Chapitro VI

Bazarov revenis, sidighis che la tablo kaj komencis rapide trinki teon. Ambau fratoj silente rigardis unu la alian, kaj Arkadio kashate rigardis jen la patron, jen la onklon.

"Chu vi estis malproksime?" demandis fine Nikolao Petrovich.

"Che la marcho, apud la tremola arbaro. Mi fortimigis kvin, ses skolopojn; vi povas mortpafi ilin, Arkadio."

"Kaj vi ne chasas?"

"Ne".

"Chu vi vin okupas speciale per la fiziko?" demandis siavice Paulo Petrovich.

"Per la fiziko, jes. Ghenerale per la natursciencoj."

"Oni diras, ke la ghermanoj en la lastaj jaroj faris grandajn progresojn en tiuj chi sciencoj."

"Jes, la germanoj estas niaj instruantoj en ili", respondis indiferente Bazarov.

La formon "ghermanoj", malofte uzatan en la rusa lingvo, Paulo, Petrovich uzis en ironia senco, sed neniu rimarkis la spritajhon.

"Vi tiel alte shatas la germanojn?" diris Paulo Petrovich kun afektita ghentileco. Li komencis senti sekretan inciton. Lia aristokrata naturo ne povis toleri la plenan indiferentecon de Bazarov. Chi tiu filo de kuracisto ne sole ne sentis sin ghenata, li ech respondis seke kaj nevolonte, kaj en la sono de lia vocho estis audebla io kruda, preskau malrespekta.

"La tieaj scienculoj estas bravaj homoj."

"Jes, jes. Pri la rusaj scienculoj via opinio ne estas kredeble same flata?"

"Vi eble estas prava."

"Via senpartieco estas tre laudinda", diris Paulo, Petrovich, sin rektigante kaj jhetante la kapon iom posten "Sed Arkadio Nikolaich jhus rakontis al ni, ke vi akceptas neniun autoritaton? Vi ne kredas je ili?"

"Kial mi devas akcepti ilin? Kaj al kio mi devas kredi? Se oni diras al mi ion saghan, mi konsentas, jen estas chio."

"La germanoj do chiam diras ion saghan?" demandis Paulo Petrovich, kaj lia vizagho prenis tiel indiferentan kaj meditan esprimon, kvazau li tuta dronus en io supertera.

"Ne chiuj", respondis Bazarov kun haltigata oscedo, kvazau dezirante montri, ke li ne volas daurigi la diskuton. Paulo Petrovich ekrigardis Arkadion, kvazau por komprenigi al li: Oni ne povas nei, ke via amiko estas ghentila homo.

"Kio koncernas min", rekomencis li, ne sen iom da peno: "mi devas humile konfesi, ke mi ne amas la germanojn. Pri la rusaj germanoj mi ech ne parolas; oni ja scias, kiaj birdoj ili estas. Sed ech la germanaj germanoj ne ghuas mian shaton. Iam ili estis ankorau tolereblaj: ili havis homojn, kiaj Schiller, Goethe Mia frato alte shatas chi tiujn verkistojn Sed nun ili havas nur iajn hhemiistojn kaj materialistojn"

"Bona hhemiisto estas pli utila, ol plej bona poeto", interrompis Bazarov.

"Vere?" diris Paulo Petrovich kaj kvazau ekdormante, iomete levis la brovojn. "Do la arto shajnas al vi tute senvalora?"

"La arto akiri monon, au ne ekzistas plu la hemorojdoj!" ekkriis Bazarov kun malestima rideto.

"Perfekte. Jen kiel vi bonvolas sherci. Vi do chion neas? Bone. Vi do kredas sole je la scienco?"

"Mi jam havis la honoron diri al vi, ke mi kredas je nenio; kaj kio estas la scienco - la scienco ghenerale? Ekzistas sciencoj, same kiel metioj, profesioj; sed la scienco en la senco ghenerala tute ne ekzistas."

"Tre bone. Kaj koncerne la aliajn principojn, akceptitajn en la homaj rilatoj, vi havas la saman nean opinion?"

"Chu tio estas jugha esploro?" demandis Bazarov.

Paulo Petrovich iom palighis Nikolao Petrovich opiniis necesa sin miksi en la diskuton.

"Jam ni pli detale parolos pri chi tiu temo kun vi, kara Eugeno Vasilich; ni ekscios vian opinion, kaj klarigos nian. Kio koncernas min persone, mi tre ghojas, ke vi okupas vin per la natursciencoj. Mi audis, ke Liebig faris rimarkindajn eltrovojn pri la sterkado de la tero. Vi povas helpi min en miaj agronomiaj laboroj: vi povas doni al mi utilan konsilon."

"Mi estas al via dispono, Nikolao Petrovich: sed dume ni lasu Liebigon. Antau ol oni prenas libron en la manojn, oni devas lerni legi, kaj ni ne scias ankorau la abc."

Nu, mi vidas, ke vere vi estas nihilisto, pensis Nikolao Petrovich. "Tamen, ne rifuzu al mi viajn servojn en okazo de bezono", aldonis li voche. "Kaj nun, frato, tempo venis por ni interparoli kun la intendanto."

Paulo Petrovich sin levis de la segho.

"Jes", diris li, rigardante neniun, "malbone estas travivi kvar, kvin jarojn en la kamparo, malproksime de la grandaj spiritoj! Oni baldau farighas malsaghulo. Oni penas ne forgesi tion, kion oni instruis al ni, sed, ho ve, venas tago, kiam montrigas, ke chio chi estas malsaghajho, kaj oni diras al ni, ke la prudentaj homoj ne plu sin okupas per tiaj sensignifaj aferoj kaj ke ni estas malprogresemaj homoj. Kion fari! Shajnas, ke la junularo estas nun pli sagha, ol ni."

Paulo Petrovich malrapide sin turnis sur la kalkanumoj kaj malrapide eliris. Nikolao Petrovich sekvis lin.

"Chu li chiam estas tia?" demandis malvarme Bazarov Arkadion, tuj kiam la pordo fermighis post ambau fratoj.

"Auskultu, Eugeno, vi estis tro kruda por li", diris Arkadio. "Vi lin ofendis."

"Chu vere? Eble mi devas dorloti ilin, chi tiujn provincajn aristokratojn! Chio estas nur memamo, kutimoj de leono, afekteco. Kial li ne daurigis sian rolon en Peterburgo, se tia estas lia naturo cetere, Dio benu lin! Mi trovis maloftan ekzempleron de dytiscus marginatus, chu vi konas la specon? Mi montros ghin al vi."

"Mi promesis al vi rakonti lian historion", komencis Arkadio.

"La historion de la skarabo?"

"Lasu, Eugeno. La historion de mia onklo. Vi vidos, ke li ne estas tia homo, kia vi lin imagas. Li meritas kompaton, ne ridon."

"Mi ne kontraudiras; sed vi lasu lin."

"Oni devas esti justa, Eugeno."

"De kie tia konkludo?"

"Mi petas vin, auskultu"

Arkadio rakontis al li la historion de sia onklo. La leganto trovos ghin en la sekvanta chapitro.


VI

, .
, ,
.
- ? - .
- , . ߠ
; , .
- ?
- .
- ? - , ,
.
- , ; .
- , .
- , , - .
, , ,
, , .
- ? -
. .
.
, ,
- , .
- .
- , . , , ,
?
- , .
- , - ,
. -
, ? ?
- ? ?
, , .
- ? - ,
, ,
- .
- , - ,
.
, : "
, ".
- , - , ,
- , , . :
, . .
-; - , , . ...
... -
...
- , -
.
- , - , , -
. - , , ?
- , ! -
.
- -, -. . , ,
? . , ?
- , ; -
? , , ;
.
- -. , , ,
?
- , ? - .
...
.
- - ,
; , .
, , . ,
.
: -
.
- , ; !
,
.
", , , ", - .
- - , - .
- , , , .
.
- , - , , -
, ! .
, , - ! - ,
, ,
, , . ! ,
.
;
.
- , ? - ,
.
- , , , -
. - .
- , , !
, , . ,
, ... , !
, Dytiscus marginatus, ?
.
- , - .
- ?
- , . . ,
, . ,
.
- ; ?
- , .
- ?
- , ...
Ƞ .
.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !