5

Dum nia politika konversacio estighis disputo. Al nia politruko plachas, se la knaboj ne simple aprobas liajn vortojn, sed diras ankau sian propran opinion. En li trovighas neniom da superulo. Li ne shatas ordoni nek tro multe instrui. Ruutholm diris al mi ankorau hierau sub kvar okuloj ni ofte konversacias dum liberaj minutoj , ke li kiel politika laboranto sentas sin chi tie tute superflua. "Kion mi klarigu al vi, se vi mem komprenas la aferojn same bone kiel mi? Se vi ilin ne komprenus, vi ne estus alighintaj al la eksterma bataliono." Kompreneble, Ruutholm iom troigas nedisputeble li estas politike la plej kompetenta en nia roto. Li shajnas esti englutinta multege da diversaj saghaj libroj, pri imperialismo li parolas tiel, kvazau li mem estus prezidanto de iu internacia sindikato. Che tio li frekventis lemejon ne pli, sed malpli multe ol mi. De kie muntisto de centra hejtado kiel Ruutholm akiris siajn sciojn? Li ne sukcesis ja lerni chion dum la jaro de sia direktoreco. Li farighas en miaj okuloj chiam pli kaj pli interesa homo. Sed sufichas paroli pri Ruutholm, mi tro deflankighas.

La disputon komencis mi. Mi diris nome, ke en Estonio okazas civitana milito. Mi estas multe pensinta pri tiu afero. Min rekte turmentas, ke en Parnumaa estis tiom multaj makisanoj, ke ili agis tiom provoke. Ghis la veturo por pienumi la specialan taskon min ne tre ghenis la rakontoj pri banditoj. Mi opiniis, ke unu-du stultuloj ie en arbustaro signifas nenion. Sed en Vaii mi spertis, ke la afero tute ne estas tiom simpla. Chio vidita en Vandra certigis, ke la makisanoj prezentas multe pli seriozan forton. Nun kvazau fulmo el klara chielo venis la penso, chu che ni en Estonio ne temas pri klasmilito? Pri tia sama civitana milito kiel en Ruslando post la Oktobra revolucio, pri kiu oni skribas en la mallonga kurso de la historio de la partio. Kompreneble ne en tia skalo, kompreneble ne kun tiom klare elformighintaj frontoj, sed en sia esenco tamen io simila.

Mi atendis kun intereso, kion diros Ruutholm.

La politruko ne konsentis kun mi. Lau lia opinio mi trograndigis la gravecon de la banditismo. En la formo de makisanoj ne temas pri organizita milita forto de la burgharo, sed pri jen tie, jen chi tie kaose agantaj grupetoj. Civitana milito estas io tute alia ol dispelado de bandita bandeto, kiu transprenis iun postarbaran komunuman domon. Ankau el la vidpunkto de la estona popolo la nuna granda batalo estas tutpopola milito kontrau la fashisma Germanio. Sabotajh-aktoj de makisanoj ne shanghas ankorau la karakteron de la milito.

Tuj komencighis ghenerala disputado. Al mi treege plachas, ke Ruutholm ne rilatas al ni kiel al neplenaghuloj, kies tasko estas nur auskulti, memori kaj parkere lerni tion, kion li kiel edukisto, destinita por tiu tasko, instruas al ni. Min furiozigas propagandistoj kaj aliaj oratoroj, kiuj parplas che pupitro kun tia aplombo, kvazau en iliaj kapoj estus kolektita la sagheco de la tuta mondo kaj la auskultantaro konsistus el estajhoj sen memstara penskapablo. Bone, ke nia politruko ne estas tia.

Min subtenis Vilaghano. Li rakontis, ke grandbienuloj-defendliganoj en la kvardeka jaro fosis en la teron au kashis alimaniere pafilojn, kartochojn, ech mitralojn. Pri la komencigho de la milito ili sentis nekasheblan ghojon, kaj ju pli malproksimen la Rugha Armeo retirighis, des pli arogantaj ili farighis. Ili publike minacis la novterulojn, kaj kiam disvastighis onidiroj, ke la germana armeo konkeris jam Riga, proksimighas al la limo de Estonio, ekaudighis pafado en vilaghoj kaj sur landvojoj. Eble en urboj estas, kiel oni nun diras, tutpopola milito, sed en kamparo la homoj klare dividighas en du partiojn. Parto el ili sancelighas hodiau ili pensas tiel, morgau alimaniere. Multaj pro timo ne kuraghas subteni la sovetan reghimon. Ili timas, kio okazos al ili morgau, kiam la germanoj enmarshos. La retirighado de la Rugha Armeo faris la homojn singardemaj. Al kamparano, kiu per dek shnuregoj estas ligita al sia terpeco, ne estas facile forlasi sian hejmon. Sed se vi nun publike starighas kontrau la banditoj, che alveno de la germanoj vi ne havos plu viveblecon: kulakoj kaj estroj de la Defenda Ligo persekutos au tuj mortigos vin.

Mi flamighis kaj amasigis diversajn aferojn. Nun Ruutholm povas motivite nomi min babilemulo. Ech pri tio mi parolis, ke mi mem interbatalis kun banditoj kaj apenau savighis el iliaj ungoj; pro tiaj fanfaronaj vortoj mi nun hontas. Mi diris ankau tion, ke Vali estas efektive de arbaroj chirkauita ursangulo, sed Kilingi-Nomme au Vandra, kie banditoj ekflirtigis blua-nigra-blankajn flagojn, estas sufiche grandaj urbetoj. Entute makisanoj ne estas tiom malmultaj, kiel ni opinias. Kelkaj restintaj funkciuloj de la malnova reghimo jam antau la milito kashis sin en arbarvilaghoj, sed nun agitas siajn samopiniantojn, kelkfoje ech konfuzas la. kapojn de laboruloj. Kaj tiel plu. Mi havas stultan karakteron, kelkfoje mi parolas ion tute alian ol mi pensas. Nun mi ne povas nek volas kompreni, ke nia popolo atendas la germanojn, sed mi parolis tiel, kvazau chiu dua estono aprobus la invadantajn fashistojn. Mi kvazau instigas aliajn homojn disputi kun mi, refuti miajn vidpunktojn, forvishi la antautimojn, kiuj estighas en la profundo de mia animo. Estus bonege, se la kamaradoj dirus al mi: Olev, ne parolu sensencajhojn, vi vane timas. Nia popolo estas kvazau monolita siliko, kiu jhetos fajron kontrau la germanoj. Ion similan oni ankau certigis al mi, sed plene oni min ne konvinkis.

Ju pli mi nun poste pensas pri tiu disputo, des pli shajnas al mi, ke ni chiuj havis ja saman opinion. Ni rompis lancojn nur pri tio, kiel nomi la sangajn agojn de la klasmalamikoj. Chu "klasmilito", kiel diris mi, au "elpashoj de kontrausovetaj elementoj", "banditismo", kiel opiniis la politruko. Sed io restis ronghi en ia fundo de mia animo. Kelkfoje mi havas tian senton, ke ni ne volas nomi la aferojn per iliaj veraj nomoj. Ni kvazau timas rigardi al la vero en la vizaghon.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !