6 Hodiau vespere ni havos kapt-operacion. Ruutholm diras al mi, ke ni devas domon post domo kontroli kelkajn kvartalojn. Lau lia parolo mi scias, ke oni komisiis al nia eksterma bataliono priesplori tutan grandan regionon. La knaboj de nia bataliono kelkfoje patrolas sur la stratoj de tiu urboparto kaj de tempo al tempo trakombas iun kvartalon. Ghis nun en la urbo, almenau en nia sektoro okazis nenio eksterordinara. La noktaj kontroliroj-traserchoj plachas al neniu, sed mi komprenas, ke singardo ne estas superflua. En Vali mi spertis sur mia propra hauto, kion signifas perdo de atentemo. Certe ankau en la urbo chirkauvagas suspektindaj personoj, kiuj nur atendas oportunan okazon, por pafi al iu miaspeca de malantau la dorso kuglon en la nukon. Antau la ekiro rotestro Murkmaa kunvokas la virojn kaj frapas al nia devosento. "Havu la okulojn malfermitaj," li diras en sia abrupta kaj senceremonia maniero. "Haltigu chiun suspektindan personon. Se iu volas forkuri, ankau lin kaptu. Kiu rezistas, tiun ne karesu. Se necese, uzu la armilon." Ruutholm precizigas: "Armilon uzu nur tiam, kiam oni atakas vin kaj vi alimaniere ne povas vin defendi." Murkmaa estas homo, kiu volas, ke lia vorto restu la lasta, kaj li finas jene: "Kiu provas forkuri kaj lau via ordono ne haltas, tiun vi devas pafi. Chiu bandito, kiun vi lasas forkuri, signifas esence helpon al la fashistoj." Nia rotestro havas, unue, strangan, maloftan nomon* kaj due, li tuj vekas atenton. Tiu larghashultra viro havas, mi dirus, veran militistan eksterajhon. Li havas abruptan, ech provoke severan sintenon. Akran rigardon, mallarghan bushon, abruptan, fortan mentonon. Li estas unu el la plej aghaj en la roto, evidente kvardek-kvardekkvinjara. Supozeble Murkmaa estas obstina homo, honeste dirite, mi ne sentas min agrable en la cheesto de tiaj tipoj. Ili kvazau tro altrudas sian volon al aliaj. Mi ghojas, ke al mia roto ne trafis ghuste tiu strato, kies multajn loghantojn mi konas. Estas pli facile frapi al la pordoj de fremdaj homoj kaj postuli, ke oni vin enlasu. Ni estas avertitaj, ke ni kondutu ghentile, nur kontrolu la pasportojn de la cheestantoj, kaj se nenio suspektinda trafas en la okulojn, ni foriru sen troa gheno. Sed ankau che la plej delikata konduto estas tamen malagrable rigardi en la okulojn al homoj, kies noktan trankvilon vi difektis. Precipe, se vi konas iun el ili. Mi preferas dejhori surstrate. Tio estas ial pli oportuna. Se iu provos forkuri, mi kompreneble ne postrigardus lin kun malfermita busho. En vidatingo estas alia viro, duope ni scius, kiel aranghi la aferojn ech kun dresita diversanto. Iu iomete ebria vireto amuzas min. Jam de fore mi komprenas, ke li ne havas noktan paspermeson. "Viajn dokumentojn, civitano," mi demandas tre oficiale. Estas enue, pro tio mi serchas eblecon por distrigho. "Mi loghas tuj chi tie, malantau la angulo, en la strato Kannu nau, loghejo kvin," diras la viro kaj palpebrumas al mi. "Pasporton! Noktan paspermeson!" mi postulas severe. "La pasporto restis hejme. Mi ja ne estas iu diversanto au alia suspektinda elemento." "Ni havas la ordonon aresti chiujn, kiuj ne havas dokumentojn." La pachjo pensas iom kaj demandas: "Junulo, kiom agha vi estas?" "Dek kvar." "Kiom?" "Dek kvar. De hierau." "Ne prenu min por ansero." "Dokumentojn vi do ne havas?" Li tretas de piedo al piedo kaj subite etendas al mi sian kurbigitan fingron. "Rektigu ghin!" Mi konas tiajn ruzulojn, pro tio mi diras: "Unue montru, chu ghi entute rektighas." Li rektigas sian fingron antau miaj okuloj kaj kurbigas ghin denove. Kelkan tempon ni penas reciproke rektigi niajn hokigitajn fingrojn. La fingro de la maljunulo estas kvazau fera krochilo, neniel volas cedi. Ankau li ne sukcesas rektigi la mian. "Nenies venko," mi diras al la pachjo. Li demandas: "Kiun laboron vi faras?" "Mi estas muntisto de centra hejtado." Mi iom fanfaronas — kia muntisto mi estas? Lernanto, en bona okazo komencanta laboristo, sed ne sperta tubisto. "Ni estas do preskau kolegoj. Ankau mi estas ferlaboristo. Automobilmekanikisto. Chu vi ne hontas gheni samspeculon?" Kompreneble al mi estas iom honte. Pro tio mi decidas lasi lin foriri. "Bonan vojon, ekiru nun prudente." "Vi havas fortan fingron," li konfesas nun. "La edzino insultos min... Onidire Ja germanoj estas jam en Marjamaa? Chu vi fumas?" "Alian fojon, se vi malfruighos, kunprenu dokumentojn." "Dankon pro ia instruo, fileto. Kiu vin tiel bele prilaboris?" Duono de mia vizagho estas ankorau makula, li rimarkis tion. "Tute senkauze. Okazas." "Ankau mi interbatighis dum mia rekruta agho. Pro knabinoj kaj ankau senkauze. Tio estas bona distrajho." "La superuloj venas, malaperu nun." "Mi timas nek viajn superulojn nek subulojn." "Vi faras malbonon al mi, vi ne havas ja pasporton nek noktan paspermeson." "Se tiel, mi povas ja iri. Kian aghon vi fakte havas?" "Dudek jam plenighis." "En la agho de dudek jaroj ankau mi aspektis tre juneca. Fartu bone!" "Bonan nokton!" "Ne lasu la fashistojn al Tallinn." "Kompreneble ne lasos, sed se ili venos perforte..." "Tiam estos tre malbone. Ghis la!" "Ghis la!" La sherca interparolado kun la gaja maljunulo plibonigas mian humorpn. Mi mallaute fajfas la "Mughantan arbaron" kaj pensas por mi mem, ke tiaj maljunaj veteranoj estas tre fortaj en fingrotirado. Nun oni boksas, okupas sin pri leghera atletiko, piedpilkas, ludas korbo- kaj retpilkon, tiam oni konkuris en baston-tirado, penis reciproke rektigi la fingrojn, levis shtonojn kaj luktis. Junuloj kvazau ne povas vivi sen konkurado. Bela amuzo! Kvereli mi ne shatas, sed boksgantojn mi volonte surmetas. Tiel mi rezonas kaj atente observas la straton. De malantau angulo venas tri viroj. Du niaj kaj iu tria. Shajne iu suspektinda tipo estas jam kaptita. Kiu tio povas esti? Chu tia malfruighinta homo, kiel la maljunulo, kun kiu mi shercis, au vera bandito ? Ili proksimighas kaj mi rekonas en la kaptito la maljunulon, kun kiu mi penis reciproke rektigi la fingrojn. Venante al mi la oldulo sherce levas la chapon kaj diras: "Saluton, baptofilo. Jen, mi estas forkondukata." "Saluton, baptopatro. Kial oni vin forkondukas ?" "Ili diras, ke mi estas diversanto." "Kiam oni en Germanio instruis vin pri tio?" La viroj observas nin. Unu el ili demandas: "Chu vi konas lin?" "Kompreneble. Dumviva automobilmekanikisto. Loghas en la strato Kannu, domo numero nau." "Murkmaa ordonis forkonduki lin. Li ne havas dokumentojn." "Chu tio ne sufichas, ke mi lin konas?" "Eble sufichas," opinias unu el la viroj. "Sed eble Murkmaa ekkoleros," dubas la alia. "Lasu chion por mia respondeco," diras mi. "Ni ekiru, baptopatro." La knaboj liberigas la maljunulon, mi akompanas lin hejmen. "Via superulo havas malmolan koron," indignas la pachjo. "Chie trovighas banditoj," mi defendas la rotestron. "Miaspeculo estas nenia bandito. Mi ech sobrighis." "Vi ja diris, ke vi timas nek superulojn nek subulojn." "Mi ne parolas pri tio. Kiel mi klarigu poste al la edzino, kie mi nokte vagachis?" "Tute vere." "Chu vi ne volus eniri? Mi konatigus mian savinton al la edzineto. Eble shi trovos ion en shrankangulo." "Nun mi ne havas tempon. Ghis revido!" "Kio estas via nomo?" "Olev. Mi ne havas plu tempon. Fartu bone!" "Adiau, baptofilo." Mi rerapidas al mia posteno. Baldau ni intershanghas la rolojn. Tumme restas patroli ekstere kaj mi kun alia viro ekiras el domo en domon. Mi ne havas bonshancon. Jam en la unua loghejo vivas homo, kiu ne estas fremda al mi. * Miirkmaa — venena tero. — Trad. |