Respondeca sekretario

- Chu vi havas protesto-kantojn? demandis min foje dum intervjuo jhurnalisto el populara leningrada jhurnalo "Smena".

- Certe mi havas, kaj ech multajn, respondis mi, kaj prezentis al li la kanton supre cititan.

Post kelkaj tagoj el la ampleksa artikolo "Kantu por mi en Esperanto" la tricentmila legantaro de la jhurnalo informighis, ke "juna adepto de Esperanto uzas la internacian lingvon ankau por subteni la heroan popolon dc fora Rodezio, batalantan por la sendependeco". Esperantistoj, legante tion, ege ridis...

Jam diris mi, ke ni alfrontis multe pli gravajn problemojn ol tiu de "patroj kaj filoj". Kaj la plej grava, la plej komplika estis la problemego pri rilatoj kun oficialaj instancoj. Ja en kutima vivo ni chiuj estis laboristoj, instruistoj, studentoj, inghenieroj... Samkiel normalaj sovetiaj civitanoj ni frumatene komencis nian labortagon kaj bone au ne tre bone, tamen plenumis nian laboron ghis vespero. Sed vespere! Vespere normalaj soveliaj civitanoj spektis dek-ioman serion de vica kortusha televida epopeo pri heroa vivo de siberia vilagho. Au drinkis brandon en amikaj triopoj. Au kunigis la ambau plezurajhojn. Estis ankau ne tre normalaj, sed ne dangheraj hobiemuloj turistoj, artoshatantoj, sportemuloj, kolektantoj, ghardenshatantoj, ktp.

Kaj nur esperantistoj estis tute nekompreneblaj kaj, pro tio, dangheraj. Ankau ili turistis kaj sportemis, kantis kaj dancis, ech drinketis. Sed vespere ili venis al siaj kluboj por studi kaj uzi iun "internacian lingvon". Jaluze kaj indigne spektis potenculoj, same lokaj kaj la plej altrangaj, al la iniciatoj kaj agoj de esperantistoj. Ili deziris uzi sian lingvon por bono de la shtato! En la shtato, kie chiu iniciato, chiu ideo, antau ol veni al amaso, devis ricevi aprobon en "supro", suspektinda estis simila agemo. Esperantistoj memstare batalis por paco kaj malstrechigho. Esperantistoj organizis tendarojn kaj konstrutachmentojn por junularo, ekspoziciojn de infandesegnajhoj, tagojn de internacia amikeco. Ili atencis ech kontrau la sankta posedajho de potenculoj la informado, char ili ricevadis el eksterlando kaj ofte disvastigis informojn, kiuj ne koincidis kun la oficialaj. Ili ech deziregis vojaghi eksterlanden kaj paroli kun eksterlandanoj sen tradukisto! Unufraze ili emis esti paralela eduka forto, chu ne kontraustaranta la komsomolon? Tiel opiniis potenculoj. Kaj char parlo de junularo tamen alighis la esperantistan kompanion ili serchis ian kontraurimedon. Tiel aperis Ia Komisiono pri Koordino de Internaciaj Ligoj de Sovetiaj esperantistoj, au pli kurte Esperanto-Komisiono che SSOD*.

La Esperanto-Komisiono, versimile, estis unika inventajho. Estis tie prezidanlo, elektata kaj reelektata dum tiel nomataj "kunvenoj de aktivularo". Do, ankau aktivularo ekzistis; en ties malvastan rondon homojn elektis la potenculoj el SSOD surbaze de venantaj petleteroj. Se la leteroj estis humilaj la autoro ighis aktivulo, se ili enhavis postulojn, proponojn la autoron oni ne agnoskis aktivulo. Foj-foje la aktivularon oni devis kunvenigi, tiam la samaj oni kunvokadis obeemajn chefurbajn esperantistojn. Al la aliurbanoj oni ghentile klarigis (post la kunveno!), ke mankas mono por kovri vojaghelspezojn. "Heroan" agadon de Komisiono sufiche klare prilumas elpasho de unu SSOD-gvidanto dum la tria Konferenco de SSOD en 1974:

"Ne necesas miksi propagandon de Esperanto kun la agado de Esperanto-komisiono. La lasta estas fondita nur cele faciligi la internaciajn ligojn en formo de intershangho pere de delegacioj, periodajhoj, leteroj, komuna pacbatalo...

...Esperantisloj ofte sin turnas al la Komisiono kun diversaj petoj kaj proponoj. Lige kun tio mi volas klarigi, ke SSOD okupighas nur pri internaciaj kontaktoj de sovetiaj esperantistoj, en malvasta senco de la vorto:

  1. Pri sendo de delegacioj kaj turistaj grupoj ekslerlanden;
  2. Pri akcepto de eksterlandaj esperantistoj;
  3. Pri eldonado kaj disvastigado de aldonaj numeroj de "Paco";
  4. Pri disvastigado de revuoj, aboneblaj pere de Tutsovetia gazetara abonservo.

Chiuj aliaj petoj, ekzemple, pri organizado de kursoj kaj kluboj, propagando kaj ricevo de informajhoj, eldonado de lernolibroj, ricevado de libroj el eksterlando estas senrezultaj, char SSOD, lau la ekzistanta legho, ne povas pri tio okupighi..."

Jes, shvitajn taskojn prenis sur sin Esperanto-Komisiono! Kaj tiun chi pezan sharghon devus porti fakte sola persono en la shtato, ricevanta salajron pro sia okupigho pri Esperanto, la respondeca sekretario. En la kondichoj, kiujn spertis nia tiama movado, la posteno de respondeca sekretario de Esperanto-Komisiono che SSOD estis unika por la monda Esperanlo-movado kaj, samtempe, kutima por la tuta sovetia sistemo. El antau dudek-tridekjaraj filmoj pri la Oktobra revolucio miaaghaj samlandanoj memoras la chiaman figuron de maristo kun "mauzer"* kaj kun tajpilo "Remington", venanta, ekzemple, scienc-esploran instituton por tie sekretarii, t.e. reprezenti kaj defendi bezonojn de la juna sovetia registaro. Jardekoj pasis, tamen neniaj shanghoj tushis tiun chi specifan sekretarian postenon, char la supruloj konservis la opinion, ke analfabeta, tamen "sia" homo sukcesos gvidi ian-ajn aferon. Do, respondeca sekretario de Esperanto-Komisiono ne nepre devus posedi la lingvon, nek orientighi en la movadaj problemoj. Li (au shi) devis esti ne esperantisto (kaj ech ne devis esti tia), sed nepre oficisto de nia burokratia sistemo.

"Plejado" da tiuj dignaj oficistoj sinsekve okupis la postenon de respondeca sekretario. Onidire, ne estis prestigha tiu chi posteno en SSOD-anaj rondoj, ech mi audis, ke ghi estas punposteno, al kiu oni estis oficigataj pro ia kulpo. Eble tio estas vero, char sekretariado en aliaj asocioj kaj komisionoj dc SSOD estis almenau pli kvieta ol tiu en Esperanto-Komisiono. Ekzemple, respondeca sekretario de la Asocio de Sovetiaj Juristoj (che SSOD estis ankau tia) same zorgis pri internaciaj kontaktoj de la supre nomitaj fakuloj. Tamen advokatoj kaj jughesploristoj ne atakadis tiun personon per petoj kaj postuloj pri lernolibroj, literaturo, kursoj ks. Nur "nenormalaj" esperantistoj faradis tion, tamen vane, char "la ekzistanta legho" rigore limigis kompetencon de la respondeca sekretario. Ni analizu do, kiel plenumis la postenposedantoj la kvar supre menciitajn laborojn, destinitajn nome por ili. Do, en la suprenomita ordo ni iru:

1. Jes, delegitaroj kaj turistaj grupoj foj-foje estis sendataj al esperanlistaj renkonlighoj ekster niaj limoj. Sed la "delegitaroj" plej ofle konsistis chu el sola respondeca sekretario, au tien eniris ankau unu-du moskvaj gravuloj. La konsisto de tre-tre neofte sendataj turistaj grupoj estis rigore kontrolala pere de certaj instancoj; ankau SSOD-"kompetentuloj" faradis sian elektadon. Pri la lastaj elokvente rakontas s-ino Lidia Shanina, la lasta okupinto de la Posteno, en "Moskva Gazclo" n-ro 1, 1992:

"...Dum mi laboris, mi renkontis nenian diskriminadon... Kvankam se la honio venadis al la gvidantaro de SSOD kaj kriachis, skandalis, ion postulis (! MB), do okazadis ke, kiam venis liaj dokumentoj por ekslerlanda vojagho, oni prokrastis ilian aranghon simple pro inciteco. Sed en tio, mi opinias, estas ankau lia kulpo".

Tre elokventa estas la citajho. Post ghi jam ajna leganto imagas, kiu konsistigis la turistajn grupojn.

2. Pri akcepto de eksterlandaj esperantistoj SSOD okupighis tre malvolonle, do; vershajne, sufichos fingroj de miaj ambau manoj por kalkuli chiujn akceptitojn dum jardeko. Interalie, mi diru, ke la tiama prezidanto de UEA H. Tonkin*, kiu la unua bonvenigis partoprenon de orieneuropaj esperantistoj en agado de tiu internacia organizajho, venis Sovetan Union (Leningradon) memstare en 1975. SEJM-anoj venis al la Leningrada Domo de Amikeco, kie li prelegis. Ili surbendigis lian prelegon kaj poste publikigis raporton pri ghi en la organo de SEJM, la informbulteno "Aktuale". Pro senpermesa surbendigo kaj reklamado de tiu prelego la SEJM-anoj estis grave riprochitaj de oficialaj instancoj, ankau de la respondeca sekretario de E-komisiono.

Tiel nomataj "aldonaj" numeroj de "Paco"! Estis ili sopire kaj espere atendataj dum longaj jaroj, char la sola bonkvalita nialanda eldonajho en Esperanto ili estis. Kiam aperis la atendata "aldona" numero, ni solene portadis ghin al chiuj lokaj oficialuloj, dirante: "Jen, vidu, ankau en Moskvo aperas revuo en Esperanto!". Tio foje efikis tre pozitive, kaj ie oni ech permesis kurson de la lingvo dank' al tiu montrado de la "aldonpaco". Entute, dum la periodo, kiam funkciis SEJM (1966-1979) aperis 2 (du) aldonaj numeroj de sovetia "Paco". Amaso da artikoloj, rakontoj, poemoj kaj fotajhoj, kolektitaj de moskvaj aktivuloj por pluraj planataj "aldonpacoj", pereis en SSOD.

Esperantlingvaj revuoj ne estis aboneblaj pere de Tutsovetia gazetara abonservo dum multaj jaroj. Do, la kvara grandioza tasko ne ekzistis ghis mezo de la okdekaj. Ekde tiam, tamen, respondeca sekretario devis distribui po kelkaj abonoj al Esperanto-kluboj, kiuj ilin petegis. Pri tiu distribuo li sendis al la kluboj-felichuloj informan folieton. Tiu laboro vere estis farata.

Memkompreneble, ke tiom da okupoj tutan tempon forprenis, do la tempon por Esperanto respondecaj sekretarioj ne havis. Des pli por sovetiaj esperantistoj. Pro tio, ke la lastaj tamen emis venadi, telefonadi, skribadi, la "postenuloj" kutime malshatis kaj la lingvon kaj la "achulojn", uzantajn ghin. Ne chiuj, certe, aktive elmontris sian malshaton; iuj ech sentis devon helpi iom al la afero, kiu nutras. En 1969 nia studenta E-klubo che Tula politeknika instituto aljughis la jaran premion por la plej bona amiko de la klubo al tiama respondeca sekretario Anatolij Makovskij*. Li ricevis faman Tulan kukegon pro tio, ke malavare sendadis al ni la periodajhojn de socialismaj landoj ("Paco", "Informoj el Vjetnamio", "Bulgara esperantisto" ka), kiuj amasighis en la ejo de SSOD, ricevataj ghuste por sovetiaj esperantistoj.

Kamarado Berjoza Anatolij Vasiljevich*, sekretariighinta post kelkaj jaroj, ne emis cedi al la sentoj, au, simple, ne havis tiujn. Dum li, do, tuta literaturo en Esperanto, kiun ricevadis Esperanto-komisiono, stokighis en la subterejo de SSOD. Al mi persone li iam klarigis, ke la "rubajhojn" (E-periodajhojn) li rajtas nek dissendi, nek forjheti mankas ordono!

Sendube, Anatolij Vasiljevich, tiom bone instruita atendi kaj obei ordonojn, estus modela respondeca sekretario por kia-ajn organizajho en Soveta Unio. Altranga, onidire, komsomola gvidanto de unu el sudokcidentaj respublikoj, li bonshancis edzighi al moskvanino, do, ricevis valoran rajton loghi en la chefurbo. Kaj la superaj moskvaj instancoj devis trovi por li, kiel "nomenklaturo"*, pli-malpli dignan postenon, do ili "sidigis lin sur Esperanton", kiel oni diras en tiaj rondoj. Mem kamarado Berjoza, post kvina-sesa glaso shatis konvinki la kundrinkintojn, ke li estas kolonelo de shtata sekureco, kaj havas specialan mision rilate Esperanton kaj esperantistojn. Kiel modela oficisto, Anatolij Vasiljevich akurate plenumadis la ordonojn de "supro", alies petojn, plendojn, admonojn neglektante. La tri chefaj ordonoj, ne permesi, ne propagandi, ne allasi, jen estis lia misio.

Kun tiu misio, kun konvena ordono, sed absolute sen posedo de la lingvo, sen ia imago pri la movado, sola (!) li oficvojaghis al UK en Greklandon. Kaj tiom kuraghan homon decidis moketi ia revuo "Esperanto" kia arogo! Ricevinte tradukon de la artikoleto, Anatolij Vasiljevich kuris al sia estro kaj raportis pri la "Vica atako de monda imperiismo kontrau nia shtato". La estro esprimis al la suferinto profundan kompaton kaj k-do Berjoza ekvojaghis kun la sama sukceso al UK-oj en Rejkjavik, Varna, Luzern, Stockholm, Brasilia...

Sed estu mi justa, en 1978 en Varna, Anatolij Vasiljevich jam posedis la lingvon dignanivele mi atestas. Kiam iu koreano demandis lin, kie trovighas necesejo, k-do Berjoza respondis: "Tam"* kaj montris per la fingro...

Kiam en 1979 la supro donacis al esperantistaro la Asocion de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), "tute hazarde", kaj "plendemokratie" respondeca sekretario de ASE ighis la sama kamarado Berjoza. Kaj unu el liaj gloragoj en tiu chi "nova" posteno estis jena.

Somere de 1980 li venis por du tagoj al SEJT en Ivanovo. La mastroj kaj organizantoj de la tendaro afable renkontis la altrangan inspektoron. La lasta promenis, chion rigardis, tagmanghis, kapjesis... Vespere li dum drinkado kun estro de la turismejo, gastiganta la tendaron, malkashis al tiu bonkora eksoficiro teruran sekreton. La tendaron organizis, rakontis Anatolij Vasiljevich, ne esperantistoj, ne simpla junularo, sed cionistoj! En via turismejo estas preparata cionista komploto! timigis li la gapantan mastron. Matene kamarado Berjoza forveturis pace, akompanata de la organizantoj sen ajna suspekto. Sed poste tro multajn fortojn devis ili elspezi por rekonvinki la mastron, kiu jam estis preta peti helpon de milico kaj dispeli la lendaron... La plej longatempa "sidanto sur Esperanto", senrespondeca "respondeca sekretario" kamarado Berjoza tiom famighis pro siaj "legendaj" agoj, ke estis ech prikantita de kelkaj samideanoj. Do, eble, li eslis elstara persono por tiu chi posteno, lauga por tiu stagna epoko, chu ne? Tamen, tamen...

Estis jam alia epoko, estis augusto 1990. En Istambulo, kien ni venis private por koncerti dum la konferenco de "Monda Turismo", en kafejo ni ekbabilis ruslingve. Kaj tuj ghoje aliris nin du sufiche junaj viroj, kortushitaj, ke fin-fine trovis samlandanojn. Evidentighis, ke ili, oficistoj de SSOD, nenion anlaue audintaj pri Esperanto, estis subite senditaj oficvojaghe (senpage do ne rifuzis) al la sama konferenco, kiel reprezentantoj de sovetiaj esperantistoj. La kompatindaj knaboj havis rean bileton por kvin tagoj poste, do, ili devis shviti en varmega Turkio, tute ne komprenante la celon de sia veno tien chi.

Kaj liam mi certighis, ke tiun miraklan vivkapablon de la shtata burokratia sistemo rompos nek "perestrojko", nek la "novaj demokratoj", ech ne diablo mem. Bedaurinde la du pasintaj jaroj nur profundigis mian certecon. Sed pri tio ni parolu alifoje, chu ne?

Jam, kiam mi estighos
Tute laca, tre kaduka,

Tiam iam okupighos
Nure pri labor' traduka.
Kiam haroj perdos denson,
Montros grizon surtempian,
Tiam chiun fremdan penson
Mi tradukos, kvazau mian.

La propra opinio
Estingighos sinofere,
Kaj degelos mia mio
Ech surpapere.

Jam, kiam mi kutimos
En la plato serchi fundon,
Volnevole ekestimos
Shtelon, flaton, monabundon,
Kiam nur iama gloro
Inercie antaukuros,
Mi en iu trista horo
Mian gorghon, certe, shnuros.

Se donos tian sorton
Mia morna vivovojo,

Mi preferas ghojan morton
Al la morta ghojo.

Jam, kiam dum izolo
Mornaj pensoj min sieghos,
Tiam iam mi en folo
La amikojn forajn preghos.
Ja hela rememoro
Tiam tushos min ekstaze
Doloreto, ne doloro,
Kvazau vangon vundis raze.

Se la esto jam ne festo,
Nur la griza emocio,
Mia fora ul' favora
Savu min de tio.

Ree nin post someraj vantoj
Trankviligas la trist' autuna.
Ree en oksikokaj vangoj
Respegulas sin oro suna.
Estis multaj ideoj belaj
Dum tendara diskut' audaca,
Sed la lando de verdaj steloj
Nun solvighis en vivo paca.

En la mond' akurata
Chiu havas la lokon:
Seghon
la advokato,
Tekon la diplomato,
Amon chiu amato,

Havas mi oksikokon.

Revoj, revoj vi, sapvezikoj
Kreve krakas en vivo kruda.
Ofte inter la kapoj brikaj
Cedas ni al la ver' apuda.
Tiu fughis, disrevighinta,
Tiu mortis pro koratako,
Tiu ion atingis pro la
Chiopova "haroza brako".
Ne al pompa jubeo
Preghas povra ermito.
Jes, ni strebas al kreo,
Sed la vica ideo
Vane staras kun veo
Antau pordo fermita.

Mi en marchoj trankvilon serchas,
Oksikoko, la amo mia,
Post senvenkaj bataloj, certe,
Savos min ghia sorch' magia.
Se dum la rikoltado shvita
Mi alvokon au mokon audas,
Tenas min la afer' profita,

Ne kverelas mi, ne aplaudas.

Vi komprenu, amiko,
Mi ja audas la vokon,
Sed afero komplika
Opinio publika,
Kaj mi estas laika

Havas mi oksikokon.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !