3 Irja Liive estas ekonomiistino en la planfako de la popola komisariato. Pli frue mi Liive ne konis. Irja Liive mem serchis min. Shi telefonis al la konstruajho, kie ni ghuste finis la instaladon de radiatoroj, kaj petis min al telefono. Certe shi diris, ke shi parolas el la popola komisariato: che ni oni ne kutimas voki laboristojn al telefono. Shia vocho estis tiom malfelicha, ke mi tuj konsentis renkontighi kun shi en la kafejo "Kultas". Koncerne shian vochon mi fantazias. Poste mi ekkomprenis, ke shi estas malghoja kaj malfelicha, sed en la telefontubo sonis mir ordinara vocho de juna virino. Irante al la kafejo mi estis tre nervoza. Mi preskau ne vizitas kafejojn. En restoracio mi kondutas multe pli libere, kvankam ankau tie mi estas tre hazarda vizitanto. Plej agrable mi sentas min en gimnastikejo kaj sur sportplaco, sur strando de maro kaj bordo de lago au rivero. Verdire mi estus nervozighinta ankau tiam, se Irja Liives estus destininta kiel lokon de nia renkontigho la basenon, kie mi trejnas chiusemajne tri fojojn. Pro tio, ke mi ne kutimighis konversacii kun mondumaj sinjorinoj. Dum la vesperfestoj en la laborista gimnastikejo au en iu alia dancsalono mi ne timas knabinojn, sed inter la kafeja publiko mi ne sentas min hejmece. Krome ial mi supozis, ke ekonomiistino Irja Liive estas solida damo, kaj mi timis, ke mi ne kondutas kiel decas. Feliche chio pasis simple kaj nature. Shi estas bela virino kun tre zorgita eksterajho. Shiaj frizajho, vizaghhauto, koloro de la lipoj, manikuro, vestajho, kaj la odoro, kiu de shi venis, chio forte impresis min. Shi ne estis iel speciale ornamita nek multekoste vestita, sed chio che shi estis bongusta, ghuste tia, kio min konfuzas, kaj komence mi ne kuraghis ech rigardi shin. Sed kiam shi demandis, kion mi scias pri chefingheniero Elias, kaj che tio rughighis, mi eksentis kompaton al shi kaj liberighis de mia konfuzo. "Chu li estas... arestita?" "Mi opinias, ke ne." "Mi dankas vin, mi jam timis la plej malbonan. Nun oni tiel multe parolas pri arestoj kaj proskripcioj, ke oni ne scias, kion kredi, kion ne kredi." "Oni volis lin kapti, sed li ne estis hejme." Mi estis tro kruela, tion mi komprenis nur tiam, kiam Irja Liive terurighis. Shi flustris: "Do tio estas vero?" "Vero." Mi ja ne povis tuj repreni miajn vortojn, kvankam mi deziris tion fari. "Kial oni volis lin aresti?" "Mi ne scias." "Kashu de mi nenion," shi petis malgaje. "Ni intencis geedzighi." La vizagho de Irja Liive denove rughighis kaj shiaj okuloj rigardis min kun nekashita ekscito. "Mi vere ne scias." La juna virino, sidanta kontrau mi, eksilentis. Mi daurigis: "Neniu el ni scias tion. Multaj opinias, ke temas pri eraro. Al kamarado Elias ni rigardis kiel al bona kaj honesta homo." Mi ne povis alimaniere, tiuj konsolvortoj venis kvazau per si mem al la lango. Kaj mi ja nek mensogis nek troigis. Ankau nun la plej multaj el ni estas konvinkitaj pri tio. "Ingheniero Elias certe ja estas bona kaj honesta homo, kamarado Sookask," diris la virino. "Li kompreneble ne estas revoluciulo, sed ankau tute ne kontrauulo de la soveta reghimo. Pri kio oni povus lin akuzi?" Koncerne tion mi bedaurinde scipovis diri nenion saghan. Nomi Elias, kiel faris tion Niidas, grava "fisho" en Trafikministerio, kiu kashe laboris kontrau la soveta reghimo, mi ne povis. Kaj ech ne volis. Kial ankorau pli malghojigi jam sen tio malfelichan virinon? Nun mi deziris, ke prava estu ne Niidas, sed Ruutholm. "Parolu kun nia direktoro. Kamarado Ruutholm estas konvinkita, ke temas pri miskompreno, kaj li promesis zorgi pri la solvo de la demando pri ingheniero Elias." Miaj mallertaj kaj oficialaj vortoj kvazau trankviligis Irja Liive. "Mi estas al vi tre dankema, kamarado Sookask," shi diris post malionga silento. "Chu ni trinku ankorau tason da kafo?" Kompreneble mi nenion havis kontrau tio. Ni konversaciis tutan horon au ech pli longe. Ne plu pri Elias, sed pri aliaj aferoj. Ech pri sporto. Parolante pri la estonta naghkonkurso mi ech ekflamis. Chiuokaze ni harmoniis tute bone, Mi preskau volis demandi, pri kio ekonomiistoj okupighas en la popola komisariato, sed ghustatempe retenis la vortojn. Irja Liive estas charma virino. Se shi ne estus kvin jarojn pli agha ol mi... Pro dio, oni povus enamighi... La du lastaj frazoj estas pura stultajho! Irja anias nian fughintan chefinghenieron, shi estas tre malfelicha kaj pri shi tiel pensachi, kiel mi tion faras, estas Impertinente. Mi ja serioze tiel ne pensas, sed helpi shin mi volus. Nur poste enkapighis al mi stranga demando. Kial Irja Liive turnis sin ghuste al mi? Kial shi tuj ne paroiis kun la direktoro? De kie shi entute prenis, ke mi ion scias pri Elias? Shajne jam estighis iaj famoj. Iu au supozas au konjektas, ke Ruutholm kaj mi en tiu nokto iris kapti Elias, kaj nun trumpetas tion al chiuj. Irja Liive decidis komence paroli kun mi pro tio, ke shi pli aghan kaj autoritatan viron simple timis. Au eble la konversacio kun mi estis nur bone pripensita esplorprovo? Estu kiel ajn, sed pri Irja Liive mi ne volas pensi malbone. Mi vere bedauras shin. Chu Irja (nomi tiun virinon la tutan tempon per la antau- kaj familia nomo estas strange) parolis kun Ruutholm kaj kion ili paroiis, mi ne scias. Sed apenau Ruutholm sukcesis ion esencan fari por Elias, char antau tio komencighis la milito. |