LUX IN
TENEBRIS LUCET
Okazas kelkfoje en autuno, precipe
en Novembro, tagoj tiel malsekaj, mallumaj kaj
malgajaj, ke ech al sana homo vivo farighas
malagrabla. Depost la tempo, kiam Kamjonka eksentis
sin malsana kaj chesis labori super la statuo de
"Mizerikordo", tia malbonvetero suferigadis
lin ankorau pli multe ol la malsano mem. Chiumatene,
eltirighinte el la lito, Ii frotis nebulkovritan,
grandan fenestron de la laborejo kaj rigardis supren,
esperante, ke li vidos almenau randon de blua chielo,
sed chiumatene atendis lin disrevigho. Peza, plumba
nebulo pendis super la tero; ne pluvis, sed malgrau
tio ech pavimaj shtonoj en la korto aspektis kiel
spongoj, sorbigitaj de akvo; chio estis malseka,
glitigighinta, trapenetrita de humideco, kies unuopaj
gutoj, falantaj de fleksajhoj de defluiloj, tintis
kun ia malesperiga monotoneco, kvazau mezurante tiun
malrapide pasantan tempon de malghojo.
La fenestro de la laborejo eniris
en korton, finighantan malantaue per ghardeneto.
Herbo post la palisoj verdighis ankorau per ia
malsana verdeco, en kiu estis morto kaj putreco; sed
arboj kun restajhoj de flavaj folioj, kun branchoj
nigraj de humideco kaj samtempe iom malklarigitaj de
nebulo, shajnis jam esti tute mortintaj. Chiuvespere
audighadis inter ili grakado de kornikoj, kiuj el
kampoj kaj arboj kunflugadis jam por la vintra
restado en urbon kaj kun granda flugilbruado
lokighadis por nokto inter la branchegoj.
La laborejo farighadis dum tiaj
tagoj malgaja, kvazau kadavrejo. Marmoro kaj gipso
bezonas bluecon de chielo. En tia plumba lumo ilia
blankeco enhavis ion funebran; figuroj el malhela
terakoto, perdante chian klarecon de la linioj,
shanghadis sin en iajn formojn nedifinitajn kaj
preskau terurajn.
Malpuro kaj senordo plifortigadis
la malgajan aspekton de la laborejo. Sur la planko kushis
dika tavolo de polvo, devenanta de dispremitaj
pecetoj de sekighinta terakoto kaj koto, alportita de
strato. La muroj estis malhelaj, ornamitaj nur
kelkloke per gipsaj modeloj de manoj kaj piedoj;
cetere — malplenaj; proksime de la fenestro pendis
malgranda spegulo, super ghi — chevala kranio kaj
bukedo de artefaritaj floroj, tute nigrighintaj de
polvo.
En angulo staris lito, kovrita de
malnova kaj chifita kovrilo, apud ghi — nokta
shranketo kun fera kandelingo. Kamjonka pro shparemo
ne luis apartan loghejon kaj dormadis en la laborejo.
La simpla lito estis shirmita, sed nun la shirmilo
estis forstarigita, por ke la malsanulo povu pli
facile rigardi en la fenestron, trovantan sin kontrau
liaj piedoj, kaj vidi, chu la vetero ne plibonighas.
Alia, ankorau pli granda fenestro, eltranchita en la
plafono de la laborejo, estis de ekstere tiel kovrita
de polvo, ke ech dum helaj tagoj penetradis per ghi
lumo griza kaj malgaja.
La vetero tamen ne plibonighis.
Post kelkaj tagoj de mallumo nuboj tute
malsuprenighis, aero tutplene penetrighis de humida,
peza nebulo kaj farighis ankorau pli mallume.
Kamjonka, kiu ghis tiu chi tempo nur kushighadis
vestita sur la liton, eksentis sin pli malsana, do li
senvestighis kaj tute enlitighis.
Ghuste dirante, li estis ne tiom
malsana je iu difinita malsano, kiom deprimita,
senvoligita, laca kaj malgaja. La ghenerala
senfortigho faligis lin. Li ne volus morti, sed ne
sentis en si forton por vivo.
Longaj horoj de senluma tago
shajnis al li des pli longaj, ke li havis neniun apud
si. Lia edzino mortis antau dudek jaroj, parencoj
loghis en alia parto de la lando, kaj kun kolegoj li
ne kunvivis. En dauro de lastaj jaroj konatuloj
forshovis sin de li, kauze de lia chiam plikreskanta
kolerighemo. Komence tiu lia agordigho amuzis homojn,
sed poste, kiam li farighadis chiam pli rimarkinda
strangachulo kaj kiam chiu sherco komencis kauzi che
li longedauran ofendosenton, ech plej proksimaj
amikoj rompis kun li rilatojn.
Oni riprochis al li, ke,
maljunighante, li farighis pia kaj oni suspektis lian
sincerecon. Maliculoj diradis, ke li longe restadas
en preghejoj, por dank' al rilatoj kun pastroj ricevi
mendojn por preghejoj. Cetere tio ne estis vero. Lia
pieco ne devenis eble el profunda kaj trankvila
kredo, sed estis sincera.
Kio tamen donis shajnon de praveco
al la suspektoj — tio estis la chiam
pligrandighanta avareco de Kamjonka. Depost kelkaj
jaroj li loghis pro shparemo en la laborejo, nutris
sin Dio scias per kio kaj ruinigis la sanon ghis tia
grado, ke lia vizagho farighis fine tiel travidebla,
kvazau ghi estus farita el vakso. Li evitadis homojn
ankau tial, ke okaze iu ne postulu de li ian
komplezon.
Ghenerale, li estis homo kun
malrektigita karaktero, pesimista kaj treege
malfelicha. Kaj tamen li ne estis homo funde
chiutaga, char ech liaj mankoj enhavis specifan,
artistan karakteron. Tiuj, kiuj opiniis, ke li
vershajne, dank' al sia avareco, akiris grandan
richajhon, — eraris. Kamjonka estis efektive homo
malricha, char chion, kion li posedis, li elspezis
por akvafortoj, da kiuj li havis plenan paperujon en
fundo de sia shranko, kaj kiujn li de tempo al tempo
trarigardadis kaj kalkulis kun zorgemo kaj avideco de
uzuristo, kalkulanta monon. Tiun chi inklinon li
zorge kashis de homoj, eble ghuste tial, ke ghi
naskighis el granda malfelicho kaj granda amo.
Foje, pli-malpli umi jaron post
morto de la edzino, li vidis che antikvajhisto
malnovan gravuron, prezentantan Armido-n — kaj en
la vizagho de Armido li rimarkis certan similecon al
la vizagho de sia mortintino. Li tuj achetis tiun chi
gravuron kaj depost tiu tempo komencis serchadi
kuprogravurojn, komence — nur prezentantajn
Armidoj-n, kaj poste, laugrade de la plifortighanta
inklino — ankau chiajn aliajn.
Homoj, kiuj perdis personojn tre
amatajn, devas alkrochi sian vivon al io ajn, char
alie ili ne povus ekzisti. Koncerne Kamjonka-n —
neniu divenus, ke tiu chi maljunighinta strangachulo
amis iam super la vivon sian edzinon. Vershajne, se
shi ne estus mortinta, lia vivo fluus pli serene, pli
larghe kaj pli home. Chiuokaze, tiu chi amo
supervivis en Kamjonka liajn felichajn tempojn, lian
junecon kaj ech lian talenton.
Pieco, kiu kun tempo shanghighis
che li en kutimon, konsistantan el plenumado de
eksteraj formoj, fluis ankau el la sama fonto.
Kamjonka ne apartenis al homoj, profunde kredantaj,
li tamen komencis post morto de la edzino preghi por
shi, char shajnis al li, ke tio estas la sola afero,
kiun li povas por shi fari, kaj ke tielmaniere
ankorau io ligas lin kun shi.
Homoj shajne malvarmaj scias ofte
ami profunde kaj konstante. Post morto de la edzino
la tuta vivo de Kamjonka kaj chiuj liaj pensoj
alkrochighis chirkau rememoroj pri shi kaj cherpis el
ghi nutron, tute same, kiel parazita kreskajho
cherpas nutron el trunko, sur kiu ghi vivas. Sed el
tiaspecaj rememoroj la homa kreskajho povas cherpi
nur venenajn sukojn, konsistantajn el sopiro kaj
grandega chagreno, do ankau Kamjonka venenighadis,
malrektighadis kaj mizerighadis. Se li ne estus
artisto, vershajne li ne supervivus sian perdon, sed
la arto savis lin tielmaniere, ke post morto de la
edzino li komencis skulpti por shi monumenton. Vane
oni dirus al vivantoj, ke por mortintoj estas egale,
en kiaj tomboj ili kushas. Kamjonka volis, ke al lia
Zonjo estu tie belege — kaj li laboris super shia
monumento same per la koro kiel per la manoj. Tio
kauzis, ke li ne frenezighis en la unua duonjaro kaj
alkutimighis al la malespero.
La homo restis vnndita kaj
malfelicha, sed la arto savis la artiston. De tiu chi
tempo Kamjonka ekzistis nur per ghi. Homoj, kiuj en
galerioj rigardas bildojn kaj statuojn, ne supozas,
ke artisto povas servi al arto honeste, au
malhoneste. En tiu chi rilato Kamjonka estis
neriprochinda. Li ne havis flugilojn che la brakoj,
li posedis nur talenton iom pli grandan ol ordinara,
kaj eble tial arto povis nek plenigi al li la vivon,
nek rekompenci chiujn perdojn — sed li estimis ghin
profunde kaj estis chiam rilate al ghi sincera. Dum
longaj jaroj de sia profesio li neniam trompis au
malbonuzis ghin, nek por gloro, nek por facila vendo,
nek por laudoj, nek por mallaudoj. Li kreis chiam
tiel, kiel li sentis. Dum siaj felichaj tempoj, kiam
li vivis, kiel chiu alia homo, li sciis rakontadi pri
artoaferoj tute neordinaraj, kaj ech poste, kiam oni
komencis lin evitadi, li ofte meditis pri ili en sia
soleca laborejo lau maniero alta kaj honesta.
Li sentis sin treege forlasita, sed
estis en tio nenio mirinda. Rilatoj kun homoj devas
havi ian mezan normon, per kiu homoj eksterordinare
malfelichaj estas esceptitaj el vivo. Kaj pro la sama
kauzo surkreskas ilin strangecoj kaj mankoj, same
kiel shtonon, eljhetitan el torento, surkreskas
musko, kiam ghi chesas interfrotadi sin kun la aliaj.
Nun, kiam Kamjonka malsanighis, neniu vizitadis lian
laborejon, krom helpservistino, kiu dufoje dum tago
venadis boligi kaj doni al li teon. Chiufoje,
venante, shi konsilis al li venigi kuraciston, sed
li, timante elspezon, ne volis tion konsenti.
Fine li tre senfortighis, eble
tial, ke li nenion prenadis en la bushon, krom teo.
Sed li jam havis emon al nenio, nek al manghado, nek
al laboro, nek al vivo. Liaj pensoj estis jam tiel
velkintaj, kiel la folioj, kiujn li rigardis tra la
fenestro; ili plene harmoniis kun autuno,
malbonvetero kaj tiuj plumbaj mallumajhoj. Ne
ekzistas pli malbonaj momentoj en la vivo ol tiuj, en
kiuj homo sentas, ke kion li devis plenumi, tion li
jam plenumis, kion li devis travivi — travivis, kaj
ke nenio plu atendas lin en la vivo. Kamjonka preskau
depost dekkvin jaroj vivis en senchesa maltrankvilo,
ke lia talento elcherpighas. Nun li jam estis certa
pri tio chi kaj pensis kun chagreno, ke ech la arto
lin forlasas. Krom tio li sentis senfortecon kaj
lacecon en chiu osto. Li ne atendis baldauan morton,
sed ne esperis pri sia resanigho. Ghenerale estis en
li nek unu gu|o da espero.
Se li nun ankorau ion deziris, ghi
estis eble tio, ke la vetero plibonighu kaj ke la
suno ekbrilu en la laborejo. Li pensis, ke tiuokaze
li eble reakirus ian esperon. Chiam li estis tre
impresema por malbonvetero kaj mallumo; chiam tiaj
tagoj pligrandigadis lian malghojon kaj deprimitecon
— des pli nun, kiam tiu vetero, kiel ghin Kamjonka
nomis "senespera" venis, akompanata de
malsano.
Chiun matenon, kiam la servistino
venis kun teo, Kamjonka demandis:
"Chu la chielo ie ne
klarighas?"
"Tute ne", respondis la
gardistino, "estas tia nebulo, ke homo homon ne
vidas".
La malsanulo, audinte la respondon,
fermadis la okulojn kaj restadis dum longa tempo
senmove.
En la korto estis chiam mallaute,
nur pluvgutoj tintis egalmezure kaj monotone en
defluiloj.
Je la tria horo posttagmeze
farighadis jam tiel mallume, ke Kamjonka devis
bruligadi kandelon. Kauze de lia senfortigho tio
estis por li tre malfacila. Antau ol li etendis la
manojn, por preni alumetojn, li longe meditis, poste
li malrapide etendis la brakojn, kies malgraseco,
videbla tra la manikoj de la chemizo, plenigadis lin,
kiel skulptiston, per chagreno kaj abomeno, poste,
bruliginte la lumon, li ree ripozis senmove ghis la
vespera veno de la servistino, auskultante kun
fermitaj okuloj la gutojn, tintantajn en defluiloj.
Strange aspektis tiam la laborejo.
Flamo de la kandelo lumigadis tiam la liton kaj
kushantan en ghi Kamjonka-n, kunighante en brilantan
punkton sur lia frunto, kovrita de hauto seka kaj
flava, kvazau polurita. La resto de la chambro
enprofundighadis en krepuskon, kiu farighadis
chiumomente pli densa. Sed laugrade kiel
mallumighadis ekstere, la statuoj farighadis chiam
pli rozaj kaj vivighadis. La flamo de la kandelo jen
mallevighadis, jen levighadis, kaj ankau ili shajnis
en tiu flagretanta lumo mallevighi kaj levighi,
kvazau ili suprenstrechighadus sur la piedfingroj,
volante pli bone rigardi la vizaghon de la skulptisto
kaj konvinkighi, chu ilia kreinto ankorau vivas.
Efektive estis en tiu vizagho ia
senmoveco de morto. Sed de tempo al tempo la bluetaj
lipoj de la malsanulo movighadis por facila movo,
kvazau li preghus, au malbenus sian forlasitecon kaj
tiujn tedajn gutojn de humideco, kiuj chiam same egaltempe kaj monotone mezuris al
li la horojn de malsano.
Iun vesperon, la gardistino,
veninte iom ebria, sekve pli babilema ol kutime,
diris:
"Mi havas tiom da okupo, ke mi
povas veni apenau dufoje dum tago. Venigu al vi,
sinjoro, monahhinon, char la fratino nenion kostas
kaj plej bone scias servi al malsanulo."
Al Kamjonka plachis tiu chi
konsilo, sed kiel ordinare homoj koleremaj, li
kutimis chiam kontraudiri tion, kion oni al li
konsilis, do li ne konsentis.
Tamen, post foriro de la servistino
li komencis pri tio mediti.
Fratino de l' mizerikordo! . . .
vere! . . . Tio nenion kostas kaj estas tiel helpa
kaj oportuna! Kamjonka, kiel chiu malsanulo,
forlasita al si mem, spertis multegajn malagrablajhojn
kaj batalis kun miloj da malgrandaj mizeroj, kiuj lin
same tedis, kiel senpaciencigadis. Ofte li dum tutaj
horoj kushis kun kapo, maloportune metita, antau ol
li decidighis plibonigi la kusenon; ofte farighadis
al li nokte malvarme, kaj li oferus multegon por
glaso da varma teo, sed se ech bruligo de kandelo
estis por li tiel malfacila, kial li povus pensi pri
boligo de akvo? Fratino de l' mizerikordo faradus
chion tion kun kutima, kvieta afableco de la
fratinoj. Kiom pli facile estus malsani che tia
helpo!
La kompatindulo atingis fine tion,
ke pri malsano en tiuj kondichoj li komencis pensi,
kiel pri io dezirinda kaj felicha, kaj miris en la
animo, ke ech por li estas atingebla tia felicho.
Shajnis al li ankau, ke se la
fratino venus kaj enportus iom da gajeco kaj espero
en la laborejon, eble ankau la vetero plibonighus,
kaj la tintantaj gutoj de humideco chesus lin
persekuti.
Li komencis fine bedauri, ke li tuj
ne konsentis la konsilon de la gardistino.
Proksimighadis nokto longa kaj malghoja; la
gardistino estis venonta al li nur la sekvontan matenon.
Nun li komprenis, ke tiu chi nokto estos por li pli
malfacila ol chiuj antauaj.
Poste li ekpensis, kiel granda
Lazaro li tamen estas — kaj kontraustare el la
hodiaua mizero la pasintaj, pli felichaj jaroj de l'
vivo aperis, kvazau vivaj, antau liaj okuloj. Kaj
kiel antau unu momento la penso pri monahhino, same
nun rememoroj pri tiuj jaroj kunighis lau tiu sama
stranga maniero en lia senfortigita cerbo kun ideo
pri suno, lumo kaj belvetero.
Li komencis pensi pri sia
mortintino kaj paroli kun shi, kiel li kutimis fari
chiam, kiam estis al li tre malbone. Fine li
lacighis, eksentis, ke li senfortighas, kaj endormighis.
La kandelo, staranta sur la nokta
shranketo, malrapide estingighadis. Ghia roza flamo
farighis blua, poste ghi kelkfoje forte ekbrilis kaj
estingighis. Plena mallumo ekregis en la laborejo.
Kaj dume ekstere la gutoj de
humideco faladis chiam egalmezure kaj tiel malghoje,
kvazau per ili distilighus mallumo kaj malghojo de la
tuta naturo.
Kamjonka dormis longe per facila
dormo, sed subite li vekighis kun iu stranga impreso,
ke io neordinara okazas en la laborejo. Ekstere jam
tagighadis. La marmoroj kaj gipsoj komencis
blankighadi. La largha venecia fenestro, trovanta sin
kontrau la lito, saturighadis chiam pli de pala lumo.
En tiu chi lumo Kamjonka ekvidis
iun figuron, sidantan apud la lito. Li larghe
malfermis la okulojn kaj atente rigardis ghin: ghi
estis fratino de l' mizerikoldo.
Shi sidis senmove, iom turnita al
la fenestro, kun klinita kapo. Shiaj manoj estis
kunplektitaj sur la genuoj — shi shajnis preghi. La
malsanulo ne povis ekvidi shian vizaghon; anstataue
li vidis klare shian blankan kufon kaj malhelan
konturon de la brakoj, iom malfortaj.
Lia koro komencis iel maltrankvile
bati, kaj la kapon trakuris demandoj:
"Kiam la gardistino povus
enkonduki tiun chi fratinon, kaj kiel shi eniris chi
tien?"
Poste li ekpensis, ke li eble pro
senfortigho havas vizion, kaj li fermis la okulojn.
Sed post momento li ree ilin
malfermis.
La fratino sidis chiam sur la sama
loko, senmove, kvazau enprofundighinte en preghon.
Stranga penso, konsistanta el timo
kaj grandega ghojo, komencis hirtigadi la harojn sur
la kapo de la malsanulo. Io tiris kun nekomprenebla
forto lian rigardon al tiu chi figuro. Shajnis al li,
ke li iam vidis shin, sed kie kaj kiam — li ne
memoris. Li eksentis nedeteneblan deziron ekvidi
shian vizaghon, sed ghin shirmis la blanka kufo, kaj
Kamjonka, mem ne sciante, kial, kuraghis nek
ekparoli, nek movighi, nek ech preskau spiri. Li
sentis sole, ke la sento de timo kaj samtempe de
ghojo ekregas lin chiam pli forte, kaj kun mirego li
demandis sin mem: kio ghi estas?
Dume plene tagighis. Kaj kiel
belega mateno devis esti tie ekstere! Subite, sen iaj
trapasoj, eniris en la laborejon lumo tiel forta kaj
tiel ghoja, kvazau estus printempo kaj Majo. Ondoj de
ora brilo, pliighante, kvazau inundo, komencis
plenigadi la tutan chambreton kaj survershis ghin
tiel potence, ke la marmoroj dronis kaj solvighis en
tiu heleco, la muroj miksis sin kun ghi, poste ili
tute malaperis, kaj Kamjonka trovighis kvazau en iu
hela spaco sen limoj.
Subite li rimarkis, ke ankau la
kufo sur la kapo de la
monahhino komencas perdi sian rigidecon, tremetas en
la randoj, fluidighas, disfluas, kvazau nebulo, kaj
ankau shanghas sin en lumon.
La monahhino turnis malrapide la
vizaghon al la malsanulo, kaj subite tiu forlasita
mizeregulo ekvidis en la lama aureolo la konatajn,
centfoje amegatajn trajtojn de sia mortintino.
Tiam li saltlevighis de la lito kaj
el lia brusto elighis ekkrio, en kiu estis la tutaj
jaroj de larmoj, sopiro, chagreno kaj malespero:
"Zonjo! Zonjo!"
Kaj, ekkaptinte shin, li premis
shin karese al si, kaj shi ankau jhetis al li la
brakojn chirkau la kolon.
Enfluadis chiam pli mnlte da lumo.
"Vi ne forgesis min",
diris shi fine, "do mi venis kaj elpetis por vi
facilan morton."
Kamjonka tenis shin senchese en la
brakoj, kvazau timante, ke la beata vizio malaperos
al li kune kun la lumo.
"Mi estas preta morti",
respondis li, "sed vi nur restu che mi!"
Shi ridetis al li per anghela
rideto, kaj forprenante unu manon de lia kolo,
montris per ghi malsupren, kaj diris:
"Vi jam mortis: rigardu
tien!"
Kamjonka rigardis lau la direkto de
shia mano, kaj malproksime, sub la piedoj, li ekvidis
tra la tegmenta fenestro la internon de sia krepuska,
soleca laborejo. En ghi, sur la lito, kushis lia
propra kadavro kun larghe malfermita busho, kiu en la
flavighinta vizagho prezentis kvazau nigran truon,
Kaj li rigardis tiun mizerighintan
korpon, kvazau ian fremdan ajhon. Cetere, post
momento chio komencis perei de liaj okuloj, char la
chirkauanta ilin heleco, kvazau pushata de ia
transmonda vento, iris ien, en senfinecon.