Dua chapitro

1

Olev Sookask ne eraris. Tio vere estis ingheniero Endel Elias.

Elias ekhaltis antau la grenejo. Li sciis, ke en la granda shtona tenejo estas fermitaj homoj, sed ne tio igis lin halti. Li simple pripensis, kion nun fari.

Preter li kuris kelkaj viroj, kaj li ekiris post ili. Li ne povis ja resti chi tie. Li devis fari same kiel la aliaj, alian alternativon li plu ne havis.

Kie estas konstablo Aorand, kiu vekis lin antau duonhoro? Li sekvis Aorand chi tien, sed nun la lasta tute malaperis.

Audighis pafserio de mitralo.

Elias ekpashis pli rapide. La shoseo turnighis maldekstren kaj post tio kondukis malsupren lau deklivo. La monteto estis kovrita de arbaro kaj vershajne Aorand iris tien. Elias memoris, ke lau ordono de kapitano Oidekopp sur la monteto estas dejhoro. Vershajne tie oni do pafas.

Sed samtempe Elias ekmemoris, ke ili mashinpafilon ja ne havas. Almenau hierau li ne vidis, ke iu el ili tian armilon disponas.

Kiam liaj pensoj venis al tio, Endel Elias la unuan fojon klare komprenis, kio okazos. Ghis nun li ja antausentis la proksimighon de la danghero, sed chio estis ankorau malklara.

Nokte Elias estis drinkinta ghis perdo de konscio. Li ne plu memoris, kiu enlitigis lin, sed matene, malferminte la okulojn, li trovis sin en lito. Iu estis lin senvestiginta, li kushis sub la litkovrilo preskau nude. Antau la lito staris klinighinte fremda virino, kiu haste shovis la piedojn en pantoflojn. Antau la okuloj de Elias balancighis grandaj mamoj. En la sama momento la virino turnis al li la dorson kaj tirante la supren levighintan noktan chemizon sur la dikajn genuojn malaperis en la apuda chambro.

Elias ne sciis ankau nun, kiu estas la virino. Kvazau tra nebulo tevekighis en lia memoro unuopaj momentoj de la pasinta nokto. Ies mola kaj varma, pro shvito malseketa korpo premas sin al li. Li volas dormi, sed iu mankaresas, premas, instigas kaj allogas lin.

Postrigardante la virinon, kiu nenion hontante altrudis sin al li kaj nun balancante la postajhon eliris, Elias sentis nauzon al la virino kaj ankorau pli multe al si mem.

Post tio chio okazis rapide. En la apuda chambro komencighis lauta lamentado kaj la pordo malfermighis kun bruo. Konstablo Aorand staris sur la sojlo kaj strechante rimenon sur la pantalono komandis:

"Vestighu rapide kaj eliru! La diabloj jam venas!"

Elias komprenis nenion.

"Poompuu sendis informon, ke eksterma bataliono elveturis el Parnu," klarigis Aorand spiregante. "Oni avertis lin per telefono."

Elias devigis sin levighi.

En la kapo martelis, en la busho estis abomena gusto. Lin nauzis.

Tra la pordo audighis:

"Jen ni havas! Kie estas viaj germanoj? La virojn oni mortpafos kaj la domojn ekbruligos. Jen via batalo por libereco! Oni povas jam neniun kredi. Nek rughajn nek brunajn. Ni estos kompreneble la unuaj viktimoj... Mi forkuros nenien. Kiu scias kaj kuraghas atesti kontrau mi? Chiuokaze la germanoj estos iun tagon chi tie kaj tiam ni montros! Kial do ili ne tuj mortigis Julius Vahtramae..."

"La milicisto jam plu ne denuncos."

"Chu vere, mi ne audis pafojn. Kaj krome la rabistoj el Tallinn, ankau ili ja neniun timas."

"La tallinnanoj ne konas nin."

"Dio mia, malgrau tio estas terure. Pensu nur, jhus vi havis la potencon, kaj nun ni denove tremu. Liine! Liine! Purigu rapide la tablon, portu la brandbotelojn en la provizejon. Alie ili ankorau vidos, ke..."

La vortoj sufokighis en plorsingultoj.

La vira vocho apartenis al Aorand, la vocho de la ekplorinta virino estis al Elias tute fremda.

Aorand aperis denove en la pordo.

"Jen via pafilo!"

Denove oni altrudis al li armilon. Same kiel en la pasinta mateno, ili ankau hodiau la tutan tempon rapidigis lin, same kiel hierau, Elias ankau hodiau ne sciis, kien li estas kondukata kaj kio okazos, chu ili intencas rezisti al la eksterma bataliono, elvenonta el Parnu, au ili opinias, ke estas pli saghe kashighi en marcho.

Kiam elirinte tra la kortpordego ili turnighis dekstren, Elias komprenis, ke ili iras al la komunuma domo. Tiel ankau okazis. Tie atendis ilin deko da viroj, chiuj kun fusiloj. Aorand sendis ilin ien kaj mem kuris al la grenejo. Elias ankau nun trotis post la konstablo. Li kvazau ne havis plu memstaran decidpovon, faris nur tion, kion faris la aliaj. Nun li perdis ankau Aorand el la vido kaj ne sciis, kion entrepreni.

Sed unu afero klarighis nun al Elias. Ke li definitive forlasis la sovetan reghimon. Samtempe li ekdeziris forjheti la pafilon kaj disighi ankau de tiuj homoj, kiuj la tutan tempon altrudas al li armilon. Malaperi ie, kie neniu lin konas! Kashi sin en tia loko, kie oni lin ne trovos. Same kiel li fughis kaj kashis sin jam dum tri semajnoj. Sed same kiel hierau, ankau nun starighis antau Elias la demando: kien? Kien fughi, kie kashi sin? Li ne havas lokon, kie kashi sin. Denove li sentis, ke li ne havas alian alternativon.

Che la rando de la pinarbaro, kie la shoseo mallevighas al la ebenajho, Elias vidis virojn inter la arboj. Ili kushis, tenis en la manoj pafpretajn fusilojn kaj kvazau atendis iun.

Li iris pluen lau la spino de la monteto. Ree audighis rapida pafado de mitraleto, super la kapo kugloj kun klako enighis en pintrunkojn. Subite li ektimis, klinighis, faris ankorau kelkajn pashojn kaj kushighis simile al la aliaj. Poste li chirkaurigardis kaj trovis, ke li kushas apud Ulo. Li sentis pro tio kvazau ian kontentecon kaj kapklinetis al Ulo. La mieno de Ulo estis tre serioza. Elias komprenis, ke la filo de la mastro de Maekopii estas ekstreme ekscitita. Ankau li mem ekseitighis, la humoro de la alia kvazau infektis lin.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ