Ho, SEJT!
            Estis 1967, kiam BET ricevis la
            nomon SEJT kaj por longe foriris el Baltio. Chiujare
            en mezo de somera sezono renaskighis nia glora
            Esperantujo, por deko da tagoj vokante nin ech al tre
            foraj lokoj — al Siberio, al Mezazio, al
            Transkaukazaj pitoreskajhoj. Char tie kolektighis
            amikoj. Multjara sperto de instruado konvinkis min,
            ke la kursfininto, kiu vizitis Esperanto-tendaron,
            ighis fervora esperantisto trioble pli ofte ol
            fininto de la sama kurso, ne vizitinta Esperantujon.
            Esperantujo konvinkis kaj
            ensorchis. Esperantujo edukis, amikigis, paroligis,
            kantigis, ech geedzigis.
            Multaj infanoj, edukataj en la
            chiujara Esperantujo preskau ekde la naskigho, nun
            vizitas la Esperantujon, kiel junularaj aktivuloj. La
            Esperantujon prikantis tiel au aliel chiu poeto,
            chiu kantisto, vizitinta ghin almenau unu fojon.
            Ne shatis la Esperantujon
            potenculoj, ohh, kiel ne shatis! E-kluboj agis
            surloke, izolite; perleteraj kontaktoj donis nek
            plenan informitecon, nek amikecon veran. Amasigho de
            esperantistoj forghis aktivan, koordinitan movadon.
            Certe, do, riverencis al la nova "supro"
            niaj famaj esperantistoj kaj "sidantoj sur
            Esperanto", dirante (vidu "Moskvan
            Gazeton", 1, 1992), ke ili ne memoras iun
            malhelpon, malpermesadon, oponon flanke de oficialaj
            instancoj. Tiun chi mirindan "virginighon"
            de la memoro jughu ilia propra konscienco.
            Mi memoras. La arogon kaj perfidon
            de la kamarado "senrespondeca". La morton
            de la samideanino Vereshchagina — shia koratako
            okazis post vizito al Novosibirskaj oficiaiuloj, kiuj
            subite malperrnesis la jam preparitan SEJT-on. La
            tujajn reagojn de KShS* al la organizantoj de
            SEJT-oj. Ktp, ktp.
            Malgrau chio multis la dezirantoj
            fari tiun aferon, char vera ghuo estis partopreni
            tendaron, sed duobla ghuo eslis — organizi ghin.
            Spite al chiuj malagrablajhoj kaj malfacilajhoj,
            ligitaj kun la afero. Mi partoprenis pli ol dekon da
            SEJT-oj, tri el tiuj mi tiel au aliel kunorganizis,
            — chiu el ili estas aparta legendo. La plej
            memorinda por mi estas la unua, kien mi venis
            memstare, — SEJT-9 en Litovio. La plej malfacila,
            laborplena — SEJT-22 apud Ivanovo. La plej
            amoplena... La plej aventura... Nur malbonan tendaron
            mi ne povas nomi. Char, spite al organizaj mankoj,
            spite al diversaj achuloj kaj achajhoj, mi ripetu —
            SEJT estis kunveno de amikoj, do — chiam ghua. Sed
            hodiau mi rakontu pri la plej mia, pri la Tihhvina
            SEJT-18.
            La regularo de SEJT, finkonfirmita
            en 1975, postulis, ke kandidatoj por la Klubo-Mastro
            (KM) de SEJT anoncighu du jarojn antau la planata
            tendaro. Tihhvina E-klubo kun ioma timo kaj hezito,
            tamen faris tion dum SEJM-Konferenco en 1974.
            Plenkonforme al la Regularo. La timetoj niaj devenis
            nur el la konscio, ke spertaj esperantistoj ne multis
            en Tihhvin. Dum la unua sekvonta jaro, do, ni edukis
            homojn. Tiucele estis organizita kurso che la urba
            kulturdomo, kies kelkaj finintoj ighis bonegaj anoj
            de la loka prepara komitato.
            En 1975 vica SEJM-Konferenco,
            taksinta la argumentojn, kiujn prezentis la
            prezidanto de Tihhvina E-klubo, Aleksandro Kogan,
            konfirmis nian klubon kiel KM de SEJT-18 kaj de la
            10-a jubilea SEJM-Konferenco por 1976. Jen tiam
            komencighis vera laboro, strecha preparado, farata
            kutime tra tuta SEJM kaj, certe, surloke.
            La tut-SEJM-aj preparoj movighis
            glate. SEJM-komilato forghis kaj poluris zorge la
            programon por la jubilea konferenco. La komitatano,
            respondeca pri SEJT, kiu estis mi, serchis tra la
            tuta lando homojn, kapablajn kaj dezirantajn plenumi
            mullegon da tendaraj laboroj. Prespretighis ampleksa
            "Libro por tendarano", kiu, krom la
            informoj, kutimaj ekzemple por kongresaj libroj de
            UK-oj, enhavis ankau turistan Esperanto-rusan
            vortaron, kompilitan tre talente fare de la fama tihhvina
            terministo Vladimir Gakalenko. La vortaro estis
            dislinata por la Paroliga Periodo (PP), aranghata
            (ankau la unuan fojon) kiel turista marsho
            komencantara samtempe kun SEJM-Konferenco. Por la
            sama arangho zorgeme preparis sin spertaj instruistoj
            kaj turismaj gvidantoj. Estis jam nete kompilita la
            programo de la tendaro mem. Iris al la kluboj la unua
            informbulteno, do, homoj komencis alighi. Tioman
            amason da alighoj ni ne atendis, SEJT-18 promesis
            ighi la plej multenombra tendaro!
            Surloke chio pasis kvazau same
            glate. Tihhvinanoj trovis tute konvenan lokon, nome
            — la pioniran tendarejon "Berejhok",
            donacis lernolibron de Espcranto al ties estrino,
            organizis kelkajn "subotnikojn"* por purigi
            la tendarejon, ankau por transporti boate terpomojn
            kaj aliajn provizajhojn trans la freneza printempa
            rivero, enmetis al la banka konto de la tendarejo
            cerlan sumon, unuvorte, — faris chion bezonatan por
            okupi la tendarajn konstruajhojn tuj post forveturo de
            junpioniroj en augusto.
            Ankau la dua sekretario de la urba
            partia komitato estis informita de ni pri la estonta
            arangho, trovis en ghi nenion suspektindan kaj poste
            ech decidis fanfaroneti pri ghi en la Leningrada
            provinca partia komitato. Jen estis la mispasho!
            Junie, pli proksime al fino de la monato, kiam la
            tendarontoj de Kamchatko, Mezazio, Ukrainio, Siberio,
            Uralo kaj Baltio, Kaukazio kaj, sendube, Centra
            Rusio jam mendis biletojn al Leningrado, kiam al fino
            iris analizo de la alighiloj kaj grupigho de
            PP-partoprenantoj, okazis la neatenditajho. En unu
            bela tago ni (mi kaj A. Kogan) estis vokitaj al urba
            komitato de la partio. Tie la vicsekretario, perdinta
            sian afablon, informis nin, ke la "Obkomo"*
            malpermesis la tendaron, kaj ke jam estas sendita en
            la bankon la ordono por redoni al ni la enmetitan
            monsumon. La frapo estis konsterniga.
            - La homoj tra la tuta lando jam
            havas vojaghbiletojn, jam ili sidas sur valizoj, —
            apenau ploris ni.
            - Ne gravas, — estis la respondo,
            — Davajte otboj!*
            Nun jam niaj grizaj haroj
            trofortigis nian hezitemon; havu ni tiam nian nunan
            aghon, eble ni telegrafus al chiuj pri fiasko de la
            tendaro. Sed tiam, dum kunveno de la prepara
            komitato, neniu hezitis. La plejmulto decidis:
            — La tendaron ni tamen organizu
            — sovaghe.
            Kaj nur unu persono diris:
            — Jes, sed mi tion ne
            partoprenos. Mi havas edzinon kaj du infanojn.
            Ni ne diris al li, ke ankau ni
            havas familiojn — li tion bone sciis. Sed li
            foriris.
            Pri la okazintajho ni informis la
            Komitaton de SEJM. Ankau pri nia decido. Ili
            konsilis — chu eblis urghe trovi kaj prepari alian
            lokon dum la restinla monato?!
            Nu, multaj aldonaj problemoj
            aperis, kiuj bezoris urghan solvon. Certe, iris al la
            homoj aldona informilo, ke la tendaro okazos en pure
            turistaj kondichoj, do ne taugas por malsanaj kaj
            tro aghaj homoj; kelkaj rezulte retirighis. Certe, aperis
            malfacilajhoj pri nutrado, do, ni devis urghe
            produkti du dekojn da kaldronkompletoj (po tri
            kaldronoj en chiu — por supo, kacho kaj por teo),
            ankau serchi la provizon por dusemajna restado de
            300 personoj — tion helpis al ni multaj-multaj
            kluboj. Certe, aperis problemo pri loko, kaj ni
            trovis ghin, belegan, — en la limo inter Tihhvina
            kaj Boksitogorska regionoj, che la pitoreska riverbordo.
            Certe, ni devis shanghi vojplanojn por la paroligaj
            turistaj grupoj, trovi tendojn ktp, ktp.
            La homoj venis al la planita tempo,
            kaj ni renkontis ilin plene pretaj. Nur nia
            kompatinda chefturisto Volodja Gakalenko dum du horoj
            admonadis la komencantojn disighi laugrupe for de
            karaj samurbanoj. Sed fine ankau li sukcesis: la
            paroligaj grupoj iris chiu sian vojplanon por
            renkontighi post kvin tagoj en la komuna tendarloko.
            Tie dume laboris la konferencanoj. Nenio kaj neniu
            malhelpis al la jubilea konferenco, nur dejhorado che
            la kaldronoj delogis chiutage kelkajn geulojn. Estis
            akceptitaj multaj gravaj decidoj, kiuj dum du jaroj,
            ghis "Novaj kondichoj" efektive laboris por
            SEJM. La chielo estis preskau sennuba, la tagoj
            tamen ne tro varmis, des pli la noktoj, ankau tihhvinaj
            kuloj turmentadis nin dum vesperoj. Ehh, se estus nur
            tiaj turmentoj...
            Jen kial mi diras chion chi. La
            lokaj oficialaj instancoj ech ne supozis, ke ni
            riskis neglekti la ordonon, do opiniis la tendaran
            aferon definitive fermita. Nur sola oficiala instanco
            sciis chion pri niaj aferoj — nome tiu, kiu devis
            scii chion. Hazarde mi informighis poste, ke tiu fama
            organizajho ricevadis detalajn raportojn pri decidoj
            de la jubilea SEJM-Konfercnco tuj post ilia
            akcepto, la saman tagon! Do, la situacio estis kontrolata,
            sed neniu enmiksighis nian laboron.
            La kvin tagoj pasis do sennube.
            Venis la paroligaj grupoj, amikighintaj kaj felichaj.
            Finis siajn seriozajn parolojn la konferencanoj.
            Komencighis la ravaj tagoj. Universitataj prelegoj.
            Sperto-intershangho por klubaj aktivuloj.
            Neptun-festo. Vesperaj koncertoj kaj la interkisa
            "jupi-ja". Noktaj frostetoj. Kuloj-lupoj. Chio
            iris bele kaj trankvile.
            Kelkajn tagojn antau la tendara
            fino okazis jeno. Unu neantauvidita kaj nealighinta
            SEJM-ano, havanta hazardan informon, ke la tendaro
            okazas apud Tihhvin, venis en la urbon kaj provis
            serchi la tendarejon pere de oficialaj instancoj —
            li iris al la urba partia komitato. Tie chiuj
            respondis, ke absolute nenion scias pri la tendaro.
            Nur la komitata shoforo diris, ke vidis ian homamason
            apud la rivero Tihhvinka en la interregiona limo. La
            shokitaj oficialuloj komisiis al la shoforo tuj
            veturigi la simplaniman SEJM-anon tien kaj komencis
            febre decidi, kion fari — ja la "supro"
            povas ekscii, ke la tendaro okazas spite al la
            malpermeso. Por senkulpigi sin ili decidis la unuaj
            informi la "supron" pri la
            "sovagha" ago de esperantistoj.
            Kaj ekrotaciis karuselo. La
            tendaron oni devas likvidi nepre kaj tuj — decidis
            ie en supro la plej chefa persono. Sed kiu likvidu?
            Tihhvinaj oficialuloj proponis, ke tion faru iliaj
            kolegoj el Boksitogorsko, char la tendaro okazas en
            ilia teritorio. La lastaj rifuzis kaj respondis, ke
            tion devas fari la tihhvina estraro, char la tendaron
            organizis tihhvinaj civitanoj. Tamen esploris nin la
            ambau flankoj. El Boksitogorsko venis al ni ech la
            chefa deputito, la unua partia sekretario kaj la
            milica chefo.
            — Ahh, — diris li, — nu kial
            vi ne turnis vin al ni? Ni prezentus al vi luksan
            turistejon au hotelon...
            - Sed, — mi respondis, — mi
            estis en via kabineto, kamarado deputito, kaj vi
            rifuzis zorgi ech pri pionira tendarejo!
            - Chu vere? Mi ne memoras ion
            similan...
            La tihhvina estraro iom timigis la
            tendaranojn, char sendis du helikopterojn, kiuj tro
            malalte chirkauflugadis nian tendarejon, produktante
            hororan bruegon. En la alia bordo de Tihhvinka, tute
            kontrau nia tendarejo nestighis du milicaj autoj.
            Krome al ni estis sendita sanitara kuracisto. Tiu
            diris, ke li venis por inspekti niajn necesejojn kaj
            kontroli, chu ne minacas nin ia epidemio. Mi montris
            chion al li. La necesejoj estis senriproche akurataj,
            la epidemioj mankis. La kontrolanto, tamen, devis iel
            signi sian viziton, do li skribis por mi la kvitancon
            por simbola monpuno — dek rubloj. La kauzo estis
            akvo rivera, uzata por kuirado... Sed chiuj
            plenumfortoj atendis finon de la diskuto inter du
            oficialulaj teamoj kaj klaran ordonon.
            Dum la du estraroj diskutis, kiu
            nian tendaron likvidu, la tendaro agis lau la
            programo kaj memstare pace venis al sia fino.
            Adiauis larme la amikighintaj kaj enamighintaj
            tendaranoj, purigis la tendarejon kaj forveturis al
            siaj lontanaj hejmoj ghis nova somero.
            ...Septembre en Leningrado por la
            konferenco de distriktaj inslruistoj elpashis la
            chefa partia gvidanto, kamarado Romanov*. Oni rakontis
            al mi, ke li diris, interalie, preskau jenajn
            vortojn:
            "Anlau monato en nia Tihhvina
            regiono ni organizis la interrespublikan tendaron por
            lernantoj de naua-deka klasoj. Venis speciale
            elektitaj gejunuloj kun siaj spertaj pedagogoj, kiuj
            tamen ne sukcesis eviti la malagrablan akcidenton. En
            la tendaro okazis atenco pri perforto de unu knabino.
            Hontu, kamaradoj pedagogoj! Tute apude en la sama
            regiono iu Bronshtejn kolektis iujn tricent homojn
            por ia esperantista tendaro — kaj ech ne unu
            perforto-atenco okazis tie. Mirinde!"
            Mi devas diri, ke ne mi sola, sed
            ankau Aleksandro Kogan, la klubgvidanto, Vladimir
            Gakalenko, la turismestro, chiuj niaj klubanoj,
            ankau la tendaranoj chiuj kulpas pri tiu grava manko
            de nia SEJT. Do — mi informis chiujn, por ke ni
            kune ridu kaj kune fieru pro liom altranga
            komplimento.
            
                
                    | Exegi monumentum... Eksegi monumenton mi decidis
                    lignan, Segilon trovis kaj akrigis tute bone,
 Tushetis ghin — kaj ghi segilan sian
                    lingvon
 Tuj ekparolis laute, streche, akrasone.
 Ne, ne kolero movis min
                    al la atenco, Ne gravas tute mia shato au malshato
 Al tiu monumento, sed malbonintence
 Konstruis iu ghin sur mia sola pado.
 En la mateno venis mi al
                    ghi, fajfante, Demetis jakon antau la laboro shvita.
 — Nu, — diris mi, — achul',
                    vi tro fieras vante,
 Char pretas jam por vi la puno plej merita!
 ...Che l' monument' mi
                    furiozis kaj skandalis, Ghis sangaj kaloj mi ghin segis kun lamento!
 De l' monument' lignero ech apenau falis,
 De la segilo falis jam la lasta dento.
 Per propraj dentoj tiam
                    mi ghin mordi provis, Montrante mian neflekseblan karakteron...
 Elkrachis unu denton kaj kun miro trovis:
 Anstatau ligno ial mi gustumas feron!
 Kaj sagha penso min
                    trafulmis dum momento, Ke ege stultis mi en la afer' sindona.
 Eterne staros tiu ligna monumento,
 Se ghin chirkauas la kiraso ferbetona.
 Eterne staros? Mi
                    englutis la salivon Kaj iris voki mian verdan familion...
 |