LA MALJUNA SERVISTO

En la vico de maljunaj ekonomoj, garbejestroj kaj arbarestroj, la alia tipo, chiam pli malaperanta de suprajho de la tero, estas maljuna servisto. Mi memoras — dum la tempo de mia infanagho che miaj gepatroj servis unu el tiuj mamutoj, post kiuj baldau sole esploristoj elfosados de tempo al tempo la ostojn en malnovaj tombejoj, en tavoloj, dike kovritaj per forgeso. Li estis nomata Nikolao Suhovolski kaj estis nobelo el nobela vilagho Suha Vola, kiun li ofte rememoradis en siaj babiladoj. Mia patro heredis lin de sia patro, che kiu li estis soldat-ordonato dum la tempo de la napoleonaj militoj. Kiam li venis en la servon de mia avo, li mem ne memoris, kaj demandita pri la dato, li flaris tabakon kaj respondadis:

"Nu, mi estis ankorau junulacho, kaj ankau sinjoro la kolonelo — Dio lumu al lia animo — portis ankorau la chemizon en la dentoj" *.

En la domo de miaj gepatroj li faris diversajn servojn: li estis bufedestro, lakeo; somere, kiel ekonomo li iradis gardi la rikoltadon, vintre, la drashadon; li posedis la shlosilojn de la brandejo, keloj, kamero, irigadis la horloghojn, sed antau chio li — grumblis.

Tiun chi homon mi ne memoras alia ol murmuranta. Li murmuris kontrau mia patro kaj patrino; mi timis lin kvazau fajron, kvankam mi lin amis; en la kuirejo li malpacadis kun la kuiristo, la bufedejajn knabojn li tiradis je la oreloj en la tuta domo kaj chiam estis pro chio malkontenta. Kiam li malsobrighis, kio okazadis konstante chiusemajne, chiuj lin evitadis, ne tial, ke li permesadis al si malpaci kun la sinjoro au la sinjorino, sed char kiam li ighis pro iu malkontenta, li postiradis lin dum la tuta tago, murmurante kaj grumblante sen fino. Dum la tagmangho li starighadis malantau la segho de mia patro, kaj kvankam li ne servis mem, li estris la servantan knabon kaj venenigadis al li vivon kun speciala pasio.

"Gapu, gapu", li murmuris, "kaj mi vin ekgapos! Rigardu lin! — li ne povas servi rapide, sed trenas la piedojn, kvazau maljuna bovino en marsho! Flankenrigardu ankorau unu fojon! Li ne audas, ke la sinjoro lin vokas! Shanghu teleron al la sinjorino! Kial vi malfermis la bushachon, he? Vidu lin, rigardu lin!"

En la chetablan paroladon li chiam enmiksadis sin kaj chiam estis kontrau chio. Ofte okazis, ke la patro turnis sin de la tablo kaj diris:

"Nikolao, diru al Mateo, ke li jungu la chevalojn; ni veturos tien kaj tien."

Kaj Nikolao: "Veturi? kial ne veturi? Oj jej! Chu ne por tio estas la chevaloj? Rompu ili ech, la kompatindaj, la piedojn sur tia vojo! Vizito estas ja vizito. La gesinjoroj ja rajtas. Chu mi malpermesas? mi ne malpermesas. Kial ne! La kalkulo povas atendi kaj la drashado povas atendi. La vizito estas ja pli urgha!"

"Neeltenebla estas Nikolao!" ekkriis — iafoje — mia patro, senpaciencighinte.

Kaj Nikolao denove respondas:

"Chu mi diras: ke mi ne estas malsagha? Mi scias, ke mi estas malsagha. La ekonomo veturis svati sin al la princina mastrino el Nievodov, kaj la gesinjoroj ne devus veturi al la vizito? Chu la vizito estas malpli grava ol la princina mastrino? Kion rajtas servisto, rajtas ankau la sinjoro!"

Kaj - tiel tio iris ronde — sen eblo haltigi la maljunan grumblulon. Ni, tio estas mi kaj mia pli juna frato, timis lin, kiel mi diris, preskau pli ol nian guverniston, pastron Ludoviko-n, kaj certe pli ol la ambau gepatrojn. Por la fratinoj li estis pli ghentila. Al chiu el ili li diradis "fraulineto", kvankam ili estis pli junaj, sed nin li ciis sen ia ceremonio. Por mi tamen li havis specialan charmon: li portis chiam pistonojn en la posho. Ofte post lecionoj mi eniris en la bufedejon, ridetis, kiel eble plej ghentile, penis farighi kiel eble plej aminda, kaj diris malkuraghe:

"Nikolao! Bonan tagon al Nikolao. Chu Nikolao purigos hodiau la armajhojn?"

"Kion Henrichjo volas chi tie? La vishtukon mi alzonos kaj finite!"

Kaj poste, mok-imitante min, li aldonis:

"Nikolao, Nikolao! Se oni bezonas pistonojn, — oni lin amas, sed se ne, tiam lupoj lin formanghu! Preferinde vi lernu! Per pafado vi ne akiros prudenton".

"Mi jam finis la lecionojn", mi respondas preskau kun ploro.

"Li finis la lecionojn, he, li finis! Li lernas, lernas, sed la kapo restas, kiel malplena tornistro. Mi ne donos kaj kvite!" Tion chi parolante, li jam serchis en la poshoj. "Iam falos al li la pistono en la okulon, kaj tiam oni estos kontrau Nikolao. Kiu estas kulpa? — Nikolao. Kiu lasis lin pafi? — Nikolao."

Tiel grumblante, li iris en la chambron de la patro, deprenadis pistolojn, trablovadis ilin, certigadis ankorau unu fojon, ke chio tio por nenio taugas, poste li bruligadis kandelon, metis pistonon sur la pulvopaton kaj lasis min celi, sed ankorau tiam mi devis suferi grandan turmenton.

"Kiel li tenas la pistolon! Kiel barbiro la ilon! Vi estingos la kandelon, sed kiel maljuna preghejservisto en preghejo! Vi devus farighi pastro, reciti preghojn!"

Tamen li instruis min sian iaman militan metion. Ofte post tagmangho mi kaj mia frato lernis marshi sub lia gvidado, kaj kune kun ni marshis ankau pastro Ludoviko, kiu tion faris tre ridinde.

Tiam Nikolao flankerigardis la pastron, kaj poste, kvankam lin li plej timis kaj estimis, ne povis elteni kaj diris:

"E, via pastra moshto marshas ghuste kiel maljuna bovino..." Mi, kiel pli agha, estis plej multe sub lia komando, kaj tial ankau plej multe suferis. Malgrau tio, la maljuna Nikolao, kiam oni donis min en lernejon, tiel ploregis, kvazau okazus plej granda malfelicho. La gepatroj rakontis al mi, ke poste li farighis ankorau pli granda grumblemulo kaj enuigis ilin chirkau du semajnojn: "Oni prenis la infanon kaj forveturigis ghin", parolis li, "ghi ech mortu! Uu, u! Por kio li bezonas lemejon? Kvazau li ne estus bienula filo! Li lernos latinajhon? Oni volas lin fari Salomono. Kia dibocho ghi estas! Forveturis la infano, forveturis, kaj vi, maljunulo, vagu en anguloj, kaj serchu tion, kion vi ne perdis! Por diablo ghi taugas!" grumbladis la maljunulo.

Mi memoras — kiam mi la unuan fojon revenis por la festotempo, chiuj ankorau dormis en la domo. Apenau tagighadis; la mateno estis vintra, negha. La mallauton interrompis sole knarado de putsvingiloj en la vilagho kaj bojado de hundoj. La fenestrokovriloj en la domo estis ankorau fermitaj, sole la fenestroj de la kuirejo flamis per hela lumo, roze kolorigante la neghon, kushantan antau la sojlo. . . Mi do alveturas malgaja, chagrenita kaj kun timo en la animo, char mia unua cenzuro tute ne estis speciale bona. Simple, antau ol mi konsciighis, alkutimighis al lerneja rutino kaj rigoro, mi ne sciis al mi helpi. Mi sekve timis la patron, mi timis la severan, silentan mienon de pastro Ludoviko, kun kiu mi venis el Varshavo. El nenie do venas kuraghigo, kiam subite mi rigardas — malfermighas la pordo de la kuirejo kaj la maljuna Nikolao, kun la nazo rugha pro frosto, vadas tra la negho kun potetoj da vaporanta kremo sur pleto.

Ekvldinte min, li ekkrias: "plej kara, ora sinjorido!" kaj stariginte rapide la pleton, renversas la ambau potetojn, kaptas min je la kolo kaj komencas chirkaupreni kaj kisi. Depost tiu tempo li jam chiam titolis min "sinjorido".

Tamen, dum tutaj du semajnoj li ne povis pardoni al mi tiun kremon: "Oni portas trankvile la kremon", li parolis, "kaj subite li alveturas. Ghustan tempon li elektis . . ." ktp.

La patro volis, almenau promesis, doni al mi batojn por du nekontentigaj notoj, kiujn mi ricevis por kaligrafio kaj la germana lingvo; sed unuflanke miaj larmoj kaj promesoj de progreso, aliflanke interveno de mia dolcha patrino, fine skandaloj, kiujn faris Nikolao, malhelpis tion. Pri kaligrafio Nikolao nenion sciis, kia kreajho ghi estas, kaj pri puno por la germana lingvo li absolute ne volis audi:

"Chu li estas iu luterano au gennano", li parolis. "Chu sinjoro la kolonelo sciis paroli germane? au chu vi mem, sinjoro — li turnis sin al mia patro — scias? Kiam ni renkontis germanojn sub . . . kiel ghi estas nomata? . . . sub Leipzigo kaj diablo scias, kie ne — ni tute ne parolis al ili germane, kaj ili tuj montris al ni dorsojn kaj sufiche".

La maljuna Nikolao havis ankorau unu econ. Li malofte rakontadis pri sia iama militado, sed kiam li komencis babili en neordinaraj momentoj de bonhumoro, li mensogis, kvazau por tio speciale dungita. Li ne faris tion pro malbona fido; eble en lia maljuna kapo faktoj miksis sin unuj kun aliaj kaj kreskis ghis fantasteco. Chion, kion li audis pri militaj aventuroj el tempo de sia juneco, li koncernigis al si mem kaj al mia avo, la kolonelo, kaj mem sankte kredis tion, kion li rakontis. Ofte en la garbejo, gardante servutulojn, drashantajn grenon, li komencis rakontadi al ili tiel fervore, ke la vilaghanoj chesis la laboron, kaj apoginte sin sur la drashiloj, auskultis kun larghe malfermitaj bushoj liajn rakontojn. Tiam li ordinare rekonsciighadis kaj kriis:

"Kial vi celas al mi la bushojn, kvazau kanonojn, he?"

Kaj denove ili drashis: lupu cupu, lupu cupu! Oni audis dum certa tempo resonon de la drashiloj, batantaj la pajlon; la maljunulo silentis, sed post momento rekomencadis:

"Mia filo skribis al mi, ke li farighis generalo che reghino Palmiro. Estas al li tie bone, li ricevas grandan salajron, nur estas grandegaj frostoj ktp."

Paranteze dirante, la maljunulo ne havis admirindajn infanojn. Li havis efektive filon, sed tiu estis granda sentaugulo, kiu, plenaghighinte, faris multe da malbono kaj fine iris en la mondon kaj pereis sen ia scio; lia filino, siatempe laudire mirinda belulino, amajhis kun chiuj oficistoj, kiuj estis en la vilagho, kaj fine, naskinte filinon, mortis. Tiu filino nomis sin Hanjo. Shi estis mia samaghulino, bela, sed malsanema knabineto. Ofte — mi memoras, ni ludis soldatojn: Hanjo estis tamburisto kaj urtikoj — niaj malamikoj. Shi estis bona kaj kvieta, kiel anghelo. Shin renkontis malfacila sorto en la vivo, sed tio estas jam rememoroj, kiuj ne apartenas al la rakonto.

Mi do revenas al la rakontoj de la maljunulo. Mi mem audis lin rakontantan, ke kiam foje fnriozighis ulanaj chevaloj en Mariampolo, dekok miloj da ili enfalis subite tra urblimo en Varshavo-n. Kiom da homoj ili tredis! kiel terura tago ghi estis, antau ol oni ilin kaptis, oni povas imagi!

Alifoje li rakontis jam ne en la garbejo, sed al ni chiuj en la domo, kio sekvas:

"Chu mi bone militis? kial mi ne devus bone militi. Iam — mi memoras — estis milito kun Austroj. Mi staras en la vico — nu! en la vico, mi diras, kaj subite alrajdas al mi la chefkomandanto — mi volas diri: de Austroj, de la malamikoj, kaj diras: "He vi, Suhovolski, mi konas vin! Se ni vin kaptus, ni finus la tutan militon."

"Kaj chu pri la kolonelo li nenion diris?" demandis mia patro.

"Kompreneble!" mi ja diris klare, "ke, li diris, vin kun la kolonelo."

Pastro Ludoviko senpaciencighis kaj diris:

"Sed vi ja mensogas, Nikolao, kvazau vi ricevadus por tio apartan salajron."

La maljunulo malserenighis kaj estis insultonta, sed char li la pastron timis kaj estimis, li silentis, kaj post momento, volante iel moderigi la aferon, parolis plu:

"La samon diris al mi ankau pastro Sieklucki, la kapelano. Kiam mi foje ricevis de Austro bajonetan pushon sub la dudekan, — mi volis diri sub la kvinan ripon, estis kun mi malbone. Ha, mi pensas, oni devas morti, mi do konfesas al Dio Chionpova miajn pekojn antau pastro Sieklucki, kaj pastro Sieklucki auskultas, auskultas, kaj fine diras: "Pro Dio, Nikolao, vi ja chion mensogis!" Kaj mi respondis: "povas esti, sed mi plu jam ne rememoras".

"Kaj oni sanigis vin?"

"Oni sanigis, oni sanigis. Oni min ne sanigis, Mi mem min elkuracis. Mi miksis du pistonojn da polvo en kvaronkvarton da brando, glutis antau nokto kaj levighis la sekvantan tagon sana, kiel fisho."

Mi elauskultus pli multe da tiuj rakontoj kaj notus pli multe da ili, sed pastro Ludoviko, mi ne scias cetere, kial, malpermesis al Nikolao "ghis resto — kiel li diris — turnigi al mi la kapon". La kompatinda pastro Ludoviko, kiel pastro kaj trankvila loghanto de vilagho, ne sciis, ke unue, al chiu junulo, kiun tempesto eljhetas el trankvila hejma angulo sur vastan arenon de l' vivo, devas ofte turnighi en la kapo, kaj due, ke ne maljunaj servistoj kaj iliaj rakontoj, sed iu tute alia turnigas la kapon

Cetere, la influo de Nikolao je ni ne povis esti malutila, char kontraue, la maljunulo mem zorgis pri ni kaj pri nia konduto tre pene kaj severe. Li estis homo en la plena signifo de tiu vorto — konscienca. El la soldataj tempoj restis al li unu tre bela eco, tio estas la konscienceco kaj precizeco en plenumado de ordonoj. Mi memoras — unu vintron lupoj komencis fari che ni grandajn difektojn kaj kuraghighis tiugrade, ke ili eniradis nokte kelkope au dekkelkope en la vilaghon. La patro, mem fervora chasisto, volis aranghi chason; kaj char li deziris, ke la komandon de la chaso prenu nia najbaro, sinjoro Ustshicki, fame konata ekstermisto de lupoj, li skribis al li leteron, poste vokis Nikolao-n kaj diris:

"La farmisto veturas en la urbon; Nikolao, veturu kun li, haltu dumvoje en Ustshico kaj donu la leteron al la sinjoro. Sed nepre kunportu la respondon; sen la respondo ne revenu."

Nikolao prenis la leteron kaj veturis kun la farmisto. Vespere la farmisto revenis sola: Nikolao forestas. La patro pensis, ke eble li restis por la nokto en Ustshico kaj revenos la sekvantan tagon kune kun nia najbaro. Dume pasas la tago — Nikolao forestas. Pasas la dua — li forestas; pasas la tria - li forestas. Oni serchas kaj povas trovi nenian postsignon. Oni sendas senditon en Ustshicon. En Ustshico oni diras, ke li venis, ne trovis la sinjoron, ke li demandis, kie li estas. Poste li prunteprenis de la lakeo kvar rublojn kaj iris, oni ne scias, kien. Vane ni penis diveni, kion tio chi povus signifi. La sekvantan tagon revenis senditoj el aliaj vilaghoj kun sciigo, ke ili nenie lin trovis. Ni do jam komencis lin priploradi, kiam la sesan tagon vespere — la patro ghuste donadis disponojn en la kancelario — li audas subite ekster la pordo frotadon de piedoj, tusetadon kaj duonvochan murmuradon, lau kiu li tuj ekkonis Nikolao-n.

Ghi estis efektive Nikolao, frostighinta, mizerighinta, laca, kun glacipendajhoj sur la lipharoj, preskau nesimila al si mem.

"Nikolao! Pro Dio! Kion vi faris dum tiom da tempo?!"

"Kion mi faris, kion mi faris", murmuras Nikolao. "Kion mi devis fari? Mi ne trovis la sinjoron en Ustshico, mi veturis en Bzinon. En Bzino oni diris al mi, ke tio taugis por nenio, char sinjoro Ustshico veturis en Karolovko-n. Mi ankau veturis. En Karolovko li jam ankau forestis. Chu li havas devon longe restadi en fremdaj hejmoj? Chu li ne estas sinjoro? Piede li ja ne iradas. Mi prave diras. El Karolovko mi iris en la urbon, char oni diris al mi, ke la sinjoro estas en la distriktoficejo. Sed kian aferon li havus en la distriktoficejo? Chu li estas vokto? Li veturis en la guberniurbon. Chu mi devus eble reveni? Mi iris en la guberniurbon kaj fordonis al li la leteron."

"Nu, chu li donis al vi la respondon?"

"Chu li donis? Kompreneble, ke li donis, sed li tiel ridis pro mi, ke oni vidis liajn machdentojn. Via sinjoro, li diris, invitis min al chaso por jhaudo, kaj vi al mi fordonas la leteron dimanche. Jam, li diris, estas post la chaso. Kaj denove li ridis. Kial li ne devus ridi, chu ..."

"Kaj kion vi manghis dum tiu tempo?"

"Nu, kia gravajho estas, ke mi de hierau ne manghis? Chu mi suferas chi tie malsaton? Chu oni avaras al mi pecon da manghajho? Mi ne manghis, do mi manghos."

Depost tiu tempo neniu plu donadis al Nikolao absolutajn ordonojn, sed chiam, sendante lin ien, oni diradis al li, kion li faru okaze, se li ne trovus iun hejme.

Iel okazis, ke kelkajn monatojn poste Nikolao veturis al foiro en proksiman urbon, por acheti jungochevalojn, char li bonege komprenis sin pri chevaloj. Vespere la ekonomo venis diri, ke Nikolao revenis, achetis chevalojn, sed revenis batita kaj hontas sin montri. La patro tuj iris al li.

"Kio estas al vi, Nikolao?"

"Mi interbatighis", li mallonge murmurrespondis.

"Hontu, maljunulo, kvereli en foirejoj. Vi ne havas prudenton, vi estas maljuna, sed malsagha. Sciu, ke iun alian mi eksigus pro tia afero. Videble vi estis ebriighinta. Vi ja demoralizas al mi la homojn, anstatau doni al ili sekvindan ekzemplon."

Mia patro efektive koleris, kaj kiam li koleris, li ne shercis. Sed mirinda estis tio, ke Nikolao, kiu ordinare en tiaj okazoj ne forgesadis la langon en la busho, tiufoje silentis, kvazau trunko. Videble la maljunulo ekobstinis. Vane aliaj lin demandis, kiel kaj kio okazis. Li murmurrespondis al unu kaj alia, kaj diris nek unu vorton.

Tamen li estis batita nemalgrave. La sekvantan tagon li tiel malsanighis, ke oni devis venigi doktoron. Kaj nur la doktoro klarigis la tutan aferon. Antau semajno la patro estis eltauzinta la garbejestron, kiu forkuris unu tagon poste. Li direktis sin al sinjoro Zoll, germano, granda malamiko de mia patro, kaj eniris en lian servon. En la foirejo trovis sin sinjoro Zoll, nia iama garbejestro kaj servistoj de sinjoro Zoll, kiuj alpelis grasajn bovojn por vendo. Sinjoro Zoll la unua ekvidis Nikolao-n, proksimighis al lia veturilo kaj komencis insulti kontrau la patro. Nikolao nomis lin pro tio fikredulo, kaj kiam sinjoro Zoll aldonis novan ofendon kontrau la patro, li pagis ghin al li per vipo. Tiam la garbejestro kune kun servistoj de Zoll jhetis sin kontrau li kaj batis ghis sango.

Al mia patro, kiam li ekaudis tiun rakonton, larmoj turnighis en la okuloj. Li ne povis pardoni al si, ke li insultis Nikolao-n, kiu intence silentis pri la tuta afero. Kiam li resanighis, la patro iris por fari al li riprochojn. La maljunulo komence volis nenion konfesi kaj, lau sia kutimo, murmuris, sed poste li kortushighis kaj ili ploris kune kun la patro, kvazau kastoroj. Zoll-on pro tiu afero la patro provokis al duelo, kiun la germano longe memoris.

Tamen, se ne la doktoro, la sinofero de Nikolao restus nekonata. Tiun chi doktoron Nikolao tamen longan tempon malamis. La afero prezentis sin tiel: mi havis junan kaj belan onklineton, fratinon de la patro, kiu loghis che ni. Mi shin treege amis, char shi estis same bona kiel bela, kaj tute ne mirigis min tio, ke amis shin chiuj, kaj inter chiuj ankau la doktoro, homo juna, sagha kaj tre shatata en la tuta regiono. Nikolao komence amis la doktoron, diradis ech pri li, ke li estas sprita knabo kaj bone sidas sur chevalo; sed kiam la doktoro komencis vizitadi nin pro klare videblaj intencoj rilate al onklino Marinjo, la sentoj de Nikolao por li shanghighis nerekoneble. Li komencis esti por li ghentila, sed malvarma, kvazau por homo tute fremda. Iam ofte li grumbladis ankau kontrau li. Iafoje, kiam li restis che ni tro longe, Nikolao, vestante lin por la vojo, murmuris: "Por kio oni bezonas nokte migradi. Tio taugas por nenio: chu oni vidis iam tion?!" Nun li chesis grumbli, sed anstataue li silentis, kvazau shtonighinta. La bonkora doktoro komprenis baldau la aferon, kaj kvankam li, kiel iam, ridetadis bonece al la maljunulo, mi tamen pensas, ke en animo estis al li certe malagrable.

Feliche tamen por la juna Eskulapo onklino Marinjo havis por li sentojn tute kontrauajn al la nikolaaj; okazis sekve unu bela vespero, ke, kiam la luno brilis en la salono tre bele, kiam aromo de jasmeno penetris tra la malfermitaj fenestroj el la ghardenaj gazonoj, kaj onklino Marinjo kantis che la fortepiano: "Io questa notto sogno", doktoreto Stanchjo proksimighis al shi kaj demandis per tremanta vocho, chu shi kredas, ke li scius vivi sen shi? La onklino esprimis kompreneble sian dubon rilate al tio chi, post kio sekvis reciprokaj jhuroj, alvokado de la luno, kiel atestanto, kaj chiuj similaj aferoj, kiuj ordinare okazas en tiaj fojoj.

Ghuste en tiu chi momento eniris Nikolao, intencante peti al teo. Kiam li ekvidis, kio okazas, li kuris tuj al la patro, kaj char la patro forestis hejme pro la chirkauirado de la mastrumejaj konstruajhoj — li iris al la patrino, kiu kun sia kutima, delikata rideto petis lin, ke li ne miksu sin en chi tion.

Nikolao, konfuzita, silentis jam dum la resto de la vespero; sed kiam la patro antau dormo iris ankorau en la kancelarion por skribi iajn leterojn, Nikolao sekvis lin, kaj starighinte apud la pordo, komencis signife tuseti kaj brue shovi la piedojn.

"Kion vi volas, Nikolao?" demandis la patro.

"Mi ... kiel diri? . . . Nu, mi volis demandi vin, sinjoro, chu estas vero, ke nia fraulino edzinighas?"

"Vero. Kio do?"

"Char ne povas esti, ke la fraulino edzinighu kun tiu... sinjoro barbiro!"

"Kia barbiro? Chu vi frenezighis, Nikolau? Chien vi nepre devas trudi vian opinion!"

"Kiel do, chu la fraulino ne estas nia fraulino, chu shi ne estas la filino de sinjoro la kolonelo? Sinjoro la kolonelo neniam tion permesus. Chu la fraulino ne indas nobelon kaj sinjoron? Kaj la doktoro, pardonu, estas kio? Homan mokon gajnos la fraulino."

"La doktoro estas sagha homo."

"Sagha, ne sagha. Chu mi malmultajn doktorojn vidis? Ili vagis en la tendaro, miksis sin en la stabon, sed kiam okazis batalo, ili forestis. Ne nur unu fojon sinjoro la kolonelo nomis ilin lancetistoj. Kiam homo estas sana, li lin ne tushas, sed kiam li kushas duonvive, nur tiam li venas al li kun lanceto. Ne estas malfacile tranchi tiun, kiu ne povas sin defendi, char li povas nenion teni en la mano. Li penu lin ektranchi, kiam li estas sana kaj tenas karabenon en la mano. Ojej! grava afero palpi al homoj la ostojn per tranchilo! Tio taugas por nenio! Kaj sinjoro la kolonelo certe levighus el la tombo, se li tion ekscius. Kia soldato estas — la doktoro? Au kia li estas nobelo! Tio ne povas esti. La fraulino ne edzinighos kun li. Tio ne estas lau destino. Kiu li estas, ke li celas la fraulinon?"

Malfeliche por Nikolao la doktoro ne sole celis la fraulinon, sed ech atingis la celon. Duonjaron poste sekvis la edzighofesto, kaj fraulino la kolonelidino, chirkauvershita per larmotorento de parencoj kaj domanoj ghenerale, kaj de Nikolao speciale, forveturis partopreni la sorton de la doktoro.

Nikolao ne sentis kontrau shi koleron, char ne povis ghin longe senti: li tro amis shin, sed al la doktoro li ne volis pardoni. Li eldiradis preskau neniam lian nomon kaj ghenerale penis pri li ne paroli. Paranteze dirite: onklino Marinjo estis kun la doktoro plej eble felicha. Post unu jaro Dio donis al ili belegan knabon, denove post jaro — knabinon, kaj poste jam alterne, kvazau destinite. Nikolao la infanojn amis, kvazau la proprajn, portis ilin en la brakoj, karesis, kisis; ke tamen en lia koro restis ia malkontenteco pro la "mezalianco" de onklino Marinjo, tion mi ankorau kelkfoje rimarkis. Unu fojon — mi memoras — dum Kristnaska vespero ni sidighis al la tablo, kiam subite de malproksime, sur glaciighinta vojo, audighis veturila radbruo. Ni chiam atendis multajn parencojn, tial la patro diris:

"Nikolao, iru rigardi, kiu venas."

Nikolao eliras kaj baldau revenis kun ghojo sur la vizagho.

"La fraulino venas!" ekkriis li de malproksime.

"Kiu?" demandis mia patro, kvankam li jam sciis, pri kiu li parolas.

"La fraulino."

"Kia fraulino?"

"Nia fraulino!" respondis la rnaljunulo.

Oni devus vidi la fraulinon, enirantan en la chambron kun tri infanoj. Mirinda fraulino! Tamen la maljunulo intence neniam nomis shin alie.

Sed fine finighis ankau lia malfavoro por doktoro Stanchjo. Lia Hanjo danghere malsanighis je tifo. Tio estis ankau por mi malghojaj tagoj, char Hanjo estis mia samaghulino kaj ludkunulino, mi do amis shin preskau kiel fratinon. Tiam doktoro Stanchjo preskau tri tagojn ne eliradis el shia chambro. La maljunulo, kiu Hanjo-n amis per la tuta forto de sia animo, estis la tutan tempon de shia malsano malgaja, kvazau venenito; li nek manghis, nek dormis, sole sidis apud la pordo de shia chambro, char al la lito neniu, krom mia patrino, rajtis alpashi, kaj suferis malmolan, feran doloron, kiu disshiradis al li la bruston. Lia animo estis hardita same kontrau fizikaj suferoj, kiel kontrau sortobatoj, tamen ghi preskau fleksighis sub la shargho de la malespero, che la lito de tiu sola knabineto. Fine, kiam post multaj tagoj de morta timo doktoro Stanchjo mallaute malfermis la pordon de la chambro de la malsanulino, kaj kun la ghojon radianta vizagho elflustris al la amikoj, atendantaj en apuda chambro la verdikton, unu solan vorton: "savita", la maljunulo ne eltenis plu, sed plormughis, kvazau uro, kaj jhetis sin al liaj piedoj, ripetante sole: "bonfarinto, mia bonfarinto!"

Efektive Hanjo poste rapide resanighis; doktoro Stanchjo, kompreneble, farighis favorato de la maljunulo.

"Sprita homo", li diradis, karesante la longajn lipharojn, "sprita homo! Li bone sidas sur chevalo, kaj, se ne li, Hanjo... nu, mi ech ne volas pensi. Dio gardu!"

Sed chirkau unu jaron post tiu chi okazintajho la maljunulo mem komencis malsaneti. Lia rekta kaj forta figuro klinighis. Li tre kadukighis, chesis grumbli kaj mensogi. Fine, atinginte preskau la naudekan jaron de la vivo, li farighis plene infaneca. Li faradis sole kaptilojn por birdoj kaj multe da ili, precipe da paruoj, tenis en sia chambro. Kelkajn tagojn antau la morto li jam ne ekkonadis la homojn; sed en la tago mem de la morto la estingighanta lampo de lia intelekto ekbrilis ankorau unu fojon per hela lumo. Mi memoras — miaj gepatroj pro la sano de la patrino estis tiam eksterlande. Unu vesperon mi sidis antau kameno kun mia pli juna frato, Kazichjo kaj kun la pastro, kiu ankau jam estis tre maljunighinta. Vintra ventego kun amasoj da negho batis la fenestrovitrojn; pastro Ludoviko preghis, kaj mi, helpata de Kazichjo, purigis armilojn por morgaua chaso. Subite oni sciigis nin, ke la maljuna Nikolao agonias. Pastro Ludoviko tuj rapidis en la hejman kapelon, por preni la sakramentojn, kaj mi kuris rapide al la maljunulo. Li kushis en lito, jam tre pala, flava kaj preskau malvarmighanta, sed trankvila kaj konscia. Belega estis lia kapo senbara, ornamita per du cikatroj; la kapo de maljuna soldato kaj honesta homo. Lumo de mortkandelo jhetis cherkajn brilojn sur la murojn de la chambreto. En la anguloj pepetis la kaptitaj paruoj. La maljunulo per unu mano premis al la brusto krucifikson, la duan subtenadis kaj kovris per kisoj pala, kiel lilia floro, Hanjo. Eniris pastro Ludoviko kaj komencighis la konfeso; poste la agonianto ekpostulis min vidi.

"Forestas mia sinjoro kaj la kara sinjorino", li elflustris, "do malgaje estas al mi morti. Sed vi cheestas, mia ora sinjorido. Zorgu pri la orfino. .. Dio al vi rekompencos. Ne koleru . . . se mi estas pri io kulpa... pardonu. Mi estis iafoje malafabla, sed fidela..."

Subite, kvazau denove vekita, li ekkriis per pli forta vocho kaj rapidante, kvazau jam mankus al li spiro:

"Sinjorido! mia orfino! Dio, en viajn manojn. . ."

"Mi fordonas la animon de tiu chi brava soldato, fidela servisto kaj honesta homo!" finis solene pastro Ludoviko.

La maljunulo jam ne vivis.

Pasis depost tiu tempo kelkaj dek jaroj. Sur la tombo de la honesta servisto elkreskis altaj, tombejaj erikoj. Venis malgajaj tempoj. Tempesto disblovis la sanktan kaj trankvilan hejmon de mia vilagho. Hodiau pastro Ludoviko kushas jam en tombo, onklino Marinjo — en tombo, mi per plumo perlaboras la maldolchan panon chiutagan, kaj Hanjo...

Larmoj sin turnas! . . .


* Pola diro, signifanta preskau la samon, kion "nazmukulo".

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ