Apogo je autoritatoj
La unua ajho, kiun atentis chiu,
venanta al la klubo de Internacia Amikeco (tiel oni
kutime nomis Esperanto-klubojn) en mia naskigh-urbo,
estis granda rughashtofa slogano, kie blankaj literoj
triumfis: "Esperanto estas latino de proletaro. (V.
I. Lenin)". Tio impresis. Mi venis la klubon
ankorau ne scianta, kio estas latino, sed la
Instruisto klarigis al mi kaj al aliaj knaboj sencon
de la slogano. Kaj ni ekfieris, kvazau mem Lenin
estis kun ni en nia lernado de la lingvo internacia.
Poste evidentighis, ke ne Lenin
tion diris, sed eble Henri Barbusse* au iu alia
famulo, tamen al tiu tempo ni jam sciis, ke kun ni
estas Leo Tolstoj*, Maksim Gorjkij, Iosip Broz Tito*
kaj multaj-multaj aliaj famaj simpatiantoj de
Esperanto. Ni iris en la sama vico kaj tiu fakto
varmigis niajn infanajn korojn.
Nun venis la tempo, kiam junularo
moderna krachas al chiuj autoritatoj. Kiam mi,
citanta edukcele por mia filo ion de la eminentuloj,
ricevas chiam la saman respondon: "Nu, kaj
kio?..." Li ech ne povas imagi, ke antau
dudek jaroj, au ech malpli, chio estis aliel. Chiu
opinio dc autoritatulo, de merita persono estis
esence grava unuavice ech ne por ni, sed por
oficialuloj, kiuj, bazante sin sur alies opinio, permesis
au ne permesis Esperanto-movadon en sia regneto. Kaj
treege valora por chiu SEJM-aktivulo nomis niaj
gvidantoj kolekton de pozitivaj opinioj de famuloj.
Do, mi, venante al iu altranga partia, komsomola au
sindikata funkciulo povis jene komenci la parolon:
— Chu vi scias, ke la genia
proleta verkisto Maksirn Gorjkij firme subtenis
Esperanton. Jen, kion li diris. Kaj jen, kion diris
Lunacharskij*. Jen Romain Rolland*. Jen ech Leo
Tolstoj!
Kaj — degelis la koro de ajna
provinca altpostena filistro.
— Nu, se ech mem Tolstoj — tiam
vere estas bona afero tiu Esperanto! — gravmiene
diris li kutime, kaj — permesis.
En la instancoj pli altaj ne estis
la afero tiom simpla. Tiarangaj partiaj funkciuloj
kulime demandis: "Sed, chu Lenin ion bonan diris
pri via Esperanlo?". Kaj ili ech sciis, ke ne
al Lenin apartenis la vortoj pri "latino de
proletaro". Do, estis multe pli malfacilaj la
traktadoj kun ili, kaj vive signifa ighis respondo al
la demando, chu favoris al Esperanto la gvidoro de la
monda proletaro.
Esplori tiun demandon komencis
preskau samtempe la adeptoj kaj la konlrauuloj de
Esperanto. Do la serchado de Lenin-opinio pri
Esperanto estis vera batalo fervora kun gajnoj,
perdoj kaj ech viktimoj. Vershajne, la unua el tiuj
estis konata latva esperantisto, tradukisto de Janis
Rainis*, rigano Ints Chache*. Tiu heroa, honesta viro
en 1917-1918 arde subtenis la bolshevikan registaron,
estinte ano de la glora tachmento de latvaj pafistoj.
Ties tachmentanoj ech gardis mem Lenin-on. Kiam mi
renkontis Ints Chache, li estis jam maljuna homo.
Sincere dezirante fari gravan bonon por Esperanto, li
venis al mensogo. Li multobligis kaj notarie
konfirmis siajn rememorojn. Chefa temo de la
rememoroj estis personaj renkontighoj kaj
konversacioj de Ints Chache kun la gvidanto de
bolshevikoj. Lau Chache, Lenin estis fervora
simpatianto de la internacia lingvo kaj multfoje
esprimis sian pozitivan rilaton al Esperanto, kion
povas atesti la autoro. Ploris la kompatinda
autoro, char kopio de la rememoroj, sendita al la
Instituto de Marksismo-Leninismo (IML), ricevis akran
kritikan respondon. Mi opinias, ke tiu respondo estis
pereiga por la maljunulo.
IML tiam estis la plej supra
instanco, rajtigita atesti autentikecon de ia ajn
dokumento, ligita kun la nomo de Lenin. Al tiu
instanco, do, estis direktitaj amasaj demandoj de
SEJM-anoj scivolemaj kaj postuloj de pli aghaj
esperantistoj. Kaj al chiu letero IML donis la saman
respondon: ia ajn skriba opinio de V. I. Lenin chu
por au kontrau Esperanto en la dokumentaro de la
Instiluto mankas.
Spite al tiuj respondoj la batalo,
vera batalo inler esperantistoj kaj ties kontrauuloj
pro la opinio de Lenin, do pri aparteno de Lenin al
tiu au alia tachmento, arde dauris. Certe, la
kontrauuloj niaj estis en pli gajnaj kondichoj, char
kontrauesperantistajn materialojn volonte publikigis
ech centraj jhurnaloj. Jen iu jhurnalisto el la chefa
partia jhurnalo intervjuis unu maljnulinon, kiu
diris, interalie, ke Vladimir Iljich foje diris al
sia fratino, Maria Iljinichna, ke Esperanlo estas
senbezona elpensajho. Kaj ke tion al la maljunulino
iam rakontis amikino de Maria Iljinichna.
— Ne povas esti, — refutis
esperantistoj, — kiam tio okazis? AH, en 1912! Sed,
chu vi ne scias, karaj, ke en 1912 Lenin estis en
Krakovo! Kio, kio? Ja samtempe en Krakovo okazis la
Universala Kongreso, kaj onidire estas atestantoj, ke
Lenin cheestis la UK-on. Vere, ne povis li
preteratenti la aranghon kun mil partoprenantoj! Ja
ankau laboristoj-esperantistoj cheestis...
Jen maltrankvilas en
"Aktuale", la organo de SEJM, samideano el
Salavat: la centra jhurnalo "Izvestija"
publikigis la artikolon "Sveda aganto pri
interparoloj kun V. I. Lenin". Interalie, la
svedo K. Lindhagen demandis al Lenin: "Chu
ekzistas che la rusa registaro iaj planoj por...
kontrakti internaciajn konvenciojn, kiuj celus
establon de tutmonda lingvo, deviga por studado en
chiuj lernejoj de la mondo?". Ho, ve! V. I.
Lenin, respondante al la sveda gasto, diris, ke jam
estas tri tutmondaj lingvoj, kaj la rusa ighos la
kvara. La artikolon ties autoro finis en klara
kontrauesperanta spirito: "Progreso de la
internacia kunlaborado, interkomunikado de la homoj
de diversaj landoj kaj nacioj efektivighas ne surbaze
de artefarita lingvo, sed surbaze de kelkaj vivantaj
lingvoj, kiuj ighis tutmondaj..." Kion do fari
nun?!!
Kaj trankviligas la samideanon
profesoro Podkaminer, la plej granda autoritato
inter esperantistoj — esploristoj de Lenin-verkoj:
"...mi povas rekomendi al la interesighantoj sin
turni al mia artikolo "Lenin kaj
Esperanto". En ghi estas troveblaj faktoj,
montrantaj, ke ech se Lenin speciale ne interesighis
pri Esperanto kiel IL, tamen li ne preteriris la
eblon uzi ghin por la internacia revolucia movado kaj
por disvastigo de la vero pri Sovetio".
En la batalo esperantistoj tamen
trovis la fakton, shajne gravan: la centra chefurba
biblioteko "V. I. Lenin" konfirmis, ke en
la persona biblioteko de la gvidoro kushas la
Esperanto-lernolibro de iam famaj autoroj Kar kaj
Panje kun ilia autografo: "Al sinjoro Lenin,
protektanto de Esperanto". Jes, vere ekzistas
tiu libro, do, trankvilighu, esperantistoj, —
Lenin, eble, nu almenau vidis ghin...
Pasis jaroj, kaj evidentighis, ke
ne estas jam grava afero, chu simpatiis V. I. Lenin
al nia lingvo au ne. Ech preferindus, se ne! Tamen
nova generacio, eble granda parto de tiu, hipnotighas
pro aliaj autoritataj citajhoj. Estas bone, diras
ili, ke ekzemple Soljhenicin ie en "Arkipelago
Gulag" simpatias al esperantistoj. Estas bone,
ke Stalin, iam interesighinta pri Esperanto, tamen
rifuzis de ghi. Estas bone...
Mi diru sincere, ke al mi plachas
multe pli la pozicio de mia filo. Kvankam ne matura,
tamen propra.
Oldul' prudenta, vere,
estis mia av', —
Konsiloj liaj — netushebla fundament',
Kaj estis plene certa li pri sia prav',
Ke revoj niaj donas forton al la sent'.
Naiva rev' en jun' ne estis la problem', —
Mi agis ofte malgrau la logika fer'.
Forgesis mi, chu mi elektis tion mem,
Au iu iam igis vivi min sub ter'.Kaj nun en mia subtera vivo
Mi ech ne revas pri ripozo au ferio.
Kaj en eterna mallum' kaverna
La verda stelo hele brilas antau mi.
Chi tie nur eterna
shtono chirkau mi,
Koloron verdan ne aprobas loka mor',
Chi tie nun amasoj vagas kaj ech pli —
Felichon serchas ili en la nigra for'.
Komuna ir' por ni en la senluma mond',
Sed chiu mem direktas
sin lau propra lumo,
Kaj kun mir' alighas nova kuniront',
Baraktojn de l' subtera nia komunumo.
Char en nia subtera vivo
Ni ech ne revas pri ripozo au ferio,
Kaj en eterna mallum' kaverna
La verda stelo hele brilas antau ni.
Mi vivas plu. Chu estas
mia verda stel'
Nur insignet' sur mia luksa festa jak'?
Gaja pluk' ne tushas jam la kordojn de l'
Gitaro mia ech post dozo da konjak'.
Kaj la frapad' de miaj pashoj sub la ter',
—
En la obskur' mi foje revas kaj deliras, —
Kamarad', ja estas klara la afer',
Ke iam sur, sur teron iam mi eliros,
Char en mia subtera vivo
Mi ech ne revas pri ripozo au ferio,
Kaj en eterna mallum' kaverna
La verda stelo hele brilas antau mi.
|