Chapitro VII

Paulo Petrovich Kirsanov estis komence edukata en la patra domo, same kiel lia pli juna frato, Nikolao, poste en la Instituto de l’ paghioj. De la plej junaj jaroj li estis rimarkinde bela; li estis memfida, iom shercema kaj iel kokete kolerema - li ne povis ne plachi. Li komencis aperi chie, kiam li fari ghis oficiro. Chie oni akceptis lin kun malfermitaj brakoj, li estis dorlotata, trouzis sian sukceson, faris diversajn frenezajhojn, sed ech tio ne malutilis lin. La virinoj perdis la kapon pro l’ amo al li, la viroj nomis lin afektulo, sed sekrete enviis lin. Li loghis, kiel ni jam diris, kune kun la frato, kiun li amis sincere, kvankam li tute ne similis lin. Nikolao Petrovich iom lamis, havis malgrandan vizaghon kun agrablaj, sed iom malghojaj trajtoj, malgrandajn nigrajn okulojn, kaj molajn maldensajn harojn; li ne estis diligenta, sed volonte legis kaj evitis la societon. Paulo Petrovich neniun vesperon pasigis hejme, estis fama per siaj kuragho kaj korpa lerteco (li estis la unua, kiu enkondukis la modon de la gimnastikaj ekzercoj inter la eleganta junularo) kaj tralegis ne pli multe, ol kvar, kvin francajn librojn. Dudekok-jara li jam estis kapitano; brila kariero estis malfermita al li. Subite chio shanghighis.

Oni memoras ankorau hodiau en Peterburgo la princinon R. En la tempo, pri kiu ni parolas, shi sin montris iafoje en la peterburga societo. Shi havis bone edukitan kaj bonmanieran edzon, sed iom malsaghan, kaj ne havis infanojn. Shi subite for vojaghadis eksterlandon, subite revenadis Rusujon, entute vivis strangan vivon. Shi havis famon de senpripensa koketulino, kun fervoro sin donis al chiuj plezuroj, dancis ghis falo, ridis kaj shercis kun junuloj, kiujn shi akceptis antau la tagmangho en la duonlumo de sia salono, kaj nokte shi ploris kaj preghis, ne povante ie ajn trovi trankvilon. Ofte ghis la mateno shi kuris en sia chambro, malespere tordante la manojn, au sidis, pala kaj tremanta antau psalmaro. Venis la tago, kaj jen subite shi ree farighis eleganta sinjorino, ree faris vizitojn, ridis, babilis kaj sin jhetis renkonte al chio, kio povis doni al shi plej malgrandan distrajhon. Shia korpo estis admirinde gracia; shia harligo de ora koloro kaj peza kiel oro, falis ghis la genuoj, sed neniu povus shin nomi belulino. En shia tuta vizagho belaj estis nur la okuloj, kaj ech ne la okuloj mem - ili estis ne grandaj kaj grizaj - sed ilia rigardo rapida kaj profunda, senzorga ghis braveco kaj meditema ghis malespero - enigma rigardo. Io eksterordinara brilis en shi ech tiam, kiam shia lango babilis vortojn plej sensignifajn. Shi sin vestis tre elegante.

Paulo Petrovich renkontis shin en balo, dancis kun shi mazurkon, dum kiu li ne diris ech unu prudentan vorton, kaj pasie ekamis shin. Kutiminta al la venkoj, li ankau tie chi rapide atingis la celon; sed la facileco de la triumfo ne malvarmigis lin. Kontraue: li ankorau pli dolore, pli forte krochighis al chi tiu virino, en kiu, ech en la momento, kiam shi sin donis tuta, chiam restis ankorau io kashita kaj ne atingebla, kien neniu povis penetri. Kio estis sur la fundo de chi tiu koro? Dio sola povas tion scii. Shajnis, ke shin regas iaj sekretaj kaj de shi mem ne konataj fortoj; ili ludis kun shi, kiel ili volis; shia malgranda inteligenteco ne povis kontraustari iliajn kapricojn. Shia tuta konduto prezentis vicon de nekonsekvencaj agoj; la solajn leterojn, kiuj povus veki la suspekton de shia edzo, shi skribis al homo, preskau fremda al shi; kiam shi amis, shia amo spiris malghojon: shi ne ridis kaj ne shercis plu kun tiu, kiun shi elektis, auskultis kaj rigardis lin kvazau kun miro. Iafoje, plej ofte subite, chi tiu miro farighis malvarma teruro; shia vizagho prenis senvivan sovaghan esprimon; shi sin shlosis en la dormochambro kaj la chambristino, almetinte la orelon al la seruro, povis audi shiajn haltigatajn ploregojn. Pli ol unu fojon, revenante hejmen de amkunveno, Kirsanov sentis en la koro la mordantan maldolchon, kiu naskighas post definitiva malsukceso. "Kion plu mi deziras?" demandis li sin mem, kaj lia koro chiam sopiris al io. Foje li donacis al shi ringon kun shtono, sur kiu estis gravurita sfinkso.

"Kio ghi estas!" demandis shi, "sfinkso?"

"Jes", respondis li, "kaj la sfinkso estas vi."

"Mi?" demandis shi kaj malrapide levis al li enigman rigardon. "Chu vi scias, ke tio tre flatas min?" aldonis shi kun delikata rideto, kaj shiaj okuloj rigardis same strange. Paulo Petrovich suferis ech tiam, kiam la princino R. lin amis; sed kiam shi farighis malvarma por li, kaj tio okazis baldau, li preskau frenezighis. Jhaluzo manghegis lin, li ne lasis shin trankvila, kaj chie sekvis shin; lia senchesa persekuto shin tedis kaj shi forveturis eksterlandon. Paulo Petrovich eksighis el la armeo malgrau la petoj de la amikoj, malgrau la admonoj de la superuloj, kaj forveturis por sekvi la princinon; kvar jarojn li pasigis en fremdaj landoj jen sekvante shin, jen forlasante shin kun la intenco ne plu shin revidi. Li hontis antau si mem, li indignis pro la propra malforteco … sed nenio helpis. Shia bildo, chi tiu nekomprenebla, preskau sensenca, sed charma bildo tro profunde enighis en lian koron. En Badeno iliaj rilatoj rekomencighis preskau kiel antaue. Antauvidante neeviteblan disighon, li deziris almenau resti shia amiko, kvazau amikeco kun tia virino estus ebla … Shi sekrete forlasis Badenon, kaj de tiu tempo chiam evitis Paulon. Li revenis Rusujon, penis ekvivi la antauan vivon, sed ne povis reveni sur la iaman vojon. Kvazau venenita li vagis de loko al loko; li ankorau faris vizitojn, konservis chiujn kutimojn de eleganta sinjoro; li povis sin glori per du, tri novaj venkoj; sed li esperis plu nenion de si mem, de aliaj, kaj nenion entreprenis. Li maljunighis, grizighis; bezono farighis por li sidi vespere en la klubo, kie, manghata de la galo kaj enuo, li indiferente disputis en societo de frauloj, - chio chi, kiel oni scias, estas malbona signo. Pri edzigho li kompreneble ne pensis. Dek jaroj pasis tiamaniere, unutone, senfrukte kaj rapide, terure rapide. Nenie la tempo kuras tiel rapide, kiel en Rusujo; en la malliberejo, oni diras, ghi kuras ankorau pli rapide. Foje, dum tagmangho en la klubo Paulo Petrovich eksciis pri la morto de la princino R. Shi mortis en Parizo en stato proksima de frenezo. Li levighis de la tablo kaj longe pashis en la chambroj de la klubo, haltante kvazau shtonigita apud la tabloj de la kartludantoj, sed ne revenis hejmen pli frue, ol ordinare. Post iom da tempo li ricevis paketon, adresitan al lia nomo: en ghi estis la ringo, kiun li donis al la princino. Shi trastrekis la sfinkson per krucforma linio kaj petis, ke oni diru al li, ke la kruco estas la solvo de la enigmo. Tio okazis en la komenco de la jaro 1848a, en la sama tempo, kiam Nikolao Petrovich, perdinte la edzinon, venis Peterburgon. Paulo Petrovich preskau ne vidis la fraton de la tempo, kiam Nikolao Petrovich ekloghis en la kamparo: la edzigho de la lasta koincidis kun la unuaj tagoj de la rilatoj de Paulo Petrovich kun la princino. Reveninte de la fremdaj landoj, li vizitis Nikolaon Petrovich kun la intenco gasti che li du, tri monatojn kaj ghui lian felichon, sed li restis de li nur unu semajnon. La diferenco en la situacio de ambau fratoj estis tiam tro granda. En la jaro 1848a la diferenco malgrandighis: Nikolao Petrovich perdis la edzinon, Paulo Petrovich la rememorojn; post la morto de la princino li penis ne pensi pri shi. Sed Nikolao Petrovich havis la senton de regule pasigita vivo: lia filo kreskis antau liaj okuloj; Paulo, kontraue, malghoja fraulo, komencis la krepuskan periodon de la vivo, periodon de bedauroj, similaj al esperoj, de esperoj similaj al bedauroj, kiam la juneco jam pasis kaj la maljuneco ankorau ne komencighis. Chi tiu tempo estis pli malfacila por Paulo Petrovich ol por iu ajn: perdinte sian estintecon, li perdis chion. "Mi ne invitas vin nun en Marinon", diris al li foje Nikolao Petrovich (li donis chi tiun nomon al sia bieno por honori la edzinon), "vi enuis tie, kiam Mario vivis ankorau, kaj nun?" "Mi tiam estis ankorau malsagha kaj vanta", respondis Paulo Petrovich, "nun se ne pli sagha, mi estas pli trankvila. Kontraue, se vi permesas, mi estas preta nun resti de vi por chiam."

Anstatau respondi Nikolao Petrovich chirkauprenis lin; sed pasis unu jaro kaj duono, antau ol Paulo Petrovich decidighis plenumi sian intencon. Sed unu fojon ekloghinte en la kamparo, li ne forlasis shin plu, ech dum la tri vintroj, kiujn Nikolao Petrovich pasigis en Peterburgo kun la filo. Li komencis multe legi, plejparte angle; tutan sian vivon li aranghis lau la angla maniero, malofte vizitis la najbarojn kaj forlasis la hejmon nur por la elektoj, dum kiuj li ordinare silentis, nur malofte malfermante la bushon por inciti kaj timigi la bienulojn de la malnova generacio per siaj liberalaj diroj, ne proksimighante tamen al la reprezentantoj de la generacio nova. Chi tiuj kaj tiuj akuzis lin pri fiereco; chi tiuj kaj tiuj respektis lin pro liaj perfektaj aristokrataj manieroj, pro la famo pri liaj venkoj, pro tio, ke li sin bele vestis kaj chiam loghis en la plej bona chambro de la plej bona hotelo; pro tio, ke li ordinare bone manghis kaj ech foje tagmanghis kun Wellington che Ludoviko Filipo; pro tio, ke li chiam kunprenis vojaghan arghentan skatolon kaj banujon; pro tio, ke li chiam odoris eksterordinarajn, admirinde "noblajn" parfumojn; pro tio, ke li majstre ludis viston kaj chiam perdis; fine, oni respektis lin pro lia neriprochebla honesteco. La sinjorinoj nomis lin charma melankoliulo, sed la virinoj ne ekzistis plu por li.

"Vi do vidas, Eugeno", diris Arkadio, finante sian rakonton, "kiel maljuste vi jughis mian onklon! Mi ne parolas pri la servoj, kiujn li faris al mia patro, pli ol unu fojon donante al li sian tutan monon; vi ne scias, kredeble, ke ilia bieno ne estas dividita; li chiam estas preta helpi iun ajn kaj chiam defendas la aferojn de la kamparanoj, kvankam parolante kun ili, li sulkigas la frunton kaj flaras odekolonon…"

"Konata afero: la nervoj", interrompis Bazarov.

"Eble, sed li havas tre bonan koron. Fine, li estas tre inteligenta. Kiajn konsilojn li donis al mi … precipe … precipe pri la rilatoj al la virinoj."

"Ah! Kiun brogis varmega lakto, tiu blovas sur la malvarman. Konata afero!"

"Unuvorte", daurigis Arkadio, "li estas profunde malfelicha, kredu al mi; malestimi lin estas peko."

"Sed kiu malestimas lin?" respondis Bazarov. "Malgrau chio mi diras, ke homo, kiu sian tutan vivon metis sur karton de la virina amo, kaj kiam la karto malgajnis, tiel mallevis la kapon, ke li taugas plu por nenio, tia homo estas nur individuo de la vira sekso. Vi diras, ke li estas malfelicha: mi kredas al vi, sed ne la tuta malsagho forlasis lin. Mi estas certa, ke li opinias sin brava homo tial, ke li legas Galignani kaj unu fojon en monato savas kamparanon de la vergoj."

"Ne forgesu la edukon, kiun li ricevis, la tempon, en kiu li vivis", rimarkis Arkadio.

"Lian edukon?" interrompis Bazarov. "Chiu homo devas mem eduki sin, kiel mi, ekzemple … Kio koncernas la tempon, kial mi devas dependi de ghi? Prefere ghi dependu de mi. Ne, mia kara, chio chi estas malforteco, vanteco! Kaj la misteraj rilatoj inter viro kaj virino! Ni, fiziologoj scias, kiaj ili estas. Studu la anatomion de la okulo: de kie povas deveni en ghi la enigma rigardo, kia vi nomis ghin? Chio chi estas romantismo, sensencajho, putreco, artismo. Ni iru prefere rigardi la skarabon."

Ambau amikoj iris en la chambron de Bazarov, en kiu jam ekregis medicine-kirurgia odoro, miksita kun odoro de malkara tabako.


VII

     Павел Петрович Кирсанов воспитывался сперва дома,  так же как и младший
брат  его  Николай,  потом  в  пажеском  корпусе.  Он  с  детства  отличался
замечательною красотой;  к  тому же  он был самоуверен,  немного насмешлив и
как-то забавно желчен -  он не мог не нравиться.  Он начал появляться всюду,
как только вышел в офицеры. Его носили на руках, и он сам себя баловал, даже
дурачился, даже ломался; но и это к нему шло. Женщины от него с ума сходили,
мужчины называли его фатом и втайне завидовали ему. Он жил, как уже сказано,
на одной квартире с братом,  которого любил искренно, хотя нисколько на него
не походил. Николай Петрович прихрамывал, черты имел маленькие, приятные, но
несколько грустные, небольшие черные глаза и мягкие жидкие волосы; он охотно
ленился,  но и  читал охотно,  и  боялся общества.  Павел Петрович ни одного
вечера  не  проводил  дома,  славился смелостию и  ловкостию (он  ввел  было
гимнастику в  моду  между  светскою молодежью) и  прочел всего  пять,  шесть
французских книг.  На  двадцать восьмом году от  роду он  уже был капитаном;
блестящая карьера ожидала его. Вдруг все изменилось.
     В то время в петербургском свете изредка появлялась женщина, которую не
забыли до сих пор,  княгиня Р.  У  ней был благовоспитанный и приличный,  но
глуповатый муж и  не было детей.  Она внезапно уезжала за границу,  внезапно
возвращалась  в   Россию,   вообще  вела  странную  жизнь.   Она   слыла  за
легкомысленную кокетку, с увлечением предавалась всякого рода удовольствиям,
танцевала до упаду,  хохотала и шутила с молодыми людьми,  которых принимала
перед  обедом в  полумраке гостиной,  а  по  ночам  плакала и  молилась,  не
находила нигде покою и  часто до  самого утра металась по комнате,  тоскливо
ломая  руки,  или  сидела,  вся  бледная и  холодная,  над  псалтырем.  День
наставал,  и  она  снова  превращалась  в  светскую  даму,  снова  выезжала,
смеялась,  болтала и точно бросалась навстречу всему, что могло доставить ей
малейшее развлечение. Она была удивительно сложена; ее коса золотого цвета и
тяжелая, как золото, падала ниже колен, но красавицей ее никто бы не назвал;
во всем ее лице только и было хорошего,  что глаза,  и даже не самые глаза -
они были невелики и серы,  -  но взгляд их,  быстрый, глубокий, беспечный до
удали  и  задумчивый до  уныния,  -  загадочный взгляд.  Что-то  необычайное
светилось в  нем  даже  тогда,  когда  язык  ее  лепетал самые  пустые речи.
Одевалась  она  изысканно.   Павел  Петрович  встретил  ее  на  одном  бале,
протанцевал с  ней  мазурку,  в  течение которой она  не  сказала ни  одного
путного слова,  и  влюбился в  нее страстно.  Привыкший к победам,  он и тут
скоро достиг своей цели; но легкость торжества не охладила его. Напротив: он
еще мучительнее, еще крепче привязался к этой женщине, в которой даже тогда,
когда  она  отдавалась безвозвратно,  все  еще  как  будто оставалось что-то
заветное и недоступное,  куда никто не мог проникнуть. Что гнездилось в этой
душе -  Бог весть!  Казалось,  она находилась во власти каких-то тайных, для
нее самой неведомых сил;  они играли ею,  как хотели; ее небольшой ум не мог
сладить с  их  прихотью.  Все ее поведение представляло ряд несообразностей;
единственные письма,  которые могли бы  возбудить справедливые подозрения ее
мужа,  она  написала к  человеку почти ей  чужому,  а  любовь ее  отзывалась
печалью; она уже не смеялась и не шутила с тем, кого избирала, и слушала его
и  глядела на  него  с  недоумением.  Иногда,  большею частью внезапно,  это
недоумение  переходило  в   холодный  ужас;   лицо  ее  принимало  выражение
мертвенное и  дикое;  она запиралась у себя в спальне,  и горничная ее могла
слышать,  припав ухом к замку, ее глухие рыдания. Не раз, возвращаясь к себе
домой после нежного свидания, Кирсанов чувствовал на сердце ту разрывающую и
горькую досаду,  которая поднимается в  сердце после  окончательной неудачи.
"Чего же хочу я  еще?" -  спрашивал он себя,  а сердце все ныло.  Он однажды
подарил ей кольцо с вырезанным на камне сфинксом.
     - Что это? - спросила она, - сфинкс?
     - Да, - ответил он, - и этот сфинкс - вы.
     - Я?  - спросила она и медленно подняла на него свой загадочный взгляд.
- Знаете  ли,  что  это  очень  лестно?  -  прибавила она  с  незначительною
усмешкой, а глаза глядели все так же странно.
     Тяжело было Павлу Петровичу даже тогда, когда княгиня Р. его любила; но
когда она охладела к нему,  а это случилось довольно скоро, он чуть с ума не
сошел.  Он терзался и ревновал,  не давал ей покою, таскался за ней повсюду;
ей надоело его неотвязное преследование, и она уехала за границу. Он вышел в
отставку,   несмотря  на  просьбы  приятелей,  на  увещания  начальников,  и
отправился вслед  за  княгиней;  года  четыре провел он  в  чужих краях,  то
гоняясь за нею,  то с намерением теряя ее из виду;  он стыдился самого себя,
он  негодовал на  свое малодушие...  но  ничто не помогало.  Ее образ,  этот
непонятный,  почти  бессмысленный,  но  обаятельный  образ  слишком  глубоко
внедрился в  его душу.  В  Бадене он как-то опять сошелся с нею по-прежнему;
казалось,  никогда еще она так страстно его не любила...  но через месяц все
уже  было  кончено:   огонь  вспыхнул  в  последний  раз  и  угас  навсегда.
Предчувствуя неизбежную разлуку,  он  хотел,  по  крайней мере,  остаться ее
другом,  как  будто дружба с  такою женщиной была возможна...  Она  тихонько
выехала из Бадена и  с  тех пор постоянно избегала Кирсанова.  Он вернулся в
Россию,  попытался зажить старою жизнью,  но  уже не  мог попасть в  прежнюю
колею.  Как отравленный,  бродил он  с  места на место;  он еще выезжал,  он
сохранил все привычки светского человека;  он мог похвастаться двумя,  тремя
новыми победами;  но  он  уже не  ждал ничего особенного ни  от себя,  ни от
других и ничего не предпринимал. Он состарился, поседел; сидеть по вечерам в
клубе,  желчно скучать,  равнодушно поспорить в  холостом обществе стало для
него потребностию,  - знак, как известно, плохой. О женитьбе он, разумеется,
и не думал.  Десять лет прошло таким образом, бесцветно, бесплодно и быстро,
страшно быстро.  Нигде время так не бежит,  как в России; в тюрьме, говорят,
оно бежит еще скорей.  Однажды,  за обедом,  в клубе, Павел Петрович узнал о
смерти  княгини  Р.   Она  скончалась  в  Париже,   в  состоянии  близком  к
помешательству.  Он  встал  из-за  стола  и  долго ходил по  комнатам клуба,
останавливаясь как вкопанный близ карточных игроков,  но  не  вернулся домой
раньше обыкновенного. Через несколько времени он получил пакет, адресованный
на  его  имя:  в  нем  находилось данное им  княгине кольцо.  Она провела по
сфинксу крестообразную черту и велела ему сказать, что крест - вот разгадка.
     Это случилось в  начале 48-го  года,  в  то самое время,  когда Николай
Петрович,  лишившись жены,  приезжал в  Петербург.  Павел  Петрович почти не
видался с  братом с  тех пор,  как тот поселился в деревне:  свадьба Николая
Петровича  совпала  с  самыми  первыми  днями  знакомства Павла  Петровича с
княгиней.  Вернувшись из-за  границы,  он  отправился к  нему  с  намерением
погостить у него месяца два, полюбоваться его счастием, но выжил у него одну
только неделю.  Различие в  положении обоих братьев было  слишком велико.  В
48-м  году это  различие уменьшилось:  Николай Петрович потерял жену,  Павел
Петрович потерял свои  воспоминания;  после  смерти  княгини он  старался не
думать о  ней.  Но у Николая оставалось чувство правильно проведенной жизни,
сын вырастал на его глазах; Павел, напротив, одинокий холостяк, вступал в то
смутное,  сумеречное время,  время сожалений,  похожих на  надежды,  надежд,
похожих на сожаления, когда молодость прошла, а старость еще не настала.
     Это  время было труднее для  Павла Петровича,  чем для всякого другого:
потеряв свое прошедшее, он все потерял.
     - Я  не  зову  теперь тебя  в  Марьино,  -  сказал ему  однажды Николай
Петрович (он  назвал свою деревню этим именем в  честь жены),  -  ты  и  при
покойнице там соскучился, а теперь ты, я думаю, там с тоски пропадешь.
     - Я был еще глуп и суетлив тогда, - отвечал Павел Петрович, - с тех пор
я угомонился,  если не поумнел. Теперь, напротив, если ты позволишь, я готов
навсегда у тебя поселиться.
     Вместо ответа Николай Петрович обнял его;  но полтора года прошло после
этого  разговора,   прежде  чем  Павел  Петрович  решился  осуществить  свое
намерение.  Зато, поселившись однажды в деревне, он уже не покидал ее даже и
в те три зимы, которые Николай Петрович провел в Петербурге с сыном. Он стал
читать,  все  больше  по-английски;  он  вообще всю  жизнь  свою  устроил на
английский вкус, редко видался с соседями и выезжал только на выборы, где он
большею частию помалчивал,  лишь  изредка дразня и  пугая  помещиков старого
покроя  либеральными  выходками  и  не  сближаясь  с  представителями нового
поколения.  И те и другие считали его гордецом; и те и другие его уважали за
его отличные,  аристократические манеры,  за слухи о его победах; за то, что
он  прекрасно  одевался  и  всегда  останавливался в  лучшем  номере  лучшей
гостиницы;  за то,  что он вообще хорошо обедал,  а  однажды даже пообедал с
Веллингтоном у Людовика-Филиппа; за то, что он всюду возил с собою настоящий
серебряный несессер и  походную ванну;  за  то,  что от него пахло какими-то
необыкновенными,  удивительно "благородными" духами; за то, что он мастерски
играл  в  вист  и  всегда проигрывал;  наконец,  его  уважали также  за  его
безукоризненную честность. Дамы находили его очаровательным меланхоликом, но
он не знался с дамами...
     - Вот видишь ли,  Евгений, - промолвил Аркадий, оканчивая свой рассказ,
- как несправедливо ты судишь о дяде!  Я уже не говорю о том,  что он не раз
выручал отца из беды, отдавал ему все свои деньги, - имение, ты, может быть,
не знаешь,  у них не разделено,  - но он всякому рад помочь и, между прочим,
всегда вступается за крестьян;  правда,  говоря с ними, он морщится и нюхает
одеколон...
     - Известное дело: нервы, - перебил Базаров.
     - Может быть,  только у  него сердце предоброе.  И  он  далеко не глуп.
Какие он мне давал полезные советы...  особенно... особенно насчет отношений
к женщинам.
     - Ага! На своем молоке обжегся, на чужую воду дует. Знаем мы это!
     - Ну, словом, - продолжал Аркадий, - он глубоко несчастлив, поверь мне;
презирать его - грешно.
     - Да кто его презирает?  -  возразил Базаров. - А я все-таки скажу, что
человек,  который всю свою жизнь поставил на карту женской любви и когда ему
эту карту убили, раскис и опустился до того, что ни на что не стал способен,
этакой человек -  не мужчина, не самец. Ты говоришь, что он несчастлив: тебе
лучше знать;  но  дурь из  него не  вся вышла.  Я  уверен,  что он  не  шутя
воображает себя  дельным человеком,  потому что  читает Галиньяшку и  раз  в
месяц избавит мужика от экзекуции.
     - Да  вспомни его  воспитание,  время,  в  которое он  жил,  -  заметил
Аркадий.
     - Воспитание?  - подхватил Базаров. - Всякий человек сам себя воспитать
должен -  ну хоть как я, например... А что касается до времени - отчего я от
него зависеть буду?  Пускай же лучше оно зависит от меня. Нет, брат, это все
распущенность,  пустота!  И  что за  таинственные отношения между мужчиной и
женщиной?  Мы,  физиологи,  знаем,  какие это отношения.  Ты  проштудируй-ка
анатомию глаза:  откуда тут взяться,  как ты говоришь,  загадочному взгляду?
Это все романтизм, чепуха, гниль, художество. Пойдем лучше смотреть жука.
     И  оба  приятеля отправились в  комнату Базарова,  в  которой уже успел
установиться какой-то  медицинско-хирургический запах,  смешанный с  запахом
дешевого табаку.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ