Kien pafis la paperkanonoj?

Mi ech dubas, chu mi rajtas nomi tiun chi historion "legendo" tiom forte dokumentita ghi estas. Sufiche ampleksa estas mia kolekto de "pafoj" kaj "repafoj", rekomendoj kaj instrukcioj pri la "pafado", kolektata ekde 1964. Fakte, chio komencighis, versimile, multe pli frue, sed mi tiam estis tro juna. Esperantistoj (eble ne nur ili) chiam shatis kaj emis "paperkanoni" sendadi leterojn al diversaj oficialaj instancoj, famaj personoj, kongresoj partiaj kaj komsomolaj, k.s. kun petoj kaj postuloj, plendoj kaj demandoj humilaj rilate nian karan lingvon kaj nian movadon. Jen estas ekzemplo de sufiche neutrala, logika, nemalica "pafo":

"En la Stelan Urbeton. Al la kosmonautoj.

...Mi legis la artikolon de la Heroo de Soveta Unio, kosmonauto N. V. Rukavishnikov pri kongruo de kosmaj aparatoj. En ghi estas dirite, ke antau chio necesas la lingva kongruo. Siatempe la samon antauvidis K. E. Ciolkovskij kaj, batalante por la universala lingvo en kosmo, jam alighis al la Sovetrespublikara E-Unio.

Nuntempe oni donas gravan atenton al lingva preparado de kosmaj flugontoj. Tamen per tiu grandega laboro la lingvaj baroj ne estas detruataj, sed pli firmighas, char oni ne povas komunikighi per nur nudaj terminoj. Jen, se estus aldonitaj nur la 16 reguloj de la lingvo Esperanto, do sendube chiuj lingvaj baroj estus forbalaitaj, unufoje kaj por chiam.

... Lastatempe estas kreataj terminologiaj vortaroj en Esperanto por multaj fakoj en Usono, Bulgario, Hungario kaj aliaj landoj.

Chu ne venis la tempo, ke finfine ankau sovetiaj homoj alighu al tiom grava afero, al tiom rimarkinda inventajho, kiu estas la lingvo Esperanto, sed ne nur vorte afere, efektive, kiel tion postulas nia kosma erao.

Veterano de la Patria milito, veterano-esperantisto N. N.".

La kosmonautoj vershajne iom aliel komprenis la postulojn de nia kosma erao, do ech ne respondis. Ili ja ne estis oficiala instanco; tiu havis devon respondi chiun leteron dum du semajnoj post la ricevo. Ne chiu oficialulo estis tiom akurata, certe. Sed multaj respondis. Se ne post du, do post tri, kvar au kvin semajnoj. Do, eblis lanchi kampanjon kaj ataki la oficialulojn per centkanona salvo. Tiu salvado ne estas invento de esperantistoj reiru nian historion kaj vi vidos kiel sperte salvis la shtatestro kontrau siaj malamikoj per multaj miloj da leteroj de "simplaj" kamparanoj kaj laboristoj.

En SEJM-on la salvadon paperkanonan enigis jam konata al ni Anatolo Goncharov. Mi havas la rarajhon, nome la urghan leteron, kiun li dissendis en 1966 al chiuj membroj de la Adresaro. Mi klarigu, ke tiel nomighis en 1966 la kerno de baldau aperonta SEJM. En tiu letero li rekomendas al chiuj sendi leterojn al la landa komsomola kongreso, ankau temojn por chi-leteroj, ech dezirindan enhavon. Kaj jen estas la plej luksa frazo: "...certe vi povas aldoni iujn viajn proponojn, kondiche, ke ili ne aspektu stulte". Jen do la kampanjo jam ne estis stulta ekpafo de unusola eksmilitisto, ghi funkciis, kiel bona milita atako, kvankam... kun nula rezulto. Char la kongreso ankau ne estis oficiala instanco.

Poste SEJM-anoj same lauordone salvis al junularaj jhurnaloj. Tiuj jam ne sidis en trancheoj silente, sed kuraghe kontrauatakis, elbatante el niaj vicoj hezitemajn novbaptitojn. Vidu, kiel lerte rekanonis la centra junulara jurnalo "Komsomoljskaja pravda" en majo 1967:

"Estimata kamarado!

En la mondo estas nur 3 milionoj da personoj, posedantaj Esperanton. Tio difinas ankau vastighdimension de Esperanto en USSR, ankau ties perspektivojn, ja Esperanto ekzistas delonge, sed esperantistoj eslis malmultenombraj kaj restas tiaj. La kauzo estas, ke, kvankam Esperanto cstas simpla, kaj pro tio oportuna, ghi estas malricha, artefarita lingvo, lial ghi ne vivkapablas kaj ne ighis la ilo por vera internacia komunikigho. Niaopinie estas pli bone sludi ekzemple la anglan lingvon, ghin parolas centoj da milionoj, ghi malfermas aliron al la originaloj de multaj elstaraj literaturaj verkoj kaj signifa parto de sciencaj informoj.

Kun eslimo.

Estro de la sclenca fako,
D. Bilenkin".

Jen tiel nek pli, nek malpli! Bonas almenau, ke la leteron respondan oni ne aperigis en la jhurnalo, nur sendis al la SEJM-pafisto. Tiu dissendis kopiojn al kluboj, kaj kelkaj denove pli akre atakis kamaradon D. Bilenkin. Scd tiu atako estis jam postbatala pugnosvingado... Samrezulte finighis ankau la salvo kontrau Ministerioj Kullura, Kleriga kaj similaj:

"Estimata...!

La enhavo de via letero min mirigis... Vi montris, ke vi ne legas viafakan literaturon, nome la "Instruistan jhurnalon" kaj la revuon "Fremdaj lingvoj en lernejo". Sed ja en la jhurnalo estis publikigita la ordono de Klerigministro de USSR pri fakultativaj kursoj, kaj konforme al ghi estis donitaj klarigoj kaj rekomendoj en la revuo.

...Ne esfas rekomendata enkonduko de fakultativa kurso de Esperanto en lernejoj. Tamen studado de Esperanto por dezirantoj, inkluzive lernantojn, povas esti organizata en la rondetoj de eksterlernejaj kolektivoj (kluboj, pionirpalacoj).

Kun estimo,

metodisto de Klerigministerio: Shemarulina L. A."

Ech pli dangheraj estis atakoj kontrau famaj homoj, ion hazarde dirintaj "ne tiel" pri Esperanto. Tiuj spertuloj repafis chiam trafe, lerte, neniige. Unu el elstaraj kaj vere talentaj kortegaj poetoj, Mihhail Isakovskij* en infanagho okupighis pri Esperanto kaj verkis infane kortushajn versojn:

"Nin forlasas eksterlandaj gastoj,
Tuj forprehos ilin vagonaro.
Diras mi en la minutoj lastaj:
Ghis revido, kamaradoj karaj!"

Post multaj jardekoj maljuna kaj malsana Isakovskij, jam plenmerita, honorigita poclo, perlo de sovetia literaturo en unu intervjuo respondis, ke Esperanto malpli taugas por literaturado ol lingvoj naciaj, do ghi ne donis al la mondo tiajn elstarajn verkistojn, kiajn prezentis nacilingvaj litcraturoj.

Mia Instruisto komprenis tion kvazau perfidon de Esperanto, kaj tuj atakis la poeton per akra senghentila lelero. Certe Isakovskij respondis saghe kaj inteligenle:

"...Kaj rekle kaj vualite Vi nomas min jen renegato, jen perfidulo, jen timulo. Kaj chio chi nur pro tio, ke iam en juneco mi lernis la lingvon Esperanto, sed poste chesis okupighi pri tiu, deflankighis kaj poiomete forgesis tion, kion mi sciis antaue. ...Starigante kontrau mi tiom gravajn akuzojn... chu ne tro multe vi permesas al vi? Miaopinie - tro, char la akuzoj viaj ne valoras ech elmanghitan ovon. Ili eslas sensencaj kaj absurdaj.

En la juneco mi, interalie, sludis ne nur Esperanton, sed ankau la francan lingvon. Mi ech nemalbonc posedis ghin siatempe. Poste mi chesis okupighi pri tiu lingvo kaj poiom el mia kapo forblovighis preskau chio, kion mi sciis. Tamen ja ech ne unu franco kuraghis nomi min pro tio renegato au perfidulo...

...Mi neniam kaj per nenio mokis la lingvon Esperanto kaj ne provis aligi al ghi neekzistantajn funkciojn. Do, la moknomoj, kiujn vi pendigis sur min tiuj moknomoj restu en via konscienco".

Similaj lecionoj modelaj devus ion instrui al nia verda popoleto, almenau pri vanteco de "paperkanonadoj" organizitaj, kampanjaj, kiuj videblis tuj kaj apenau donis ian pozitivan rezulton. Sed chu kredas junularo misterojn kaj pro tio ripetas la mispashojn, au deziras ni instruighi proprasperte, SEJM-Konferenco en 1974 akceptis la decidon organizi salvon kontrau la eldonejoj. Antau ol tion fari, ni devus almenau analizi kaj imagi la tiaman situacion en la shtato, rilate eldonejojn kaj eldonajhojn, la pinton de batalo oficiala kontrau disidentoj kaj "samizdat", la plej severan "litadon" de chiu presata verko, la komencighantan novan ondon "kontraukosmopolitan", por auguri rezulton de la kampanjo. Ne faris ni tion, kaj aperis en "Akiuale" la artikolo "Aperigo de E-literaturo dependas de ni", kies parton mi devas nepre montri al la leganto:

"...Chiu klubo sendu chiusemajne unu au plurajn leterojn (oficialan, grupan au privatan) al unu instanco el la listo lau la indikita por chiu urbo ordo, ghis chiu klubo kontaktos chiujn 22 instancojn.

En viaj leteroj bonvolu atenti jenon:

1. por la petata literaturo tuj indiku, kiom da centoj au miloj da ekzempleroj povos esti venditaj en via urbo;

2. substreku la intence au neintence faratan en nia lando fortegan subtenon de la angla lingvo, kiel la internacia, malavantaghe al la subteno de la rusa lingvo kaj la neutrala E-to, kio ege malutilas al la politikaj, ideologiaj kaj ekonomiaj interesoj de nia shtato; (...)

4. niaj leteroj estu laueble seriozaj kaj ghentilaj, bone argumentitaj, akurate skribitaj, nelongaj kaj ne lamentaj; el ili estu videblaj fideleco al la idealoj de nia shtato, amaseco kaj populareco de nia Movado; (...)

6. ricevonte malghentilan au stultan, au nesufiche bazitan respondon, priparolu ghin en letero al superaj instancoj: la Komitato pri eldonejoj kaj la centra gazetaro. Ekstremokaze (sed tre singarde, nur post nepra konsultigho kun la SEJM-prezidanto!) oni povus plendi al Soveto de ministroj au al CK de la partio, tamen tio estas evitinda".

Sincere mi diru: mi ne memoras, chu mi vochdonis por tiu-chi kampanjo. Vershajne jes, kvankam akceptante ghin skeptike, char al tiu tempo mi jam havis sufiche bonan kolekton da rezultajhoj de similaj kampanjoj. Tamen, ne povis mi kontraustari al la juna ardo, kaj, estante disciplinema SEJM-klubo, ni skribadis la leterojn, pardonu kanonadis tute lauinstrukcie. Ech uzis tajpilon por ne zorgi pri akurata skribo. El niaj 22 leteroj estis respondita unu! La respondo al nia serioza, ghentila, bone argumentita kaj ne lamenta letero venis el la eldonejo "Prosveshchenije" (Klerigado):

"Al via N... de... ni informas, ke la eldonejo ne planas aperigi literaturon en Esperanto en proksima tempo.

Estime..."

Tre konciza kaj klara respondo. Bone, ke ne alia... Kiam mi rakontis tiun chi edifan legendon al grupo de reprezentantoj de nia nova generacio, de nova SEJM, unu brava junulo ekprotestis.

- Mi ne komprenas, diris li, dum pasintaj jardekoj vi, sinjoro, per viaj kantoj vokis al batalo. Nun per via legendo vi alvokas nin neniori fari kaj trankvile atendi la manaon chielan, chu tiel?

- Ne. Ne tiel. Mi rakontas la legendon por prezenti al vi, karaj, erarajn agojn kontrau modela burokratia sistemo. Simila sistemo ne povas reagi aliel ol mi tion montris, char ties oficistoj havas rigorajn instrukciojn; se ili agus preter au kontrau la preskriboj, ili riskus perdi siajn seghojn. Tio estas la plej timiga minaco por prosperanta oficisto...

Jes, mi estis kaj restas por aktivaj agoj. Ech por la "paperkanonoj". Do al la demando "Chu pafi?" mi chiam respondos: Jes, pafi. Sed ne mistrafi. Kiel aranghi tion estas la temo pridiskutinda. Sed ne en nia legendo.

Ondoj plaudis lacaj al rivera rando.
Ni boatis pacaj kun person' altranga.
Sidis li trankvila dum boata remo
Kaj babilis pri la tabuata temo:
Pri la vortoj modaj, kiuj tro elastas,
Pri l' decidoj SSOD-aj en la temp' de "glasnost' ",
Jes, politik'
ne por la kapoj stultaj,
Kostas nenion sincer'.
Audu, amik', ankau ni estas kulpaj
Pro la honesta afer'.
Li parolis milda kun okuloj tristaj:
Havu ech cent mil da geesperantistoj,
Ni ne povas fali, char egalas preghi,
Chu al sanga Stalin, chu al sata Brejhnev.
Ondoj de l' protesto tute nin ne tushas
En la longa kesto paperachoj kushas.
Ech se supren trafos via paperacho,
Ni ghin tuj mortpafos per la lerta klacho...
Jes, politik',
ne por la kapoj stultaj,
Havas la limojn humil'.
Audu, amik' ankau ni estas kulpaj,
Pro tiuspeca babil
'.
Ni diru: Jes ili haste kreskas en labor' shatata.
Sed, kiu ili estas por la justa shtato?
Kies fluton ludas tiuj chi masonoj?
Kies kampon flugas la jhetitaj shtonoj?
Lertan chi parolon fidos oni, certe,
Kaj lauleghan volon tuj deklaros sperte.
Jes, politik', ne por la kapoj stultaj,
Rompas la koron perfid'.
Audu, amik',
ankau ni estas kulpaj,
Pri l' oportuna decid'.
Vi ricevos vicon en oficaj listoj,
Por vi tute lican, post filatelistoj.
Multaj vin delonge vokas, origitaj,
Kiuj jam delonge estas ordigitaj.
Kaj esperu plue, esperanta bando,
Dum ni prezenios flue vin en eksterlando.
Jes, politik', ne por la kapoj stullaj,
Vishos la trompon forges'.
Aiidu, amik',
ankau ni estas kulpaj,
Pro la simila progres'.
For demokralion! Nur por via bono
Ni problemojn viajn solvos sen vochdono.
Sed la situacio havos novan trajton,
Ke vi, malgrau chio, tamen havos rajton

Sidi plu trankvila dum boata remo
Kaj auskulti pri la tabuata temo.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !