3

Al la fratino kaj bofrato ingheniero Endel Elias rakontis tuj, ke oni volis lin aresti kaj forsendi el Estonio. Li opiniis, ke ne estas juste silenti pri tio. Li ech avertis Roland Poompuu, ke kashado de serchata persono povas kauzi malagrablajhojn.

"Kion do mi faru?" demandis Roland kaj rigardis al Elias rekte en la okulojn. Roland Poompuu, kelkajn jarojn pli agha ol Elias, estis viro kun tre rapidaj movoj, kies vigla rigardo senchese glitis de unu konversanto al. alia. Pri sia bofrato Elias havis la impreson, ke li estas tre agema kaj rapide komprenanta homo, kiu scipovas adaptighi al la cirkonstancoj. "Chu mi forpelu vin, mian bofraton? Fermu la pordon antau via nazo? Kia homo mi tiam estus ? Ne, Endel, pri mi kaj mia familio ne zorgu."

La rigardo de Elias ankorau foje renkontighis kun tiu de Roland. La okuloj de la bofrato, lia vocho kaj lia tuta sinteno certigis al Elias, ke Roland ne parolas tiel nur por ion diri, sed ke li vere decidis helpi lin. Li sentis dankemon al la fratino kaj shia edzo, la gvidanto de la kooperativa vendejo en Vali.

"Mi diras al vi honeste," daurigis Poompuu, "mi ne volas malpacighi kun la lokaj autoritatoj. Ghis nun mi havis bonajn rilatojn kun ili kaj ne intencas ekkvereli ankau estontece. Sed se vere okazos, ke oni trovos vin chi tie, kion mi tamen ne kredas, sed kio tute neebla ankau ne estas, tiam mi ja nenion bezonos scii. Por mi vi simple estas bofrato, kiu venis chi tien por ripozi."

Elias trovis, ke lia bofrato estas rnulte pli bona homo, ol li antaue supozis. Ili harmoniis ankau pli frue sed al Elias Roland Poompuu ghis nun shajnis ghentila, sed pri aliaj homoj relative indiferenta homo. Finfine li konis sian bofraton ne tre bone. III renkontighis nur tri-kvar fojojn, tiom rapide oni neniun povas travidi. Eble iun simplaniman kaj naivan estajhon, sed la rapide adaptighema Roland ne apartenis al tiuj.

La fratino de Elias Helene edzinighis al Roland Poompuu antau kvar jaroj. Fininte komercgimnazion shi eklaboris en la vendejo de la kooperativa societo en Vali. En Tallinn shi laboron ne trovis, tutan jaron shi kuradis de vendejo al vendejo kaj de kontoro al kontoro, bone, ke fine shi estis akceptita kiel praktikanta vendistino en Vali. Komence shi estis lernantino, nur post ses monatoj shi ekricevis salajron de vendistino. En Vali shi edzinighis al la gvidanto de la sama vendejo Roland Poompuu, kiu antau du jaroj achetis al si bienon. La gvidadon de la vendejo li ne demetis, sur liaj kampoj semis kaj rikoltis dungitoj. Helene farighis bienmastrino, char konfidi la bienon nur al fremdaj homoj oni ja ne povis. Tiel asertis Roland.

"Ankau mi havas zorgon," parolis Poompuu al Elias. "La bieno farighis por mi vera plago. Achetinte ghin mi ghojis kvazau infano. Mi estas filo de nobelbiena laboristo kaj la tutan vivon mi revis pri propra tero. Ne pri ia farmbieneto, sed pri vera bieno, kie estas du-tri chevaloj, dek bovinoj kaj greno ghis la brusto. Miaj kvin gefratoj disiris tra la tuta respubliko, kiu en urbon, kiu en minejon, kiu en urbeton, chefe for el la kamparo. Ankau mi povis ja instali min se ne en Tallinn, do almenau en Parnu au Moisakula. Sed shtona pavimo kaj fumo de fabrikaj kamen-tuboj ne logas min. Dek jarojn mi shparadis kiel la plej granda avarulo, kolektis kaj shparis, ghis fine mi havis monon por tridek-duhektara bieno. Mi achetis ghin. Vi mem vidas, la konstruajhoj estas kontentigaj, la kampoj senshtonigitaj kaj drenitaj, herbo kreskas bone. Mi povus esti felicha, sed zorgojn mi havas pli ol antaue. Laboristojn kaj servistinojn oni ne rajtas plu dungi, mi mem sukcesas malmulte fari dum la matenaj horoj. Ankau Helene ne kutimighis al brutoj kaj kamplaboro. Mi ja ne edzighis je via fratino por fari shin mia servistino. Ech miaspeca ursangulano audis kelkion pri la malghoja sorto de Kroot*... La homa vivo vershajne ja estas tia, ke oni chiam devas barakti en malfacilajhoj."

Elias sciis diri nenion. Li estis tro ekscitita por doni bonajn konsilojn al aliaj. Pli frue li estus ridinta al la bofrato en la vizaghon kaj dirinta: au fordonu la bienon au rifuzu la oficon de vendejestro, ne estas eble samtempe servi du mastrojn. Ankau nun traflugis lian kapon tia penso, sed li ne eldiris ghin.

"Eble vi pensas, kial mi ne forlasas la vendejon," daurigis Roland, kvazau li estus leginta la pensojn de Elias. "Komence mi ne povis tion fari, char mi estis ghis la oreloj en shuldoj. Nun... nun mi balancighas kvazau spiko en vento. La vivo tiel shanghighis, ke tio, kio hierau estis bona, hodiau absolute ne taugas. Propra tero, kiu ankorau antau unu jaro estis fundamento de nia vivo, shancelighas sub la piedoj. Mi tute ne estas kontrauulo de la soveta reghimo, sed mi ne volas esti ankau homo sen radikoj. Nun oni naciigis la fabrikojn kaj domojn kaj magazenojn, la teron oni deklaris tutpopola posedajho. De mia bieno oni ja ne fortranchis ech unu hektaron, sed tio, kiel oni traktis aliajn, igis la teron shancelighi sub miaj piedoj. Eble estonte fondighos ankau che ni kolhhozoj, ilin ni vershajne ne evitos, sed komuna radiko estas same bona kiel senradikeco. Nun vi vidas, kiuj zorgoj premas mian koron. Tiun chi someron mi penos ankorau iel travivi, autune post la rikolto ni kun Helene decidos, kiel daurigi."

"Ni ne vivus pli malbone, se mi denove eklaborus che vendotablo," opiniis Helene.

"Vershajne vi pravas," konsentis Roland. "Se mi estus antausciinta, ke oni renversos la tutan vivon, mi ja ne estus elspezinta mian monon por la tero!"

Endel Elias sentis, ke ankau sub liaj piedoj la tero ekshancelighis.


* Kroot persono en la romano "Vero kaj justeco" de A. H. Tammsaare. Trad.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !