DIOKLO

Dieca dormo kvietigis Atenojn kaj en profunda silento oni preskau povis audi spiradon de la dormanta urbo. Brilo de la luno dronigis, kvazau en vasta, arghenta kaj dormema bano, montetojn, Akropolo-n, templojn, oliv-arbarojn kaj grupojn de nigraj cipresoj. Mallautighis fontanoj, endormighis scitaj gardistoj apud la pordegoj, endormighis la tirbo, endormighis la chirkauajho.

Meze de la profunda nokto maldormis sole juna Dioklo — kaj, apoginte la frunton sur la piedoj de statuo de Pallado, blanke videbla en la ghardenoj de la Akademio, li chirkaubrakis la genuojn de la diino kaj vokis:

"Ateno, Ateno! vi, kiu iam videble aperis al homaj okuloj, ekaudu min! kompatu min! elauskultu mian preghon!"

Kaj forshirinte la frunton de la marmoraj piedoj de la Virgulino, li levis la okulojn al shia vizagho, kiun tiumomente lumigadis mallargha radio de la luno — sed respondis al li silento. Ech facila venteto de l' maro, kutima en noktaj horoj, eksilentis, kaj neniu folio movis sin sur la arboj.

Do la koro de la junulo plenighis per senlima doloro, kaj tiu doloro komencis per larmoj defluadi de lia belega vizagho.

"Vin solan mi volas adori kaj laudi super chiujn diojn", li petegis plu, "vin solan, mia patronino! Sed vi mem vershis en mian animon tiun sopiron kaj tiun pasion, kiu min bruligas, kvazau fajro. Estingu ghin, au ghin satigu, ho vi dieca! Lasu min ekkoni la plej altan Veron, la veron de veroj, la animon de l' universo, kaj mi donos al ghi ofere la vivon kaj ghiajn chiujn ghuojn. Mi rezignos richecon, mi fordonos la junecon, belecon, amon, felichon kaj ech gloron, kiun homoj konsideras plej granda felicho kaj plej granda beno de la dioj.

Denove li fruntbatis la marmoron, kaj la pregho tiel fiuis el la profundo de lia animo, kiel ofera fumo fluas el incensilo. Lia tuta estajho shanghis sin en unu petegan forton. Li ekstazighis che la piedoj de la diino, forgesis, kie li estas, kio kun li okazas, ekregis lin kvazau duondormo, en kiu restis al li nur unu sola konscia kaj nekontraustarebla penso, ke al tia petego devas veni respondo.

* * *

Ghi venis efektive. Branchoj de la olivarboj kaj pintoj de la cipresoj shancelighis subite kaj komencis sin klini, kvazau ekblovus tiumomente nokta vento; bruo de la folioj kaj de la cipresaj pintoj shanghis sin en homan vochon, kiu eksonis supre kaj en la tuta ghardeno, kvazau multaj homoj vokus samtempe el chiuj flankoj:

"Dioklo! Dioklo!"

La junulo ektremis, rekonsciighis kaj komencis rigardi chtrkauen, pensante, ke eble liaj kamaradoj serchas lin dum la nokto.

"Kiu min vokas?" li demandis.

Tiam subite marmora mano apogis sin sur lia shultro.

"Vi vokis", diris la diino, "do mi vin elauskultis kaj jen estas apud vi".

Dieca teruro hirtigis la harojn sur la kapo de la junulo; li falis sur la genuojn kaj komencis ripeti, samtempe konsternita kaj ravita:

"Vi estas apud mi? vi nekomprenebla, terura, neeldirebla! ..."

Sed shi ordonis al li levighi kaj diris:

"Vi volas ekkoni la plej altan veron, la solan, kiu estas animo de l' mondo kaj esenco de chiu ajho. Sciu tamen, ke ghis nun neniu el la idoj de Deukaliono vidis ghin sen shirmajhoj, kiuj por homaj okuloj kovras ghin kaj kovros por chiam. Vi eble devos kare pagi por via kuraghega pasio, sed char vi petegis min je via propra vivo, mi estas preta al vi helpi, se vi rezignos por ghi richecon, regadon, amon kaj gloron, kiu estas, kiel vi diris, plej granda beno de la dioj."

"Mi rezignas la tutan mondon kaj ech la sunon!" ekkriis fervore Dioklo.

La cipresoj kaj la olivarboj chiam klinis siajn pintojn super la potenca filino de Dioso. Shajnis, ke la diino konsideras la jhuron de la junulo.

"Sed", diris shi post momento, "ankau vi ne tuj ghin ekvidos. Nur chiujare dum unu simila nokto mi ekportos vin al la vero — vi devolvos unu ghian shirmajhon kaj jhetos ghin post vin. Kaj per mia supermorta povo mi faros, ke vi ne mortos, ghis vi ne forvolvos la lastan shirmajhon. Chu vi konsentas tion, Dioklo?"

"Plenumighu nun kaj chiam via volo, ho sagha sinjorino!" respondis la junulo.

Tiam la diino, forjhetinte la marmoran veston, shanghis sin en formon radian kaj facilan, kiel lumo, poste kaptinte Dioklo-n sur la brakojn, shi levighis supren kaj komencis rapide flugi tra la dieca etero, simile al unu el tiuj steloj, kiuj dum someraj noktoj tiel ofte traflugas super la dormanta Arhhipelago.

* * *

Ili flugis rapide kiel penso, ghis fine ili haltis en nekonata lando, sur altega monto, pli alta ol Olimpo, Ido, Peliono kaj Osso. Tie, sur kruta suprajho, Dioklo ekvidis kvazau virinan figuron, tiel zorgeme kovritan per diversaj shirmajhoj, ke estis tute neeble ekkoni shian veran formon. Chirkau tiu chi figuro vibris ia stranga, mlstera lumo, malsimila al chiuj teraj lumoj.

"Jen estas la vero", diris Ateno. "Vi vidas, kiel shiaj radioj, kvankam malbeligitaj per la shirmajhoj, tamen ilin penetras kaj lumas. Sen ilia malforta rebrilo, kiu falas sur la teron kaj kiun ekvidas pupiloj de saghuloj — homoj, kiel loghantoj de la Cimeria lando, vadus en senchesa nokto kaj krepusko."

"Chiela gvidantino", respondis Dioklo, "kiam mi forshiros la unuan shimajhon, la vero eklumos al mi pli forte".

"Forshiru", diris la diino.

Do Dioklo ekkaptis la teksajhon kaj detiris ghin de la vero. Pli viva lumo tuj ekbrilis antau liaj okuloj, kaj ekstaze rigardante la radiantan figuron, li ech ne rimarkis, ke la shirmajho, kiam li ellasis ghin el la manoj, shanghis sin en blankan cignon kaj flugis for en la krepuskan malproksimon.

Kaj li staris longe antau la Vero — denove kvazau en duondormo, — forgesinta pri la vivo, forkaptita en transmondajn sferojn, libera de teraj pensoj, cherpanta nekonatan forton el nekonata esteco kaj kvietiginta la koron.

Li plenumis la juron, faritan al la diino. Li estis richa, do ofte, kiam li promenis kun siaj samaghuloj en la ghardenoj de akademio, au sur la vojo, kondukanta al Akropolo, au meze de olivaj arbaroj inter la urbo kaj la haveno, liaj amikoj parolis al li kun miro kaj riprochoj:

"Dioklo! via patro amasigis senmezurajn richajhojn, kaj vi regas ilin propravole. Kial vi ne aranghadas por ni luksajn festenojn, tiajn, kiajn por junaj atenanoj aranghadis disimila Alcibiado? Kial vi malshatas festenan babiladon, dancon, sonon de formingo kaj citro? Chu vi farighis cinikulo, ke vi ech ne zorgas pri la propra hejmo kaj ne ornamas la chambrojn tiel, kiel ilin devus ornami tia sinjoro? Konsideru, ke ankau richeco estas donaco de la dioj, kiun oni ne rajtas rifuzi."

Sed Dioklo respondadis al ili per demando:

"Diru al mi, chu oni povas acheti Veron ech por chiuj trezoroj de persa regho?"

Do unuj ne malavaris al li mallaudojn, sed estis ankau tiuj, kiuj kredis, ke li farighos granda saghulo, eble pli granda ol la nobla Platono.

Kaj li persistis en malricheco.

Sed rekompence unu helan nokton la dua shirmajho-cigno forflugis el liaj manoj en malluman spacon, kaj Vero de la veroj ankorau pli forte ekbrulis antau liaj okuloj.

Li estis belega junulo. Plej gravaj altranguloj en Atenoj, filozofoj, sofistoj kaj poetoj petegis lian amikecon, por povi, rigardante lian belecon, proksimighi al la pratempaj ideoj de l' belo *.

Sed li malakceptadis iliajn donacojn, klopodojn kaj amikecon...

Knabinoj, kiuj amasighadis che la fontanoj sur Stoo kaj sur Ceramiko, chirkauplektadis lin per siaj harligoj kaj fermadis en dancaj rondoj. Mirindaj, similaj al nimfoj, heterinoj ofte jhetadis sub liajn piedojn branchetojn de aneto, dedichita al Adoniso, au penis flustri en lian orelon tra florkapetoj de disflorintaj lilioj vortojn karesajn kaj dolchajn, kiel muziko de arkadiaj flutoj...

Chio estis vana!

"Venu", parolis al li foje plej bela el atenaj knabinoj, vera enkarnigita Karito, "miaj brilantaj okuloj similas stelojn, la haroj — aromajn hiacintojn, kaj la sino — la sinon de Heleno. Venu, Dioklo, char ech la dioj en la chielo ne konas ghuon pli grandan ol amo".

Sed Dioklo nor malgaje ridetis kaj respondis:

"Ankau tiu chi birdo, ho dieculino, flugis jam for de mi."

Efektive la tria cigno forflugis de li la trian ravan nokton.

* * *

Komencis flui jaroj, kvazau nuboj, kiujn la tempesta Boreaso pelas vintre super Atenoj de la abismoplena Traka montaro al la maro. El junulo Dioklo farighis matura viro. Li malofte partoprenis disputojn de filozofoj, maiofte miksis sin en publikajn aferojn, tamen en la urbo oni komencis admiri lian elokventecon kaj saghecon. Ofte la civitanoj oferadis al li altajn oficojn, liaj konatoj kaj amikoj ofte insistis, ke li ekgvidu la patrujan shipon kaj elkonduku ghin el vortikoj kaj sablajhoj sur trankvilan akvon. Sed li vidis, kiel jam deorganizas sin en Atenoj la socia vivado, kiel meze de partiaj malamoj pereas la amo por la patrujo, kiel liaj avertoj, kvazau grenoj, destinitaj je pereo, fatas sur sterilan kaj sovaghighintan kampon, do li des pli forpushadis de si la regadon, kiun li estis jhure forrezigninta. Kaj foje, kiam la amasoj preskau volis lin devigi, ke li farighu ilia gvidanto, li diris al ili:

"Ho, atenanoj! vi mem estas malamikoj de vi mem. Kiel homo, mi havas por vi larmojn, sed se mi ech estus dio, mi ne scius vin regi."

* * *

Tamen, kiam eksplodis milito, li iris kune kun aliaj defendi la patrujan urbon kaj revenis, kovrita per vundoj. Malgrau tio, kiam oni disdonadis al herooj florkronojn sur Akropolo, li ne estis en la aro de la militistoj, kaj ne permesis gravuri sian nomon sur kupra tabulo, kiun oni pendigis en la templo.

* * *

Li fine ekmalshatis la ankorau pli grandan gloron, kiun li povus akiri en la vetludoj. Maljunighinte, li konstruis el salikaj branchoj kabanon apud la Pentelikonaj shtonminejoj kaj, forlasinte la urbon, forighis de homoj. Iom post iom oni forgesis pri li en Atenoj, kaj kiam li iafoje venis en la foirejon, por acheti panon kaj olivoleon, liaj konatoj chesis lin rekonadi.

Kaj tiel li longe vivis soleca, nobla, nekonfesema kaj plena de iu grandega, kvankam mallauta kaj kvieta malghojo.

* * *

Pasis ankorau kelkaj olimpiadoj. La haroj blankighis sur la kapo de Dioklo, lia figuro klinighis al tero, la okuloj enprofundighis en la kranion, kaj la maljuneco elsuchis liajn fortojn. Li vigligadis sin sole per la penso, ke se li baldau devos forlasi la subsunan landon, li tamen ekvidos antaue la plej altan Veron, la pratempan patrinon de chiuj veroj en la mondo.

Kaj iafoje li ankau pensis, ke se la Parko ne tuj poste tratranchos la fadenon de lia vivo, li eble revenos en la urbon, al homoj, kaj alportos al ili pli multe ol iam alportis Prometeo.

* * *

Fine venis la granda mistika nokto, en kiu la diino denove ekkaptis lin en la brakojn kaj, portinte sur la altegan monton, starigis lin antau Vero.

"Rigardu", shi diris, "kiel shi jam ardas kaj lumas. Sed antau ol vi la lastan fojon etendos al shi viajn manojn, auskultu miajn vortojn. La shirmajhoj, kiuj dum la multaj jaroj forflugadis de vi, kiel cignoj — estis iluzioj de via vivo. Se vi domaghas la lastan, au se timo plenigas vian koron, cedu, dum estas ankorau la tempo, kaj mi portos vin de tiu chi altajho malsupren, por ke vi tie pasigu viajn lastajn jarojn, tiel, kiel aliaj homoj".

"La vivon mi oferis por tiu chi momento!" ekkriis Dioklo.

Poste li proksimighis kun forte batanta koro al la ardanta statuo, fermetante la palpebrojn pro la lumo, ekkaptis per la tremantaj manoj la lastan shirmajhon, shiris ghin for kaj jhetis malantauen.

Sed subite okazis io terura.

En tiu sama momento liajn okulojn trafis kvazau fulmo — kaj ekregis lin mallumo tiel senfunda, ke kompare kun ghi plej nigra nokto de Hadeso povus ekshajni blanka tago.

Kaj meze de tia nokto audighis plena de neeldirebla teruro kaj senlima doloro vocho de Dioklo:

"Ateno! Ateno! nenio estas sub la shirmajho kaj mi nenion vidas!!!"

Sed al tiu chi malespera krio respondis al li severaj vortoj de la diino:

"Blindighis pro la lumo de Vero viaj pupiloj, kaj forflugis la lasta iluzio, ke mortemulo povas ghin ekvidi sen shirmajhoj."

Ekregis silento...

"Vi chiam trompas tiujn, kiuj al vi ekfidis", ekghemis Dioklo, "do ankau min vi trompis, terura kaj mensoga diino. Sed, char mi neniam vidos la plej altan Veron, sendu al mi almenau la savantan morton!"

Kaj tia superhoma doloro vibris en lia vocho, ke ghi kortushis ech Ateno-n.

Do, metinte la manon sur lia malfelicha kapo, shi diris kviete:

"Jen mi sendas ghin al vi, Dioklo, kaj kune kun ghi — ankau tiun lastan konsolon, ke, kiam ghi vin trankviligos — vi ekvidos tiun lumecon, pro kiu dum la vivo blindighis viaj okuloj."

* * *

La nokto palighadis kaj malaperadis, sed la tagigho krepuskis malvarme, malgaje. E! nuboj, amasighintaj sur la chielo, komencis abunde fali densaj, blankaj neghflokoj kaj surshutadi la mortan restajhon de Dioklo.


* Rigardu: "Fedroso-n" de Platono.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ