2 Mi scias tion precize. Mi mem estis kun Ruutholm tiun nokton malantau lia pordo. La dektrian de junio malfrue vespere mi kiel komsomola aktivulo estis neatendite invitita en la ejon de la antaua kino "Grand-Marina". Nun uzas tiun domon la Rugha Armeo. Mi ne povis ech konjekti, kio atendas min tie. La granda salono plenighis de homoj. Oni sciigis al ni la decidon pri ekzilo de klasmalamikaj elementoj, la kunvenintoj estis grupigitaj po tri-kvar viroj kaj chiu tia grupo ricevis la taskon konduki du-tri elsendotojn al la varstacio de Kopli. Mi trafis kun Ruutholm en la saman grupon. Verdire mi rimarkis la direktoron inter la aliaj kaj mi mem iris al li. Tre bone, ke mi rimarkis lin, kun fremdaj homoj estus multe pli malfacile. Jam sen tio mia sinsento estis tute acha. Mi ne kompatas la hierauajn ekspluatantojn. Kiam mi estis naujara, nia loghejo estis traserchata. Nenio suspektinda estis trovita, la policistoj kaj civile vestitaj detektivoj foriris kun longa nazo. De tiu tempo mi scias, ke la burgharo neniam respektis la loghlokon de la laboristaro kaj la vivon de la laboranta homo. Sed unu afero estas kompreni la klasan esencon de la burgharo kaj alia afero kapti dormantajn homojn, kvankam ili estas antauaj potenculoj, kaj ekspedi ilin en Siberion. Se ni farus tion tage, malkashe, tio min ne tiom ekscitus. Sed nun mi sentis min malbone. Precipe kiam evidentighis, ke unu el la ekzilotoj estas nia chefingheniero Endel Elias. Pri tio ni eksciis nur en tiu momento, kiam ni jam frapis malantau lia pordo. La nomaron havis la leutenanto de sekureco kaj nek mi nek Ruutholm esploris anticipe, kiajn birdojn ni devos kapti. Kiam la leutenanto vekis la loghantojn de la apuda loghejo kaj ilin demandis, chu en ia kvina numero fakte loghas civitano Endel Elias, tiam al ni shajnis kvazau ni ricevis bastonbaton al la kapo. Almenau mi rigardis la leutenanton kun stulta mieno, sed ankau la direktoro konsternighis. Mi ghojis, ke ni ne trovis Elias hejme. La ceterajn du ni kaptis. Unu el ili estis Assuk, lau aserto de Ruutholm malnova aktivulo de la agrara partio, kaj la alia kun estonigita nomo blankgvardiano, siatempe grava persono en polico, kies nomon mi ne memoras. Mi ne dubas, ke ili estis furiozaj kontrauuloj. Ankau la sinjoro, loghanta apud Elias, povis tre bone esti unu el tiuj, kiuj ghojas pri chiu nia eraro kaj malsukceso. Sed meti Elias kun ili en la saman kaserolon? Post la plenumo de la tasko Ruutholm diris, ke ni devas reiri al "Grand-Marina". Alveninte al la Mara bulvardo ni ne plu vidis antau la kinejo sharghautomobilojn. Ankau interne regis jam silento. La surloke restintaj laborantoj de la shtata sekureco aspektis lacaj kaj nervozaj. Eble mi eraris, sed tian impreson mi havis. Ruutholm iris en la apudaj chambroj, serchante iun Eeskula, mi sekvis lin. Fine ni trovis la serchaton. Montrighis, ke kamarado Eeskula, kiu havis civilan veston, estas viro kun tiaj samaj luktistaj shultroj, kiel Ruutholm. Mian atenton tuj kaptis liaj enkavighintaj okuloj, chirkau kiuj bluetis malhelaj rondoj, kvazau ni havus aferon kun malsana au dum longa tempo ne dorminta homo. "Saluton, Mart," diris Ruutholm kaj konatigis min: "Nia komsorgo Sookask." Sen ia enkonduko Ruutholm ekparolis pri la chefingheniero kaj finis kun la vortoj, ke povas temi nur pri stulta eraro, char Elias estas homo, pri kiu li plene respondecas. Eeskula atente auskultis Ruutholm kaj de tempo al tempo jhetis rigardon ankau al mi. Post la parolo de Ruuthholm li tedite rimarkigis: "Nun chiuj estas senkulpaj shafidoj. Antau nelonge ni arestis posedanton de muelejo, en kies tenejo ni trovis tiom da armiloj, ke ili sufichus por tuta plotono. Ankau por li trovighis defendantoj, kiuj asertis, ke temas pri miskompreno." Ruutholm ne cedis: "Mi komencis jam antauprepari Elias por aligho al la partio." Nun Eeskula demandis abrupte: "Kie via honesta specialisto nun estas?" Mi komprenis, ke tiu viro premas la direktoron al muro. "Mi ne scias," konfesis Ruutholm. "Chu vi scias?" turnis sin Eeskula al mi. Mi skuis la kapon. "Mi scias," diris Eeskula. "Via angheleto ion ekflaris kaj kashis sin. Ni ne scipovas aranghi niajn aferojn tiamaniere, ke nenio atingu ia orelojn de la klasmalamikoj." Ruutholm demandis siavice: "Chu vi konas la materialojn pri Endel Elias?" Nun estis la vico de Eeskula skui la kapon. "Vi ne konas la materialojn pri nia ingheniero, sed kondamnas lin jam anticipe. Ni konas la homon kaj pro tio ne povas konsenti kun vi." Mi ghis tiam ne kredis, ke la neparolema Ruutholm havas tiajn advokatajn kapablojn. Eeskiila ridetis. Mi ekkomprenis, ke Ruutholm kaj Eeskiila ghisfunde konas unu la alian, ke ili povas esti ech bonaj amikoj. "Bone," diris Eeskula fine, "mi esploros la aferon de via ingheniero, kaj se vere estas tiel, kiel vi tion certigas, oni lasos lin en trankvilo." Li eksilentis kaj aldonis: "Mi estas diable laca, Aksel, diable laca." "Dankon." Ruutholm levighis de la segho, kvazau interkonsilighis kun si kaj diris: "Mi havis achegan senton, kiam ni frapis al la pordo de honesta homo. Kial ni entute agas nokte, kvazau shtelistoj? Ni devus nun lautvoche paroli al la homoj, kial estas necese purigi la aeron de la odoracho de la klasmalamikoj. Kasha agado portas multe da malutilo, kredu min." Al mi shajnis, ke Ruutholm pravas, tre pravas. Eeskula tamen flamighis, mi rimarkis tion, sed li bridis sin. "La klasbatalo kaj ghia taktiko estas pli komplikitaj ol ni kelkfoje povas imagi." Antau la disigho Ruutholm petis, ke Eeskula telefonu al li, kiam la afero de Elias estos solvita. Sed ial Eeskula denove ekscitighis. "Estu preta akcepti ankau malbonan sciigon," li diris neatendite abrupte. "Vi ne estas la unua, kiu estas blindigita per afablaj paroloj kaj glata konduto." "Afablaj paroloj... Mi kaj Elias estas serioze kverelintaj. Tiu homo ne ruzas, li eldiras, kion li pensas." Eesktila diris seke: "La. situacio estas pli serioza ol vi opinias. Mi amike rekomendas al vi du aferojn: tenu la okulojn pli apertaj kaj la bushon iom pli fermita." Ruutholm demandis mallaute: "Chu vi, Mart, minacas min?" "Mi ne minacas. Tio estas nur kamarada konsilo." "Dankon." La kolo de Ruutholm rughighis. Sekve ankau li ekflamis. Kiam li ekscitighas, la sango fluas al li chiam en la kolon kaj kapon. "La aferon de nia chefingheniero mi ne lasos nesolvita ankau tiuokaze, se li lau viaj informoj estas malamiko de la popolo numero unu." Ili disighis tamen sufiche amike. Ili ambau retenis sin. Kaj se mi ne eraras, ili sentis sin iom ghenitaj ankau pro mi, kies ekziston ili intertempe vershajne tute forgesis. Descendante lau la largha shtuparo sur la straton Ruutholm diris kvazau interalie, ke li kaj Eeskula, serioza kaj senlime sincera homo, estas malnovaj amikoj. Pli detale pri sia amikeco kun la laboranto de la shtata sekureco li ne parolis kaj mi ankau ne demandis. Sed poste li diris lau mia opinio iun strangan frazon: "Neniu ofico rajtas shanghi nin tiomgrade, ke ni ekvidas chirkau ni nur malamikojn." La homo estas tre stranga estajho. Ankorau svarmis en mia kapo dekoj da neresponditaj demandoj, sed nun mi farighis militema. "La burgharon kiel klason estas necese likvidi." Tiuj vortoj ne estis miaj propraj, proksimume tian penson mi legis antau nelonge en la mallonga kurso de la historio de la partio. Ruutholm diris: "Kun la klasmalamikoj oni devas kvitighi malkashe. Tiam estus evitataj ankau malutilaj eraroj." Nia direktoro estis konvinkita, ke la afero de Elias tamen solvighos bone. Sed tio ne okazis. Unue, ingheniero Elias tute ne aperis plu al la laboro. Mi audis de Ruutholm, ke li estis en la chefkontoro, sed post tio malaperis senspure. Malgrau chio Ruutholm asertis, ke temas pri granda miskompreno. Ankau de Eeskula ricevita sciigo, ke en la okazo de Elias ne temas pri eraro au senpripensa decido, ne konvinkis Ruutholm. Por restarigi la justecon li promesis turni sin al la Centra Komitato. Li shajnas esti nekredeble obstina. Kun teknikisto Niidas Ruutholm ekkverelis pro Elias. Niidas. nome deklaris, ke la tuta kolektivo de nia entrepreno respondecas pri Elias. "Kial?" demandis Ruutholm. "Ni estus devintaj senmaskigi lin pli frue," diris Niidas. "Nun li forflugis." "Chu vi scias, pro kio oni volis proskripcii lin?" "Tio estas facile konjektebla. Elias estis siatempe sufiche "granda fisho" en la Trafikministerio. Li povis havi, dio scias, kiajn kontaktojn kaj taskojn." Ruutholm rigardis al Niidas esplore kaj diris: "Elias estis en la Trafikministerio neniu "granda fisho", sed ordinara ingheniero." Niidas farighis tute ekscitita. "Chi tie che ni li kreis la tutan tempon kontrausovetan etoson. Kiu titolis la stahhanovismon fabrikado de laborherooj sur papero! Kviete kaj kashe li agis kontrau ni en chiu afero." "Vi malghuste prezentas la aferon." La direktoro restis trankvila. "Mi bone memoras, kion Elias diris pri la stahhanovismo. Li avertis, ke ni per burokrataj blankedoj kaj diktitaj promesoj ne faru el la socialista konkurado fabrikadon de laborherooj sur papero. Li pravis. Che ni konkuras la kancelarioj, ne la laboristoj." "Mi komprenis tute alimaniere," retirighis Niidas iom. Sed tuj li denove diris kuraghe: "La elektojn li nomis vetkuro — kiu pli frue alvenos." Mi auskultis kaj pensis ankorau, ke Niidas havas diable bonan memorkapablon. "Ingheniero Elias estis bona agitatoro. Liaj elektantoj balotis inter la unuaj. Mi cheestis, kiam li vere tiel diris. Sed ankau chi tie vi ne estas preciza. Liaj vortoj estis, ke el la elektoj ni ne rajtas fari vetkuron — kiu pli frue alvenos." Mi vere ne komprenis, kiu el ili pravas. Ruutholm asertis ion tute alian ol certigis Niidas. Fine Niidas frapis per atuto: "Homo kun pura konscienco ne kashus sin. Chu al vi, kamarado direktoro, tio ne shajnas atentinda, ke Elias sciis, kiam ghuste forkuri. Chu tio ne parolas pri bonaj kontaktoj ? Kompreneble ne kunNKVD"*. Niidas kvazau venkis en la disputo, sed mi ne kredas, ke li konvinkis Ruutholm. Mi nun inklinis al lia opinio. Vere, per la fugho Elias mem konfesis, ke li estas kulpa. Kaj en tia afero, kiel arestado de homoj, oni facile erarojn tamen ne faras. Certe en la shtata sekureco oni dekfoje pripensas antau ol malliberigi au ekzili iun. Se iu malpravas, tiam vershajne Ruutholm. Malgrau tio, ke mia opinio pri Elias shanghighis, mi tamen iom bedauris lin. Kvankam li ne estis ingheniero de centra hejtado — en Estonio ekzistis nur unu tia, kaj ankau li veturis kun la maljuna Schultz en Germanion —, sed li rapide spertighis en nia laboro kaj la laboristoj ekshatis lin. III kvazau travidas la altajn kaj malpli altajn superulojn. Bona paroikapablo kaj lerte kunmetitaj raportoj pli facile trompas superulojn ol laboristojn. Ghis la lastaj okazajhoj mi estis konvinkita, ke chefingheniero Elias ne rigardas strabe al la shtata potenco de la laboristoj, ke al li ech plachas la shangho, kiu pasintsomere okazis en Estonio, kvankam li ne anoncis tion en chiu konvena au nekonvena okazo, kiel kelkaj aliaj. Sed oni ja ne rajtas decidi nur lau la lerteco de la lango de la homoj. La agoj pli valoras. Bedaurinde ech ili kelkfoje montrighas trompaj. Chiuokaze kun Elias tiel farighis. Ech pli multe mi bedauras Irja Liive. * NKVD — popola komisariato por internaj aferoj. — Trad. |