4

La tagoj, pasigitaj en la bataliono, trankviligas min iom. Unue, la germanoj ne venis al Tallinn, ilia avancado estas haltigita che Marjamaa. Due, en nia bataliono regas vigla humoro. Chiaspecaj famoj ghenas min nun pli malmulte. Mi preskau ne audas ilin plu, char Niidas vere ne revenis.

Cetere, la batalantoj de la eksterma bataliono de Parnu tute ne estis pesimistaj ploremuloj. Ne, ili estis bravaj buboj, kiuj ne timis ech diablon. Mi estas absolute certa, ke la roto, kiu en proksimeco de Haademeeste trafis en la ungojn de la germanoj, ne levis siajn manojn, sed batalis kuraghe ghis la fino. Paniko kaptis ne ekstermbatalionanojn, sed superulojn. Ne nur en Parnu. Niaj knaboj ridachas nun pri la funkciuloj de la popolaj komisariatoj en Tallinn, kiuj dum la krizaj tagoj onidire en paniko fughis al Narva tiom Niidas tamen pravis , de kie la plejparton el ili oni resendis.

Tiujn, kiuj estigas panikon kaj subighas al paniko, oni ektraktis tre severe. Oni antaulegis al ni dekreton de Voroshilov, en kiu oni minacis plej rigore puni trupestrojn, kies tachmentoj facilanime retirighas, kaj chiun rugharmeanon, kiu sen ordono forlasas sian pozicion. Mi auskultis la antaulegadon de la dekreto de l' chefkomandanto de la nord-okcidenta fronto kun duspecaj sentoj. De unu flanko plachas al mi, ke oni penas per rigoraj rimedoj fari finon al la malordo en retirighado, sed samtempe io ghenas min. Ghenas tio, ke tiaj aferoj entute okazis kaj okazas. En la estona frontparto la bataloj havus lokon ne ie che Marjamaa, sed almenau sur la linio de la rivero Parnu, se niaj armeoj ne estus post la falo de Riga sen pli serioza rezisto forlasintaj unu vilaghon kaj urbeton post alia.

Mi ne scias, kien la germanoj alvenis en la direkto de Tartu kaj Viljandi. Laudire Tartu kaj Viljandi jam falis. En la sciigoj de la Soveta Informoficejo urbnomoj de Estonio ne estas ankorau notitaj, ankau la gazetoj de nia respubliko ne skribas pri bataloj en Estonio. Nur en unu chefartikolo de la gazeto "Kommunist" estas aludo pri tio, ke fashistaj rabistoj invadis ankau en Sovetan Estonion. Tia kashludo kolerigas.

Iom pli multe mi scias nun, kio okazis en la sektoro Parnu Tallinn. Pli proksimen al Marjamaa la germanoj ghis nun ne sukcesis veni. Lau chiuj simptomoj ili renkontis tie fortan reziston de trupoj de la Rugha Armeo. Kvankam nia eksterma bataliono staras kiel antaue defensive en la regiono inter la lago Harku kaj Mustamae, tamen konkreta danghero la urbon vershajne plu ne minacas. Eble la situacio farighos post kelkaj semajnoj au ech post kelkaj tagoj denove kriza, sed momente la strecho estas konsiderinde malaltighinta.

Mi estas interne kontenta, ke estas decidite defendi Tallinn ghis la fino. Niidas kompreneble ridachus pri la sloganoj aperigataj en la gazetoj, ke oni volas fari Tallinn nevenkebla fortikajho, sed mian humoron tio plibonigas. Chiuokaze oni facile Tallinn ne cedos. Mi kredas preskau centprocente, ke la chefurbo de nia respubliko efektive restos nekonkerita.

Kvankam la situacio en la frontparto de Estonio stabilighas, miaj patrino kaj fratinoj evakuighos en la plej proksima tempo. Ili vivu kelkajn monatojn ie che Volga, kaj kiam la hitleranoj estos forpelitaj el Estonio kaj el la tuta Sovet-Unio, ili revenu. Espereble ili tie iamaniere aranghos sin. Kompreneble ne estas facile ech por mallonga tempo forlasi sian hejmon, sed perdi la vivon pro hazarda aviadila bombo estas ankorau pli stulte. Mi vershajne menciis, ke la patrino intencis jam pli frue veturi al la Soveta postfronto, sed ghis nun mi kontraustaris tion. La patrino chiam kalkulas kun mi, kvazau mi estus la patro.

En nia familio chiuj malshatas la hitleranojn.

Mi kredas, ke mia patro estis au komunisto au almenau socialisto. Kompreneble ne sinjorsociaiisto, sed honesta socialdemokrato, aganta kontrau la burgha reghimo. Parenteze rni jam notis, ke iam nia loghejo estis traserchata. Nenio suspektinda estis trovita, la poiicistoj kaj civile vestitaj detektivoj foriris kun longa nazo. Laudire la fratinoj tre timis la malafablajn onklojn, kiuj malordigis chiujn shrankojn kaj tirkestojn de la tabloj, sed mi kolere strabis al la reprezentantoj de la legho. Poste, kiam mi jam havis viran saghecon, la patrino rakontis, ke tiam oni serchis malpermesitan literaturon. Oni suspektis, ke mia patro kunportas el eksterlandaj havenoj rughajn librojn kaj gazetojn. La patro vere faris tion, sed hejme la suspektindajhojn ne havis li portis ilin, kien necese.

Mi vizitis ankau la domposedanton kaj petis, ke en okazo de evakuigho de miaj patrino kaj fratinoj li ne fordonu la loghejon. Mi restos en Estonio kaj daurigos pagi la lupagon; se al mi io okazos, reveninte el Ruslando la patrino ordigos chion necesan. La mastro promesis ne nur konservi la loghejon, sed ankau observi, ke nenio el la restigita havajho perdighu. Li parolis tion ne por simple ion diri, certe li plenumos la promeson. La mastro estas farighinta iel silentema kaj ne emas diskuti kun mi. Li nur plendas, ke certe oni mobilizos lian filon, kaj nur angheloj en chielo scias, kio tiam farighos kun li. Mi demandis, kie Hugo estas nun. Li respondis, ke li eklaboris che la fervojo. Ial mi notis, ke evitantojn de mobilizo oni traktas diable severe. La mastro observis min esplore kaj diris, ke nek li nek Hugo intencas malobei leghon. Ilia familio chiam plenumis la ordonojn de la registaro, alia afero estas, se por Hugo au pro la sanstato, laborloko au pro io alia la militservo estos prokrastata, au entute... Fine li farighis iom pli parolema kaj rekomendis al mi esti singarda, ne shovighi chien kiel la unua. En Parnumaa chio pasis feliche, sed eble sekvontan fojon ne tiel bone finighos. Kiel li scias, kio okazis en Parnumaa? Shajne la fratinoj tro multe babilis. Ili audis, pri kio mi parolis kun la patrino, kaj nun babilas al aliaj. Virinoj jam estas tiaj, egale, chu ili estas maljunulinoj au lernantinoj. Au eble ili fieris, jen kian fraton ili havas? Estus necese iom "instrui" ilin, eble tiam ili lernos bridi sian langon.

Kvankam mi pensas pri "instruado", mi tamen neniun el ili tiris dece ech je la harplektajhoj. Mi tro dorlotas miajn fratinojn.

La knaboj de nia chirkauajho jam frue lernis kalkuli kun mi kiel kun frato de Riina kaj Ellen. Plurfoje mi iom malvarmigis la ardon de tro fervoraj adorantoj de miaj fratinoj. Kelkminuta plia trejnado antau la enlitigho estas iufoje tre utila. Lastatempe mia patrona rolo plu ne plachis al la fratinoj. Knabinoj estas strangaj: ili ne toleras, ke la frato admonas al ordo iun ulon kun tro libera konduto. Ili diras, ke mi fortimigas iliajn danc-partnerojn! Jen, du stultulinetoj, ili dancu kun knaboj, kiuj tuj la unuan vesperon ne ekvolas kisi malantau la pordego. Mi donos al ili liberajn manojn, kiam ili farighos deksesjaraj, ne pli frue. Riina estos jam baldau deksesjara. Ellen devas iom pli longe elporti mian patronecon.

Cetere, mi troigas. Unue, miaj fratinoj estas ankorau neniaj amindumantoj, kaj due, mi intermiksighas nur tiam, kiam ili petas min liberigi ilin de tro tedaj virinemuloj.

Honeste dirite mi bedauras, ke ili forveturos. Kvankam ili estas kokete ridemaj, ventkapaj, kapricaj, rikanemaj, neobeemaj, obstinaj kaj kiu scias, kiaj netolereblaj junaj virinetoj, sed mi treege alkutimighis al ili. Ili estas miaj fratinoj kaj kiu prizorgos ilin en Ruslando? La patrino kompreneble, sed chu shi sola kapablos venki chiujn malfacilajhojn?

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !