En detaloj mi eble malghuste komprenis lin, sed proksimume tiel li klarigis. Mi volis al li, ne, ne al li, sed al la generaloj kaj admiraloj de la militkonsilantaro kontrauparoli, mi ech diris ion al la tute juna mararmea oficiro, sed parolante mi tuj implikighis. Li ne komprenis min, opiniis, ke mi timas marvojaghon, kaj penis min trankviligi. Sekve mi tute ne sukcesis klarigi al li, kio incitis min en lia parolo. Mi diris tion al Ruutholm, kiam ni laulonge de la Narva shoseo pashis al la urbocentro. Tallinn oni ne rajtas konsideri nur kiel strategian objekton, kies graveco dependas de la situacio de iu alia pii granda centro. Chu do la sorto de la, estona popolo neniom gravas? La falo de Tallinn signifas ja, ke la tuta Estonio estos okupita de hitleranoj. Jam pro tio oni devus defendi la chefurbon de nia juna unia respubliko ghis la lasta viro, ghis la lasta kartocho.

Ruutholm diris post miaj emfazaj vortoj nenion. Chi-foje li ne nomis min Niidas. Evidente por li estis same malfacile kiel por mi percepti la neeviteblecon de tio, ke Tallinn falos. Mia ree elshprucanta protesta fervoro malfortighis. Mi hontis. Mi devus esti miloble pli vireca.

Post kiam ni grimpis tra la barikado, konstruita el fervojaj: relshtipoj en la komenco de la strato de Weizenberg, alighis al ni maristoj kaj civile vestitaj viroj, kiuj lau mia opinio estis batalantoj de la laborista regimento.

M pashadas silente.

El la haveno kaj de malantau la Havena stacio, kie estas nafto-cisternoj, levighas same kiel antaue dika fumo, kiun la vento disportas tra la tuta urbo. La chielo rughas kaj super la haveno kaj ankau aliloke. La tutan tempon penetras en la nazon fumo kaj brulodoro.

Mi plene rericevis la sinregadon. Mi ech timas, ke mi falos en alian ekstremon, en senesperan indiferentecon.

Chu mi iam farighos viro, kun firma karaktero, kiu en chiu situacio chiam regas sin?

La viroj de la laborista regimento komencas resti malantau ni.

Malofte ni renkontas iun. Sur la placo Viru ni vidas grandan grupon de soldatoj, venantan de la Tartua shoseo. Ankau ili direktighas al la Mara bulvardo.

Mi ekauskultas. Mitralaj pafserioj farighis ankorau pli maloftaj kaj estas multe pli malklare audeblaj. Sur la fronto restis vershajne jam ne multe da niaj viroj. Kiu entute ankorau haltigas la germanojn? Ili povus nun vershajne sen speciala peno invadi la centron de la urbo.

Ruutholm diras:

"Mi estas terure malsata."

"Estus vere necese bone plenigi la stomakon." Tiel diras mi.

Mi povas veti, ke ni ambau ne plu sentas malsaton kaj la malpleneco de la stomako malkvietigas nin nun plej malmulte.

La politruko ekparolis pri mangho pro tute alia kauzo. Nur por paroli pri io tia, kio donus al la pensoj alian direkton, kio faciligus la animon. Au simple por babili pri io. Silente marshadi estas malfacile. Kaj prediki al ni pri la fina venko estus en la nuna moraento pli ol stulte. Li estas vera bravulo, tiu Ruutholm, la direktoro kaj politruko.

Sur la Mara bulvardo la movado farighas pli vigla. La budoj de la ghardeno Tivoli brulas. De la haveno veturas tri kamionoj kun sovagha rapideco al la Norda bulvardo. Ie che la haventenejoj audighas forta eksplodo. Antau la elektra stacio staras grupo da maristoj,

Che la uzino "Ilmarine" ni iom interkonsilighas, lau kiuj stratoj daurigi la vojon. Iu el ni klarigas kun grava mieno, kiel estus plej bone iri. Sed Ruutholm konas la urbon bonege kaj ni elektas la piej mallongan vojon al la minhaveno.

La duetaghaj lignaj domoj estas mallumaj kaj silentaj.

Kion pensas momente la homoj loghantaj en ili?


* Kial?(ruse). Trad.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !