8

"Ni volas.de vi nenion, Endel. Agu, kiel vi mem bontrovas, vivu chi tie au iru kien ajn. Mi venis ghuste por tion diri al vi. Kaj ankau tion, ke al tiuj, kiuj venigis vin en la arestejon, oni faris oficialan riprochon. La gardiston, kiu ne atentis viajn protestojn, ni sendis al diablo. Tiajn tipojn ni ne bezonas. Dum reghimshangho chiam levighas al la surfaco reprezentantoj de fundaj tavoloj, kiuj estigas kaoson kaj miskomprenojn."

Oidekopp parolis la samon plurajn fojojn. La vortoj kaj frazoj variis, sed la senco restis la sama.

Elias kaj Oidekopp sidis duope che la tablo, Aorand estis tuj foririnta. Antau ili staris teleroj kun almanghajhoj kaj brando-glasoj. Unu botelo estis jam malplenigita kaj Oidekopp jhus malfermis la duan.

La tutan tempon parolis nur Oidekopp, alie ili silente strabus unu al la alia. Sed chi-foje demandis Eiias:

"Kiuj vi estas?"

Oidekopp rigardis lin demande. Evidente li ne tuj komprenis, jcion Elias pensis per siaj vortoj.

Elias klarigis:

"Vi parolas la tutan terapon "ni, ni, ni". Kiuj estas viaj "ni"?"

Oidekopp rapide ekparolis:

"La reprezentantoj de la ankorau restlntaj sanaj kaj viv-kapablaj tavoloj de nia popolo. Por tiel diri la koro kaj cerbo de la estoneco. Tiuj, kiujn la rugha orienta bacilo ne sukcesis infekti. Homoj, kiujn unuigas la penado reveki al vivo la estonan shtaton sur bazo de la konstitucio. Daurigi la aranghadon de nia komuna vivo de tie, kie tio interrompighis en junio de la kvardeka jaro. Ni havas ankorau nenion certan kaj ni ne scias ech tion, chu la germana estraro entute kaikulos kun ni."

"Kun kia rajto vi do arestas kaj mortigas hornojn?"

Elias nun atente observis Oidekopp.

"Vi uzas nekonvenajn vortojn, Endel. Mi komprenas vin, viaj nervoj estas tro strechitaj. Auskultu trankvile kaj penu kompreni min. Mi ne venis al vi kiel malamiko, sed kiel amiko, via samsortano. Ni estas samsortanoj, Endel. Same kiel vi tiel ankau mi havis antau unu monato nur unu perspektivon au ekzilo au punlaboro en Siberio. Vi devas kompreni, ke batalante kontrau la rusa bolshevismo ni batalas ankau por nia persona bonstato. Kiel biologiaj estajhoj ni simple plenumas nian primaran devon ekzisti. Jes, jes, en la nomo de nia ekzistado ni devas nun esti severaj. Se la estona popolo volas daure ekzisti ankau en estonteco, en ghia animo ne devas nun trovighi loko por sentimentaleco. La neevitebleco devigas esti senindulga.

Neniam forgesu, Endel, ke la estona popolo estas malgranda popolo. Inter grandajn shtatojn premita pigmea shtateto. Ni ne kapablas en tio shanghi ion. Tio estas por tiel diri objektiva neevitebleco. Tiel, amiko... Kion mi volis diri al vi? Ho jes. Auskultu! Malgranda popolo povas nur tiam daure ekzisti, se ghi estas interne forta. Mia patro estis ghardenisto kaj mi scias bone, ke tiu, kiu deziras ricevi rikolton en sia ghardeno, devas zorge elsarki de la bedoj fiherbon. En la nomo de la estonteco de nia popolo estas nun necese elradikigi la bacilportantojn de la rugha pesto. Char por nia unueco ne ekzistas pli danghera ghismorta malamiko ol komunismo.

Havu ankorau paciencon, ingheniero. Kvankam mi estas militisto, en kies profesio kunighas sango kaj morto, ankau mi sentas. nauzon al tio, kion mi nun devas fari. Sed mi komprenas ankau tion, ke mi amus malbone mian naskighlandon, se mi nuntempe ne malmoligus mian koron. Tre malbone, kara amiko."

Li boris sian rigardon en la okulojn de Elias kaj aldonis:

"Alia eliro ne ekzistas. Komunistojn estas necese ekstermi, ankau iliajn simpatiantojn ni ne rajtas indulgi."

Elias ne estis ankorau plena mastro de siaj pensoj. La atento kaj strecho, kiujn elvokis la apero de Oidekopp kaj Aorand, iom ja malgrandighis, sed li tute ne sentis sin libere. Ech per unu vorto li ne dankis Aorand, kiu ordonis eltiri lin el la vico de la mortpafotoj. Li ne povis rigardi al Aorand kiel al sia savinto, kvankam la intelekto diris, ke nur dank' al Aorand li restis viva. En liaj okuloj Aorand restis murdisto, rilatu la konstablo al li kiel ajn bone. Aorand ne indulgis lin kiel homon, sed kiel batalulon, kiel samspecan murdiston kiel li mem. De tiu sento Elias ne liberighis kaj tio premis lin kiel peza shargho.

"Vi silentas, Endel. Silentu! Pripensu miajn vortojn."

Oidekopp vershis brandon en la glasojn kaj instigis lin trinki. Elias malplenigis ankau tiun glason, same kiel li estis ghis la lasta guto eltrinkinta chiujn antauajn, esperante almenau por momento forgesi la matenajn terurajhojn, sed la alkoholo mildigis nenion. Male, antau liaj okuloj aperis pli ofte bildoj pri malalta pinaro, malprofunda tombo, sur kies fundo vidighis pugnograndaj shtonoj kaj malsubtila grajneca sablo. Same kiel antaue ehhis en la oreloj kvazau tra nebulo sonantaj komandoj de Aorand kaj obtuza, mallauta pafkrako... Li sentis sur siaj shultroj kaj manoj tushojn de la korpoj de la kunuloj, kaj chio tio sufokpremis lian gorghon.

Subite li rigardis al Oidekopp kaj diris:

"Vi estas... murdistoj. Kaj ankau mi estas murdisto." Elias vidis, kiel sur la frunto de Oidekopp ekshvelis ]a vejnoj.

"Vi ne scias, kion vi parolas."

La vocho de Oidekopp sonis rauke, kun peno li regis sin.

"Malfermu do fine viajn okulojn," daurigis Oidekopp kun subpremita ekscito. "Vi neniom komprenas pri la reala stato de la aferoj kaj cirkonstancoj. Sendangherigo de dudeko da rughaj rabistoj elreligis vin."

Evidente li intencis diri multe pii malbone, sed retenis ankorau la vortojn.

"En via senforta shancelighado jen tien, jen chi tien vi estas nia ordinara inteligentulo," daurigis Oidekopp trankvile. "Vi lamentas, ghemas kaj akuzas vin mem kaj viajn batalkunulojn. Gapu min, kiom vi volas jes, ni estas kaj restos kunbatalantoj! Kion vi opinias chu Aorand estis enamighinta en viajn okulojn kaj pro tio eltiris vin same bone kiel el tombo? Vi, nobla animo, ech ne dankis lin pro tio... Atendu, parolu tiam, kiam mi finos! Nuntempe chiu estono refoje staras sur vojdisigho: elektu, kun kiu forto vi kuniros. Al la interna spirito de nia popolo milfoje pli proksima estas la europa, grandan personecon respektanta germana kulturo ol la azia predikado pri amashomo. Memoru eterne ankau tion, ke la praa estona rasa sento severe venghos al tiu, kiu etendis sian manon al lia posedajho. Vi ploru au malbenu, sed vi estas kaj restos vergo en la mano de via granda diajho popolo che ekstermado de ghia plej grava malamiko."

Elias volis plurfoje interrompi Oidekopp, sed la lasta ne donis eblecon por tio. La kolere diritaj vortoj de Oidekopp, pro kio Aorand eltiris lin el la tombo, trafis Elias tre peze. Li mem komprenis tion, sed audi tion el la busho de alia homo estis milfoje pli terure. Li atendis senpacience, ghis Oidekopp finos, por rekte diri al li chion, kion li nun opinias pri li kaj liaj kunbatalantoj. Sed kiam la kapitano silentighis, li diris ech por si mem neatendite tute mallaute kaj nur unusolan vorton:

"Fashisto."

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !