Chapitro XX

Bazarov sin klinis el la tarantaso. Arkadio etendis la kapon de post la dorso de sia amiko kaj ekvidis antau la domo altan, malgrasan homon, kun iom senorde starantaj haroj kaj kun maldika agla nazo. Li estis vestita per malnova militista surtuto ne butonumita. Li staris, dismetinte la piedojn, fumis longan pipon kaj fermetis la okulojn, por sin gardi kontrau la suna lumo.

La chevaloj haltis.

"Fine vi estas", diris la patro de Bazarov, ne chesante fumi, kvankam la tubo de la pipo dancis inter liaj fingroj. "Eliru, eliru, venu en mian chirkauprenon!"

Li komencis kisi la filon. "Enjuga, Enjuga", eksonis tremanta virina vocho. La pordo larghe malfermighis, kaj sur la sojlo aperis rondeta, malalta maljunulino, en blanka kufo kaj mallonga multkolora kaftano. Shi ekkriis, shancelighis kaj certe falus, se Bazarov ne subtenus shin. Shiaj rondetaj manoj tuj chirkauprenis lian kolon, shia kapo sin alpremis al lia brusto, kaj chio eksilentis. Oni audis nur shian interrompatan ploron. La maljuna Bazarov profunde spiris kaj pli forte palpebrumis. "Nu, sufiche, sufiche, Ariga! Chesu", diris li, intershanghinte rigardon kun Arkadio, kiu staris senmove che la tarantaso, dum la kamparano sur la kondukbenko ech sin deturnis. "Tio estas superflua! chesu, mi petas vin."

"Ah, Vasilij Ivanovich", murmuretis la maljunulino, "jen fine ni havas lin, kolombeton, Enjugan che ni", kaj ne chesante lin chirkaupreni, shi forigis de Bazarov sian malsekan pro la larmoj, sulkighintan kaj ridetantan vizaghon, ekrigardis lin per felichaj kaj kornikaj okuloj, kaj ree sin alpremis al li.

"Sendube, chio chi estas natura", diris Vasilij Ivanovich, "sed ni iru prefere en la chambron. Kun Eugeno venis gasto. Pardonu", aldonis li, sin turnante al Arkadio kun malgranda riverenco. "vi komprenas, la virina malforteco; la koro de la patrino …" Li mem estis tiel kortushita, ke liaj lipoj, brovoj kaj mentono tremis …, sed li rimarkeble penis venki sin kaj ech shajnis indiferenta. Arkadio sin klinis.

"Vere, patrino, ni iru", diris Bazarov kaj kondukis en la domon la senfortighintan maljunulinon. Sidiginte shin en komforta apogsegho, li ankorau unu fojon rapide kisis la patron kaj prezentis al li Arkadion.

"Mi kore ghojas", diris Vasilij Ivanovich, "sed ne estu postulema; che mi chio estas aranghita simple, militiste. Arina Vlasievna, trankvilighu, mi petas vin, kia manko de kuragho! La gasto havas malbonan opinion pri vi."

"Kara sinjoro", diris la maljunulino tra la larmoj, "mi ne havas la honoron koni vian nomon kaj tiun de via patro …"

"Arkadio Nikolaich", grave, duonvoche diris Vasilij Ivanovich. "Pardonu min, malsaghan." La maljunulino vishis la nazon kaj poste, klinante la kapon dekstren kaj maldekstren, ankau la okulojn unu post la alia. "Pardonu min. Mi ja pensis, ke mi mortos, ne revidinte mian ko … o … o … lombeton …"

"Kaj jen vi revidis, sinjorino", interrompis Vasilij Ivanovich. "Janjuga", li sin turnis al nudpieda knabino dektrijara en bele rugha katuna vesto, time rigardanta tra la pordo, "alportu al la mastrino glason da akvo, sur pleto, vi komprenas? Kaj vin, sinjoroj", aldonis li kun ia malnovmoda jovialeco, "permesu al mi inviti en la kabineton de la veterano."

"Almenau unu fojon permesu chirkaupreni vin, Enjuga", ghemis Arina Vlasievna. Bazarov sin klinis al shi. "Kia belulo vi farighis!"

"Belulo, ne belulo", rimarkis Vasilij Ivanovich, "sed viro, kiel oni diras, hommfe (devas esti: homme fait = sinfarita homo (kripligita francajho)). Kaj nun mi esperas, Arina Viasievna ke, satiginte vian patrinan koron, vi zorgos pri la satigo de viaj gastoj, char kiel vi scias, oni ne nutras najtingalon per fabeloj."

La maljunulino levighis de la segho. "Tuj, Vasilij Ivanovich, la tablo estos preta; mi mem kuros en la kuirejon kaj ordonos boligi la samovaron; chio estos preta, chio. Dum tri jaroj ja mi ne vidis lin, ne nutris, ne donis al li trinki; tio estas io!"

"Bone, mastrino, zorgu, ne senhonorigu vin; kaj vi, sinjoroj, mi petas, sekvu min. Jen Timofeich venis saluti vin, Eugeno. Ankau li ghojas, maljuna amiko. Chu ne vere? Vi ghojas, maljuna amiko? Sinjoroj, mi petas sekvu min."

Vasilij Ivanovich kun grava mieno iris antauen, trenante la malnovajn pantoflojn, kiuj klakis sur la planko. Tuta lia malgranda domo konsistis el ses etaj chambroj. Unu el ili, tiu, en kiun li kondukis la gastojn, estis nomata kabineto. Dikpieda tablo, sharghita per paperoj, nigrighintaj pro la malnova polvo, kvazau fumajhitaj, okupis la tutan spacon inter du fenestroj; sur la muroj pendis turkaj pafiloj, kozakaj vipoj, du geografiaj kartoj, anatomiaj desegnajhoj, portreto de Hufeland, monogramo, plektita el haroj en nigra kadro kaj diplomo sub vitro; leda kaj disshirita sofo staris inter du grandegaj shrankoj el betulo; sur la bretoj senorde premis unu alian libroj, skatoloj, pajloshtopitaj birdoj, boteletoj; en angulo staris rompita elektra mashino.

"Mi avertis vin, mia kara vizitanto", komencis Vasilij Ivanovich, "ke ni vivas chi tie, kvazau en bivako…"

"Lasu la senkulpigojn!" interrompis Bazarov, "Kirsanov tre bone scias, ke via domo ne estas palaco kaj ke ni ne estas Krezusoj. Kie ni lokos lin, jen estas la demando!"

"Trankvilighu, Eugeno; en la flanka domo mi havas bonegan chambron; estos tre komforte tie por via amiko."

"Vi do konstruis flankan domon en mia foresto?"

"Jes, jes; tie, kie estas la vaporbanejo", sin miksis Timofeich en la interparolon.

"Tio estas najbare de la banejo", rapide klarigis Vasilij Ivanovich. "Cetere, nun estas somero … Mi tuj kuros tien por doni ordonojn; kaj vi, Timofeich, dume enportu la pakajhojn de l’ sinjoroj. Al vi, Eugeno, mi donos, kompreneble, mian kabineton. Suum cuique" (Al chiu la sian).

"Jen kia estas mia patro! Komika maljunulo kaj tre bona", aldonis Bazarov, tuj kiam Vasilij Ivanovich foriris. "Sama strangulo, kia via patro, sed de alia speco. Li babilas iom tro multe."

"Ankau via patrino, shajnas, estas bonega virino", rimarkis Arkadio.

"Jes, senruza kreajho. Vi vidos, kian tagmanghon shi donos al ni."

"Hodiau oni ne atendis vin, ni ne havas viandon", diris Timofeich, kiu jhus alportis la kofron de Bazarov.

"Ankau sen viando ni estos sataj; el nenio oni povas fari nenion. La malricheco ne estas malvirto."

"Kiom da kamparanoj havas via patro?" demandis Arkadio.

"La bieno apartenas ne al li, sed al mia patrino; dek kvin kamparanoj, se mi bone memoras."

"Dudek kvin, ne malpli", diris Timofeich kun ofendita mieno.

Eksonis klakado de pantofloj, kaj ree aperis Vasilij Ivanovich. "Post kelke da minutoj via chambro estos preta por akcepti vin", ekkriis li solene, "Arkadio … Nikolaich, tia, shajnas, estas via honorinda nomo? Kaj jen via servanto", aldonis li, montrante knabon, kiu eniris kun li; la knabo estis mallonge razita, portis bluan jakon, truitan che la kubutoj kaj botojn, kiuj ne apartenis al li. "Oni nomas lin Fedka. Mi ree ripetas, kvankam mia filo malpermesas: ne estu postulema. Cetere, la pipon li scias plenigi. Vi ja fumas?"

"Mi fumas ordinare cigarojn", respondis Arkadio.

"Kaj vi agas tre prudente. Ankau mi donas la preferon al la cigaroj, sed en nia regiono, malproksima de la chefurbo, estas tre malfacile ricevi ilin."

"Chesu kanti Lazaron", ree interrompis Bazarov. "Sidighu prefere jen chi tie sur la sofo kaj permesu, ke mi vin rigardu."

Vasilij Ivanovich ekridis kaj sidighis. Li forte similis sian filon, nur lia frunto estis pli malalta kaj pli mallargha, la busho iom pli largha kaj li senchese sin movis, levis la shultrojn, kvazau la veshto ghenus lin sub la akseloj, palpebrumis, tusetis kaj movis la fingrojn, dum lia filo montris chiam senzorgan senmovecon. "Kanti Lazaron!" ripetis Vasilij Ivanovich. "Vi, Eugeno, ne pensu, ke mi volas veki kompaton de la gasto; jen en kia dezerto ni loghas. Mi, kontraue, opinias, ke por pensanta homo ne ekzistas dezerto. Mi almenau penas, kiel oni diras, ne esti kovrita de la musko, ne resti malantaue de la jarcento." Vasilij Ivanovich prenis el la posho novan flavan fulardon - li trovis tempon por kunpreni ghin, kurante en la chambron de Arkadio - kaj daurigis, svingante ghin en la aero:

"Mi ne parolos, ekzemple, pri tio, ke mi liberigis miajn kamparanojn kaj cedis al ili la duonon de mia tero, ne sen grandaj oferoj de mia flanko. Mi opinias tion mia devo, la prudento mem ordonas en chi tiu okazo, kvankam la aliaj bienuloj tute ne pensas pri tio: mi parolas pri la sciencoj, pri la sininstruo."

"Jes; jen mi vidas, ke vi havas la "Amikon de la sano" por la jaro 1855a", rimarkis Bazarov.

"Malnova kamarado kompleze sendas ghin al mi", rapide respondis Vasilij Ivanovich; "sed al ni, ekzemple, ankau la frenologio ne estas fremda", aldonis li, sin turnante, cetere, precipe al Arkadio kaj montrante sur la shranko malgrandan gipsan kapon, dividitan en numeritajn kvarangulojn, ja nomoj de Schinlein, de Rademacher ne estas nekonataj de ni."

"Chu oni kredas ankorau je Rademacher en via gubernio?" demandis Bazarov.

Vasilij Ivanovich ektusis.

"En nia gubernio? … Cetere, sinjoroj, vi konas pli bone la aferon ol ni; ni ne povas sekvi vin! Vi ja venis, por nin anstataui. Ankau en mia tempo humoralisto Hoffmann, Brown kun sia vitalismo, shajnis tre ridindaj, tamen ili iam faris grandan bruon en la mondo. Iu nova anstatauis che vi Rademacher’on kaj vi admiras lin, kaj post dudek kvin jaroj vi, eble, ridos ankau tiun."

"Por vin konsoli, mi diros al vi", interrompis Bazarov, "Che ni nun entute ridas la medicinon kaj akceptas neniun autoritaton."

"Kiel? Vi ja volas esti kuracisto?"

"Unu ne malhelpas la alion."

Vasilij Ivanovich turnis sian mezan fingron en la pipo, kie restis ankorau iom da varmega cindro.

"Eble, eble; mi ne disputos kun vi. Kiu mi estas? Ekskuracisto, regimenta, volatou (voila tout: jen chio), kaj jen nun mi farighis agronomo. Mi servis en la brigado de via avo", li sin ree turnis al Arkadio, "jes, jes, ne malmulte mi vidis dum mia vivo. Kaj en kiaj societoj mi estis, kiajn homojn mi renkontis! Mi, la sama mi, kiun nun vi vidas antau vi, mi palpis la pulson de la princo Witgenstein kaj de Zukovski! La virojn de la dekkvara de decembro, en la suda armeo (Vasilij Ivanovich plensignife kunprenis la lipojn), mi konis chiujn. Cetere, mi ne miksis min en la konspiron; mia afero estas la lanceto kaj nenio plu! Via avo estis respektinda homo, vera militista viro."

"Li estis vera shtipo, konfesu", diris malrapide Bazarov.

"Ah, Eugeno, kiajn esprimojn vi uzas! Mi petas vin … Certe, generalo Kirsanov ne apartenis…"

"Lasu lin!" interrompis, Bazarov. "Proksimighante chi tien, mi kun plezuro rigardis vian betulan arbaron, ghi bele kreskis."

Vasilij Ivanovich vivighis.

"Kaj kiam vi vidos nian ghardenon! Mi mem plantis chiun arbon. Ni havas fruktojn, berojn kaj diversajn medicinajn herbojn. Diru, junuloj, kion vi volas, tamen Paracelsus diris sanktan veron: in herbis verbis et lapidibus (En herboj estas vortoj kaj shtonoj). Kiel vi scias, mi forlasis la praktikon, tamen du, tri fojojn en semajno mi devas reveni al mia malnova metio. Oni venas por peti konsilon, mi ja ne povas forpeli ilin. Iafoje mizeruloj petas helpon. Cetere, estas neniu kuracisto en la tuta regiono. Mi havas najbaron, eks-majoron, kiu ankau sin okupas per la kuracado. Mi demandis, chu li studis la medicinon? Oni respondis al mi: ne, li ne studis, li kuracas pro filantropio … Ha, ha, ha, pro filantropio! Kiel tio plachas al vi? Ha, ha, ha!"

"Fedka, plenigu mian pipon", severe diris Bazarov.

"Ni havas chi tie ankorau alian doktoron", daurigis Vasilij Ivanovich kun obstino; "li venas foje al malsanulo, kaj la malsanulo jam ad patres (Al la prapatroj = mortis); oni ne enlasis la doktoron, dirante, ke oni ne plu bezonas lin. La doktoro tion ne antauvidis, konfuzi ghis kaj demandis: ’Chu la malsanulo singultis antau la morto?’ - ’Jes.’ - ’Tre forte!’ - ’Jes, tre forte.’ - ’Bone’, respondis la doktoro kaj forveturis. Ha, ha, ha!"

La maljunulo sola ridis; Arkadio esprimis rideton per sia mieno. Bazarov nur enspiris fumon. La interparolo dauris tiamaniere chirkau unu horon. Arkadio dume iris en sian chambron, kiu estis simple antauchambro de la vaporbanejo, sed tre agrabla kaj pura. Fine venis Tanjusha kaj anoncis, ke la tagmangho estas preta.

Vasilij Ivanovich levighis la unua.

"Ni iru, sinjoroj! Pardonu grandanime, se mi enuigis vin. Eble mia mastrino kontentigos vin pli bone, ol mi." La tagmangho, kvankam rapide farita, estis tre bona, ech abunda; nur la vino lasis ion por deziri: la preskau nigra ksereso, achetita de Timofeich de komercisto, lia konato, odoris kupron au kolofonon - ne eble estis distingi; krom tio la mushoj estis forte tedaj. Ordinare juna knabo, korta servisto, forpelis ilin per granda verda brancheto, sed tiun chi fojon Vasilij Ivanovich forsendis lin, timante la malaprobon de la junaj progresuloj. Arina Vlasievna trovis tempon por sin feste vesti; shi surmetis altan kufon kun silkaj rubandoj kaj bluan galon kun surpentritaj floroj. Shi ree ekploris, rigardante Enjugan, sed la edzo ne bezonis admoni shin: shi mem tuj vishis la larmojn por ne makuli la galon. Manghis nur la junuloj; la gemastroj jam antau longe tagmanghis. Servis Fedka, kiun forte ghenis la botoj, helpis lin ghiba virino kun vira vizagho, nomita Anfisushka, kiu administris la provizejon, la hejmajn birdojn kaj estis samtempe lavistino. Vasilij Ivanovich dum la tuta tagmangho promenis en la chambro kaj kun perfekte felicha, ech radianta vizagho parolis pri la dangheroj, kiujn li antauvidis de la politiko de Napoleono kaj de la komplikita itala problemo. Arina Vlasievna ne vidis Arkadion, ne regalis lin; apogante sur la pugno sian rondan vizaghon, al kiu la plenaj, cherizkoloraj lipoj, la denaskaj makuloj sur la vangoj kaj super la brovoj, donis tre bonkoran esprimon, shi ne deturnis de la filo la okulojn kaj senchese sopiris; shi mortadis pro la deziro ekscii, por kiel longe li venis, sed shi timis demandi lin. Se li diros: por du tagoj, pensis shi kaj shia koro batis dolore.

Post la rostajho Vasilij Ivanovich malaperis por unu momento kaj revenis kun malshtopita duonbotelo da champano. "Jen", ekkriis li, "kvankam ni vivas en sovagha lando, en solenaj okazoj ni havas, per kio gajigi nin!" Li plenigis tri pokalojn kaj glaseton, deklaris, ke li trinkas por la sano de la "respektindaj vizitantoj", kaj per unu gluto, lau la militista maniero, malplenigis sian pokalon; li devigis ankau Arinan Vlasievna trinki ghis la lasta guto de sia glaseto. Kiam venis la vico de la konfitajhoj, Arkadio, kiu ordinare tute ne manghis dolchajhojn, opiniis sia devo gustumi de kvar diversaj specoj, freshe preparitaj, tiom pli, ke Bazarov rifuzis kategorie kaj tuj ekfumis cigaron. Poste venis teo kun kremo, kun butero kaj krakenoj; poste Vasilij Ivanovich kondukis chiujn en la ghardenon, por ghui la belecon de la vespero.

Preterpasante benkon, li murmuretis al Arkadio:

"En chi tiu loko mi amas filozofi, rigardante la subiron de la suno. Kaj tie, pli malproksime mi plantis kelke da arboj, amataj de Horacio."

"Kiajn arbojn?" demandis Bazarov, kiu audis la lastajn vortojn.

"Akaciojn, akaciojn."

Bazarov komencis oscedi.

"Mi pensas, ke venis la tempo por la vojaghantoj sin doni en la brakojn de Morfeo", diris Vasilij Ivanovich.

"Tio estas, estas tempo dormi", interrompis Bazarov. "Chi tiu opinio estas ghusta. Jes, estas tempo."

Adiauante la patrinon, li kisis shian frunton, shi chirkauprenis lin kaj kashe, post lia dorso, trifoje benis lin per la signo de la kruco. Vasilij Ivanovich kondukis Arkadion en lian chambron kaj deziris al li "tian benatan ripozon, kian ankau li ghuis en siaj felichaj jaroj." Kaj efektive, Arkadio tre bone dormis en sia antaubanejo; en ghi odoris mento, kaj du griloj, jen unu, jen la alia, dormige chirpis post la forno.

Vasilij Ivanovich iris de Arkadio en sian kabineton, sidighis sur la sofo che la piedoj de sia filo por babili kun li; Bazarov tuj forsendis lin, dirante, ke li volas dormi, sed li ne ekdormis antau la mateno. Larghe malferminte la okulojn, li kolere rigardis en la mallumon; la rememoroj de la juneco ne havis povon je li, kaj la lastaj maldolchaj impresoj ekscitis ankorau lian animon. Arina Vlasievna komence satpreghis; poste longe, longe shi interparolis kun Anfisushka, kiu, starante kvazau statuo antau la mastrino kaj fikse rigardante shin per sia sola okulo, komunikis al shi per mistera murmureto chiujn siajn rimarkojn kaj konsiderojn pri Eugeno Vasilich. La ghojo, vino, cigara fumo tute konfuzis la kapon de l’maljunulino; la edzo ekparolis al shi kaj rezigne eksvingis la manon.

Arina Vlasievna estis vera tipo de la rusa malalta nobelaro de la tempo pasinta; shi devus vivi antau ducent jaroj en la malnovaj moskovaj tempoj. Shi estis tre pia kaj sentema; shi kredis je chiuspecaj augurajhoj, signoj, kontrausorchoj kaj songhoj; shi kredis je la "jurodivi" (Rim. de trad: Duonfrenezaj vagantaj antaudiristoj), hejmaj kaj arbaraj spiritoj, malbonaj renkontoj, malbonaj okuloj, popolaj medikamentoj, sankta salo, baldaua fino de la mondo, shi kredis, ke se en la tago de Pasko dum la nokta diservo la kandeloj ne estingighas, la poligono donos bonan rikolton, kaj ke la fungo ne kreskas plu, kiam ghin vidis homa okulo; shi kredis, ke la diablo amas resti tie, kie estas multe da akvo, ke chiu hebreo havas sur la brusto sangan makulon; shi timis la musojn, viperojn, ranojn, paserojn, hirudojn, malvarman akvon, trablovon, chevalojn, karpojn, flavrughajn homojn kaj nigrajn katojn kaj opiniis la grilojn kaj hundojn malpuraj estajhoj; shi manghis nek bovidajhon, nek kolombojn, nek kankrojn, nek fromaghon, nek asparagojn, nek heliantajn tuberojn, nek leporojn, nek akvomelonojn, char distranchita akvomelono rememorigas la kapon de Johano Baptisto; pri la ostroj shi parolis ne alie ol kun tremo; shi amis bone manghi, kaj severe fastis; dormis dek horojn chiutage, kaj tute ne kushighis, kiam Vasilij Ivanovich havis kapdoloron; shi legis neniun libron ekster "Aleksis, au kabano en arbaro", skribis ne pli multe ol unu, du leterojn en jaro kaj sciis tre bone konfiti kaj sekigi fruktojn, kvankam shi nenion tushis per la propraj manoj kaj entute ne volonte sin movis de sia loko. Arina Vlasievna estis tre bona kaj en sia speco tute ne malsagha. Shi sciis, ke estas en la mondo sinjoroj, kiuj devas ordoni kaj simpla popolo, kiu devas obei, kaj tial shi ne malshatis la servutecon kaj la salutojn ghis la tero; sed kun la subuloj shi agis amike kaj delikate, preterlasis neniun almozulon sen helpo, kaj neniam kondamnis iun, kvankam iafoje shi klachis. En sia juneco shi estis beleta, ludis fortepianon kaj iom parolis france; sed dum la multjaraj vojaghoj de sia edzo, kun kiu shi edzinighis kontrau sia volo, shi grasighis kaj forgesis la muzikon kaj la francan lingvon. Shi amis sian filon kaj neesprimeble timis lin; la administradon de la bieno shi transdonis al la edzo kaj lasis al li plenan liberecon; shi ghemis, svingis rifuze la naztukon kaj pro timo levis pli kaj pli alte la brovojn, kiam shia maljunulo komencis paroli pri la projektataj reformoj kaj pri siaj planoj. Shi estis nefidema, chiam atendis ian grandan malfelichon kaj tuj ploris, kiam shi rememoris ion malghojan. Nun tiaj virinoj komencas esti maloftaj. Dio scias, chu oni devas ghoji pro tio!


XX

     Базаров высунулся из  тарантаса,  а  Аркадий вытянул голову из-за спины
своего товарища и увидал на крылечке господского домика высокого, худощавого
человека,  с взъерошенными волосами и тонким орлиным носом, одетого в старый
военный сюртук нараспашку. Он стоял, растопырив ноги, курил длинную трубку и
щурился от солнца.
     Лошади остановились.
     - Наконец пожаловал,  - проговорил отец Базарова, все продолжая курить,
хотя чубук так и  прыгал у  него между пальцами.  -  Ну,  вылезай,  вылезай,
почеломкаемся.
     Он стал обнимать сына... "Енюшка, Енюша", - раздался трепещущий женский
голос.  Дверь распахнулась,  и  на пороге показалась кругленькая,  низенькая
старушка в белом чепце и короткой пестрой кофточке.  Она ахнула, пошатнулась
и  наверно бы  упала,  если  бы  Базаров не  поддержал ее.  Пухлые ее  ручки
мгновенно обвились вокруг его  шеи,  голова прижалась к  его  груди,  и  все
замолкло. Только слышались ее прерывистые всхлипывания.
     Старик Базаров глубоко дышал и щурился пуще прежнего.
     - Ну,  полно,  полно,  Ариша!  перестань,  -  заговорил он, поменявшись
взглядом с  Аркадием,  который стоял неподвижно у  тарантаса,  между тем как
мужик  на  козлах  даже  отвернулся.  -  Это  совсем не  нужно!  пожалуйста,
перестань.
     - Ах,   Василий  Иваныч,  -  пролепетала  старушка,  -  в  кои-то  веки
батюшку-то моего,  голубчика-то,  Енюшеньку...  -  И,  не разжимая рук,  она
отодвинула от  Базарова  свое  мокрое  от  слез,  смятое  и  умиленное лицо,
посмотрела на него какими-то блаженными и  смешными глазами и  опять к  нему
припала.
     - Ну да, конечно, это все в натуре вещей, - промолвил Василий Иваныч, -
только лучше уж в комнату пойдем.  С Евгением вот гость приехал. Извините, -
прибавил он,  обращаясь к Аркадию,  и шаркнул слегка ногой,  - вы понимаете,
женская слабость; ну, и сердце матери...
     А  у  самого и  губы и  брови дергало,  и  подбородок трясся...  но он,
видимо,  желал  победить  себя  и  казаться  чуть  не  равнодушным.  Аркадий
наклонился.
     - Пойдемте,  матушка,  в самом деле,  - промолвил Базаров и повел в дом
ослабевшую старушку. Усадив ее в покойное кресло, он еще раз наскоро обнялся
с отцом и представил ему Аркадия.
     - Душевно рад знакомству, - проговорил Василий Иванович, - только уж вы
не взыщите:  у меня здесь все по простоте, на военную ногу. Арина Власьевна,
успокойся, сделай одолжение: что за малодушие? Господин гость должен осудить
тебя.
     - Батюшка,  -  сквозь слезы проговорила старушка, - имени и отчества не
имею чести знать...
     - Аркадий  Николаич,  -  с  важностию,  вполголоса,  подсказал  Василий
Иваныч.
     - Извините меня,  глупую.  - Старушка высморкалась и, нагиная голову то
направо,  то налево, тщательно утерла один глаз после другого. - Извините вы
меня.  Ведь я  так и  думала,  что умру,  не дождусь моего го...  о...  о...
лубчика.
     - А вот и дождались, сударыня, - подхватил Василий Иванович. - Танюшка,
- обратился он к  босоногой девочке лет тринадцати,  в ярко-красном ситцевом
платье,  пугливо выглядывавшей из-за двери,  - принеси барыне стакан воды, -
на подносе,  слышишь? - а вас, господа, - прибавил он с какою-то старомодною
игривостью, - позвольте попросить в кабинет к отставному ветерану.
     - Хоть  еще  разочек дай  обнять  себя,  Енюшечка,  -  простонала Арина
Власьевна. Базаров нагнулся к ней. - Да какой же ты красавчик стал!
     - Ну,  красавчик не красавчик, - заметил Василий Иванович, - а мужчина,
как говорится:  оммфе*.  А теперь,  я надеюсь, Арина Власьевна, что, насытив
свое материнское сердце,  ты позаботишься о  насыщении своих дорогих гостей,
потому что, тебе известно, соловья баснями кормить не следует.
     ______________
     * настоящий мужчина (от франц. homme fait).

     Старушка привстала с кресел.
     - Сию минуту,  Василий Иваныч, стол накрыт будет, сама в кухню сбегаю и
самовар поставить велю,  все будет,  все.  Ведь три года его не  видала,  не
кормила, не поила, легко ли?
     - Ну,  смотри же, хозяюшка, хлопочи, не осрамись; а вас, господа, прошу
за мной пожаловать.  Вот и Тимофеич явился к тебе на поклон,  Евгений. И он,
чай,  обрадовался,  старый барбос.  Что?  ведь  обрадовался,  старый барбос?
Милости просим за мной.
     И  Василий Иванович суетливо пошел вперед,  шаркая и шлепая стоптанными
туфлями.
     Весь его домик состоял из шести крошечных комнат. Одна из них, та, куда
он   привел  наших  приятелей,   называлась  кабинетом.   Толстоногий  стол,
заваленный почерневшими от  старинной пыли,  словно  прокопченными бумагами,
занимал весь промежуток между двумя окнами; по стенам висели турецкие ружья,
нагайки,  сабля,  две  ландкарты,  какие-то  анатомические рисунки,  портрет
Гуфеланда,  вензель из волос в  черной рамке и диплом под стеклом;  кожаный,
кое-где продавленный и  разорванный,  диван помещался между двумя громадными
шкафами  из  карельской березы;  на  полках  в  беспорядке теснились  книги,
коробочки,  птичьи чучелы,  банки,  пузырьки;  в одном углу стояла сломанная
электрическая машина.
     - Я вас предупредил, любезный мой посетитель, - начал Василий Иваныч, -
что мы живем здесь, так сказать, на бивуаках...
     - Да перестань, что ты извиняешься? - перебил Базаров. - Кирсанов очень
хорошо знает,  что мы с  тобой не Крезы и что у тебя не дворец.  Куда мы его
поместим, вот вопрос?
     - Помилуй,  Евгений;  там у меня во флигельке отличная комната:  им там
очень хорошо будет.
     - Так у тебя и флигелек завелся?
     - Как же-с; где баня-с, - вмешался Тимофеич.
     - То есть рядом с баней,  -  поспешно присовокупил Василий Иванович.  -
Теперь же лето... Я сейчас сбегаю туда, распоряжусь; а ты бы, Тимофеич, пока
их вещи внес.  Тебе,  Евгений,  я, разумеется, предоставлю мой кабинет. Suum
cuique*.
     ______________
     * Всякому свое (лат.).

     - Вот тебе на!  Презабавный старикашка и добрейший, - прибавил Базаров,
как только Василий Иванович вышел.  -  Такой же  чудак,  как твой,  только в
другом роде. Много уж очень болтает.
     - И мать твоя, кажется, прекрасная женщина, - заметил Аркадий.
     - Да, она у меня без хитрости. Обед нам, посмотри, какой задаст.
     - Сегодня вас не ждали,  батюшка,  говядинки не привезли,  -  промолвил
Тимофеич, который только что втащил базаровский чемодан.
     - И без говядинки обойдемся,  на нет и суда нет.  Бедность, говорят, не
порок.
     - Сколько у твоего отца душ? - спросил вдруг Аркадий.
     - Имение не его, а матери; душ, помнится, пятнадцать.
     - И все двадцать две, - с неудовольствием заметил Тимофеич.
     Послышалось шлепание туфель, и снова появился Василий Иванович.
     - Через  несколько минут  ваша  комната  будет  готова  принять вас,  -
воскликнул он с торжественностию,  -  Аркадий...  Николаич? так, кажется, вы
изволите величаться?  А  вот  вам и  прислуга,  -  прибавил он,  указывая на
вошедшего с ним коротко остриженного мальчика в синем, на локтях прорванном,
кафтане и в чужих сапогах.  -  Зовут его Федькой.  Опять-таки повторяю, хоть
сын и  запрещает,  не взыщите.  Впрочем,  трубку набивать он умеет.  Ведь вы
курите?
     - Я курю больше сигары, - ответил Аркадий.
     - И весьма благоразумно поступаете.  Я сам отдаю преферанс сигаркам, но
в наших уединенных краях доставать их чрезвычайно затруднительно.
     - Да полно тебе Лазаря петь,  - перебил опять Базаров. - Сядь лучше вот
тут на диван да дай на себя посмотреть.
     Василий Иванович засмеялся и  сел.  Он  очень  походил лицом на  своего
сына,  только лоб  у  него  был  ниже  и  уже,  и  рот  немного шире,  и  он
беспрестанно двигался, поводил плечами, точно платье ему под мышками резало,
моргал,  покашливал и  шевелил пальцами,  между тем  как  сын  его отличался
какою-то небрежною неподвижностию.
     - Лазаря петь!  -  повторил Василий Иванович.  - Ты, Евгений, не думай,
что я хочу,  так сказать, разжалобить гостя: вот, мол, мы в каком захолустье
живем.  Я, напротив, того мнения, что для человека мыслящего нет захолустья.
По крайней мере,  я  стараюсь,  по возможности,  не зарасти,  как говорится,
мохом, не отстать от века.
     Василий Иванович вытащил из  кармана новый желтый фуляр,  который успел
захватить, бегая в Аркадиеву комнату, и продолжал, помахивая им по воздуху:
     - Я  уже не говорю о том,  что я,  например,  не без чувствительных для
себя пожертвований, посадил мужиков на оброк и отдал им свою землю исполу. Я
считал это своим долгом,  самое благоразумие в этом случае повелевает,  хотя
другие  владельцы  даже  не  помышляют  об  этом:  я  говорю  о  науках,  об
образовании.
     - Да;  вот я вижу у тебя - "Друг здравия" на тысяча восемьсот пятьдесят
пятый год, - заметил Базаров.
     - Мне его по знакомству старый товарищ высылает,  - поспешно проговорил
Василий Иванович,  -  но  мы,  например,  и  о  френологии имеем понятие,  -
прибавил он,  обращаясь,  впрочем, более к Аркадию и указывая на стоявшую на
шкафе небольшую гипсовую головку, разбитую на нумерованные четырехугольники,
- нам и Шенлейн не остался безызвестен, и Радемахер.
     - А в Радемахера еще верят в *** губернии? - спросил Базаров.
     Василий Иванович закашлял.
     - В губернии...  Конечно,  вам, господа, лучше знать; где ж нам за вами
угоняться?  Ведь  вы  нам  на  смену  пришли.  И  в  мое  время какой-нибудь
гуморалист Гоффман,  какой-нибудь  Броун  с  его  витализмом казались  очень
смешны,  а  ведь  тоже  гремели когда-то.  Кто-нибудь  новый  заменил у  вас
Радемахера,  вы ему поклоняетесь,  а через двадцать лет,  пожалуй, и над тем
смеяться будут.
     - Скажу тебе в утешение,  -  промолвил Базаров,  - что мы теперь вообще
над медициной смеемся и ни перед кем не преклоняемся.
     - Как же это так? Ведь ты доктором хочешь быть?
     - Хочу, да одно другому не мешает.
     Василий Иванович потыкал третьим пальцем в  трубку,  где еще оставалось
немного горячей золы.
     - Ну,  может быть, может быть - спорить не стану. Ведь я что? Отставной
штаб-лекарь,  волату*;  теперь вот в  агрономы попал.  Я  у вашего дедушки в
бригаде служил,  -  обратился он опять к Аркадию,  -  да-с, да-с; много я на
своем веку видал видов.  И  в  каких только обществах не  бывал,  с  кем  не
важивался! Я, тот самый я, которого вы изволите видеть теперь перед собою, я
у князя Витгенштейна и у Жуковского пульс щупал!  Тех-то,  в южной-то армии,
по  четырнадцатому,  вы  понимаете (и  тут Василий Иванович значительно сжал
губы),  всех знал наперечет.  Ну,  да  ведь мое  дело -  сторона;  знай свой
ланцет,  и  баста!  А  дедушка ваш  очень почтенный был  человек,  настоящий
военный.
     ______________
     * вот и все (от франц. voila tout).

     - Сознайся, дубина была порядочная, - лениво промолвил Базаров.
     - Ах, Евгений, как это ты выражаешься! помилосердуй... Конечно, генерал
Кирсанов не принадлежал к числу...
     - Ну,   брось  его,  -  перебил  Базаров.  -  Я,  как  подъезжал  сюда,
порадовался на твою березовую рощицу, славно вытянулась.
     Василий Иванович оживился.
     - А ты посмотри, садик у меня теперь какой! Сам каждое деревцо сажал. И
фрукты есть,  и ягоды, и всякие медицинские травы. Уж как вы там ни хитрите,
господа молодые,  а  все-таки  старик  Парацельсий святую  правду изрек:  in
herbis,  verbis et lapidibus...* Ведь я, ты знаешь, от практики отказался, а
раза два в неделю приходится стариной тряхнуть.  Идут за советом - нельзя же
гнать в  шею.  Случается,  бедные прибегают к  помощи.  Да и  докторов здесь
совсем нет.  Один здешний сосед,  представь,  отставной майор, тоже лечит. Я
спрашиваю о нем: учился ли он медицине?.. Говорят мне: нет, он не учился, он
больше из филантропии... Ха-ха, из филантропии! а? каково! Ха-ха! ха-ха!
     ______________
     * в травах, словах и камнях (лат.).

     - Федька! набей мне трубку! - сурово проговорил Базаров.
     - А  то  здесь  другой  доктор,  приезжает к  больному,  -  продолжал с
каким-то отчаяньем Василий Иванович,  -  а больной уже ad patres*; человек и
не  пускает доктора,  говорит:  теперь больше не надо.  Тот этого не ожидал,
сконфузился и спрашивает: "Что, барин перед смертью икал?" - "Икали-с". - "И
много икал?"  -  "Много".  -  "А,  ну -  это хорошо",  -  да и  верть назад.
Ха-ха-ха!
     ______________
     * [отправился] к праотцам (лат.).

     Старик один засмеялся;  Аркадий выразил улыбку на  своем лице.  Базаров
только  затянулся.  Беседа продолжалась таким  образом около  часа;  Аркадий
успел  сходить в  свою  комнату,  которая оказалась предбанником,  но  очень
уютным и чистым. Наконец вошла Танюша и доложила, что обед готов.
     Василий Иванович первый поднялся.
     - Пойдемте, господа! Извините великодушно, коли наскучил. Авось хозяйка
моя удовлетворит вас более моего.
     Обед,  хотя наскоро сготовленный,  вышел очень хороший,  даже обильный;
только вино немного, как говорится, подгуляло: почти черный херес, купленный
Тимофеичем в  городе  у  знакомого  купца,  отзывался не  то  медью,  не  то
канифолью; и мухи тоже мешали. В обыкновенное время дворовый мальчик отгонял
их  большою зеленой веткой;  но  на  этот раз  Василий Иванович услал его из
боязни  осуждения  со  стороны  юного  поколения.   Арина  Власьевна  успела
принарядиться;  надела высокий чепец с  шелковыми лентами и  голубую шаль  с
разводами. Она опять всплакнула, как только увидела своего Енюшу, но мужу не
пришлось ее  усовещевать:  она  сама  поскорей утерла свои  слезы,  чтобы не
закапать шаль.  Ели одни молодые люди:  хозяева давно пообедали. Прислуживал
Федька,  видимо обремененный необычными сапогами,  да помогала ему женщина с
мужественным лицом  и  кривая,  по  имени  Анфисушка,  исполнявшая должности
ключницы,  птичницы и прачки. Василий Иванович во все время обеда расхаживал
по комнате и с совершенно счастливым и даже блаженным видом говорил о тяжких
опасениях,   внушаемых   ему   наполеоновскою  политикой   и   запутанностью
итальянского вопроса. Арина Власьевна не замечала Аркадия, не потчевала его;
подперши кулачком свое круглое лицо,  которому одутловатые,  вишневого цвета
губки  и   родинки  на  щеках  и   над  бровями  придавали  выражение  очень
добродушное,  она  не  сводила глаз с  сына и  все вздыхала;  ей  смертельно
хотелось узнать, на сколько времени он приехал, но спросить его она боялась.
"Ну,  как скажет на два дня",  -  думала она, и сердце у ней замирало. После
жареного Василий Иванович исчез на  мгновение и  возвратился с  откупоренною
полубутылкой шампанского.  "Вот, - воскликнул он, - хоть мы и в глуши живем,
а  в торжественных случаях имеем чем себя повеселить!" Он налил три бокала и
рюмку, провозгласил здоровье "неоцененных посетителей" и разом, по-военному,
хлопнул свой  бокал,  а  Арину Власьевну заставил выпить рюмку до  последней
капельки.  Когда  очередь дошла до  варенья,  Аркадий,  не  терпевший ничего
сладкого,  почел,  однако, своею обязанностью отведать от четырех различных,
только  что  сваренных сортов,  тем  более  что  Базаров отказался наотрез и
тотчас закурил сигарку.  Потом явился на сцену чай со сливками,  с  маслом и
кренделями;  потом  Василий  Иванович повел  всех  в  сад,  для  того  чтобы
полюбоваться красотою вечера. Проходя мимо скамейки, он шепнул Аркадию:
     - На сем месте я люблю философствовать, глядя на захождение солнца: оно
приличествует пустыннику.  А  там,  подальше,  я посадил несколько деревьев,
любимых Горацием.
     - Что за деревья? - спросил, вслушавшись, Базаров.
     - А как же... акации.
     Базаров начал зевать.
     - Я  полагаю,  пора  путешественникам в  объятия к  Морфею,  -  заметил
Василий Иванович.
     - То есть пора спать! - подхватил Базаров. - Это суждение справедливое.
Пора, точно.
     Прощаясь с  матерью,  он  поцеловал ее в  лоб,  а  она обняла его и  за
спиной, украдкой, его благословила трижды. Василий Иваныч проводил Аркадия в
его  комнату и  пожелал ему  "такого благодатного отдохновения,  какое  и  я
вкушал в ваши счастливые лета".  И действительно,  Аркадию отлично спалось в
своем предбаннике:  в нем пахло мятой,  и два сверчка вперебивку усыпительно
трещали за печкой.  Василий Иванович отправился от Аркадия в свой кабинет и,
прикорнув на  диване в  ногах у  сына,  собирался было поболтать с  ним,  но
Базаров тотчас его отослал,  говоря,  что ему спать хочется, а сам не заснул
до  утра.  Широко раскрыв глаза,  он злобно глядел в  темноту:  воспоминания
детства не имели власти над ним,  да к  тому ж он еще не успел отделаться от
последних горьких впечатлений.  Арина  Власьевна сперва  помолилась всласть,
потом долго-долго беседовала с  Анфисушкой,  которая,  став,  как вкопанная,
перед  барыней  и  вперив  в  нее  свой  единственный  глаз,  передавала  ей
таинственным  шепотом  все  свои  замечания  и  соображения  насчет  Евгения
Васильевича.  У  старушки от  радости,  от вина,  от сигарочного дыма совсем
закружилась голова; муж заговорил было с ней и махнул рукою.
     Арина Власьевна была настоящая русская дворяночка прежнего времени;  ей
бы следовало жить лет за двести,  в старомосковские времена.  Она была очень
набожна и чувствительна,  верила во всевозможные приметы, гаданья, заговоры,
сны;  верила в юродивых,  в домовых,  в леших,  в дурные встречи, в порчу, в
народные лекарства,  в четверговую соль,  в скорый конец света;  верила, что
если в светлое воскресение на всенощной не погаснут свечи, то гречиха хорошо
уродится,  и  что гриб больше не растет,  если его человеческий глаз увидит;
верила,  что черт любит быть там,  где вода,  и  что у каждого жида на груди
кровавое пятнышко;  боялась мышей,  ужей,  лягушек, воробьев, пиявок, грома,
холодной воды,  сквозного ветра, лошадей, козлов, рыжих людей и черных кошек
и  почитала сверчков и  собак нечистыми животными;  не  ела ни телятины,  ни
голубей,  ни  раков,  ни сыру,  ни спаржи,  ни земляных груш,  ни зайца,  ни
арбузов, потому что взрезанный арбуз напоминает голову Иоанна Предтечи; а об
устрицах говорила не иначе,  как с содроганием;  любила покушать -  и строго
постилась;  спала десять часов в сутки - и не ложилась вовсе, если у Василия
Ивановича заболевала голова;  не прочла ни одной книги, кроме "Алексиса, или
Хижины в лесу",  писала одно, много два письма в год, а в хозяйстве, сушенье
и варенье знала толк,  хотя своими руками ни до чего не прикасалась и вообще
неохотно двигалась с места.  Арина Власьевна была очень добра и,  по-своему,
вовсе не  глупа.  Она  знала,  что  есть  на  свете господа,  которые должны
приказывать,  и  простой  народ,  который должен  служить,  -  а  потому  не
гнушалась ни  подобострастием,  ни  земными  поклонами;  но  с  подчиненными
обходилась ласково и  кротко,  ни  одного нищего не пропускала без подачки и
никогда никого не осуждала,  хотя и сплетничала подчас. В молодости она была
очень миловидна,  играла на клавикордах и изъяснялась немного по-французски;
но  в  течение многолетних странствий с  своим мужем,  за которого она вышла
против воли,  расплылась и  позабыла музыку и французский язык.  Сына своего
она  любила  и  боялась несказанно;  управление имением предоставила Василию
Ивановичу - и уже не входила ни во что: она охала, отмахивалась платком и от
испуга  подымала брови  все  выше  и  выше,  как  только  ее  старик начинал
толковать  о  предстоявших  преобразованиях  и  о  своих  планах.  Она  была
мнительна,  постоянно ждала какого-то  большого несчастья и  тотчас плакала,
как только вспоминала о чем-нибудь печальном...  Подобные женщины теперь уже
переводятся. Бог знает - следует ли радоваться этому!

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ