10

Chiam pli kaj pli multe Elias pensis pri Irja. Shi kvazau revenis en lian vivon. Estis momentoj, kiam al li shajnis, kvazau Irja estus en lia proksimeco. Kvazau sidus che li kaj parolus kun li. Li audis la profundan vochon de Irja, vidis shiajn seriozajn okulojn, kaj se li estus kuraghinta tushi shin, eble li estus ankau sentinta la varmon, radiantan el shi. Tiom forta estis la imagbildo pri Irja.

Irja estas vestita tiel, kiel shi shatis iradi al la laboro en malhelkolora kostumrobo, kiu donis al shi iom severan aspekton. Shi sidas trankvile, dum la manoj kun la longaj fingroj tenas la retikulon, apogitan sur la genuoj. Shia apero ekscitas lin, li timas, ke shi povos chiumomente denove malaperi, kaj pro tio li estas tre maltrankvila. Li havas multon sur la koro, li volas, ke Irja auskultu lin ghis fino, komprenu lin kaj pardonu al li. Tio, kion Irja pensas pri li, estas por li ekstreme grava, la plej esenca.

Irja: Kiel vi nun fartas?

Li: Mi tre volus vidi vin.

Irja: Kial vi ne respondas al mi?

Li: Demandu de mi nenion. Por mi estas tre malfacile respondi al vi. Penu min kompreni.

Irja: Kial vi forveturis el Tallinn?

Li: Chiu via demando pli kaj pli embarasas min. Mi timas konfesi al vi la veron. Se vi chion ekscios, vi ekmalshatos min.

Irja: Plej malmulte mi shatas malkuraghulojn.

Li: Mi estas malkuraghulo, Irja. Timo, panika timo pelis min. Mi ech ne kuraghis envagonighi en Tallinn.

Irja: Vi diris, ke vi amas min. Chu vi mensogis?

Li: Ne, kara, ne. Mi amas vin. Mi amas vin pli ol iam antaue. Kredu min.

Irja: Mi ne povas kredi vin, ech se mi volus. Se vi amus min, vi estus nenion kashinta de mi.

Li: Mi ne volis perdi vin.

Irja: Malfido estas pli malbona ol kiu ajn vero.

Li: Mi esperis, ke chio solvighos rapide.

Irja: Kiel tio povis solvighi rapide, se vi mem fughis el Tallinn? Kiu devis klopodi anstatau vi ? Au eble iu amiko promesis ordigi viajn aferojn?

Li: Chio okazis nedireble stulte.

Irja: Mi estis terure malfelicha, audinte, kio okazis kun vi. Plej multe kauzis al mi doloron via hipokriteco. Chu vi memoras, vi mensogis al mi, ke vi havos por kelka tempo oficvojaghon, kies dauro dependos de cirkonstancoj, kiarighontaj surloke. Vi mensogis tre pripensite. Mi ech momenton ne dubis pri viaj vortoj. Tiun matenon mi estis blinda pro felicho. Vi profitis tion.

Li: Mi vidis, ke vi estas felicha. Mi ne volis detrui vian felichon.

Irja: Vi mensogas ree. Ankau en tiu okazo vi ne estus dirinta al mi ech unu vorton, se mi estus vekighinta en malbona humoro.

Li: Vi pravas. Komence mi entute ne intencis plu veni al vi, sed mi ne kapablis forlasi Tallinn, ne vidinte vin, kaj terura antausento, ke ni neniam plu vidos unu la alian, volis sufoki min.

Irja: Eble mi estus veturinta kune kun vi ?

Li: Nun mensogas vi, Irja.

Irja: Mi estus milfoje pli felicha, se vi estus dividinta vian zorgon kun mi. Ankau por vi mem estus pli facile.

Li: Chu mi nenion plu povas rebonigi ?

Irja: Mi estas pro vi tro multe plorinta, por chion forgesi. Okaze de via deporto al Siberio mi estus atendinta vin au ech veturinta kun vi. Tiam mi kredis je vi. Neniel volis enkapighi al mi, ke vi estas malamiko. Au vi simulis chion? Parolis, kion vi ne opiniis vero, ripetis miajn vortojn. Simple por dormi kun mi.

Li: Vi estas senindulga, Irja.

Irja: Senindulga? Ne. Mi nur ne scias plu, kiam vi estis sincera, kiam malvarmsanga trompulo.

Li: Nun mi komprenas, kial vi ne respondis al mia invito.

Irja: Tiam mi sciis pri vi jam tro multe, por rapidi al Parnu. Kaj chion mi devis audi el la busho de aliaj homoj. Chu vi opinias, ke tio estis facila? Vi ridindigis min, Endel. Oni demandis min ironie, chu mi nenion scias pri vi. Poste oni klarigis kompate, ke vi kashas vin. Chiumatene mi kun timo iris al la laboro. Mi deziris vin defendi, sed mem devis gluti larmojn. Vi kauzis al mi multajn malfacilajn momentojn.

Li: Nur poste, kashante min en la fojnejo de mia bofrato, mi ekkomprenis, kion mi faris al vi kaj al mi mem.

Irja: Ni ambau estus povintaj havi apogon de nia amo, vi transformis nian forton je malforto. Nun ni vershajne chion diris unu al la alia.

Li: Vi ekamos min denove, mi estas tia sama kiel antaue.

Irja: Vi ne estas plu kiel antaue. Ne trompu vin mem kaj min.

Li: Vi vershajne ree pravas. Sed malgrau chio mi volas vidi vin. Ne forpushu min definitive. Mi venos al Tallinn, kaj se vi ne forveturis...

Irja: La milito disigas nin pli kaj pli. Chu ankau vi kun blanka rubando chirkau la brako iradas kapti homojn?

Li: Ili perforte enmanigis al mi la armilon.

Irja: Mi ne volas plu auskulti vin.

Li: Mi havas nenion komunan plu kun ili.

Irja: Kial vi jam fine ne lasas min en trankvilo?

Li: Mi devas chion konfesi al vi. Vi estas mia sola jughanto. Mi mem ne kapablas plu taksi miajn agojn. La milito faris al mi nenian ghojon. Mi diris al Oidekopp chi tie trovighas unu tia oficiro , ke se mia malliberigo evitigus militon, mi mem petus aresti min kaj sendi en Siberion. Ili volis mortpaii min. Mi liberigis min de ili.

Irja: Chiu jughu mem pri si.

Li: Se vi ne komprenas min, neniu komprenos niin.

Irja: Kiom valoras mia kompreno au nekompreno? Se vi mem ne komprenas vin, neniu povas vin helpi.

Li: Miaspecaj tien kaj reen shancelighantoj ekzistas nun miloj. Chu mi libervole forlasis Tallinn? Mi estis devigita iri. Kiu felicho atendus min en Siberio? Se vi nun min ne komprenas, vi ankau tiam ne estus kompreninta min.

Irja: Mi komprenas chion, escepte tion, ke vi akceptis de ili la armilon. Tio estis perfido, perfido kontrau mi kaj aliaj miaspecaj. Jes, ankau periido kontrau mi.

Li: Min kvazau komandas la tutan tempon iuj fremdaj fortoj. Mi trafis en situacion, kie mia propra volo signifis plu nenion. Finfine mi ne sciis plu, kion voli au fari.

Irja: Vi montrighis pli malforta ol mi supozis.

Li: Se ankau vi kondamnas min, al mi estas tute sensence vivi plu.

Irja: Mi bedauras vin, Endel. Bedauras vin kiel homon, bedauras kiel viron, kiun mi amis. Mi bedauras nian amon, kiu apenau sukcesis ekflori. Mi ne deziras al vi malbonon, sed pravigi vian konduton mi ne povas. Ne serchu min. Ech se ni iam vere ankorau renkontighus, vi audus de mi nenion alian.

Li: Mi sopiras je vi, Irja. Malgrau chio serchos vin. Mi venos al vi, okazu kio ajn. Alimaniere mi ne povas.

Tiel parolis Elias kun Irja dum horoj. Kelkfoje ili ne diskutis, sed komprenis unu la alian. Sed plej ofte Irja akuzis lin. Preskau chiam finighis tiuj viziaj konversacioj kun pasia konfeso de Elias, ke li sopiras vidi Irja, kaj kun malgaja certigo, ke li elserchos shin.

Ankau en alia tempo, ne nur en la halucinaciaj momentoj, Elias sentis doloran sopiron je proksimeco de Irja. En li ekghermis la penso ne plu atendi la falon de Tallinn, sed iri tra la fronto kaj alveni tien pli frue.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !