4

Diable bone, ke Ruutholm invitis min kun si. En la bataliono ni nun havas ankorau nenion por fari. La bataliono kiel batalunuo estas ja nur formata. La tutan tempon alvenas novaj viroj, estas organizataj plotonoj kaj rotoj. La estroj agas kaj klopodas, faras nomarojn, konatighas kun la batalionanoj, elektas kaj kribras ilin, cerbumas, kiun kien destini. Kelkiam estas elsendataj du-tri viroj plenumi iun etan taskon, alifoje eliras tuta grupo. Niaj viroj plejparte patrolas sur la stratoj au iradas ien por dejhori. Niidas ne estis du tagojn videbla, poste evidentighis, ke ili minis la elevatoron.

De tempo al tempo oni aranghas ion similan al instruado. Mi en la armeo ne servis, por miaspecaj nepre necesus ioma ekzercado. Pafi per fusilo mi scipovas, sed tio ne sufichas. Milita instruado al neniu malutilus. Inter ni trovighas vershajne neniu profesia militisto krom la stabestro, chefleutenanto, kiu portas uniformon de la malnova armeo, al kiu estas surkudritaj la distingiloj de la Rugha Armeo. Plejparto kompreneble siatempe plenumis la devigan militservon kaj en batalo ili supozeble la kapon ne perdus, sed chu vivante de la malnova graso ni sukcesos plenumi niajn taskojn?

Niaj taskoj? Mi ech ne scias, kiujn taskojn la eksterma bataliono havas. Niidas asertas, ke la ekstermaj batalionoj estas organizataj por kaptado de diversantoj kaj parashutistoj. Eble li pravas. Se ni vivos, ni vidos.

Cetere al mi ne plachas la nomo de nia trupo. La vortoj "eksterma bataliono" sonas en miaj oreloj malbone. Tro kruele kaj minace, tio ech timigas la homojn, kiel mi rimarkis. Kaj krome ni ne ekstermas, sed defendas la landon kontrau la fashistaj ekstermantoj. "Nia chefa tasko estas ekstermi agentojn, grupojn de diversantoj kaj parashutistoj de la malamiko, pro tio nia trupo nomighas eksterma bataliono," klarigis al ni Niidas instrue. "Finfine nomo ja viron ne difektas." Logiko en liaj vortoj ja trovighas, sed lau mia opinio la nomo de nia trupo estas tamen ne tute sukcesa.

Hierau vespere, kiam mi iris hejmen, nia domposedanto vidis min sur la korto kaj diris, ke mi estas tro rapidema. Mi komprenis, ke lau lia opinio la aligho al la eksterma bataliono estis nepripensita.

"Saghaj homoj ne shovas sian kapon en fajron," li aldonis signifoplene.

Mi ridetis pri tia vivsagho. Tio estis la soia, kion mi povis fari, char la konceptojn de la domposedanto shancelas nenio.

Chiufoje li penas prudentigi min, kaj lin kolerigas, ke mi nur ridetas pri liaj vortoj. Ankau chi-foje li ekscitighis.

"La. rusoj retretas kaj buboj similaj al vi, sen milita instruado kaj duone senarmilaj, ne kapablas ja haltigi la germanan tank-armeon."

Mi diris al li:

"Inter ni trovighas ankau... pli aghaj viroj."

Mi ja komprenis, ke oni devus respondi al li multe pli efike, sed bonajn kaj trafajn vortojn mi trovas chiam nur poste. Krom tio estis sensence klarigi al li, kial mi alighis al la eksterma bataliono kaj ekprenis pafilon. Se mia domposedanto estus atendanto de la hitleranoj, apenau mi estus praviginta min nur per rideto, sed la domrnastron milito ne ghojigas. Malgrau tio, ke li la tutan lastan jaron timis, ke oni naciigos ankau lian etan domachon. Lia filo, samagha kun mi, estas multe pli granda reakciulo ol la maljunulo mem. La domposedanto tenis sin flanke dum la antauaj du bataladoj, la granda mondmilito kaj la ghin sekvinta malgranda milito de la blankuloj, kaj konsideris sian agmanieron la plej prudenta. Li parolis kun mi ne pro malbono, sed pro bono, jen kial mi farighis tiel neparolema.

Fine li demandis ne kun malica ghojo, sed vere zorgoplene:

"Diru, kial la rusa armeo forlasas unu urbon post la alia?"

Nun mi ja volis respondi al li tre akre, sed nur balbutis ion similan al tio, ke ankau nia kontrauatako ne estas plu malantau montoj.

"Oni parolas, ke la germanoj okupis Minsk kaj staras jam che Daugava. De Riga ghis Tallinn ne estas pli ol tricent tricent kvindek kilometroj."

Li tute konfuzis min. La raportoj de la Soveta Informoficejo estas tiom nebulaj, ke mi ne havas ech iom detalan imagon pri la fakta movighado de la frontlinio. En la raportoj de la Informoficejo oni ja parolas pri la direkto de Minsk, sed en kiu distanco estas la fronto de Minsk, tion oni ne diras. Evidente la Informoficejo sciigas nek pri forlaso nek pri repreno de urboj. Oni diras lakone, ke bataloj okazas en tiuj kaj tiuj direktoj; vi: mem estu sagha kaj divenu, kiom la malamiko jam avancis en tiuj direktoj. En la lastaj tagoj estas skribite pri la direktoj de Minsk, Luck, Lvov, Shiauliai, Vilnius kaj Baranovichy. Kaunas; vershajne jam falis, char pri la direkto de Kaunas oni ne plu pa-rolas. Mi havas tian impreson, ke pri la direkto de iu au alia urbo oni parolas, ghis kiam la nomita urbo ankorau ne falis., Lau tiu impreso mi certigis, ke Minsk ankorau ne falis kaj ke Riga la germanoj tiom rapide ne vidos. En unu afero mi estis absolute konvinkita dum tiu chi milito la germanoj Estonion ne atingos. La Rugha Armeo pli frue haltigos la ofensivon de la hitleranoj kaj elpelos la fashistajn bandojn el la teritorio de Sovetio. Mi asertis tion kun tia interna certeco kaj fervoro, ke la dom-posedanto vershajne duone ekkredis min.

Miaj patrino kaj fratinoj mi havas du fratinojn, ambau pli junaj ol mi kredis la sainon, kion mi. La patrino eble iomete dubas, sed por la fratinoj mia vorto estas kiel amen en preghejo. Vero de la lasta instanco. Cetere la nocion "vero de la lasta instanco" mi trovis en la tria volumo de la elektitaj verkoj de Marx kaj Engels, tiu brilanta, kelkfoje diable komplikita historio, kie Engels tute ridindigas sinjoron Karl Eugen Duhring. Nia familio decidis ne rapidi evakuighi. Pri la evakuado oni parolas jam sufiche vaste, sed lau mia opinio tiaj paroloj estas senbazaj.

Komence, kiam mi hejme sciigis pri mia aligho al la eksterma bataliono, patrino serioze ektimis. Sed nun panjo jam alkutimighis. Shi ech ghojas, char se mi ne apartenus al la eksterma bataliono, mi devus kiel rekruto iri en la mobilizan punkton. La mobilizado de miaj samaghuloj kaj je unu jaro pli junaj estas jam proklamita.

Chiuj patrinoj volas, ke la idoj estu en ilia proksimeco, sed la rekrutojn oni vershajne sendos al Ruslando, jen, pro tio la patrino nun ghojas. Shi pridemandis min kvazau malgrandan infanon kion ni faras en la eksterma bataliono, chu oni sendos nin ankau kontrau la germanoj kaj tiel plu. Mi havas bonegan panjon, sed shi suferas pro la manko de chiuj patrinoj: shi neniel komprenas, ke mi estas jam viro. Plenkreskulo. Por shi mi eterne restos knabeto en mallonga pantalono. Por trankviligi panjon mi diris, ke mi tute ne estas la plej juna nek la plej malforta. Pri tio shi ekridis. "Forton vi havas kvazau urso, tio al vi ne mankas. Sed malsagha vi estas ankorau kvazau chevalido. Senpacienca kaj senpripensa." Shi admonas min chiufoje al singardemo, mi pacience auskultas shin kaj promesas esti chiel prudenta. La patrinoj estas jam tiaj, nenio estas farebla.

Cetere mi ja ne mensogis. En la bataliono vere trovighas dudeko da miaj samaghuloj. Du au tri estas ankorau veraj knabachoj. Sed la plej juna batalionano estas knabino. Nia flegistino Helgi. Helgi Uibopere. Kiam mi vidis shin la unuan fojon, mi opiniis, ke shi estas filino de Iu el niaj viroj, kiu venis viziti sian patron. Sed evidentighis, ke shi estas samspeca batalanto kiel ni chiuj. Tute ridinde.

Librotenisto Tumme konas nian junan flegistinon. Jam de tiu tempo, kiam la knabino en la korto de ilia domo ankorau ludis hopludon. Ili loghas en la sama domo. Tumme ne kredis siajn okulojn, kiam li iun tagon renkontis Helgi sur la korto de nia kazerno, formita el lernejo. Lau lia informo Helgi estis evakuighonta kune kun siaj gepatroj, pri tio parolis la tuta domo. Nome la patro de Helgi laboris en mashinkonstrua uzino kaj forveturis kun la laborstabioj de la fabriko al Uralo. Kiam Tumme demandis pri tio Helgi mem, la knabino respondis simple, ke shi forkuris de la gepatroj el la trajno. Che tio shi penis rideti, ech ridetis, sed Tumme komprenis, ke tio estas rideto tra larmoj. La knabino certe ghojis pro ilia neatendita renkontigho, char en la bataliono Taavet Tumme estis la sola persono, kiun shi konis pli frue.

Helgi Uibopere estas junkomimisto, same kiel mi. Mi ne scias, chu pro tio, sed ni du bone harmonias. Preskau chiutage ni konversacias inter ni. Kiam ni parolis la unuan fojon, shi demandis min, kiom agha mi estas. Mi respondis kun mia ordinara shercemo: dekkvarjara. Fine mi konfesis, ke jam plene dudekjara. Shi ne kredis ankau tion, shi opiniis min pli juna. Multaj opinias, ke mi estas pli juna, mi jam kutimighis al tio. Lau la staturo mi jam delonge havas mezurojn de viro, tute ne estas malforta nek magra.

Ni parolis ankorau pri lernejo, pri sistemo de centra hejtado, pri bokso kaj naghado. Ech tion mi elbabiiis al shi, ke iam mi havis intencon ekstudi en la teknika instituto. Sed post la antaulasta klaso de gimnazio mi devis chesigi la studadon. La vaporshipon, sur kiu mia patro laboris kiel hejtisto, fashistoj torpedis kaj dronigis en la trideksepa jaro che la bordo de Hispanio, kaj kvankam patrino faris chion, kion shi povis, por ke mi povu daurigi la lernadon, tio fine superis shiajn fortojn. Chi-autune mi intencis denove eksidi sur lerneja benko kaj fininte la lernadon en vespera mezlernejo esplori la fortunon ankau en la teknika universitato. Se sufichos forto, mi eble iam tamen efektivigos miajn knabaghajn planojn. Kompreneble la milito povos nuligi miajn rozajn intencojn por la estonteco, sed mi ne kutimas difekti mian humoron per antautempa plendado kaj lamentado. Krome, kiu scias, eble autune la milito estos jam finita?

Sed plej ofte Helgi trovighas en la societo de Tumrae kaj Niidas. Hierau vespere shi estis kun Niidas ech en la urbo. Strange, sed mi ne volas, ke shi amikighu kun Niidas.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !