9

Endel Elias atendis, kiam oni denove arestos lin. Sed tagoj pasis, kaj oni lin ne ghenis. Li loghis ree che sinjorino Feldman. Nun oni regalis lin per tagmanghoj kaj ne plu parolis pri malbona tempo. Al liaj vortoj, ke li baldau nenion havos, per kio pagi por la loghado, la mastrino respondis, ke la afero ne urghas. En estonteco li certe ordigos chion tiam, kiam la vivo farighos iom pli normala. Kaj krom tio li manghas tre malmulte.

Vidante lin, sinjoro Kriistal jam malproksime deprenis la chapelon. Elias pensis, ke tiom longe, kiom la bakisto salutas lin, liaj aferoj ne estas ankorau plej malbonaj. Tiaj sinjoroj kiel Kriistal jam antauflaras la oscilojn de barometro. En la bakejo de Kriistal estis nun diligente bakataj bulkoj kaj kukoj, faruno shajnis ne manki. De kie li akiris la farunon, chu achetis ghin en kamparo au shakris kun proviantistqj de la armeo, tion ech sinjorino Feldman ne sciis.

De tempo al tempo Elias rezonadis por si mem, chu ne estus pli prudente shanghi loghlokon. La viroj de la Sindefendo tre facile trovos lin chi tie, se estas decidite definitive kvitighi kun li. Sed la admonojn de la racio li ne atentis.

Li estis preta renkonti ech la plej malbonan. La chiama fughado jam tedis lin. Kaj kien li entute iru? Returne al la fratino? Chiutage vidi la farisean vizaghon de Roland, paroli kun li, vivi apud tia homo? Nura penso pri tio nauzis lin. Ankorau malpli li volis renkonti Harjas. Certe la lasta estas nun potenculo en Vali, aganta lau sia bontrovo. Ne, reiri al Vali ne estas eble. Li ne havas plu ion komunan kun Roland kaj Harjas, same kiel kun Oidekopp au Aorand.

Kial Oidekopp ne sendis al li kaptantojn, tio restis por Elias enigmo. Tiun vesperon ili akre malpacighis. La vorto "fashisto" furiozigis Oidekopp. La vejnoj sur lia frunto ighis kiel dikaj fingroj. En la unua momento li volis ekpreni la revolveron, sed li tamen ne eltiris ghin el la ujo. Ial li retenis sin. Li kolere starighis kaj elpremis tra la dentoj, ke kun postkuranto de komunistoj che unu tablo li ne sidos. Plie li aldonis, ke la homoj, kiuj volis lin, Elias, mortpafi, pravis. Li ne plu esperu, ke ankorau iu defendos lin. La sola loko por perfidantoj de la patrujo estas tombo, li memoru tion por chiam.

Li diris al Oidekopp nenion plu. Per tiu unusola vorto li estis eldirinta chion. Ion mildigi li ne volis, penson pri retirigho li ech ne ekhavis. En tiu momento ingheniero Endel Elias estis malproksime de chia sobra pripensado. Li agis kun indiferenteco de malesperigita homo. Eble Oidekopp indulgis lin pro tio, ke li vidis, en kia konfuzo li estis tiun vesperon?

Post la konflikto li ne estis renkontinta Oidekopp. Ankau li estis starighinta kaj eliris ne dirinte ech unu vorton. Oidekopp ne provis reteni lin. Ne demandis, kien li iras kaj kion li intencas entrepreni. Nur akompanis lin per malama rigardo.

Ankau poste, kiam Elias jam rekonsciighis kaj povis pli trankvile pensi pri tio, kio okazis, li ne bedauris, ke li estis koleriginta Oidekopp. Konsideru Oidekopp lin sia malamiko. Li estis ekrilatinta al sia persona bonfarto kun fatala indiferenteco.

Nun, kiam inter li kaj Oidekopp estis estighinta abismo, li sentis, kvazau li estus liberighinta de io tia, kio ghis nun ligis lin je la manoj kaj piedoj.

Li malofte eliris. Li estis forlasinta la planojn kontaktighi kun la urbestraro au iu alia civila institucio. Li timis, ke li denove renkontos personojn, simiiajn al Oidekopp, kiuj povos uzi lin por li ne scias kiuj celoj. Sed plej vershajne oni entute ne fidos lin. Kaj kiu en Parnu lin kiel provizoran laboranton ech bezonas? Li ja ne restos chi tie por longa tempo. Li foriros tuj, kiam la vojo al Tallinn estos libera.

La eksteran aspekton de la vivo en Parnu la invado de la germanoj ne multe shanghis. La bildo de la stratoj malmulte shanghighis de tio, chu oni nokte arestas homojn au ne. Che sinjorino Feldman aperis iu somerumanto, rondfigura juna vidvino, kiu senchese babilis pri bonegaj kavaliraj ecoj de la germanaj oficiroj. Siajn vesperojn shi shajnis pasigi gaje, plej ofte shi revenis hejmen post noktomezo.

Elias evitis restoraciojn kaj la plaghon. Unue li ne havis monon kaj due lia humoro estis tre premita.

Agadon li serchis en la ghardeno de la gemastroj. Li proponis sian helpon che sarkado, akvumado kaj aliaj laboroj. Komence ili malakceptis lin, sed poste donis al li laboron. Evidentighis, ke sinjoro Feldman estas ekstreme neparolema homo, plejparte pasis horoj en preskau plena silento.

Pri la eksteraj okazajhoj informadis lin la mastrino. Shi rakontis, kiom malproksime de Tallinn trovighas la germana armeo kaj kio okazas en la domo de la Defenda Ligo. En la urbo dauras arestado. La malliberejo, la kelo de Schmidt kaj la vartenejo de Peti estas plenplenaj de arestitaj homoj. Sinjorino Feldman rakontis ankau pri iu kolonelo, kiu proklamis sin reprezentanto de la prezidanto de la respubliko. Sed sinjoro Kriistal plendas, ke la germanoj ne multe konsideras la reprezentanton de la prezidanto.

Plej multe Elias interesighis pri la movighado de la frontlinio.

Sed en tio la informiteco de la mastrino kun chiu tago pli kaj pli malgrandighis. Onidire la germanoj chiam ankorau ne sukcesis pluiri de Marjamaa, pli multe shi ne sciis. Kompreneble, tio estas certa kiel amen en preghejo, ke ankau Viljandi kaj Tartu estas en la manoj de la germanoj, sed pri tio, ke Paide kaj Turi falis, neniu parolas ech unu vorton. Elias pensis, ke sekve la Norda Estonio ne estas ankorau okupita.

Shajnis, kvazau la avancada impeto de la germanoj en la estona frontsektoro malfortighis. Elias ech mem ne komprenis, chu tio lin ghojigas au male. Vershajne pli ghojigis, kvankam lia persona sorto multe dependis de tio, chu la tuta teritorio de Estonio estas okupita.

Pli kaj pli ofte Elias kaptis sin che la penso, ke li vane dorlotas sin per esperoj, kvazau chiuj liaj mizeroj finighus, kiam li alvenos al Tallinn. La milito renversas la vivon kaj interrilatojn de la homoj ankau en Tallinn. La deziroj kaj strebadoj de unuopa persono signifas kaj difinas dum milito nenion. Chu homo entute havas nun rajton revi pri persona felicho? Nun, kiara la sorto de multaj popoloj estas en danghero. Almenau la estonteco de la estona popolo.

Komunistoj arestis siajn kontrauulojn kaj sendis plurajn milojn da homoj en Siberion al ekziio. Nun la germanoj kaj tiaj funkciuloj kiel Oidekopp kaptadas bolshevikojn kaj tiujn, kiujn ili opinias rughaj, kaj are mortpafas ilin au trenas en malliberejon. La fronto postulas siajn viktimojn. Kio restos el la estona popolo, se tio longe tiel dauros? Denove Elias pensis, ke en la nomo de neniu ideo neniu havas rajton mortigi siajn kontrauulojn. Kompreneble, kontrau invadantoj chiu popolo havas rajton defendi sian liberecon. Sed kiu de la vidpunkto de la estona popolo estas invadanto, konkeranto, malamiko ? La makisanoj aspiras aliancon kun la armeo de Hitler, la eksterma bataliono batalas kune kun la Rugha Armeo. Kiu el ili reprezentas la popolon? Au la nocioj popolo kaj interesoj de la popolo estas entute senenhavaj, ekzistas nur diferencaj sociaj klasoj kaj tavoloj, kies interesoj estas kvazau fajro kaj akvo? Chu do la popolo, chu do la nacio ne havas ion komunan, ion tian, en kies nomo oni povus repacigi kaj unuigi la diferencajn klasojn? Oidekopp parolas en la nomo de la nacio kaj mortpafas siajn samnacianojn. Ankau komunistoj arestas kaj ekzekutas en la nomo de la popolo siajn kontrauulojn. Kie estas eliro kaj chu eliro entute ekzistas?

Sed samtempe tiuj rezonadoj shajnis al Elias stultajhoj. Oidekopp pravas, nomante lin senforta shancelighanto. La malfelicho de li, Endel Elias, ne estas tio, ke por eviti ekzilon el Estonio li estis devigita fughi en veprejon de Parnumaa, sed ke li efektive ne kapablas elekti, al kiu alighi. Antau kelkaj monatoj li estus senhezite irinta kun komunistoj. Eble ech alighinta al eksterma bataliono. Sed nun...

Tion finpensi Elias ne sukcesis.

Ankau nun, kiam li havis sufiche da tempo por mediti pri chio, li venis en sia pensado nenien. Vojo al vero kvazau tute ne ekzistis. Lin estis forpushintaj de si la rughaj kaj ankau la blankaj. Ambau partioj vidis en li malamikon kaj li mem malfidis kiel komunistojn, tiel ankau fashistojn, similajn al Oidekopp.

Dum noktoj krakadis en liaj oreloj obtuzaj salvoj kaj li premis la manojn sur la orelojn, por ne audi ilin. Kvazau li jhus estus pushita en la kamionon kaj la pordo brue fermita post li.

Chu la vero de murdistoj povas esti vero de la popolo ?

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !