La kalkano
de LIT
En la shtato, kies Konstitucio
garantias liberon por prezento de chiu opinio, ne
devas ekzisti ia-ajn cenzuro. Do, ne ekzistis cenzuro
en Soveta Unio. Tamen, diras rusa proverbo:
"Sankta loko ne restos malplena". Do,
oficiale "por ne allasi aperigon de shtataj
sekretoj, propagandon de milito, naciismon ks en
sovetia gazetaro", ekzistis en la lando nekonata
por vasta publiko organizajho, nomata
"Lit". Ghi havis kapan instancon en la
chefurbo, kun la nomo "Glavlit". Tiu
ordonis al la regionaj instancoj, nomataj
"Obllit", kaj ili siavice prizorgis la
urbajn "Gorlit"-ojn.
Tiu araneo funkciis multe pli
rigore ol ajna cenzuro, kaj timis ghin chiu
redaktoro, char ech el tipografio nokte cenzuristo,
pardonu, "litisto" povis sendi reen jam
prespretan jhurnalnumeron, au malpermesi iun
artikolon, kiun la redakcia dejhoranto devis tuj
anstataui per iu "nerustebla" materialo,
provizata "desupre".
Tion mi spertis ankorau dum miaj
studentaj jaroj. Estinte eksteretata korespondanto de
urba junulara jhurnalo, mi, interalie, foje donis
tien sufiche larghampleksan artikolon pri iu
Esperanto-arangho. La redaktoro laudis la materialon
kaj diris, ke ghi aperos tuj — en postmorgaua
numero de la jhurnalo. Morgau mi vidis ghin en pres-provoj.
Postmorgau mi achetis la freshan jhurnalon kaj...
sur la loko de mia artikolo estis samdimensia
"desupra" materialo, shajnas ke pri iaj
mangheblaj algoj. La redaktoro min ne akceptis, la
vicredaktoro klarigis, ke nokte "litisto"
subite forjhetis mian artikolon, kaj oni devis shvite
serchi ian shanghon. Certe, la redaktoro ne plu
prenis de mi ion pri Esperanto, kvankam alitemaj miaj
artikoloj aperadis.
La vorteto "lit" oportune
lokigis sin en la vortaro de redakciantoj, ech ghi
akiris diversajn verbajn formojn, ekzemple,
"litigi" la matcrialon, signifis — ricevi
subskribon de loka "litisto" por presi
ghin. Do, materialoj pri Esperanto estis
"litigataj" tute strange, ech
nekompreneble. Jen subite oni "litigis"
Esperanto-kurson, daurigatan en multaj sinsekvaj
numeroj de Bashkiria junulara jhurnalo, jen en Sverdlovsk
malpermesis pacan, ech porpacan artikolon pro duloke
menciita Esperanto. Similaj eksterkompreneblajhoj
abundis, kaj, venante al chiujaraj konferencoj de
SEJM, — klubaj aktivuloj raportadis: "En nia
jhurnalo oni permesis dum la raporto-jaro aperigi tri
artikoletojn". Aliaj plendis: "Sed che ni
oni ech ne akceptas la artikolojn, dirante, ke
tutegale "Lit" ne permesos". Mi multe
miris al tiu situacio, char, eklaborinte post la
studado. en apudleningrada urbeto, mi libere
publikigis du au tri nemalgrandajn artikolojn pri
Esperanto, pri agado de junaj esperantistoj ktp en la
urba jhurnalo.
Post tiuj multreehhaj materialoj la
jhurnalo mendis al mi serion da artikoloj pri
Esperanto; mi planis, ke ili estos sep, kaj la unua
jam estis aperinta. Sed subite la redaktoro telefonis
al mi, kaj diris, ke mi ne verku pliajn artikolojn,
char la inspektoro de "Obllit" el
Leningrado malpermesis publikigi ion-ajn pri la
problemo. Mi protestis, dirante, ke mi jam havas
pretajn materialojn. Mi ech havis fortan deziron
veturi al la cenzurejo en Leningradon, sed la
redaktoro malkonsilis — vana afero!
La problemo de "litigo"
denove tushis min post duonjaro. Evidentighis (por
mi, junulo) ke oni devas "litigi" ne nur
gazetojn kaj jhurnalojn, sed ian-ajn tekstojn,
multobligatajn en presejo. Organizante
Esperanto-klubon che la urba Kulturpalaco, patronataj
de ties afabla direktoro, ni preparis tre interesan
programon de laboro por la lernojaro. La programo
enhavis titolojn de planataj prelegoj, distraj
vesperoj, renkontighoj kun aliurbaj esperantistoj,
ankau horaron de E-kursoj. Chiun pagheton de la
programo kronis eldiro pri Esperanto de tiu au alia
famulo. Estis antauvidataj ankau vojaghoj de la
klubanoj al diversaj esperantistaj aranghoj. La
afabla direktoro bonvolis preni la manuskripton, arde
dezirante presi la programon en 500 au ech
mil-ekzemplera kvanto. Ni salutis tiun ideon kaj
promesis fari bonan reklamon por la kulturpalaco per
sendo de la presota programo al chiuj SEJM-kluboj. La
direktoro estis kontenta. Ve, nelonge. Post kelkaj
tagoj li vokis min por anonci, ke "lit" ne
subskribas la programon, sen klare mencii la
kauzojn.
— Se vi volas, okupighu mem pri
tio, — amike permesis li. La enigmo finfine
kolerigis min, kaj mi komencis propran esploradon.
En niaurba partia komitato, kien mi
venis unuavice... Tamen, kial mi venis nome al la
partiestroj? Vershajne, pro du kauzoj: unue, la
komunistaj gvidorganoj estis la plej informita
instanco en simila situacio, post, eble, la Komitato
de Shtata Sekureco; due, mi havis la opinion, ke la
radikoj estas tie. Sed, iom simpatianta min loka
altpostenulo ne ghojigis min.
— En la urbeto ni ne havas
propran "litanon"; tiu venas dufoje en
semajno el Leningrado, — diris li. — Do vi povas
ricevi la permeson nur tie.
Mi petis mian estron doni al mi
laboron por sabato anstatau lunde, kaj lunde,
frumatene mi estis jam che Smolnij*. Soldato che la
chefa enirejo atente prikontrolis mian partian
membrokarton kaj liberigis la vojon. Tra famaj
koridoroj mi vagadis dum kvaronhoro, ghis kiam estis
trovinta la necesan pordon. Trans ghi sidis graseta,
enuanta virino kun okulvitroj. Mi klarigis al shi la
kauzon de mia veno. Si ekenuis iom pli.
Junulo, ne perdu vian valoran
tempon, — komencis shi, — tutegale Esperanto
havas nenian perspektivon. Des pli, ghia disvastigo
malpliigas signifon de la rusa, nia komunshtata
lingvo. Chu oni ne instruis tion al vi en instituto?
Pardonu, — respondis mi, — en
la instituto mi nenion similan audis, kaj mi havas
tute alian opinion, chu mi rajtas? Mi petas vin nur
subskribi la programeton de nia klubo. Tion postulas
"Lit".
- Nenion mi subskribos, kamarado
Bronshtejn! — Shi anstatauis la enuon per indigno.
— Mi ne komprenas, kiu sendis vin al Srnolnij? Eble
tiu via, hm... ne tre sagha direktoro de
Kulturpalaco, kiu permesis al vi organizi tute
sentaugan klubon... Cetere, mi diris, ke mi nenian
rilaton havas al la aferoj de "Lit" — ghi
estas tute sendependa organizajho. Chion bonan!
- Bonvolu almenau doni al mi la
adreson de "Obllit"! — admonis mi.
- Mi ne rajtas tion fari, —
respondis shi kaj turnis la okulvitrojn al fenestro.
... Mi ne rakontu, kiel mi trovis
la sidejon de "Obllit", sed mi venis tien.
Al mia miro, nenia gardisto estis che la pordo, ghi
ech estis nefermita, do mi eniris. Tri viroj, pli ol
mezaghaj levis la okulojn de skribotabloj. La
chefecaspekta demandis:
- El kiu redakcio vi estas, knabo?
Mi vin ne memoras.
- Mi ne estas el redakcio, mi estas
el la provinca kulturdomo... — mi donis al li la
tajpitan programon.
Li atente trarigardis unuajn du
paghetojn, foliumis la ceterajn kaj redonis la
programeton al mi.
- Mi ne povas tion
"litigi".
- Chu estas io tre danghera? —
naivetis mi, — mi jhus estis en Smolnij, tie
vicestrino de la propaganda fako diris, ke nur vi
rajtas subskribi!
- Aha, vi jam vizitis tiun... —
murmuris la kalveta chefo. — Nu, se vi estas tiom
obstina, mi klarigos al vi. Jen estas la vortoj,
kiujn ni devas atenti, — li manplate frapetis dikan
aktujon, — tie estas ankau la vorto
"Esperanto". Se apud ghi estus skribita
"ne permesi", chio estus klara, junuleto.
Sed tie chi ekde la jaro 1938 staras — "ne
rekomendi"! Do ni foje subskribas, sed plifoje
— ne.
- Ne malfacilas do por vi fari
hodiau unu malgrandan "jes", chu ne? —
petis mi.
- Ha, vi estas simpatia knabo. —
Li ridetis, aliaj du same. — Se morgau Leningradon
vizitos iu fama sciencisto, diros ion pri Esperanto,
jhurnalistoj notos, kaj mi devos subskribi. Sed mi
jam hodiau subskribis vian paperon! Se mi ofte
permesas la vorton "Esperanto", min
telefone insultas via konatulino el Smolnij...
Mi trovis nekonvena diri al li, ke
ili estas sendependa organizajho. Anstatau tio mi
daurigis mian naivadon:
— Iu provinca klubeto... Neniu
ech ekscios!
Denove chiuj ekridis, ankau mi
afable ridetis.
- Jen kion mi konsilos al vi,
knabo, — diris la chefo, — forjhetu de chie la
vorton "Esperanto" kaj mi
"litigos" vian programeton.
- Chu la vortojn "internacia
Iingvo" vi rajtas permesi? — kaptis min brila
ideo.
- Rajtas, rajtas... — ridetis
tiu.
... Certe, mi ne konservis la
tajpitajhon, kie mi tuj forstrekis la tabuajn
vortojn, kaj enskribis la maltabuajn, ricevinte
bezonatajn subskribon kaj sigelspuron. Sed ekzemplero
de la presita programeto kushas en mia hejmo ne tre
profunde. Iam mi montris ghin al mia kvinjara filo
kaj demandis:
— Kion vi dirus anstatau
"internacia lingvo"?
— Espelanto, — respondis mia
saghuleto.
... Absurdo...
Venis printempo al miaj
neghoj
Por la vekigho, pentoj kaj preghoj.
Inter la festoj tagoj forkuras, —
Audu, amikoj, — mi foveturas.
Eble mi shanghis bonon al bono,
Kukon formanghis super duono....
Tute senhonte grizas tempioj, —
Estas la vivo
Kuko aroma, —
Do, kion fari,
Amikoj miajlFoje
l' destino batis min forte,
Sed en obstino mi iris for de
Kruda malico, trumpo shancela,
Al vi, arnikoj, la rondo hela,
Ne por en ploro ekplendi kroche, —
Chiuj ni fartas ne senriproche, —
Inler kutimoj, mokoj kaj pikoj
Mi vian eston,
Vian sinceron,
Vian memoron
Dankas, amikojl
Ne tro sopiru, ankau mi
— ne tro -
Trans la atendo dekmilkilometra
Ligos nin chiam la rememoroj:
Ghojoj naivaj, frostoj kaj floroj.
Donos la sorto la sopiraton,
Venos la festo en nian straton.
Iam denove kunvenos ni, kaj
Trinkos la vinon,
Kantos la kantojn,
Ghuos parolon,
Miaj amikoj!
Ie sur tero eksonos la
kant'
En la lingvo, plej kara por mi.
Ie aperos sur tero la land'
Tutan jaron mi revis pri ghi.
Iras al vi, amata land',
Kuras al vi, amata land',
Nure al vi, amata land',
Nia tendaro, amata land'.
Tie en tendoj, sub verda
tegment'
Loghas gaja, bonkora popol'.
Tie atendas labora torent',
Festa ghojo, tenera konsol'.
Bluan vesperon karesas
la flam',
Sonas vochoj kaj dancas fajrer...
Se en chi-lando vi pensas pri am',
Amo venos — plej hela sur ter'!
Venos de l' fajro sopira
rebril',
Diros ni: — Ghis revido, tendar'!
Chiuj ploretos, kaj ech "krokodil'
"
Jhuros lingvon ellerni dum jar'.
Kaj — iros al vi,
amata land',
Kuros al vi, amata land',
Nure al vi, amata land',
Esperantujo, amata land'!
|