2 Ulo Pruul estis unu el tiuj malmultaj homoj, kiuj dum la lastaj tri semajnoj farighis iom proksimaj al li. Verdire alia tia ech ne ekzistis. Escepte kompreneble de la fratino kaj la bofrato. kiuj donis al li rifughejon. Kun konstablo Aorand li konatighis nur antauhierau. Kapitanon Oidekopp li konis pli longe, plurfoje ili interparolis, en ilia sorto estis multe da komuna — same kiel li, Elias, ankau Oidekopp devis fughi de la kaptantoj el la urbo en kamparon —, sed ia speciala amikeco inter ili ne aperis. Ankau kun la juna mastro de la bieno Maekopli ili tute ne estis ankorau intimaj amikoj, sed iom pli ol ordinara salutkonateco inter ili tamen ekzistis. Ulo Pruul, kiun oni en la vilagho nomis Ulo de Maekopli, estis plurajn jarojn pli juna ol ingheniero Elias. Eble dudekkvin-jara, ne pli. Li estis fininta agrikulturan lernejon kaj parolis pri kampoj kaj alterna kultivado, pri brutaro kaj ghia rasbonigado, pri sterkado kaj drenado tiel entuziasme, ke li sukcesis interesigi ech Elias. Ju pli ofte Elias renkontighis kun la mastrido de la najbara bieno, des pli bone li komprenis, ke lia nova konatulo interesighas pri la diversaj agroteknikaj problemoj ne nur por akiri el la bieno pli grandajn enspezojn. Elias ne estis homo, al kiu krono au rublo estas la sola celo de la vivo, pro tio li komprenis ankau sian novan konatulon, kiu anime ne estis tioro posedanto, kiom laboranto, enamighinta en sian fakon. La bieno Maekopli ne estis granda. El ghiaj kvardek du hektaroj la agrara reformo ne fortranchis ech peceton. Ulo ne rilatis malamike al la agrara reformo. "Gis nun mi ne estas tute certa, chu ghi portas utilon au malutilon," li konfesis al Elias. "Ter-laboristoj kaj etbienuloj ghojas, praaj bienposedantoj insultas. De kiuj oni forprenis teron, tiuj blasfemas la agraran reformon, kiom ili kapablas. Se chiu novterulo farighos bona terkulturisto kaj se la plimalgrandigitaj bienoj ne ekvegetos, tiam el la vidpunkto de la popolo kiel tuto nenio estos perdita." La rajtojn de mastro Ulo ricevis nur pasintvintre post la aresto de la patro. "Reveninte el la lernejo mi chiam pensis, ke se patro donus al mi plenan rajton por agi, mi jam montrus, kion oni povas fari kun la tero," li parolis sincere. "Patro vershajne komprenis min kaj diris, ke servu unue en la armeo, tiam ni vidos. Post la fino de la militservo li la tutan tempon prokrastadis la decidon. Mi ech ne parolis plu pri tio, vortoj je mia patro ne efikus. Li mem devis atingi klarecon en si, sed tio postulas tempon che niaj maljunaj bienuloj. Neniu ja volonte volas skribi sian bienon al la nomo de la infanoj. Mi havis tempon por atendi. Sed nun mi ne havas veran guston de la mastreco. Komence ni timis, ke oni la bienon tute forprenos de nia familio. Kaj ankau ghis nun la afero ne estas klara. Harjas asertas, ke niaj brutoj, falch- kaj rastmashino estos konfiskataj, en la plenumkomitato oni diris, ke mi trankvile daurigu la laboradon. Sed kiel vi plugu au semu trankvile, se la patro estas forkondukita kaj chiumomente oni povas veni por aresti ankau vin mem? Post la nokto de la dek-kvara de junio mi ne dormas plu hejme. Tage laborante mi per unu okulo kashrigardas al la vojo, chu ne venas milicistoj, nokte mi kushighas en fojnostako. Kiu scias, eble mi timas tute vane, sed oni diras, ke singardo estas patrino de sagheco." De sia fratino Elias eksciis, ke la maljuna Priit de Maekopli, la patro de Ulo, en chiu ebla loko, egale, chu komunuma domo, vendejo, societejo, drinkejo de la urbeto au preghejo, plenbushe insultis la rughajn kaj la tutan sovetan reghimon. "Li estis arestita pro sistema kontrausoveta agitado," precizigis lia bofrato Roland Poompuu. "Tion diris al mi la prezidanto de la komunuma plenumkomitato persone." Komence shajnis al Elias strange, kial Ulo timas, ke oni lin malliberigos. Infanoj ja ne respondecas pri pekoj de siaj gepatroj. Poste, kiam li audis, ke el Vali estas ekspeditaj al Siberio pluraj bienposedantoj kune kun la tuta familio, li opiniis, ke la singardo de Ulo eble ech ne estas superflua. Jam de la unuaj tagoj de la restado en la kamparo Elias rimarkis, ke Ulo Pruul ne estas la sola, kiu timas. Ankau lia bofrato shajnis esti pli nervoza ol antaue. La fratino Helene rekte eldiris, ke shi timas pri Roland. Kvankam Roland momente havas bonajn rilatojn kun la lokaj autoritatoj, inter la homoj tamen trovighas ankau tiaj, kiuj montras per fingro al Poompuu. Ke en la burgha tempo li estis vendejestro kaj ankau nun li estas vendejestro. Ke siatempe li penis plachi al grandbienuloj kaj ke ankau nun li kashe donas al ili pli bonan varon. Roland Poompuu mem ne atentis tiujn parolojn, sed Elias komprenis, ke en la fundo de sia koro ]a bofrato ne sentis sin tute sekura. La homoj timis kaj la homoj estis konfuzitaj. Almenau tiuj, kiujn Elias renkontis che la bofrato. Nur al unu viro chio shajnis esti klara. Tiu viro estis Oidekopp. Jam la unuan fojon, kiam ili renkontighis, Oidekopp demandis sen ia enkonduko: "Chu el via rondo oni multajn forkondukis?" Elias rigardis iom timigite la altkreskan viron kun akraj vizagh-trajtoj, kiu estis pli agha ol li mem kaj kies rigardo lin kvazau trapalpis, kaj respondis klare: "Pri kelkaj tia onidiro cirkulis." Oidekopp ridetis: "Mi opinias, ke tiuj estis pli multaj ol kelkaj. Ili ja ne faris escepton por inghenieroj kaj aliaj teknikaj laborantoj." Pri tio Elias respondis nenion. Oidekopp daurigis: "Ili volis senigi Estonion je la plej bonaj homoj." "La senchesa chasado de homoj nervozigas ech la plej senkulpan shafidon," diris Roland. Elias silentis kiel antaue. Ankau Ulo de Maekopli diris nenion. Oidekopp parolis plu: "Komence ili arestis unuopajn homojn, nun ili trenas per sejno tra la tuta lando. Ankorau du-tri similaj entreprenoj, kaj kio restos el nia popolo?" Nun opiniis Helene, ke vershajne ili proskripciis tamen nur tiujn, kiujn ili konsideris kontrauuloj. Oidekopp ridis: "Tiel parolas ili. Sed memoru, ke por ili chiu posedanto de vivipova bieno, chiu intelektulo kun memstara penskapablo, chiu nacie konscia laboristo estas malarniko. Chi tie en Vali ili deportis instruiston, apotekiston, vojmajstron, laktejan laboriston kaj posedanton de seshektara bieneto. Mi ech ne parolas pri la kvar au kvin mastroj de pli grandaj bienoj kaj pri la arbarestro, kiu estis chefo de la Defenda Ligo. Kia malamiko estas hubulo, laboristo au instruisto?" Elias streche observis Oidekopp. "La edzino de Jaanvest hodiau plendis en la vendejo, ke shi plu ne scias, kiel vivi," diris Roland. "Ne estas ja facile al shi kun tri malgrandaj infanoj." Oidekopp klarigis al Elias: "Jaanvest estas la lakteja laboristo, kiun mi menciis." "Kial ili deportis lin?" turnis sin Elias al la bofrato. Roland levetis la shultrojn. "Chiuj demandas tion. Li vivis trankvile kaj por si mem, mi povas diri pri li nenion malbonan." "Mi bedauras lian edzinon," plendis Helene. "Jam sen tio shi estis malfelicha, char shi jhus enterigis sian patrinon. Kaj nun shi perdis la edzon. Shi devas ie eklabori." "Neniu kuraghas shin dungi," diris Roland. "Kaj nenie ni havas tro multe da laboro. Eble en Moisakula trovighas. Kaj en Parnu. Kun infanoj ne estas ja facile vagi de unu loko al alia." Oidekopp demandis Roland: "Kiajn rilatojn vi mem havas kun la komitatanoj ?" Elias rimarkis, ke nun Helene atente observas sian edzon. "Dume ankorau bonajn. Feliche lau mia scio mi ne havas malamikojn." "Nuntempe neniu povas esti certa pri tio, kio lin atendas. Nek vi, nek Ulo," diris Oidekopp. "Neniu. Iuj malaperas senbrue, tiel ke oni ech ne rimarkas, kiam la homo jam estas for. Aliajn oni kolektas, por tiel diri, en ordo de avangarda laboro. Interalie, amikoj, en tio mi vidas ech logikon. Lau sia vivmaniero, lau sia spirita kulturo kaj materia civilizacio, per sia kompreno pri homaj rajtoj kaj homa indeco, legho kaj ordo la estono apartenas al europanoj. Ili ja ne havas alian alternativon ol dispeli nin en Siberian tajgon." "Kun la estona popolo tio tamen ne estas facile farebla," opiniis nun Ulo, kiu simile al Elias plejparte silentis. "Roland havas neniun kulpon kaj sekve ne bezonas timi, ke oni lin forveturigos," diris Helene. "Sufichas tio, ke li estas estono," restis Oidekopp fidela al sia opinio. "Mia bona amiko Vainoste — vi, Roland, devus lin koni — estis nek membro de la Patrolanda Ligo*, nek vapso**, nek defendligano, politiko lin ne interesis kaj ankau richajhon li ne havis. Iun matenon li ne aperis plu al la laboro, kaj chio. Ech niaj komunistoj skuis la kapon. Interalie, ili, niaj estonaj komunistoj, tute ne komprenas, ke ili segas la branchon, sur kiu ili mem sidas. Sed tion vi al ili nun ne sukcesos klarigi. La tempo instruos poste des pli dolorige." Elias auskultis la parolanton kun tre kontrastaj sentoj. Antau unu semajno li estus ekdiskutinta kun tiu granda kaj trankvila viro, kiu shajnis esti neshancelebla en siaj komprenoj. Nun lin retenis tio, ke lin mem minacis aresto. Ghis nun li opiniis, ke almenau koncerne lin temas pri miskompreno, char li ne sciis, ke li estas kulpa en io. Sed nun shajnis al li, ke Oidekopp, kiu parolis kun kategorieco de homo, kiu estas tute konvinkita pri sia praveco, trafis la kapon de la najlo. Kiun kulpon li serchas che si? Vershajne ankau li estas konsiderata simple tro memstare pensanta tipo. Tio ne sufichas por meti lin en malliberejon, sed por sendi lin al ekziio trans Uralo tio estas plene suficha porcio. Restinte duope kun la fratino, Elias demandis, kio Oidekopp fakte estas. "Li estas che ni la unuan fojon," respondis Helene. "Roland asertas, ke li estas bona kaj honesta homo. Kun tre sincera parol-maniero. Li loghas en Tartu kaj oficas en banko." La fratino kvazau pripensis iom kaj daurigis: "Kial mi havu antau vi sekretojn? Oidekopp kashas sin chi tie. Same kiel vi. Jam tri semajnojn." * Patrolanda Ligo —
politika organizajho en la burgha Estonio. — Trad. |