5

La speciala tasko promesas farighi interesa. Krom Ruutholm, Niidas kaj mi kunveturos ankau mararmea leutenanto, kies nomon mi ne scias, kaj unu kun mi samagha viro el nia bataliono. Chi-foje Tumme restos hejme. Nian junulon mi senceremonie demandis, kio estas lia nomo, kaj li respondis, ke Ilmar Koplimae. Plue klarighis, ke li havas neniun profesion, ke li printempe finis mezlernejon kaj intencis autune daurigi la lernadon en la universitato. En la batalionon la tutan tempon alvenas novaj junaj viroj kaj lin oni enlistigis nur antauhierau. Koplimae estis indignita, ke oni ne akceptas en la batalionon chiun, kiu volas al ghi alighi. Ankau de li oni postulis rekomendojn: kiu respondecas kaj tiel plu. Pro kio timi homojn, kiuj volas kun pafilo iri kontrau la germanoj ? Mi levetis la shultrojn. De mi neniu postulis rekomendojn, vershajne Ruutholm aranghis chiujn formalajhojn jam pli frue. Au eble gravis tio, ke mi estas junkomunisto, sed Koplimae ne estas. Ankau mi ne farus diferencon inter la homoj. Tiujn, kiuj volas batali kontrau la fashistoj, oni ne bezonus timi, des malpli inciti per postulado de diversaj dokumentoj. Ja tiuj, kiuj atendas Hitler, ne emas penetri en la ekstermajn batalionojn.

Koplimae kiel anon de nia trupo estis facile demandi, kiu li estas. Sed ekscii la nomon de la leutenanto mi ne sukcesis. Mi ne scipovas la rusan lingvon. La germanan mi iomete fushparolas,. ankau facilan anglalingvan libron mi legas, sed koncerne la rusan lingvon mi estas en plena embaraso.

Por nia dispono oni donis automobilon kaj motorciklon. Niidas kaj Koplimae veturigis ilin de la hipodromo, kie staras la motorveturiloj, kolektitaj de civiluloj. Por mi estis granda novajho, ke dum miiito krom viroj estas mobilizataj ankau automobiloj kaj motorcikloj. En kamparo oni mobilizas ankau chevalojn, kelkaj rakontas, ke ech kamparajn veturilojn. Niidas asertas,. ke en chi tiu okazo anstatau mobilizi oni devus uzi la vorton rekvizicii, kaj li sendube pravas.

La motorciklon kondukos Koplimae kaj la automobilon Niidas. Evidentighas, ke la estro de nia laborejo posedas ankau permeson por kondukado de automobilo, kio ankorau pli altigas lian valoron en miaj okuioj. Koplimae, kiu shajnas esti parolema junulo, sukcesis rakonti al mi, ke li jam kiel dekkvarjara knabo sidis sur la selo de motorciklo. Lia patro, profesie automobil-mekanikisto, akiris al si motorciklon, kaj li tuj enamighis je ghi.

En la angula domo inter la stratoj Granda kaj Malgranda Roosikrantsi, kiu per sia akra frontangulo chiam memorigas al mi pasaghershipon kun pluraj ferdekoj, ni ricevas fusilojn kaj kartochojn. Oni provizas nin ankau per citronformaj grenadoj kaj iu oficiro en uniformo de limgardistoj instruas al mi, kiel ilin manipuli. La afero estas simpla — antau forjheto oni forigu ia sekurigilon, jen la tuta artifiko. Tamen estas iom malagrable teni en la mano batalgrenadojn, kvankam mi scias, ke la malvarmetaj metalovoj per si mem ne eksplodas. Mi shtopas la ricevitajn citronojn — la oficiro de limgardistoj diris "limony"* — kun laueble indiferenta mieno en la poshon kaj shovas min en la automobilon.

"Opel" estas por ni kaj niaj armiloj tro malgranda. Por la fusiloj ni neniel trovas tie sufichan lokon, kien ni dezirus ilin meti. Ni aranghas ilin jen laulonge, jen laularghe, sed chiam ili ghenas la sidadon kaj malhelpas kaj che eliro kaj eniro. Okaze de atako ni povos trafi en veran dangheron. Antau ol ni mem sukcesos eliri kaj elpreni la pafilojn el la automobilo, pasos tro longa tempo. Krome la limgardistoj avertas nin pri neatenditajhoj. Onidire en la arbaroj oni de tempo al tempo pafas, ech okazas, ke automobiloj estas rabataj. Veturi sur la shoseoj estas jam tute danghere, precipe en Suda Estonio. Ni malbenas la malvastecon de "Opel" kaj la longecon de la fusiloj, fine ni iel aranghas nin. Miajn grenadojn mi tiras el la posho kaj metas al la malantaua fenestrovitro de la automobilo.

Kiam ni nokte elveturas, nia preciza tasko ne estas al mi ankorau klara. Tiom, kiom mi komprenas, la celo de nia veturo estas Latvio kaj nia vojo kondukas tra Tartu kaj Valga. Ni devas kontaktighi kun frontaj tachmentoj de la Rugha Armeo. Ni vershajne prezentas el ni ian specialan grupon por komunikigho au havigo de informoj. Tio pensigas min. Chu la germanoj vere jam proksimighas al la limoj de Estonio? Por kio oni entute bezonas tian specialan grupon?

Vershajne ankau al Niidas la afero shajnas stranga, char li diras:

"En la tempo de Suvorov kurieroj rapidegis chien, en la epoko de radio kaj telefono ili kvazau ne estas plu necesaj."

"Diversantoj difektas telefonliniojn, "atentigas Ruutholm.

"Simple por sherco oni nin ne sendas," opinias mi.

Baldau Niidas denove revenas al la temo:

"En la pli altaj staboj oni vershajne ne kredas la raportojn de la retretantaj tachmentoj."

Mi ne tute komprenas, kion Niidas volas diri per tiuj vortoj.

"Mi neniam estus supozinta, ke la germanoj tiom profunden penetras en nian teritorion," daurigas Niidas. "Mi ne scipovas tion klarigi al mi."

"Ankau mi ne scipovas," konfesas Ruutholm honeste.

Mi asertas:

"La antauenmarshado de la fashistoj ne dauros eterne."

Niidas konsentas kun mi:

"Kompreneble. Nia rezisto jam de la komenco devus esti pli forta. Mi ech timas malfermi gazeton."

"Retirighi estas pli malfacile ol ataki."

La lastaj vortoj de la politruko shajnas al mi vanta rezonado..

Ghis Tartu ni veturas kun pli granda autokolono. Grupo de alia Tallinna eksterma bataliono transportas al la urbo de Taara** armilojn, kiujn la tiea eksterma bataliono kaj la lokaj aktivuloj treege bezonas. La plej unuaj brue veturas Koplimae kaj alia motorciklisto, sekvas nia "Opel", plue venas du kamionoj kun fusiloj, mitraloj kaj municio, kaj en la fino ankorau unu leghera automobilo. Ni movighas relative malrapide — ne estas bone haste veturi kun kashitaj reflektoroj en mallumo sur la zigzaga landvojo, kaj krome la kamionoj ne havas grandan rapidecon.

Okazas nenio. Evidente la limgardistoj troigis.

La politruko penas ruse paroli kun la maristo. Sed vera konversacio inter ili ne estighas, por tio Ruutholm posedas tro malmulte la lingvon. Krome la leutenanto shajnas esti neparolema. Ghrenerale li estas simpatia junulo. Li sentas sin pro tio ghenita, ke parolante kun li ni devas strechi nin.

Kelkfoje ni haltas, pro difekto en la motoro de la unua kamiono ni staras pli ol unu horon. Tiam Koplimae interparolas kun la shoforoj, Niidas preferas turnighi chirkau la propra automobilo. Lau liaj vortoj ankau nia mashino havas seriozajn mankojn. La valvoj klakadas, la sparkilo bezonas reguladon kaj la karburilo purigon. Mi incitas Niidas, kial li en la hipodromo elektis ghuste la plej mizeran automobilachon. Li senkulpigas sin per tio, ke neniu ja tuj vidas en la motoron. "Vi tamen estus povinta preni pli grandan," mi daurigas la incitadon. Nudas pacience klarigas, ke bonaj kaj fortaj markoj tie ne trovighis. Fine mi chesas chikani lin. Cetere, antau la aligho al la eksterma bataliono mi kaj Niidas tiom bonaj konatuloj ne estis, ke al mi taugus moki lin kiel egalulon. Sed en la lastaj tagoj ni amikighis. Li la unua komencis diri al mi "ci" kaj al mi do jam ne plu konvenis alparoli lin per "vi". Baldau ni interparolis kiel malnovaj amikoj.

Elveturante el Tallinn mi komence estis ekscitita. Poste mi kutimighis al tio, ke mi havas pafilon kaj grenadojn kaj ke ni plenumas specialan taskon. De tempo al tempo mi ech dormetas, kaj kiam Ruutholm rimarkigas, ke mi havas bonajn nervojn, mi prenas tiun agnoskon jam kiel memkompreneblan. Kaj finfine — kio do povus manki al miaj nervoj?

En Tartu ni alvenas nur matene je la naua au ech deka. Tio signifas, ke ni rampis kvazau limakoj. Ni manghas kaj havigas de la loka rugharmea tachmento benzinon. La rugharmeano, donanta la brulajhon, rekomendas al ni esti singardaj pri germanaj aviadiloj. Jes, onidire la fashistaj aerpiratoj chasas ankau unuopajn automobilojn. Se la vortojn "fashistaj aerpiratoj" estus dirinta ne la serghento en kombineo, trasorbighinta per oleo, mi nevole estus superece ridetinta. Nun mi nur pensis, ke li parolas diable rafinite kaj evidente estas klera junulo. Kaj ankau tion, ke vershajne ankau li troigas la dangheron el aero, same per siaj rakontoj prl la pafado superstrechis la limgardistoj en Tailinn.

La averto tamen iom maltrankviligas min. Ne pro tio, ke eble ankau nia automobilo estos trafata. Kompreneble, ankau mi ne jubilus pro ghojo, se iu "Junkers" plonghus super la kapo, sed supozeble la afero tiom terura ne estas, ke al la germanoj sufichas aviadiloj por chiu automobilo. Sed se la flugmashinoj de la malamiko vere aktivighis super la teritorio de Estonio, la fronto devas esti multe pli proksima ol mi konjektis.

Ghis nun ia milito restis por mi relative malproksima, kvankam de tiu tago, kiam la germana armeo transiris la limon, pasis jam preskau du semajnoj. Mi ne kredas kaj ne volas kredi, ke la armeo de Hitler invados Estonion. Bataloj okazas en Litovio, Blankrusio kaj Ukrainio, preterpase ankau en Latvio, kaj mi chiam ankorau esperas, ke la Rugha Armeo haltigos la malamikon au hodiau au morgau kaj mem transiros al kontrauofensivo. Kaj nun oni avertas, ke ni estu singardaj pri germanaj aviadiloj!

Kie trovighas la frontlinio momente? En la bultenoj de la Soveta Informoficejo aperis direkto de Daugavpils. Daugavpils situas en la suda angulo de Latvio che la rivero Daugava, de tie ghis la limo de Estonio estas proksimume ducent kilometroj. Nia domposedanto paroiis ion pri Riga, sed pri la direkto de Riga en la militraportoj oni ne diras ech unu vorton. Chiuokaze la malamiko trovighas ankorau malproksime trans Daugava. Au eble ne estas tiel ? Subite la germanoj estas jam che Valga ? Kial do oni sendis nin al Valga ? Se la "Junkers'oj" chasas automobilojn jam sur niaj shoseoj, do...

Mi ne emas pensi plu.

Subite Niidas diras:

"La germanoj onidire jam transiris la riveron Daugava."

Li diras tion penseme, per mallauta, trankvila vocho.

"Mi ne kredas famojn."

Tion rimarkigas mi.

Ruutholm opinias:

"Bedaurinde tio povas esti vero."

Chu vere la germana armeo avancas tiom rapide ?

El Tartu ni daurigas la vojaghon proksimume je la kvina vespere. Sude de la urbo oni fosas kontrautankan fosajhon, kies nigra zigzaga strio malaperas post montetoj. Sur la rando de la shoseo staras barajhoj, kunlutitaj el relpecoj, pretaj por en okazo de neceso bloki per ili la shoseon. Mi rezonas por mi mem, chu la taluso kaj la feraj "erinacoj" povas bari la vojon al tankoj au ne povas. Kaj char miaj scioj en militaj aferoj estas nesufichaj, mi hezitas decidi pri tio.

Ankau nun ni veturas malrapide, tro singarde. Niidas plendas, ke li ech ne povas veturi pli rapide, kaj parolas nun pri nenormale malalta oleopremo kaj pri tio, ke unu cilindro laboras kvazau intermite. Mi denove incitas lin, li sin pravigas per la samaj asertoj kiel antaue, sed tamen aldonas rapidecon.

Kiam ni preterveturas la lagon Elva, mi ekhavas grandan deziron salti en la akvon. Estus agrable nun mergighi, ech nur por momento. Dudeko da brakmovoj kaj ree al la bordo. Sed ghuste jiun, kiam la lago dekstre ekbrilas, Niidas aldonas gason. Eble tio nur shajnas al mi. Chiuokaze mi ne sukcesas ech malfermi la bushon, kiam la tuta tento estas jam malantau ni. Vershajne kulpas tamen ne Niidas, sed mi mem. la stulta timo shajni knabeca al la kunuloj retenis min.

En Rongu militista patrolo kontrolas niajn dokumentojn. Chiu el ni havas en la posho certigilon pri aparteno al eksterma bataliono. Krom tio la mararmea leutenanto havas ankau iun tre efikan paperon. La rugharmeanoj rigardas suspekteme niajn fusilojn kaj grenadojn, sed post tralego de la menciita dokumento salute levas la manon kaj ni daurigas la vojon.

Mi ne komprenas, kial la rugharmeano nin tiel suspekteme esploris. La militistoj estas entute tro singardaj. La limgardistoj parolis pri banditoj, embuskantaj en arbustaro, sed ghis nun neniu provis ataki nin.

Tra la automobilfenestro chio aspektas tute ordinara. Sur apud-shoseaj herbejoj oni rikoltas fojnon, che vendejaj muroj staras bicikloj, che alligtraboj dormetas chevaloj. En vilaghoj kaj urbetoj iradas homoj, infanoj postrigardas nin. Chio estas kiel chiam. De nenio estas videbla, ke milito proksimighas. Che tio mi ekmemoras, Jte la gazetoj alvokas la loghantaron trankvile daurigi sian chiutagan laboron, kaj mi admonas min. Kion eksterordinaran mi serchas: se jam nura transflugo de malamikaj aviadiloj chion malordigas, nia lando disfalus dum du-tri tagoj.

Evidentighas, ke Ruutholm iam jam estis en Valga. Ni parolas pri la rivereto, dividanta la urbon en du partojn, kaj pri la futbalmatchoj inter Estonio kaj Latvio, kiuj chiam estis tre ardaj, char bonaj najbaroj en nenio volas ja malsuperi unu la alian. La humoro denove farighas gaja kaj la koro facila. Kiam ni enveturas en la urbon, miaj okuloj ridas.


* Limony (ruse) — citronoj. — Trad.
** Taara — unu el la dioj en la estona mitologio. La urbo de Taara — Tartu. — Trad.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ